Выбрать главу

Fine ekparolis la bazestro:

«Ni havas precedenton. La lastan jaron en Uelen (administra centro apud la Beringa markolo), unu patrino de enlanda komunisto postulis de sia filo, ano de la loka partiĉelo, ke li strangolu ŝin, aliokaze ŝi mortigos sin mem kaj tiel por ĉiam malhonorigos la filon tra la tuta Tundro, ŝi minacis. La indiĝeno turnis sin al la partio. Post longaj diskutoj, la ĉelo de Uelen decidis lasi la aferon al la partia konscienco de sia indiĝena membro. Kaj li strangolis sian maljunan patrinon. Ni faru la samon; ni lasu ĉion al la eŭropa konscienco de nia ano, kaj mi estas certa, ke li neniam iun mortigos».

Je la fino de la kunveno, la bazestro solene anoncis, ke la administrantaro de la bazo decidis doni la bezonajn monrimedojn al la blinda ĉukĉo, la nevola viktimo de la ruiniga agado de la kontraŭrevolucio, ke li povu reeduki sin en Moskvo aŭ Leningrado, povu denove iĝi utila civitano de la Sovjetio. La administrantaro proponis, ke mi prenu sur min ĉiujn klopodojn pri la afero, al kio mi konsentis plej volonte.

Ree akompanis min Taŭrulkotl al sia frato kaj petegis min laŭvoje: «Ho, Kakume, diru al mia frato, ke li permesu al mi strangoli lin; ĉu mi ne amas lin pli ol iu ajn alia? Kaj mi tion faros por li kun tia ĝojo, kun tia ĝuo... Eble mi estas ankoraŭ iom juna, sed kredu min, mi bonege strangolos lin. Ne lasu min esti malhonorata inter miaj kamaradoj, ho Kakume! La frato malŝatas min, ĉar mi ĉiam ridas kaj estas gaja, tamen ne pro gajeco mi gajas, sed pro la juneco! Juneco ja ne povas ĉiam malgaji, ho Kakume!»

9. La nova varianto.

Nerulteng estis flegma, trankvilega. Mi tuj ekfilozofis: «La dua movo estas neĝusta, ĝi estas ŝanĝebla, ŝanĝinda, eĉ ŝanĝenda, do, la tria movo estas malĝusta. Nun ni iros kune kun vi kontinenten, al Moskvo mem. Tie vi lernos labori kaj ami laboron; tie vi trovos novajn amikojn kaj estos feliĉa...»

La tundrano interrompis min: «Diru al mi, ho Kakume, diru malkaŝe, kiel amiko al amiko kaj honeste, kiel blindulo al blindulo: lerninte labori kaj ami la laboron, trovinte amikojn en Moskvo, ĉu vi mem estis feliĉa pro tio?»

La demando estis tro neatendita, tro persona por respondi tuj. Nerulteng eksentis mian konfuzegon kaj kompatis min. Ĝentile li prenis mian manon: «Vi povas ne respondi, ho Kakume, ĉar mi antaŭscias vian respondon».

Tamen mi volis respondi, mi devis: «Mi ĉiam kredis kaj kredas nun, ke ekzistas homoj kun kiuj mi povus esti feliĉa. Kaj efektive mi jam havis amikojn, kun kiuj mi sentis min feliĉega; bedaŭrinde ni devis ĉiam disiĝi, ĉar...»

Mi eksilentis, sed Nerulteng daŭrigis: «Ĉar la mondo dividiĝis je du malamikaj tendaroj, kaj vi trovis vin sur malsamaj flankoj...»

Nun mi interrompis lin: «Tamen mi esperas ĉiam trovi amikojn, kun kiuj mi vivos feliĉe».

La tundrano mole ironiis: «Kaj por trovi ilin vi travagadas la mondon, lasis Moskvon mem kaj venis ĉi tien??? Kaj ĉu pro la amikoj oni ne devas ofte humiligi sin eĉ antaŭ sentaŭguloj?»

Profunda pento ekpikis mian koron: «Eble, ĝuste pro la amikoj mi ne devis fari tion».

«Eble tio ne devus gravi pro la amikoj...»

«Sed se oni ne dormas pro ili dum multaj noktoj?»

Ĉe nia disiĝo li konfesis, ke li volis morti en la Tundro sed venis ĉi tien sole por renkonti min, tamen nun li promesis denove pripensi la vivon. Li eĉ ridis ĉe la disiĝo, eble la unuan fojon post sia blindiĝo.

Apud la bazo min renkontis la kuiristino. Ŝi estis en granda ekscito. Serĉante ĉiam la ŝelfragmentojn de la bombo, la GPU trovis en la maro libron de Jack London, liajn rakontojn pri la Malproksima Nordo, kaj en ĝi suspektindan folion.

«Imagu», — kriis la kuiristino, — «la eŭrope edukita sentaŭgulo diras, ke ĝi estas la nomlisto de la tundra amikaro, la kontraŭrevolucia organizaĵo elpensita de li mem. Li eĉ pretendas distingi vian nomon. La listo sekiĝas en la kuirejo, kaj mi bonege pristudis ĝin; ĝi ŝajnas esti la publika mallaŭdo al vi de nia ĉelo, iam mistere malaperinta el la manĝejo. Vi ja scias, ke la publika mallaŭdo, kiu aperis poste sub la plafono mem, kaj kiu pendis renversite, ne estis la originalo; feliĉe la bazestro tuj ordonis forbruligi ĝin, kaj la eŭropa diablo nur suspektas la veron. Kiel ajn, miaj ĉukĉaj senlaboremuloj forfumos ĝin dum mia foresto, kaj anstataŭ ĝin mi metos senpeke puran folion. Pri la libro mem devas esti jene: vi donis ĝin al mi, kaj mi faligis ĝin en la maron. Neniel vi miksu en la aferon vian malfeliĉan amikon; li ja devas morti en la Tundro, almenaŭ dum kelka tempo, kaj neniel reveni ĉi tien. Nun. La eŭrope edukita fripono ne scias ankoraŭ, ke la survangon kaj la konsilon lerni komunismon de la indiĝenoj donis al li la bazestro mem; pri ĉio li suspektas la ĉukĉojn, sed flanke de la ĉukĉoj li meritas ne la survangon sed la bombon. Domaĝe ke ilia tro homama instinkto direktis la bombon... Do, la libron vi donis al mi por legi, ne forgesu!»

La GPUestro estis ĝentila kaj afabla; li parolis simple kaj amike. Al li tre plaĉis ke mi donis la libron de Jack London al nia kuiristino por legi, sed li tre bedaŭris, ke ŝi lasis ĝin fali kun ia superflua folio en ĝi sur la marfundon ĝuste en la loko, kie oni serĉis la fragmentojn de la bombo. Tio certe faris la aferon suspektebla, sed neniel suspektenda.

«Nun pri io tute alia! Al la diablo la aferojn!» — Li diris ŝanĝante la ĝentilan tonon al pli familiara, pli kamarada. — «Ĉe ni estiĝis demando de iom psiĥologia karaktero: ĉu estas eble por homo, vidinte bombon sur kinofilmo, miskoni ĝin sur marbordo inter karberoj?»

La aludo estis tro klara, kaj mi respondis: «Analogiante vidpovon kun aŭdosento, mi pensas, ke la miskono estas ebla, ĉar eĉ bone konatajn homojn sur marbordo, mi ofte miskonas en iliaj oficejoj».

«La analogio estas trafa», — aprobis la GPUestro. — «Nun alia enigmo: oni disbatis bombon sur marbordo, sed ĝiajn fragmentojn oni trovas ekskluzive en la maro. Do jen dilemo: aŭ la bombo estis ĵetita en la maron kaj eksplodis dum la flugo en aero, aŭ iu tuj post la eksplodo kolektis la fragmentojn kaj ĵetis ilin en la maron».

«Estas tria eblaĵo», — advokatis mi. — «Kiam la bombo komencis eksplodi: eksiblis, ekkrakis, sed ne estis ankoraŭ eksplodinta, oni instinkte povis ĝin puŝi for al la maro kaj ĝi eksplodis ruliĝante».

10. La lasta movo.

La tutan nokton mi sidis ĉe la ŝaktabulo, movis kaj removis la figurojn GPUe parolante pri la rolo kaj la celo de ĉiu el ili en la problemo. La respondoj estis ĉiam sagace dusencaj, aludante multon, klare dirante nenion. Kaj tiu inkubo daŭris ĝis la mateno. Rekonsciigis min bruo ĉe la pordo. Mi eksaltis en nekomprenebla timo. La ĉambron enkuregis Taŭrulkotl. Kiel iam en la tago de la memorinda eksplodo, li ploris kaj kriis ĉiam parolante nur ĉukĉe, sed nun mi ĉion komprenis, ĉion ĝis la lasta vorto. Kun larmoj li rakontis: «Ĉiuj kredas, ke mi strangolis lin, sed vi devas scii la veron: li strangolis sin mem sen ies helpo. Kaj poste, por sciiĝi ĉu li estis vere bona aŭ malbona homo, ili metis lian korpon sur monteton, malligis ĉiujn hundojn en la najbaraĵo kaj observis ilian konduton. Ĉiu ja scias, ke hundoj neniam tuŝos la korpon de homo malbona; sed nun la hundoj ekkuris kiel diabloj kaj rekte sur la monteton. En unu momento ili disŝiris je pecoj la korpon de la timiga blindulo, kaj ĉiuj povis konvinkiĝi propraokule, ke li estis vere bonega homo».

Apenaŭ li finis sian rakonton, mian kapon tralumis subita ideo:

«Taŭrulkotl, la reĝon matas simpla soldato, ŝanĝante sin je ĉevalo! Rigardu!»

Kaj mi ĵetis min al la ŝaktabulo, kaj nur tiam rimarkis, ke la tabulo estis malplena, ke la figuroj la tutan nokton dormetis trankvile en sia kesteto.

«Kelja, kelja» (diablo), — ekkriis la knabo kaj kuris for.

Mi ĝojis, mi eĉ ekkantis la laŭmodan tangomelodion: «Sub varmĉiel' en Argentino, en lando de la belvirino...»