Ŝika — ŝima — no
Jamato — gokoro — vo.
◡—◡|—◡|—◡|(—(◡))
Al kio do similas vi,
Anim’ de Sunleviĝa-Tero?
Similas vi, en vero,
Al bonodor’ de ĉerizflor’
En sunleviĝa la radi’.
XV. Kartvela
41. Edziĝa kanto
Didebà ŝenda cata mkrobeŭo
Didebà ŝenda bunebis dzaŭo.
—◡|◡—◡|—◡|—◡|—◡
◡—◡|—◡|—◡|—◡|—(◡)
Gloron al vi, reganto la ĉiela,
Al forto de l’ naturo sonu glor’!
Gloron al vi, ho fianĉino bela,
Kaj al fianĉo en feliĉa hor’!
El amo plektos mi por ambaŭ kronon,
Belornamita estos ĝia rond’:
Mi malavare ligos ĉian bonon,
Trovitan ie en la vasta mond’.
Sincere dediĉita violfloro
Por gefianĉoj estu kap-ornam’.
Ĉar ame batas ankaŭ mia koro,
Do ĝin falmigas via granda am’.
Karesa sent’, liganta feliĉulojn,
Allogas ĉies koron kaj okulojn.
XVI. Kataluna
42. La ĝardeno de Hesperidoj
(El «Atlantido» de Hiacinto Verdaguer)
Cervos gegants rumbejan ses banyes d’alt brancatge
Que pren l’aucell per arbres d’excelsa magnitut.
◡—◡|—◡|—◡ ║ ◡—◡|◡—|—(◡)
Giganta cervo skuas la korn-branĉaron sian,
La birdojn logas ĝia alteco eminenta;
Timigas mastodonto gazelon la gracian,
Kaj mastodonton pelas mamuto korpulenta.
Sur vojo al ĝardeno, tra l’ arbaret’ odora,
Spionas la bufalojn leono el insid’;
Kaj kiam triafoje leviĝas suno ora,
Oazo lumebrila prezentas sin al vid’.
En mirto-arbetaĵoj karesas je temploj
Ventetoj saturitaj duone per miel’,
Kaj milde murmuretas fontanoj kaj folioj,
Kaj semas juvelaron ardanta la ĉiel’.
Laŭvice altaj cedroj, malhelaj cinamonoj,
Kliniĝas pro dolĉpezo de sia nova flor’;
Portikon verdan formas po du la arbokronoj,
Tra fruktokradoj brilas tagiĝa rozkolor’.
Per mil kaskadoj falas torento ŝaŭme-onda
En grotoj el kristalo, sur ŝtupoj el porfir’;
Malligas la harplektojn da nimfoj aro blonda
En akvaj la turniĝoj, laŭlonge de l’ flu-ir’.
En riverbordaj herboj, kiele pluv’ da perloj,
La paradiza birdo saltetas ĝojoplene;
Aŭdiĝas gaja trilo de la timemaj merloj,
Kaj sopirema turdo ekĝemis jen ĉagrene.
XVII. Latina
43. Monumento
(El Horatius)
Exegi monumentum aere perennius,
Regalique situ pyramidum altius.
—◡—◡◡— ║ —◡◡—◡—
Monumenton, ol bronz’ kreis pli daŭran mi,
Supron de l’ piramid’ alte superas ĝi.
Nek pluvega malsek’, nek plej impeta vent’
Ĝin detruos en kur’ longa de jaroj, nek
Tempo, kiu sen halt’ pasas senfine for.
Ne tutprenos min mort’, mia pli bona part’
Vivos plu, kaj la glor’ kreskos senĉese nur
Tra jarcentoj ĝis temp’, kiam la vestalin’
Kun ĉefpastr’ kapitol’-supron irados plu.
Diros oni ke jen, kie en Daŭno-land’
Tra l’ soifa kampar’ bruas Aŭfid’-river’,
De l’ humila deven’ iĝis potenca mi.
Laŭ eola agord’ liron italan ĉar
El poetoj jen mi ludis unua, do
Kun fier’ laŭ merit’, delfa per laŭro-kron’,
Melpomeno, al mi frunton ornamu vi!
44. Pereemo
(El Seneca)
Omnia tempus edax depascitur, omnia carpit,
Omnia sede movet, nil sinit esse diu.
—◡(◡)—◡◡—◡ ║ ◡—◡(◡)—◡◡—◡
—◡(◡)—◡(◡)— ║ —◡(◡)—◡◡—
Ĉion temp’ manĝegema forglutas, ĉion forprenas,
Ĉion formovas ĝi, ĉion detruas en fin’.
Malaperas riveroj, la maron bordoj sekigas,
Malaltiĝas la mont’, falas malsupren la pint’.
Kial mi diras nur tion? La bela ĉiel’-firmamento
Iam subite eĉ ĝi — forbruliĝos de flam’.
Ĉion la morto atingos. Pereo — jen leĝo, ne puno;
Venos do iam la temp’, ke ne ekzistos la mond’.
45. Amikeco
(El Ovidius)
Donec eris felix multos numerabis amicos;
Tempora si fuerint nubila, solus eris.
◡—|◡—◡|◡—(◡) ║ (◡)—◡|◡—◡|◡—(◡)
Kiam vi estos feliĉa, vi multajn kalkulos amikojn;
Nuba se venos la temp’, sola vi restos, amik’!
46. Virina konstanteco
(El Catullus)
Nulli se dicit mulier mea nubere malle
Quam mihi, non si se Juppiter ipse petat.
—◡(◡)—◡(◡)—(◡) ║ (◡)—◡◡—◡◡—(◡)
Kiam promesas Virino farigi nur via edzino,
Eĉ se Zeŭs-tondrant’ petus pri ŝia konsent’,
Skribu, ĉar junulino parolas al sia amanto,
Sur flu-akvo nur ĝin, aŭ rapideme sur vent’.
XVIII. Litova
47. Kiam estis mi junulo
(Popola kanto)
Kad aš buvau jaun’s bernelis,
Kajp jovaras żaliukielis.
—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Kiam estis mi junulo,
Kiel verda la acero,
Havis mi tri ĉevaletojn,
Bonkurantojn, laŭ prefero.
Unu akcipitre-stria,
Dua, kiel karb’ nigrulo,
Kaj la ĉevaleto tria
Estis kiel neĝ’, blankulo.
Sur striul’ ĝis mondofino,
Sur nigrulo al batalo,
Kaj al mia amatino
Rajdis mi sur blank-ĉevalo.
Mizerul’ kun grizaj haroj,
Nun soleca sen ĉevalo,
Ploras mi pri junaj jaroj:
Amo, migro kaj batalo.
48. La korvo
(Popola kanto)
Čionai leke juodas varnas,
Snape laike baltą ranką.
—◡|—◡|—◡|—◡
Nigra korvo preterflugis,
Kiu portis en la beko
Blankan manon kun ringeto.
Do mi vokis al la birdo:
— «Nigra korvo, vi el kie
Portas tiun blankan manon
Kun brilanta ringo ora?»
— «Estis mi sur kampo, kie
La batalo furiozas,
Kie estas glav-bariloj,
Kie lancoj fosas tombojn
Kaj torente sango fluas.
Multaj filoj tie kuŝas,
La patrinoj ploras ilin…»
— «Ve! jen estas mia ringo!
Mi ĝin donis al amato!
Ne revenos li, karulo!
Do vi fluu, miaj larmoj.»