Выбрать главу

Paŭlo el Tarso liveras konvenan recepton al la lernantoj pri la

Evangelio.

Nek tro dolĉa nek tro amara parolo. Ĝi ne estu tro mola por ne forpeli la konfidon, nek akra aŭ vunda por ne rompi la simpation, sed ja "parolado sana, nekondamnebla, por ke la kontraŭulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraŭ ni".

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva fonto", ĉapitro 43.)

Eduku

"Ĉu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi loĝas la Spirito de Dio?" -- Paŭlo. ( I KORINTANOJ, 3 : 16.)

En la eta semo kuŝas la ĝermo de la bonfara trunko. En la koro de la tero troviĝas la melodioj de la fonto. En la ŝtona bloko estas ĉefverkoj de la statuarto. Sed la fruktarbejo postulas diligentan zorgadon. La kristala fluakvo petas akveduktojn por transportiĝi neinfektita. La skulptura juvelo atendas miraklojn de la ĉizilo. Ankaŭ la spirito portas en si la Dian gemon. Kiel Dio estas en ni, tiel ankaŭ ni estas en Dio. Sed, por ke la dia lumo elvidiĝu el la homa mallumo, estas necese, ke la edukaj procedoj de la vivo prilaboru nin sur la ŝtonplena vojo de la jarmiloj.

Nur koro nobliĝinta per plej vasta kompreno povas elverŝi la sanktigan heroecon.

Nur el kulturita cerbo povas fonti lumaj pensoformoj. Nur la spirita grandeco povas naski la pripensitan parolon, la subliman vorton kaj la balzaman voĉon.

Ni komprenu doloron kaj laboron kiel ĉielajn artistojn por nia

cizelado.

Eduku, kaj vi transformos senraciecon en inteligentecon, inteligentecon en homecon kaj homecon en anĝelecon.

Eduku, kaj vi konstruos paradizon sur la Tero. Se ni scias, ke la Sinjoro loĝas en ni, ni perfektigu nian vivon por lin elmontri al la homoj.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 30.)

Neniu vivas al si

"Ĉar neniu el ni vivas al si mem . . ." -- Paŭlo. ( ROMANOJ, 14 : 7.)

La arbo, kiun vi plantas, kontentigos ne nur vian malsaton, sed ankaŭ la bezonon de multaj.

La lampo, kiun vi ekbruligas, lumigos la vojon ne nur al viaj piedoj, sed ankaŭ al viaj vojaĝkunuloj.

Kiel akvoflueto efikas sur la teron, tiel ankaŭ viaj decidoj influas aliulajn decidojn.

Miloj da okuloj observas viajn paŝojn, miloj da oreloj aŭskultas vian voĉon kaj miloj da koroj ricevas viajn instigojn al bono aŭ malbono.

"Neniu vivas al si . . ." -- asertas la Dia Mesaĝo.

Ĉu ni volas aŭ ne volas, estas preskribite en la Leĝo, ke nia vivo apartenu al la vivo de tiuj ĉirkaŭ ni.

Ni vivas por niaj familianoj, niaj amikoj, niaj idealoj . . .

Eĉ la malsocietema avarulo, sin opinianta tute sola, vivas por la oro aŭ la havaĵoj, kiujn li iam redonos al aliaj vivoj, superaj aŭ malsuperaj, al kiuj lia trezoro estos forportita de la morto.

Komprenante tian realaĵon, atentu vian propran vojon.

Sentante, vi pensas.

Pensante, vi realigas.

Kaj ĉio, el kio konsistas viaj verkoj, per viaj intencoj, paroloj kaj agoj, estos efiko de via animo, kiu vin helpos liberiĝi al la gloro de la lumo, aŭ plilongigos vian malliberecon por suferado en la ombroj.

Viglu do super via intima mondo kaj faru, ankoraŭ hodiaŭ, la bonon, kiun vi povas, ĉar, laŭ la saĝa instruo de la apostolo Paŭlo, "neniu vivas al si".

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 154.)

Ni observu nin

"Kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis." -- Johano. ( I JOHANO, 2 : 6.)

Estas tiuj, kiuj asertas vivi laŭ la boneco de Jesuo sed sin ne ĝenas ataki siajn similulojn per klaĉado kaj kruelaĵoj.

Estas tiuj, kiuj deklaras kompreni la optimismon de la Dia Majstro, sed kiuj senhezite enfalas la ombrojn de pesimismo kaj malespero.

Estas tiuj, kiuj proklamas la fratecon de la Kristo, instigante al apartiĝo kaj malkonkordo.

Estas tiuj, kiuj gloregas la senĉesan laboron de la Sinjoro por disvastigado de bono, kuŝante sur la hamako de mallaboremo kaj nenifarado.

Estas tiuj, kiuj laŭdas la simplecon de la Eterna Amiko, komplikante ĉiujn problemojn sur la vojo.

Estas tiuj, kiuj gloras la paciencon de la Sublima Instruanto, kroĉiĝante al la ŝtono de agresemo kaj netoleremo.

Se ni deklaras nin lernantoj de la Evangelio, ni atentu niajn proprajn paŝojn.

Ni memoru, ke la nomo de Jesuo estas deponita en niaj manoj.

Tiel komprenante, ni alkonformiĝu al la Dia Modelo.

Kiam la Apostolo deklaras, ke "Kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis" -- li kompreneble volas diri : "kiu sin proklamas sekvanto de Jesuo, tiu certe devus imiti lian konduton, penante vivi en la ekzemplado, en kiu la Majstro vivis".

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 167.)

Ni serĉu fervore

"Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi." -- Paŭlo. ( I KORINTANOJ, 12 : 31.)

La opinio, ke por pli bona servado al la Dia Revelacio oni devas ne instruiĝi nek perfektiĝi, tre klare montriĝas kiel provo sankcii mallaboremon, ol kiel komenca ekzercado de humileco.

La vivo estas altgrada kurso por perfektiĝo per penado kaj lukto, kaj se eĉ ŝtono devas sperti cizeladon por respeguli la lumon, kion diri pri ni mem, jam de nun vokitaj eksterigi niajn diajn kapablojn?

Neniu ĉesigu la benatan laboron de la propra edukado je preteksto de kunlaborado kun la Ĉielo, ĉar la progreso estas vagonaro kun nehaltigeblaj radoj, kiu forlasas malantaŭe tiujn ribelantajn kontraŭ la imperativoj de la antaŭo.

Estas nepre necese antaŭeniri, ja plibonigante ĉion ĉirkaŭe, ĉar la Evangelio sankcias nenian senlaboran atendadon.

La parolo de Paŭlo estas ege signifoplena.

Skribante al la korintanoj, la apostolo al la nacianoj ilin admonas al fervora serĉado de pli bonaj donoj.

Nepre necesas, ke ni inklinu al la akirado de pli noblaj ecoj de la intelekto kaj de la koro, sublimigante nian nemorteman individuecon.

Kleriĝo kaj sanktiĝo, pere de laboro kaj frateco, elstaras kiel devo por ĉiuj homoj.

Perfektiĝado estas al ĉiuj komuna celo.

Ni fervore serĉu la plialtigon de ni mem, markante ĉie ajn nian ĉeeston per la beno de la servado al ĉiuj, kaj tuj kiam ni integriĝos al la nobla laboro per senĉesa, persona agado por la bono, tiam la Plejalto vidigos al ni pli lumajn suprenirajn vojojn.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 54.)

л

Ce la komuna penado

"Ĉu vi ne scias, ke malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason?" -- Paŭlo, ( II KORINTANOJ, 5 : 6.)

Ni ne forgesu, ke niaj pensoj, paroloj, sintenadoj kaj agoj efikas kiel mensaj modliloj sur niajn kunvivantojn, kaj ke reciproke ni ĉiutage ricevas la aliulan influon ĉe la konstruado de nia propra destino.

Kaj ĉar ni ricevas laŭ tio, kiel ni altiras kaj rikoltas, ni tial sciu doni tion plej bonan el ni, por ke la aliaj reciproke proponu la plej bonan el si mem.

Ĉiuj viaj pensoj efikas sur la mensojn de viaj kunuloj.

Ĉiuj viaj paroloj estigos impulsojn en viaj aŭskultantoj.

Ĉiuj viaj skriboj naskos imagojn en viaj legantoj.

Ĉiuj viaj agoj estas vivaj formoj, influantaj viajn rondanojn.

Kiom ajn vi provos izoliĝi, vi ĉiam restos vivanta peco de la ekzistadmaŝino.