Kiam Paŭlo el Tarso tion rimarkigis al la Romanoj, li aludis pri nutrado, kiu tiam donis motivon por akraj disputoj inter nacianoj kaj judoj.
Nuntempe nutrado jam ne vekas danĝerajn polemikojn, sed ni povas preni la instruon de tiu paragrafo kaj ĝin apliki al aliaj regionoj de misa opinio.
Ni konsideru ekzemple la sekson. Neniu sektoro de la homa agado suferas pli gravajn atencojn kiel ĉi tiu. Ekstreme blindaj en spirito, la homoj ankoraŭ ne sukcesis rigardi la sekson, kiel unu el la plej sublimaj motivoj de sia ekzistado. La plej belaj realigoj en la surplaneda vivobatalo, kiaj la kuniĝo de animoj ĉe patreco kaj patrineco, la kreado kaj reproduktado de la formoj, la transigado de la vivo kaj la multevaloraj instigoj al laborado kaj revirtiĝo estas donataj de la Sinjoro al la kreitoj pere de la seksaj emocioj ; sed tamen la homoj profanas la "sanktejon", plenigante ĝiajn altarojn per la fantomoj de l' diboĉo.
La sekso starigis la hejmon kaj kreis la nomon patrino, sed interŝanĝe la homa egoismo al ĝi donis absurdajn bestecajn praktikojn, estigante al si kruelan elprovadon.
La Patro donacis la sanktejon al la filoj, sed miskompreno estis ilia ofero. Ja tial dissemiĝas afliktaj kaj dolorplenaj amligiloj sur ĉiuj kontinentoj de la Tero.
Sed ankoraŭ la homo, droninta en bedaŭrinda devojiĝo, demandas pri seksa edukado, postulante koncernajn programojn. Jes, tiaj programoj eble estos utilaj, sed nur tiam, kiam disvastiĝos la sankta kompreno pri la dieco de la krea povo, ĉar tiel longe dum nestos malpuraĵo en la koro de tiuj, kiuj esploras aŭ instruas, same la metodoj estos nenio alia ol aferoj malpuraj.
EMMANUEL
( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Pano Nia", ĉapitro 94.)
Jesuo por la homo
"Kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco." --
Paŭlo. ( FILIPIANOJ, 2 : 8.)
La Majstro malleviĝis por servadi,
De brilego al mallumo . . .
De eterna aŭroro al nokto densa . . .
De steloj al la staltrogo . . .
De l' infinito al limiteco . . .
De l' gloro al la ĉarpentejo . . .
De l' eminenteco al abnegacio . . .
De l' anĝela dieco al la homa mizero . . .
De l' kompanio de sublimaj genioj al kunvivado kun pekuloj . . . De mondreganto al ĉies servanto . . . De grandanima kreditoro al sklaveco . . . De bonfaranto al persekutato . . .
De savanto al senhelpeco . . .
De sendito de amo al viktimo de malamo . . .
De elaĉetinto de la jarcentoj al arestito de la ombroj . . .
De ĉiela paŝtisto al premata ŝafo . . .
De potenca trono al martiriga kruco . . .
De la sankta vorto al angora silento . . .
De advokato de la kreitoj al sendefenda akuzito . . .
De amikaj brakoj al kuniĝo kun rabistoj . . .
De donanto de vivo eterna al kondamnito ĉe la valo de l' morto Li humiliĝis kaj malaltiĝis por ke la homo leviĝu kaj por eterne
brilu!
Ho, Sinjoro, kion vi ne faris por ni, ke ni ekkonu la vojon al la Glora Reviviĝo en la Regno?
EMMANUEL
devas ne malpaci." -- Paŭlo. (
( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Pano Nia", ĉapitro 62.)
Evitu malpacon
"Kaj la servisto de la Sinjoro
II TIMOTEO, 2 : 24.)
Deturnu vin de tiuj, kiuj strebas al malpaco en la servado al la
Sinjoro.
Ili ne serĉas la dian lumon por siaj koroj, sed ja konkuras pri elstareco sur la kampo de la pasemaj konsideroj. Studante la sanktajn skribojn, ili celas ne la rimedojn necesajn al sia propra iluminado, sed ja paradi ĉe la malnobla kultado de sia personeco. Ili atakas tiujn, kiuj ne sekvas iliajn principojn, sin ĵetas kontraŭ la laboroj, kiuj ne troviĝas sub ilia rekta kontrolo, ne kunlaboras krom de alte malsupren, opinias utilaj nur tiujn taskojn, kiujn ili mem plenumas, amas la senfinajn diskutojn pri la ĝusta loko de komo kaj perdas longajn tagojn por malkovri la ŝajnajn kontraŭdirojn de la verkistoj, kiuj sin dediĉas al la idealo de Jesuo. Neniam ili havas tempon por la servoj de la kristana humileco, ĉar ilia intereso estas la persona elstareco. Ĉiam tre malinklinaj al la konjugado de la verboj helpi, pardoni kaj servi, ili konstante direktas sian atenton al la neperfekta flanko de la homaro, kontraŭ kiu ili tenas vipojn en la manoj laŭ sia malbona emoal skurĝado. Ili malpacas pro ĉiu apartaĵoj de la evangelia laboro, kaj kiam montriĝas perspektivoj de edifa interkonsento, ili kreas novajn motivojn de perturbo.
Tiuj, kiuj aliĝas al la Savanta Evangelio pro amo al malpaco, apartenas al la vicoj de la plej grandaj kaj subtilaj malamikoj de la Regno de Dio.
La lernanto nepre bezonas vigli por ne fali en la frenezon de la mordantaj kaj senutilaj paroloj.
Ni estas vokitaj ne al kverelado sed ja al servado kaj lernado ĉe la Majstro ; ne al glorado de la "mi", sed al la plenumado de superaj decidoj por la konstruado de la Dia Regno en ni.
EMMANUEL
( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Pano Nia", ĉapitro 98.)
Hodiaŭ
"Sed konsilu unu la alian ĉiutage, dum estas nomate hodiaŭ, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko."
-- Paŭlo. ( HEBREOJ, 3 : 13.)
La admono de la apostolo al reciproka, ĉiutaga konsilado postulas multan pripenson, por ke oni ne enlasu certajn dubojn.
Ni konsideru, ke Paŭlo atribuas neordinaran gravecon al la tempo nomata Hodiaŭ, elstarigante al ni la bezonon plivalorigi la rimedojn utiligatajn de niaj fortoj en la tago hodiaŭa.
Multaj kredas, ke por konsili siajn fratojn estas necese paroladi konstante kiel obstinaj disputemuloj.
Ni tamen konsentu ke admono nur konsistanta el vortoj nepre lasas malplenaĵon post si.
Kiel okazas sur la kampo de la fizikaj organizaĵoj, tiel same nenia spirita konstruaĵo stariĝos sen bazoj.
La "konsilu unu la alian" signifas admonon pli gravan, ol simplan alvokon al parolaj dueloj.
Invitoj kaj konsiloj montriĝas pli fortaj ĉe ĉies ekzemplado. Kiu vivas laŭ la noblaj principoj, al kiuj li sin donis en la mondo, kiu zorge plenumas siajn devojn kaj sincere faras la bonon, tiu admonas siajn fratojn en la vojon de altiĝo.
Ĝuste al tia ĉiutaga atesto nin alvokas la damaska konvertito. Nur per tiu konstanta ekzerciĝado por sia propra pliboniĝo la homo evitos la fatalajn trompojn.
Vi do ne obstinigu vian koron sur la vojo, kiun al vi difinis la Sinjoro por via elaĉeto, pliboniĝo kaj revirtiĝo. Memoru la gravecon de la tempo nomata Hodiaŭ.
EMMANUEL
( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Pano Nia", ĉapitro 69.)
Prepariĝe
" . . . diras la Eternulo : Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi ilin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo." -- Paŭlo. ( HEBREOJ, 8 : 10.)
Ni tradukos la Evangelion En ĉiujn lingvojn, Por ĉiuj kulturoj, Laŭdante ĝian grandecon, Reliefigante ĝian sublimecon, Dissemante ĝian poeziecon, Priparolante ĝian veron, Interpretante ĝiajn instruojn, Akceptigante ĝin al la intelekto, Plibeligante la koron Kaj rebonigante la menson, Reformante leĝojn,
Perfektigante morojn Kaj prilumante vojojn . . .
Sed venos iam la tempo,
Kiam la Bonan Novaĵon ni devos skribi en ni mem,
En la faldoj de la menso, En la profundo de la brusto, Per paroloj kaj agoj, Principoj kaj idealoj, Aspiroj kaj esperoj, Gestoj kaj pensoj. Ĉar, vere,
Se la Ĉielo konsenta al ni diskonigi ĝian Dian Mesaĝon en la