Выбрать главу

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Vinberejo el Lumo", ĉapitro 75.)

Lolo

"Lasu al ambaŭ kreski kune ĝis la rikolto ; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj : Kolektu unue la lolon, kaj ligu ĝin en faskojn, por bruligi ĝin." --

Jesuo. ( SANKTA MATEO, 13 : 30.)

Kiam Jesuo rekomendis la kunkreskon de la lolo kun la tritiko, li celis nenion alian ol elmontri la subliman, ĉielan toleremon en la kadro de la surteraj spertoj.

La Majstro neniam forprenis de la homoj la oportunajn okazojn por kreskado kaj moraliĝo, kaj ĉi-kampe eĉ la malbonon, kiu devenas de la malnoblaj pasioj, lia senfina amo pacience ekzamenas, anstataŭ ĝin tuj estingi.

Necesas do konsideri, ke la lolo kreskas ne pro malzorgemo de la Dia Plugisto sed ja tial, ke la optimismo de la Ĉiela Semisto neniam perdas la esperon pri la fina venko de l' bono.

La kultivejo de la Kristo estas regiono de senĉesa, intensa aktiveco. Konsternaj taskoj agigas heroajn legiojn ; sed malgraŭ la sindono kaj la viglado de la laboristoj, elkreskas la lolo, minacante la laboron.

Jesuo tamen rekomendas la aplikon de defendaj procedoj bazitaj sur la spirita lernado kaj la favorkoreco. La tempo kaj la beno de la Sinjoro, per sia malrapida agado, aliigas la malnoblajn celadojn.

La ordinara homo ankoraŭ ne posedas taŭgan vidkapablon por distingi la renovigan agadon. Multajn dornajn aŭ senfruktajn kreskaĵojn aliigas, en ties esenca naturo, la amaj eliksiroj de la Administranto de la Kultivejo, kiu utiligas novajn inklinojn, malsamajn situaciojn, neatenditajn instigojn aŭ tenerajn, kortuŝajn prirespondecojn. Sed se, post la atendo kaj observado, alvenas la tempo de rikolto, tiam fariĝas necesa la forigo de la lolo, ligita en faskojn.

Ne samas la rikolto por ĉiuj semoj sur la Tero. Ĉiu speco havas sian tagon, sian sezonon.

Jen kial, ĉe la alveno de la ĝusta tempo, trudiĝas al ĉiu homo kaj al ĉiu kolektivo, la estingo de la lolo, en la okazo se montriĝis vanaj la renovigaj procedoj de Jesuo. Tiam oni vidas individuon aŭ

popolon barakti en afliktoj kaj diversaj katastrofoj, kriegante alarmon kaj helpon, kvazaŭ ili troviĝus en la ombroj de fatala ŝiprompiĝo. Sed detruiĝas nur niaj ruinigas aŭ senutilaj akiroj. Kaj ĉar la lolo estas ligita en faskojn, tial aflikto neniam venas sola.

EMMANUEL

Kuracado de la obsedoj

"Kunvenis ankaŭ en Jerusalemon la amaso el la ĉirkaŭaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj ĉiuj estis sanigitaj." -- ( la agoj, 5 : 16.)

La kristana eklezio de la unuaj jarcentoj ne senmovigis la elaĉetajn ideojn de Kristo je la arĝentaĵoj kaj brilaj pompoj de la ekstera kulto.

Ĝi estis viva, plena de alvokoj kaj respondoj.

Nuntempe, simile al ĝi, la evangelia Spiritismo malfermas siajn bonfarajn pordojn al ĉiuj, kiuj suferas kaj serĉas vojon de savo.

Kurioze notindas, ke la vastega laborado de la nuntempaj spiritistoj, por helpo kontraŭ kompleksaj kaj dolorplenaj obsedoj, ja estis intime konata de la apostoloj. Ili moraligadis la konfuzitajn spiritojn, renovigante per ekzemplo kaj instruado ne nur la suferantajn elkarniĝintojn, sed ankaŭ la malsanajn mediumojn, kiuj suferadis de ilia influo.

Ekde la unuaj horoj de sia moraliga tasko, la animo de la Kristanismo scias, ke senprudentaj nevideblaj estuloj vagadas sur la mondo, kaŭzante psikajn vundojn al tiuj, kiuj ricevas ilian influon, kaj ĝi ankaŭ ne ignoras la postulojn de la konverta kaj nobliga laborado, kiun ĝi devas realigi ; tamen, de multaj jarcentoj la religiaj dogmoj al ĝi malpermesis ĉian efikan servadon.

Sed jen, en plena nuneco, reaperas la primitivaj bildoj de la Bona

Novaĵo.

Spiritaj estuloj, sensciaj kaj malfeliĉaj, havigas al si novan lumon kaj novan vojirplanon en la domoj de amo, kiujn la kristana Spiritismo starigas, venkante gravajn antaŭjuĝojn kaj kontraŭaĵojn.

La kuracado de la obsedoj ne estas do laboro stranga en niaj rondoj de renoviga fido. Ĝi estas nura daŭrigo de tiu penado, komencita ĉe la lumaj manoj de Jesuo, por savo de la ĉiuspecaj devojiĝintoj.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Pano Nia" -- ĉapitro 175.)

Ni tion rigardu

"Ĉar Kristo sendis min ne por bapti, sed por prediki la Evangelion ; ne en saĝeco de vortoj, por ke la kruco de Kristo ne vantiĝu." -- Paŭlo. ( I KORINTANOJ, 1 : 17.)

Kiam ankoraŭ en la karno, ni ĝenerale sentas vantan plezuron ĉe tio, ke ni altiru la plejmulton da homoj al nia kredo.

Ni montriĝas senŝanĝe bonaj predikantoj kaj ege subtilaj en la elkovo de rezonoj, kiuj frakasus la vidpunkton de ĉiuj nepovantaj nin kompreni ĉe la senprokrasteco de sia vivbatalo.

Ĉe la unua malgranda triumfo, ni ekdiligentas en la konsultado al la sanktaj libroj, ne por akiri pli vastan inspiron, sed ja por esplori la homan literon de la sanktaj skriboj, celante elstarigi la vundeblajn asertojn de niaj kontraŭuloj.

Se romkatolikoj, ni insistas ĉe la amikoj, ke ili vizitadu la meson kaj ricevadu la materiigitajn sakramentojn ; se adeptoj de la reformitaj eklezioj, ni postulas ĝeneralan ĉeeston al la ekstera kulto ; kaj se spiritistoj, ni provas plimultigi la seancojn por interilatoj kun la nevidebla mondo.

Tia penado ne povas ne esti laŭdinda laŭ kelkaj el siaj karakterizaĵoj, sed necesas rememori, ke la lernanto de la Evangelio, se li sincere penas kompreni Kriston, ja sentas sin profunde renoviĝinta je sia interna konduto.

Kiam Jesuo penetras homan koron, li transformas lin en vivan ateston pri la bono kaj sendas lin evangelizi siajn fratojn per la ofero de la propra vivo, kaj kiam homo atingas Jesuon, li ne plu haltas nure kaj simple ĉe la regiono de la brilaj vortoj, sed li vivas laŭ la principoj de la Majstro, donante la ekzemplon de laboro kaj amo, kiuj lumigas la vivon, por ke ne vantiĝu la gloro de la kruco.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Pano Nia" -- ĉapitro 138.)

Ne nur tio

"Sed nun formetu ankaŭ la jenajn : koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via buŝo." --

Paŭlo. ( KOLOSEANOJ, 3 : 8.)

Ĉe la religiaj aktivecoj, multaj kredas la personan reboniĝon de la adepto nur pro tio, ke li seninteresiĝis pri iuj materiaj havaĵoj.

Kiu disdonas grandan kvanton da vestaĵoj kaj nutraĵoj al senhavuloj, tiun oni rigardas renoviĝinta en la Sinjoro ; sed tio prezentas iun flankon de la vera transformiĝo, ne la tuton de ties karakterizaj trajtoj.

Estas homoj, kiuj seniĝas je mono por la bonfarado, sed kiuj ne cedas ĉe siaj opinioj cele al la sublima penado por la abnegacio.

Grandaj amasoj da disĉiploj deklaras sin pretaj al la farado de bono, tamen postulante, ke la bonfara servado plenumiĝu laŭ liaj kapricoj, ne laŭ la volo de Jesuo.

Ĉie oni aŭdas fervorajn promesojn pri fideleco al la Kristo, sed neniu atingos tiun celon ne plenumante la tutaĵon de la necesaj devoj.

Eta kalkuleraro povas kompromiti la ekvilibron de tuta konstruaĵo. Tial, se iu seniĝis je ia materia havaĵo por la bono de aliaj, li ankaŭ ne forgesu la devon forbati la malnovajn envolvaĵojn el malpardonemo, mania kapricemo, trorapida juĝo aŭ krima senpripenso, pro kiuj ni surmetas pezan maskon al la vizaĝo por ŝajnigi nin tiaj, kiaj ni ne estas.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Pano Nia", ĉapitro 147.)

Sekso

"Mi scias, kaj konvinkiĝis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si ; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, ĝi estas malpura." -- Paŭlo. ( ROMANOJ, 14 : 14.)