Выбрать главу

La radoj sidantaj sur la grundo garantias la komfortecon kaj la sekurecon de la veturilo.

Ni estas skipo da laboristoj agantaj laŭ perfekta interdependeco. El la kvalito de nia penado venas la sukceso aŭ la fiasko de la

tuto.

Nia vivo, kia ajn la batalkampo, estas granda metiejo de modlado. Ni sklaviĝos al la mallumo aŭ liberiĝos por la gloro de l' lumo laŭ la vivaj modliloj produktitaj de niaj direktivoj kaj faroj.

Ni memoru pri honesteco kaj nobleco ĉe la plej sensignifaj agoj, kaj denove prezentu al ni la lecionon de la Evangelio:

"Malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason." Ni faru el nia vojo benatan fonton de laboro kaj frateco, helpo kaj espero, por ke nia Laborplena Hodiaŭo transformiĝu en Dian Morgaŭon.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 161.)

Problemoj de la amo

" -- ke via amo abundu ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo." -- Paŭlo. ( FILIPIANOJ, 1 : 9.)

La amo estas la dia forto de la Universo.

Necesas, tamen, ke ni multe viglu, por ne deklini ĝin de la ĝusta

apliko.

Kiam homo sin absolute dediĉas al siaj pereemaj kasoj, tiu energio en lia koro nomiĝas "avareco"; kiam li sin turmentas ekskluzive pri la gardo de siaj havaĵoj, juĝante sin la centro de la vivo en sia loko, tiu sama forto aliformiĝas en "egoismon"; kiam li trovas motivojn nur por sin laŭdi pro tio, kio li estas, kion li sentas kaj kion li faras, kun evidenta malŝato kontraŭ aliulaj valoroj, tiu sento lin superreganta estas nomata "envio".

Skribante al la amoplena Filipiana komunumo, Paŭlo formulas tre gravan admonon. Li asertas, ke "la amo devas abundi ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj saĝo, por ke la disĉiplo povu aprobi la plej bonajn aferojn".

Ni do instruiĝu, por scii.

Ni edukiĝu, por distingi.

Intelekta kulturo kaj morala pliboniĝo estas imperativoj de la vivo, ebligantaj al ni manifesti la amon, sub la instigo de l' perfektiĝado, kiu nin proksimigas al Dio.

Ni sekvu la apostolan konsilon kaj kresku en spiritaj valoroj por la eterna vivo, ĉar multfoje nia amo simple signifas "voli", kaj nur per volo oni povas senpripense difekti la plej belajn bildojn de la vivo.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 91.)

Konservu la paciencon

"Ĉar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson." -- Paŭlo. ( HEBREOJ, 10 : 36.)

Kredeble vi de longe eltenas turmentatan esperon.

Vi deziras, ke la mondo tuj respondu al viaj sopiroj, donante ŝirmon al via koro; sed kian pacon vi ĝuus el la ŝajna triumfo de viaj revoj, sen elpagi la ŝuldojn, kiuj vin katenas al la problemo kaj al la malfacilaĵo?

Kiel ripozi antaŭ la postulo de kreditoro?

Ĉu krimulo trankvilos antaŭ ol juste ripari sian kulpon?

Vi scias, ke la destino efektivigos viajn projektojn pri feliĉo, ke fine la venko estos krono por via batalado, sed vi rekonas vin malliberigita ĉe la rondo de iaj devoj.

La hejmo transformita en forĝejon de angoroj . . .

La servoloko, en kiu vi suferas la enŝoviĝon de kalumnio aŭ la baton de krueleco . . .

La parenco, al kiu vi ŝuldas respekton kaj amon, sed de kiu vi ricevas malŝaton kaj sendankecon . . .

La reto el obstakloj . . .

La konspirado de la ombroj . . .

La senkaŭza persekutado, la korpa malsano, la trudo de la medio

Se la provoj malliberigas vin inter la stringaj kradoj de la plenumendaj devoj, estu pacienca kaj plenumu ilin! . . .

Ne forlasu la renovigan laboradon!

Memoru, ke la volo de Dio ĉiumomente manifestiĝas en la ĉirkaŭantaj cirkonstancoj! Ni reguligu niajn kontojn kun la ombro, por ke la Lumo favoru nin!

Estas vere, ke ni ĝuos la konkretigon de niaj projektoj pri feliĉo, sed antaŭe necesas, ke ni pacience likvidu la ŝuldojn faritajn kontraŭ la Leĝo.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 129.)

Neniam laciĝi

" . . . Oni devas ĉiam preĝi kaj ne laciĝi." -- ( sankta luko, 18 : 1.)

Ne permesu, ke la eksteraj problemoj, eĉ tiuj de la korpo, nekapabligu vin por la laboro de via spirita progreso.

Dum vi iros sur tia kampo de ekzercado, kiel la Terkrusto, vi ĉiam alfrontos la malhelpon kaj la doloron.

Donita leciono malfermas la vojon al novaj lecionoj. Post enigmo solvita, sekvas novaj enigmoj.

Ne alia povas esti la funkcio de lernejo, ol instrui, ekzerci kaj

perfektigi.

Plenigu do vian koron per trankvilo kaj kuraĝo, en ĉiuj situacioj. Vi estas lokita inter mil obstakloj de stranga naturo por tio, ke, venkante eksterajn embarasojn, vi lernu superi viajn proprajn limojn.

Tiel longe dum la surtera homaro ne adaptiĝos al la nova lumo, vi vivos inter maltrankviligaj larmoj, senpripensaj agoj kaj mallumaj sentoj.

Estu preta ĉiam senkulpigi kaj helpi, por ke vi ne perdu la gloran okazon de via spirita kreskado.

Memoru ĉiuj afliktojn, kiuj en la mondo ĉirkaŭsieĝis la kristanan spiriton, ekde la veno de la Sinjoro.

Kio fariĝis el la Sinedrio, kiu mortkondamnis la Ĉielan Amikon?

El la Romanoj, vantemaj kaj konkeremaj?

El la persekutintoj de la naskiĝanta Bona-Novaĵo?

El la militistoj, kiuj pro la Evangelio fluigis mallumajn riverojn el ŝvito kaj sango?

El la ruzaj princoj, kiuj bataladis kaj negocadis en la nomo de la Krucumita Renoviganto?

El la mallumoj de la Mezepoko?

El la ĉiaspecaj politikistoj kaj inkvizitoroj, kiuj vundis en la nomo de la Altega Bonfaranto?

Forĵetitaj de la tempo en la abismojn el cindro, ili fortikigis kaj plifirmigis la luman piedestalon, sur kiu brilegas la figuro de la Kristo, ĉiam pli glora en la regado de la jarcentoj.

Centru vin en la klopodado helpi por la komuna bono, irante kun via kruco renkonte al la dia releviĝo. Ĉe la konsternaj surprizoj de la marŝo, rememoru, ke antaŭ ĉio necesas ĉiam preĝi, laborante, servante, lernante, amante, kaj neniam laciĝi.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 61.)

Atentu nun

"Atentu nun vi, kiuj diras . . . morgaŭ . . ." ( jakobo, 4 : 13.)

Nun estas la decida momento por fari bonon.

Morgaŭ, probable . . .

La amiko estos malaperinta.

La malsano estos pli grava.

La vundo montriĝos pli vasta.

La problemo fariĝos pli komplika.

La okazo por helpo ne sin denove prezentos.

La bona grajno semita en la nuno estas garantio de valora rikolto en la estonteco.

La utila parolo, senprokraste eldirita, ĉiam estos lumo en la kadro de via vivo.

Se vi deziras pardonon pri iu via kulpo, turnu vin nun al tiuj, kiujn vi ofendis kaj montru al ili vian strebon al reĝustiĝo.

Se vi intencas helpi vian proksimulon, faru ĝin senprokraste, por ke la beno de via frata servado respondu al la bezonoj de via frato kun la dezirinda efikeco.

Ne preterdormu la eblecon fari tion plej bonan.

Ne restu ĉe senfara atendado, se vi povas kontribui por la ĝojo kaj

la paco.

Malfrua regalo havas guston de galo.

"Atentu nun" -- admonas la Evangelio per la apostola parolo. Prokrasti la bonon, kiun ni povas efektivigi, estas malŝpari la tempon kaj ŝteli de la Sinjoro.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 119.)

Malfermitaj tomboj

"Malfermita tombo estas ilia gorĝo." -- Paŭlo. ( ROMANOJ, 3 : 13.)