Выбрать главу

XIX. Luzica[12]

49. Al Luzicujo

(El Jakub Bart-Ćišinski)

Haj, za was, Serbja, bjez woddycha Chcu dźełać spochi wo dnjo, w nocy. ◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Ho Luzicujo, senripoze Laboros mi por via celo, Por vi, fiero mia sola, Vi, fortofonto, mia stelo!
Ne logas min brilanta oro, Nek pri honoroj mi ekrevos; Feliĉon vian mi penados, Dum mia brako plu sin levos.
Ĝis kiam fajr’ en koro flamos, Kaj per flugil’ al firmamento, For de malbona sorto tera, Spiriton levos nobla sento, —
Popolo serba[13], vian nomon Alskribos mi al popolaro; Por vi mi vivos, por vin savi De la doloro kaj eraro.
Mi vin glorigos, kaj se fine Mi falos arbo-folieto, Vi tiam sub luzican herbon Min metu por etern-kvieto.

XX. Pola

50. Konsilo

(El Ignacy Krasicki)

Czyń każdy w swoim kółku, Co każe duch boży. —◡ | —◡ | —◡ | —◡
Ĉiu en la hejma rondo Agu laŭ inspiro dia, Kaj en fino mem formiĝos La tutaĵo harmonia.

51. Laboru

(El Kazimierz Brodziński)

Nie patrzaj końca, ciągle rób! Ciebie, nie dzieło, czeka grób.
◡—◡|◡—◡|◡—◡|◡— ◡—◡|—◡|—◡║◡—◡|◡—|—
Laboru senĉese, ne zorgu pri fin’! La tombo atendas ne verkon, sed vin.
La verko ekzistos pli longe ol ni; La tempo ĉion finos, ĉar tempon havas ĝi.

52. Kozako en stepo

(El «Marja» de Antoni Malczewski)

Ej! ty na szybkim koniu, gdzie pędzisz, kozacze? Czyś zaoczył zająca, co na stepie skacze?

(La sama ritmo estas ankaŭ en poemo № 53)
I.
Hej, kozak’ sur ĉevalo! vi kien rapidas? Ĉu leporon, saltantan sur stepo, vi vidas? Ĉu, ludiginte pensojn, en liber’ senfina Vi kuras pro la veto kun vent’ ukraina? Aŭ vin eble en kampo atendas, rajdanto, Amatino kun sia malgaja revkanto? Ĉar vi, ĉapon premante, bridon ne retenas, Kaj longa polva nubo sur vojo sin trenas. Per fervoro ardiĝas vizaĝa bruneco, Kiel vaglumo brilas sur ĝi la ĝojeco; Dum ĉevalo sovaĝa, obeante volon, Tranĉas bruantan venton, eltirinte kolon. Flanken! Nigramarano kun knarveturiloj. Ke ne frakasu vian salon stepo-filoj! Kaj vi, nigra birdeto, kiu salutante Rond-flugas, enrigardas, ion demandante, Rapidu la sekreton al kozak’ babili, — Ke antaŭ fin’ de l’ rondo ne forkuru ili.
II.
Ili flugas — en suno subira, radia, Similaj al kuranto ĉielana ia. Kaj longe, malproksimen sonas huf-frapado, Ĉar en la vastaj kampoj regas silentado: Ne bruas nobelaro, gajec’ kavalira, La spikojn sole fleksas la vento sopira; Nur el herbokovritaj tomboj ĝemo sonas, Kie glorajn dormantojn velkaj laŭroj kronas… Muzik’ sovaĝa — vorta sovaĝec’ pli granda, Por idaro konservas ĝin spirit’ Pollanda; Se kampaj roz-arbetoj ilin nur honoras, Ho! kies kor’ ne plendas? kies ne doloras?
III.
Kozak’ jam preterflugis profundajn kavarojn, Kiuj kaŝas kutime lupojn aŭ Tatarojn; Alkuris sankt-figuron — sub tiu altaĵo, Kie delonge kuŝas vampir’ en tombaĵo — Klinis ĉapon, farinte kruc-signojn silente, Tra l’ stepo kun ordonoj urĝaj fajfas vente. Brav-ĉevalo ne timas de sorĉoj teruron, Kraĉospiris, piedbatis — kaj daŭrigas kuron. Boh-river’ sur granitoj, arĝent-skarpojn trenas, Kozak’ fidela penson de l’ estro divenas. Bruas la muelilo, malamik’ en valo, Scias kozakan penson fidela ĉevalo, — Kaj tra pikantaj kardoj, tra herbejo-floroj, Pli lerte ne ŝoviĝas timemaj leporoj. Kiel sago sur alta selo ekklinite, Al sia ĉevaleto karese premite, Rajdas dezerto-reĝo tra l’ senvoj’ sen timo — Li, step’, ĉeval’, nokt’ — unu sovaĝa animo. Ho! kiu lin malhelpos en diboĉo tia? Perdiĝis — nekaptebla en step’, hejmo lia.

53. Sopiro al patrujo

(El «Pan Tadeusz» de Adam Mickiewicz)

Litwo! Ojczyzno moja, ty jesteś jak zdrowie! Ile cie trzeba cenić, ten tylko sie dowie…
Litvo, patrujo mia! Simile al sano Vian grandan valoron konas nur landano, Vin perdinte. Belecon vian mi admiras, Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar je vi sopiras. Dipatrino! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan, En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelan Novogrodek defendas kaj pian urbanon, — Kiel Vi al infano redonis la sanon, (Kiam mi, de l’ patrino al Vi oferite, La malvivan palpebron eklevis subite Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri, Por redonita vivo Dion dankodiri) — Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!… Dume transportu mian sopiran animon Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj, Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj; Al la kampoj, per greno diversa pentritaj, De sekalo arĝentaj, de tritik’ oritaj, Kiujn la neĝe-blanka poligon’ ornamas, Kie per virga ruĝo timiano flamas, Kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando, La kampa, kun maldensaj pirarboj, limrando.

54. Tri Budrisoj

(El Adam Mickiewicz)

Stary Budrys trzech Synów, tęgich jak sam Litwinów, Na dziedziniec przyzywa i rzecze…
◡—◡|◡—◡|◡—◡ ║ ◡—◡|◡—◡ ◡—◡|◡—◡|◡—◡
Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana,   Sur la korton alvokas tri filojn: «Iru tuj en la stalojn, selu bone ĉevalojn,   Kaj akrigu la glavojn, ĵetilojn.
Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l’ mondo   Al ni Vilno trumpetos ordonojn: Olgerd falos Rusujon, Skirgel iros Polujon   Princo Kejstut atakos Teŭtonojn.
Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas;   Litvaj dioj konduku vin, benu! Por la vojo utila, bona vorto konsila:   Tri vi estas, tri vojojn vi prenu.
Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi   Kontraŭ Novgrod post Ilmen kuŝanta; Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj,   En amasoj la rublo sonanta.
вернуться

[12]

De la pola łużycki. En la moderna Esperanto: soraba (resp. Sorabujo). — Red.

вернуться

[13]

T.e. soraba. — Red.