mondo,
Ĝi ja postulos, ke ni iam fariĝu
Vivantaj tradukoj de la Evangelio sur la Tero.
EMMANUEL
( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Pano Nia", ĉapitro 40.)
Salajroj
"Kaj estu kontentaj je via salajro." -- Johano Baptisto. ( LUKO, 3 : 14.)
La respondo de Johano Baptisto al la soldatoj, kiuj petis lin pri klarigoj, estas modelo de koncizeco kaj saĝo.
Multaj perdiĝas en neelireblaj labirintoj pro sia miskompreno pri la problemoj de laborpago en la ordinara vivo.
Estas laboristoj, kiuj postulas salajron de ministro, ne pensante pri la gravaj respondecoj, kiuj ne malofte faras el la mondaj administrantoj viktimojn de maltrankvilo kaj sendormeco, aŭ simple turmentatojn en reprezentadoj kaj bankedoj.
Estas kleraj homoj, kiuj vendas la hejman pacon kontraŭ la altigo de siaj salajroj.
Multaj personoj iras, de la junaĝo ĝis la korpa kadukeco, korpremataj kaj senkredaj, malsanaj kaj afliktitaj, pro sia nekontenteco pri la monataj laborpagoj, kiujn la cirkonstancoj de la homa vojo al ili asignis laŭ la Nesondeblaj Decidoj.
Ne la altegaj salajroj aligos la homon al la diaj kadroj.
Se iu konscias siajn devojn, des malpli trankvila li fariĝas ju pli alte li estas salajrita.
La popola saĝo de antaŭ tre longe instruas, ke por granda ŝipo, granda tempesto. Servisto kontenta pri sia salajro elmontras altan komprenon pri la justeco de la Ĉiopova.
Vi do, antaŭ ol taksi vian surteran laborpagon, kutimiĝu valorigi la donojn de la Ĉielo.
EMMANUEL
( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Pano Nia", ĉapitro 5.)
Antaŭ Dio
"Patro nia . . ." -- Jesuo. ( SANKTA MATEO, 6 : 9.)
Por Jesuo la ekzisto de Dio ne estas kaŭzo de malpacoj kaj
kvereloj.
Li ne esploras la naturon de la Eternulo. Li ne demandas, kie Dio loĝas.
Li ne vidas Lin, kiel obskuran, senpersonan kaŭzon de la
Universo.
Li simple nomas Lin "nia Patro".
En la horoj de laboro kaj preĝo, de ĝojo kaj sufero, li sin turnas al la Superega Sinjoro kiel amema kaj fidoplena filo.
La Majstro montras al ni la sintenadon, kiun ni prenu antaŭ Dio.
Nek nekonvena esplorado. Nek senpripensa demandado. Nek malsaĝa postulemo. Nek malrespekta difino.
Kiam vi preĝos, aliru la sekretan ĉambron de la konscienco kaj konfidu vin al Dio kiel al nia Patro Ĉiela. Estu sincera kaj fidela.
Al Li ni lojale submetiĝu kiel bezonantaj filoj. Ne demandu, ĉu Dio estas fokuso generanto de mondoj, aŭ forto, kiu disradiadas vivantaĵojn.
Ni ankoraŭ ne posedas intelekton kapablan respeguli Lian grandecon, sed ni portas koron, kiu povas senti Lian amon.
Ni do serĉu Nian Patron super ĉio, kaj Dio, Nia Patro, aŭskultos
nin.
EMMANUEL
( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 164.)
Antaŭ la amo
"Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne estas faligaĵo." -- Johano. ( I JOHANO, 2 : 10.)
Kiu amas la proksimulon, tiu scias super ĉio kompreni. Kaj kiu komprenas, scias purigi siajn okulojn kaj orelojn el la venena visko de la skandalo, por helpi anstataŭ akuzi aŭ malutili.
Necesas teni la koron sub la lumo de la vera frateco, por rekoni, ke ni estas fratoj unuj al la aliaj, filoj de unu sola Patro.
Dum ni restas en la malluma stadio de la ekskluziveca sinamo, ni enkarceriĝas en egoismon, postulante la amon de aliuloj. Ĉe tiu bedaŭrinda sinteno, ni emas ami neniun krom ni mem, prenante la similulojn kiel ilojn por nia propra plezuro.
Sed se ni efektive amas nian vojkunulon, tiam la pejzaĝo ŝanĝiĝos, ĉar la hela lumo de la amo banos al ni la vidadon.
Vi do amu, ĉar kiel koto ne ofendas lumon, tiel same ofendo ne trafos vin plu.
Sciante, ke mizero estas frukto de nescieco, vi helpos la viktimon de la malbono, ĉar en li vi rigardos vian fraton mem, bezonantan apogon kaj komprenemon.
Vi lernos aŭskulti sen indigno, eĉ se la krimo trafos vian orelon, kaj vi provos helpi la kontraŭulon, eĉ se vi portas ŝiritan koron, ĉar la pardono kun la absoluta forgeso de la ricevitaj batoj spontane leviĝos en via spirito, same kiel la toleremo estas tute natura ĉe la fonto akceptanta en sian sinon la ĵetitajn ŝtonojn.
Amu kaj vi komprenos.
Komprenu kaj vi, kun ĉiu tago, servos ĉiam pli kaj pli, ĉar tiam vi restos sub la gloro de la lumo, neatingebla por ĉia atako de l' tenebro.
EMMANUEL
( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 159.)
Infanoj
"Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj . . ."
-- Jesuo. ( SANKTA MATEO, 18 : 10.)
Kiam Jesuo al ni rekomendis ne malestimi la malgrandulojn, li atendis de ni ne nur zorgajn aranĝojn por pano kaj vesto.
Ne sufiĉas nutri infanajn buŝojn malsategajn aŭ ŝirmi frostiĝintajn korpetojn. Estas nepre necesa la morala ŝirmejo, kiu certigus al la renaskiĝanta spirito la laboretoson ne malhaveblan por lia puriĝo.
Multaj gepatroj garantias al siaj filetoj materian komforton, sed pelas iliajn animojn en bedaŭrindan forlasitecon.
La surstrata vagabondeco produktas krimulojn, kies vojfino estas restado en karcero aŭ frenezulejo, sed la spirita malzorgemo en la hejmo generas demonojn de perverso kaj frenezo, kiuj multokaze, subtenataj de mono aŭ socielstaraj postenoj, trapasas longajn pecojn de la jarcento dissemante mizeron kaj suferon, ombron kaj ruinon ĉe bedaŭrinda senpuneco antaŭ la surtera justico.
Vi do ne malzorgu la infanon, ĝin forlasante al la impulsoj de la animala naturo.
Memoru, ke ni ĉiuj troviĝas en proceso de edukado kaj reedukado antaŭ la Dia Majstro.
La manĝaĵo havas sian gravecon en la disvolviĝo de la persono, sed ni ne povas forgesi, ke "ne per la pano sole vivas homo".
Ni zorgu la spiritan nutradon de la geknaboj per niaj konduto kaj ekzemploj, oportunokazaj admonoj kaj korektoj, ĉar nei moralan helpon al la infano en ties hodiaŭaj taskoj, estos ĝin kondamni al memmalŝato en la laboroj, kiujn ĝi morgaŭ devos plenumi.
EMMANUEL
( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 157.)
Parolo
" . . . paroladon sanan, nekondamneblan ; por ke la kontraŭulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraŭ ni."
-- Paŭlo. ( TITO, 2 : 8.)
Per la parolo la homo sin helpas aŭ malhelpas. Eĉ se nia interno restas nebuligita per problemoj, ne decas, ke nia parolo nubiĝu aŭ senbridiĝu kontraŭ aliuloj.
Ĉiu portas sian enigmon, sian bezonon, sian doloron, kaj ne estas juste pligrandigi la afliktojn de la najbaro, lin ŝarĝante per niaj zorgoj.
La eksterigo de plendo senkuraĝigas, vorto malĝentila estas kvazaŭ vergobato, la rimarko de klaĉemulo konfuzas.
Per misa konduto kontraŭ aliulaj eraroj ni malproksimigas la veron
for de ni.
Per malnobla parolesprimo ni forĵetas la benon de l' amo, kiu nin plenigus per vivoĝojo.
Ni havu la necesan kuraĝon mem estingi la radiojn de niaj senbridaj sentoj kaj deziroj.
La parolo estas kanalo de la "mio".
Tra la langovalvo niaj pasioj eksplodas aŭ niaj virtoj etendiĝas. Ĉiufoje kiam ni elĵetas eksteren niajn proprajn vortojn, tiam ni eligas fortojn, kiuj detruas aŭ konstruas, kiuj ruinigas aŭ restaŭras, kiuj vundas aŭ konsolas.
Niaopinie parolo konsistas el tri esencaj elementoj : esprimo, maniero kaj voĉo.
Se ni ne klarigas la frazon, ne rafinas la manieron kaj ne edukas la voĉon, laŭ la situacioj, tiam ni riskas perdi la plej bonajn okazojn por pliboniĝo, komprenado kaj altiĝo.