«Mi demandas vin kiel doktoron...»
Li interrompis min: «Hodiaŭ mi forigis al li ambaŭ okulojn; morgaŭ mi forigos lian nazon, la manojn kaj eble la piedojn». Li klinis sin al mia orelo: «Kiel ajn, li vivos, sed mi garantias al vi, ke li neniam plu skribos la karikaturojn, nek ŝovos la nazon en privatan vivon de eŭropano, kaj certe neniam levos la manon kontraŭ iu el ni».
Mi iĝis senmova, senvoĉa; terura suspekto statuigis min, glaciigis min: al mi ekŝajnis, ke li intence blindigis la malfeliĉulon kaj planas flegme lian pluan kripligon.
«Kakume, Kakume», — ĝemis la malsanulo, — «ne lasu min ĉi tie, prenu min for, li ja venĝas al mi».
Post du-tri horoj, kelkaj ĉukĉoj venis cerve al la malsanulejo kaj, spite de ĉiuj protestoj de la kuracisto, prenis la malsanulon kaj veturigis lin for en la patrinan sinon de la misteroza Tundro.
7. La nesolvebla problemo.
Jam multajn tagojn mi sidis antaŭ la ŝaktabulo penante solvi la malbenitan trimovan problemon. Mi proponis ĝin por solvi al ĉiuj ŝakistoj de la bazo, kaj la bazestro promesis doni premie al la solvonto du botelojn da bonega konjako el sia privata vinprovizo, kaj malgraŭ tio la problemo ĉiam restis nesolvebla. Doloris mia koro, doloris mia kapo; la fiksideo regis mian tutan vivadon. Mi ne povis plu dormi, ne povis plu pensi pri io alia. Mi estis malsana spirite kaj korpe kaj jam delonge devus turni min al la kuracisto, sed humiliĝi post ĉi ĉio, kio okazis..! Des pli, ĉar li arogante fanfaronas, ke mi nepre venos peti lian pardonon. Li atendadis min kaj fine mi iris al li: «Mi ne dormas jam dum multaj noktoj. Mi venas al vi».
Li interrompis min: «Ĝis kiam vi petos publike pardonon de mi, mi ne movos eĉ unu fingron por helpi vin, eĉ se vi estos mortanta».
Silenta mi revenis hejmen. La saman vesperon la kuracisto ridante rakontadis ĉie, ke mi humiliĝis kaj petos lian pardonon dum la ĝeneralkunveno de la bazo.
Nokte mi halucinis: la ŝakaj figuroj plendis al mi; la blankaj pri la intrigoj kaj perfidemo de la nigraj; la nigraj pri maljusto kaj malnobleco de la blankaj.
Venis la tago de la kunsido, kaj mi humile petis pardonon. La eŭropanoj taktike silentis, la indiĝenoj leviĝis indignitaj kaj demonstrative forlasis la kunvenejon. Elirante eksteren mi aŭdis la kuiristinon ploreti ĉe la pordo.
«Pro kio vi tiel humiligis vin antaŭ tiu sentaŭgulo?»
«Mi freneziĝas! Jam la kvinan semajnon mi ne povas dormi...»
La eŭrope edukita homo renkontis min per la plej ofenda rido. «Oficiale mi ne havas efektivan dormigilon, kaj neoficiale... oni ne donas tiajn aĵojn almoze eĉ al blinduloj».
«Kion vi volas ankoraŭ?»
La kuracisto ektusetis. «Mi volas unue, ke vi diru, kiu donis al mi la survangon en la klubejo; due, kiu konsilis al mi ne instrui, sed lerni la komunismon de niaj indiĝenoj. Ĉi ĉio tre gravas por la partio, kaj la partio por mi, same kiel por vi, estas antaŭ ĉio kaj super ĉio. Mi scias, ke la manon disrompis al mi via ĉukĉa amikaĉo, kaj li jam perdis siajn okulojn pro la impertinentaĵo kaj perdus certe siajn manojn kaj eble siajn piedojn, se oni ne forveturigus lin tiel neatendite. La aliaj ankaŭ devos esti punataj».
Momente, pro indigno, mi absolute mutiĝis. Estiĝis longa paŭzo. Fine mi diris akcentante ĉiun vorton: «Certe mi konfesus al la partio ĉion, se ĝi ne havus en siaj vicoj tiajn abomenendajn sentaŭgulojn kiel vin, sed nun...» Mi ekpaŝis al la elirejo.
«Haltu!» — Ekkriis la kuracisto. — «Haltu kaj aŭskultu! Mi ne hontas diri aŭ fari al vi kian ajn insultajon, kian ajn malnoblaĵon, ĉar vi estas blinda, kaj mi malestimegas vin instinkte. Por mi vi estas neniaĵo, sterko, ekskremento!..»
Mi marŝis for; li eksaltis kaj sekvis min. Nun li duonflustris en mian orelon:
«Se vi faros tion, kion mi diris al vi, kaj plie, se vi transdonos al mi la solvon de la ŝaka trimova problemo, kiun vi certe solvos, mi promesas al vi, la saman vesperon lasi mian ŝrankon malŝlosita, kaj en ĝi sur la supra breto dekstraflanke en la malantaŭa angulo vi trovos flakoneton kun la ĝusta dozo da kuracaĵo por vi. Memoru, sur la supra breto dekstraflanke...»
Hejme min atendis Taŭrulkotl kun ĝoje konsterniga komunikaĵo, ke lia frato tute resaniĝis, revenis sian jarangon kaj volas vidi min. Ni ekiris. Laŭvoje la knabo plendis: «Ĉiun blindulon enloĝas kelja (diablo), ĉar la kelja amas mallumajn angulojn, kaj ĉiu blindulo ja estas la plej malluma punkto en la mondo, sed mian fraton enloĝas iu rabimalsana kelja; li malamas ĉiujn homojn, insultegas siajn amikojn, batadas min senkompate kaj forpelis la gepatrojn el la jarango...»
Efektive mi trovis la gemaljunulojn sidantajn ekstere apud sia jarango. Ili ĝemetis plende kaj ripetadis plore iajn sakramentajn preĝojn kontraŭ la kelja kaj liaj malicaĵoj. Interrompante unu la alian ili rakontis al mi en sia enlanda esperanto, ke ilia filo tuj eksentis sin pli bone en la tundra sanigejo. Kuracata de la loka ŝamano per la tradiciaj metodoj de la ĉukĉoj, per la benitaj kuraciloj de la lando, liaj vundoj rapide cikatriĝis kaj tute sendoloriĝis. Nur la okuloj... Neniu ja povas enŝovi novajn okuiojn... Por neniel aludi lian malfeliĉon ĉiuj ridis, ŝercis kaj estis gajaj. Sed la blindulon enloĝis vere terurega kelja.
Mi eniris la jarangon kaj enrampis en polog — la kestoforma ĉambreto farita el feloj de diversaj bestoj.
8. La plej amika komplezajo.
Nerulteng renkontis min tre kore. Li amike sidigis min apud si sur la plej bonan felon en la familio laŭ la kutimo de la Tundro, ordonis meti antaŭ nin ĉion manĝeblan kion oni havis en sia provizejo. Apoginte sin intime sur miajn genuojn, li konfesis konfidencege: «Estas vero, mi insultis miajn amikojn, batis la fraton, forpelis la gepatrojn kaj ĝuste pro tio, ke ili ĉiam ridas, ĉiam estas gajaj, ĉar... ĉar... kiu rajtas ridi nun, se la mondo estas dividita je du malamikaj tendaroj, kiuj deklaris unu kontraŭ la alia senindulge kruelegan militon, nepacigeblan ĝis la morto mem? Kiu rajtas gaji nun, se ĉiu el ni, eĉ en la plej malproksima Tundro, povas iĝi ĉiumomente senkulpa viktimo de tiu ĉi neniam satigebla malamo? Sed nun ĉiuj povas eniri ĉi tien kaj ridi kaj gaji, ĉar por mi mem ĉio jam estas decidita».
Li ekpaŭzis, kaj mi intuitive komprenis, ke li aludas je la tria movo de la vivproblemo. Nerulteng daŭrigis: «Laŭ nia ĉukĉa kutimo, niaj maljunuloj rajtas siavole forlasi tiun ĉi vivon, se ĝi iĝas por ili malfacila, dolora; se ili sentas, ke ĝi iĝas por ili ŝarĝo ne plu portebla, ke ili iĝas ŝarĝo por siaj parencoj kaj amikoj kaj por si mem. Bonega kutimo, ĉu ne?»
Li atendis mian respondon, sed mi... Mi estis plene okupita je la ŝaka trimova problemo; ho, se mi povus solvi ĝin, tiam certe mi scius kion diri al li, sed nun... Akceptinte mian silenton por jesa respondo, la tundrano dankeme premis mian manon:
«Sed mortigi sin mem, propramane, laŭ la tundra koncepto estas malnoble, malhoneste, ne verhome. Tion devas fari por ni niaj plej fidelaj amikoj, niaj amatoj, niaj amantoj».
Mi eksaltis kvazaŭ pro ia elektra puŝo kaj ekkriis en senkonscia paniko: «Mi ne povas tion fari por vi, vi ne povas, vi ne rajtas tion postuli de mi».
Nerulteng ĝentile ĉirkaŭprenis min kaj denove sidigis min apud si.
«Pro kio krii? Pro kio tiel eksciti vin? Ni pripensu la aferon trankvile, serioze... Tio ja estas la plej amika dumviva komplezaĵo».
En la eksterordinara partikunveno de la baza ĉelo, mi prezentis la demandon por solvo de la kunveno: ĉu rajtas eŭropano ĉi tie, en la Tundro, mortigi, laŭ la kutimo de la lando, sian plej intiman amikon, se tiu postulas de li ĉi tiun plej amikan komplezaĵon laŭ la opinio de la indiĝenoj?
Fariĝis tre akra diskuto: la ĉukĉoj diris: «Jes, li rajtas», — la eŭropanoj kriis: «Ne, neniel!»