Выбрать главу

«Dum tiu ĉi vintra sezono la kulturbazo intencas sendi en la Tundron al viaj vilaĝoj kaj vilaĝetoj niajn kinofilmojn por tiamaniere helpi al vi plilarĝigi vian mensan horizonton kaj almenaŭ iom levi vian kulturan staton. Sed ni tute ne konas ankoraŭ la tundran rigardontaron kaj ne scias, kio plaĉas kaj malplaĉas al ĝi. Kion montri, kion ni montru al la loĝantaro de la Tundro?

Hodiaŭ ni faris provan montron, kaj ni treege volus aŭdi vian sinceran opinion pri la ĵusvidita filmo. Tio multe helpos nin pri nia elekto de repertuaro por la Tundro».

Post longa silento ekparolis blankbarbulo, la indiĝena aŭtoritato en la Tundro:

«Laŭŝajne, vi eŭropanoj estas saĝaj, tre saĝaj, multe pli saĝaj ol ni: vi inventis ĉaspafilon, motorboaton, kuir- kaj kudromaŝinojn, gramofonon kaj aliajn aĵojn utilegajn eĉ por ni en la Tundro. Vi inventis ankaŭ vaporŝipon, aeroplanon, aŭtomobilon, elektran lumon, telefonon, telegrafon, radion, kinofilmojn kaj multajn aliajn mirindaĵojn, kies nomojn ni neniam aŭdos en niaj jarang-oj (tendoforma tundra kabano). Ĉi ĉio estas bonega afero, pro ĉi ĉio vin dankas kaj admiras la Tundro. Sed samtempe vi elpensis ankaŭ multe, tro multe por mortigi la homon. Unu el tiuj terurigaj maŝinoj por hommortigado, kiujn vi ĵus montris al ni, povas dum kelkaj minutoj neniigi la tutan nian popolon, la tutan loĝantaron de la Tundro. Ĉu ni povas admiri tion? Ĉu ni rajtas nomi tion saĝa? Sed vi ŝajnas fieri pri tio. Se tio estas saĝeco, ĝi estas fatala saĝeco, gvidanta vin al via pereo kaj eble al la nia ankaŭ. Do, laŭ nia kompreno, vi estas malsaĝaj, tre malsaĝaj, multe pli malsaĝaj ol ni; vi estas fatale malsaĝaj. Antaŭ long-longtempe, kiam ni estis ankoraŭ sovaĝuloj, sekve malsaĝaj, ni ankaŭ sciis mortigi unu la alian, jen pro gentaj, jen pro vilaĝaj, jen pro familiaj, jen eĉ pro personaj motivoj. Sed tiuj tempoj jam pasis antaŭ longe, kaj nun vi neniam aŭdas pri iaj hommortigoj inter ni pro kia ajn kaŭzo. Do laŭŝajne ni estas malsaĝaj, multe pli malsaĝaj ol vi, sed nia malsaĝeco ne estas fatala, do fakte ni estas saĝaj, multe pli saĝaj ol vi.

Montradu al ni en viaj kinofilmoj viajn saĝaĵojn, kaj neniam montru viajn malsaĝaĵojn, kaj la Tundro ŝategos viajn filmojn kaj benos vin».

La maljunulo finis; la indiĝenoj laŭte aplaŭdis lin, la eŭropanoj konfuzite silentis, nur mi aplaŭdis kaj kriis: «Bravissimo, Ligi-Oravilli!»

Respondi kaj nuligi la efekton de la tundra oratoraĵo oni komisiis al la kuracisto, al la eŭrope edukita homo. Li diris:

«Via tundra socio estas socio de primitiva komunismo. De via komunismo la homaro, tra senĉesaj klasbataloj, kiuj ĉiam signifis progreson, faris sian grandan ciklon kaj kun la kulturaj akiraĵoj de miljaroj nun revenas denove al komunismo. Sed nia nuna komunismo ne estas la via. La nia estas bazita sur scienca fundamento, ekipita per ĉiuflankaj teoriaj kaj praktikaj sciaĵoj, armita per multjara militsperto. La tundra socio nun ankaŭ devas komenci sian klasbatalon kontraŭ siaj ekspluatantoj».

«Ni tiajn ne havas!» — Ekkriis la ĉukĉoj.

«Jes, vi ilin havas. Ekzemple, la kutroposedantoj inter vi, ĉu ili ne estas pli riĉaj ol vi?»

La tundranoj ekbruis: «Ni uzas la kutrojn komune, ni ĉasas ĉiam kolektive kaj ĉion dividas inter ni egalparte».

«Jes, jes», — daŭrigis la parolanto, — «sed la kutromastro tre ofte akceptas en la kolektivon de ĉasistoj sian fileton 12- aŭ 13-jaran, kaj post la ĉaso la knabo ankaŭ ricevas egalparton da ĉasaĵo. Ĉu tio ne estas maskita formo de ekspluatado?»

«En ĉiujn niajn kolektivojn ni volonte akceptas la knabojn», — argumentis la tundranoj.

«Bonege», — konsentis la agitisto, — «sed tio tamen estas maskita formo de ekspluatado. Mi ne bezonas paroli pri viaj ŝamanoj (religisaĝuloj de idolanoj en la Malproksima Nordo), kaj kelkaj familioj, kiuj havas heredajn privilegiojn en multaj rosmar- kaj fokkuŝejoj, tiuj ja estas senmaskaj parazitoj de la Tundro. Ni aŭdis eĉ pri iu ĉukĉa princo, kiu havante ian paperaĉon subskribitan iam de la imperiestrino Jekaterino la Dua (la Granda) vagadas kun sia sekvantaro laŭ la Tundro kaj suĉas la sangon de ĝia popolo. Sed pri ĉiuj tiuj parazitoj devus paroli vi mem, ne ni; vi devas malkaŝi kaj senmaskigi viajn ekspluatantojn, kaj vi certe farus tion kaj batalus kontraŭ ili, se vi estus almenaŭ iom klaskonsciaj. Por helpi al vi ekkonscii vin klase, ni decidis traveturi la Tundron montrante al vi per niaj kinofilmoj niajn klasbatalojn kaj venkojn, nian revolucian teorion kaj praktikon. De nun mi mem provos trovi viajn klasmalamikojn, provos malmaski ilin kaj neniigi».

Nun aplaŭdis la eŭropano, kaj la indiĝenoj malserene silentis. Tamen iu kriis: «Ne instrui, sed lerni de ili vi devas la komunismon!»

La kuracisto ekfulmis pro la frazo kaj ekatakis per la plej ofendaj vortoj. Mi sciis, kiu diris la frazon sed certe ne volis perfidi la dirinton, do mi nur konstatis, ke la frazon diris ne mi, kvankam ĝi ekzakte esprimis mian penson: ne instrui sed lerni de la ĉukĉoj la komunismon devas vi, eŭrope edukita homaĉo.

Por fini la skandalon, la bazestro fermis la kunvenon. Hejmen min akompanis Nerulteng; li estis malhelega; li pesimistis: «Io turniĝis en mia koro kaj igis min alia homo. Mi ne povos nun gaji, mi neniam ridos plu. Io turniĝis en mia koro kaj mi eksentis min treege maljuna, kvazaŭ mi estus vivinta miljarojn kaj la vivo jam tedus min. Io turniĝis en mia koro...»

La junulo evidente nervozis. Ni disiĝis.

5. La publika mallaŭdo.

Noktmeze oni kunvokis urĝan partikunvenon kune kun la aktivistoj. Voki min venis la kuiristino. «Oni kulpigos vin pro ĉiuj mortaj pekoj. La bjuro (ĉelestraro) jam havas proponon». Ŝi ja ĉion sciis.

La tutan nokton ĝis frumatene daŭris la kunveno. La ĉef-raportanto estis la kuracisto. Li parolis pri anti...ismo inter la bazanoj, pri ŝovinismo ĉe la ĉukĉoj, pri kontraŭrevoluciaj ideoj en la Tundro kaj fine pri banditismo en la bazo mem. Li diris: «Tiun ĉi vesperon oni atakis min en la klubo mem: oni insultis min publike aludante mian naciecon; oni rompis al mi mian arĉon (li montris disrompitan arĉon); oni batis al mi la manon (ĝemante li levis la manon), kaj preskaŭ elbatis miajn dentojn».

Por fini tuj kaj por ĉiam tiujn ĉi malbonaĵojn, li proponis peli min el la partio kaj sendi min for en Vladivostokon. Li aldonis ke la bjuro entute subtenas lian proponon. Oni ekvotis. Escepte la bjuranojn kaj la kuraciston neniu levis manon.

La sekretario ruĝiĝis: «La bjuro serioze prijuĝis sian decidon kaj ĝi postulas, ke ĉiu memkonscia partiano, konsiderante la gravecon de la demando...» Denove neniu mano leviĝis. Estiĝis neelportebla situacio. Nun elpaŝis la bazestro: «Mi proponas fari al Kakume publikan mallaŭdon kaj averti lin se...» La eŭropanoj levis la manojn por la propono, la indiĝenoj levis la siajn kontraŭ. La nombroj estis egalaj. Denove ekparolis la sekretario; li minacis transdoni la aferon al la rajona partiorganizaĵo, al la regiona kaj eĉ en la centron. Ree leviĝis la manoj por kaj kontraŭ la nombroj restis la samaj.

Nova konfuzo. Por doni plimulton al la bjuranoj mi levis mian manon, sed vidante tion la kuiristino tuj mallevis la sian. La konfuzo ĉiam kreskis. Mi ŝanĝis lokon kaj sidiĝis apud mia bona protektantino. Ŝi obstinis: «Se vi levos la manon por, mi levos la mian kontraŭ kaj donos plimulton al la indiĝenoj».

Matene en la manĝejo surmure estis elpendita jena teksto: «La ĉelo de la bazo publike deklaras al Kakume sian severegan mallaŭdon pro lia maldisciplina konduto dum la lasta kinokunveno, kio multe malhelpis kaj embarasis la agitkulturan laboron de la ĉelo inter la indiĝenoj. La ĉelo avertas lin ke...»

Tamen tagmeze surmure en la sama loko anstataŭ la publika mallaŭdo jam pendis la karikaturo de la violonisto ludanta violonon per sia longa lango. Anstataŭ la kvar kordreguliloj vidiĝis kvar azenaj oreloj. La kuiristino certigis, ke sur la lango ŝi vidas la naciflagon de la kuracisto kaj en la oreloj ŝi senerare povis rekoni la azenajn orelojn de la bjuranoj.