Выбрать главу

Este arquivo contem tradu^oes para o Esperanto, feitas por Affonso Soares, de 69 textos colhidos nas seguintes 4 obras de Emmanuel, ditadas ao medium Francisco Candido Xavier:

Vojo, Vero kaj Vivo (Caminho, Verdade e Vida) Pano Nia (Pao Nosso) Vinberejo el Lumo (Vinha de Luz) Viva Fonto (Fonte Viva)

Todas apareceram, ao longo dos anos, nas paginas de Reformador, tendo agora recebido nova revisao de Affonso Soares.

Poderao ser utilizadas na pagina do Laborgrupo Esperanto, no Facebook, na ainda projetada pagina da FEB exclusivamente em Esperanto, ou em qualquer outro espa^o a criterio da FEB.

Sur la ŝtonplena vojo

"Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin." -- Paŭlo. ( HEBREOJ, 13 : 5. )

La parolo de la Sinjoro aludas ne nur la subtenadon de la fizika vivo ĉe la ŝtonplena suprenirejo al la spirita altiĝo.

Multe pli ol la fizikan, ni bezonas la panon spiritan.

Se la ĉeloj de la fiziologia kampo suferas malsaton kaj postulas ordinaran supon, la bezonoj kaj deziroj, impulsoj kaj emocioj de la animo estigas kelkfoje senmezurajn afliktojn, postulante pli riĉan nutron spiritan.

Estas momentoj de profunda laceco ĉe la plej internaj el niaj rezervoj.

La energio ŝajnas elĉerpita kaj la espero retiriĝas en apation. Ombro ekestas en nia interno, kvazaŭ densa nokto nin envolvus.

Kaj simile al la Naturo sub la nokta mantelo, malgraŭ ke ni disponas fontojn de kompreno kaj florojn de bonvolemo en la vasta teritorio de la animinterna lando, ĉio restas vualita per la nebulego de nia maltrankvilo.

Sed eĉ tiam la Ĉiokompatema tute ne forlasas nin en la mallumo de niaj ŝanceliĝoj kaj elreviĝoj. Kiel Li lumigas la brilegajn stelojn en la altaĵo, montrante la stelplenajn irejojn de l' firmamento al la devojiĝintoj sur tiu ĉi mondo, tiel same Li ekflamigas, sur la ĉielo de niaj idealoj, novajn konvinkojn kaj pli noblajn aspirojn, por ke la spirito ne perdiĝu en sia irado al la supera vivo.

"Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin" -- promesas la Dia Boneco.

Nek soleco, nek forlasiteco.

La Ĉiela Providenco senĉese prigardas . . .

Ni do konservu la konsolan certecon, ke ĉian ŝtormon sekvas trankvila atmosfero kaj ke post nokto nepre venas tagiĝo.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier -- El la libro "Viva Fonto", ĉapitro 41.)

Kiraso de karitato

"Ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo." --

Paŭlo. ( I. TESALONIKANOJ, 5 : 8. )

Paŭlo estis treege saĝa kiam li konsilis al la laborantoj de la lumo surmeti la kirason de karitato.

Por atingi la dezirindan sukceson en la misio de amo, kiun ni intencas plenumi kun la Kristo, antaŭ ĉio nepre necesas antaŭgardi la koron.

Kaj se ni ne ŝirmos la fonton de la sentoj en la vibroj de fervora amo, inspirate de nobla kompreneno en la rondoj de edifa spertiĝado, en kiuj ni moviĝadas surtere, tiam estos al ni tre malfacile venki ĉe la tasko, kiun la Sinjoro konfidas al ni.

La konstanta malpacienco kontraŭ nesciado prokrastas la bonojn de la bonfara instruado.

La troa indigno kontraŭ pekemo ekstermas la malfortikajn ĝermojn de la virto.

La ofta kolero sur la batalkampo de la vivo povas multobligi la malamikojn sen ia utilo por la laboro, al kiu ni nin dediĉas.

La ekscesa severeco kontraŭ tiuj personoj ankoraŭ fremdaj al la avantaĝoj de disciplino kuntrenas malbonefikajn rezultojn pro la manko de edukiteco en la medio kie ĝi manifestiĝas.

Komprenante, do, ke ni, kristanoj, troviĝas sur vera batalkampo, kie kelkfoje nin kontraŭstaras sugestoj por senbrida malpacienco, maloportuna indigno, senprava kolero aŭ maledifa severeco, tial la apostolo al la nacianoj preskribis al ni la kirason de karitato kiel defendan gardostaranton de la centraj organoj de la vivomanifestiĝo.

Nepre necesas armi la koron per senfina frata komprenemo por plenumo de la laboro, al kiu ni devontigis nin.

La konvinkiteco kaj la entuziasmo de la fido sufiĉas por inde komenci la servadon, sed por ĝin daŭrigi kaj sukcese elfini neniu povos malhavi la paciencan, indulgeman kaj nevenkeblan karitaton.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier -- El la libro "Viva Fonto", ĉapitro 98.)

Kion mi faru?"

"Kion mi faru?" -- Paŭlo. ( LA AGOJ, 22 : 10. )

Miloj da kamaradoj alproksimiĝas al la Evangelio por la malnova kulto al la malpenemo.

Kiel mi regos? - unuj demandas.

Kiel mi ripozos? - demandas aliaj.

Kaj multiĝas la petoj, strangaj, riproĉindaj, nekompreneblaj . . .

Estas tiuj petantaj pri trivialaj refreŝigoj de la karno ; tiuj plendantaj pri nemeritaj korinklinoj ; tiuj sopirantaj al nekonfeseblaj negocoj ; kaj tiuj postulantaj rimedojn por malhelpi la konstruadon de paco kaj bono.

La demando de la apostolo Paŭlo, ĝuste en la momento kiam li ricevas la gracon de la Dia Ĉeesto, staras kiel modelo por ĉiuj lernantoj kaj sekvantoj de la Bona Novaĵo.

La granda laboristo de la Revelacio ne petas translokiĝon al la Ĉielo, nek dekliniĝas al sugestoj pri favorado al sia intima rondo. Li ne petegas pri formeto de respondecoj, nek evitas la devon bataladi.

- Kion mi faru? - li demandas Jesuon, komprenante necesan sia

penado.

Kaj la Majstro ordonas al li leviĝi por la semado de lumo kaj amo per la ofero de si mem.

Se vi estis vokita al la fido, ne turnu vin al la Dia Mentoro kun petegoj pri privilegioj kaj favoroj, kiuj vin restigus ĉe spirita stagnado.

Ni serĉu kun la Sinjoro la servadon, kiun al ni difinas lia Senlima Bonkoreco, kaj ni tiel venke marŝos al la sublima renoviĝo.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier -- El la libro "Viva Fonto", ĉapitro 112.)

Ni posedas, kion ni donas

"Pli feliĉe estas doni ol ricevi." -- Paŭlo ( LA AGOJ, 20 : 35. )

Kiam oni mencias tiun evangelian lokon, kiu rigardas la agon doni kiel pli grandan feliĉon, ol la agon ricevi, preskaŭ ĉiuj lernantoj de la Bona Novaĵo pensas pri la vorto "mono".

Sendube, koncerne la materiajn havaĵojn, estas ĉiam pli ĝoje helpi ol ricevi helpon, sed oni nepre ne forgesu la spiritajn havaĵojn, kiuj, radiate de ni mem, plialtigas la kvaliton kaj la intensecon de la feliĉo sur nia vojo.

Kiu donas, tiu rikoltas la ĝojon vidi la multobligon de la dono.

Proponante ĝentilecon, vi instigos al plantado de frateco.

Disdonante la benon de l' pardono, vi fortikigos la justecon.

Donacante bonkorecon, vi kreskigos la konfidon.

Donante vian bonan ekzemplon, vi certigos la noblecon de

karaktero.

La Kreinto havigas al la Kreitaro la rimedojn de Sia Kreaĵo, por ke ĉi tiuj, senĉese transdonataj, multobliĝu en la Senfino.

La Ĉielo vin helpos laŭ tio, kiel vi helpas sur la Tero.

Ni posedas, kion ni donas.

Vi do ne forgesu, ke vi estas administranto de via nuna ekzistado.

Havigu al via proksimulo ion pli ol vian monon. Donu ankaŭ vian ameman intereson, vian sanon, vian ĝojon kaj vian tempon ; tiel vi vere ekposedos la sublimajn donacojn de amo, de ekvilibro, de feliĉo kaj de paco, hodiaŭ kaj morgaŭ, en ĉi tiu mondo kaj en la eterna vivo.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier -- El la libro "Viva Fonto", ĉapitro 117.)

Kiun vi sekvas?

"Sed vi ne tiel lernis Kriston." -- Paŭlo ( EFESANOJ, 4 : 20 )

La homo kompreneble renkontos survoje diversajn sugestojn. Ne nur el la materia sfero venos al li certaj inspiroj, lin emig6antaj al forlaso de la plej noblaj realigoj. Ankaŭ la nevidebla sfero apuda al la rondo de liaj pensoj povas liveri al li certajn perspektivojn nekonformajn al la altaj devoj entenataj en la vivo mem.