Выбрать главу

Parolante pri la spiritoj devojiĝintaj de la lumo, Paŭlo asertis, ke ili havas gorĝon similan al malfermita tombo, kaj en tiun bildon oni povas enkadrigi multajn samkredantojn, kiuj deflankiĝas de la Vera Vojo de la Evangelio sur la danĝerajn irejojn de la krima individuismo.

Apenaŭ ili sin lokis en la malluma regno de la "mi", forgesante la devojn nin ligantajn al la Dia Universala Regno, jen ilia gorĝo aliformiĝas en veran malfermitan tombon. Simile al vazo plena de koto, ili lasas elflui la tutan galon elbordiĝantan el sia interno, kaj sin ekskluzive alagordas al la difektoj ankoraŭ ĝenantaj najbarojn, amikojn kaj kunulojn.

De la bonvolemaj vivkunuloj ili nur rigardas la neperfektaĵojn, la malfortaĵojn, la malsanajn inklinojn.

Ĉe la ekzameno de aliulaj vundoj, ili anstataŭigas la kuracadon per teksado de longaj komentarioj.

Altvaloran tempon ili perdas en longaj, malicaj konversacioj por nigrigi aliulajn intencojn.

Sian imagon ili ŝtopas per malnoblaj bildoj sub la inspiro de suspektemo kaj mensa malekvilibro.

Ili precipe plendas pri ĉiuj kaj ĉio.

Ili elsendas narkotajn emanaĵojn el malsincero, estigante ĉe sia paso senkuraĝecon kaj malkonfidon al la prospero de l' revirtiĝo, brulsekigante la florojn de la espero kaj pereigante la nematurajn fruktojn de la karitato.

Tiaj lernantoj, profunde malfeliĉaj pro sia konduto, efektive montriĝas al ni kiel malfermitaj tomboj . . .

Ili elspiras ruinojn kaj mortigajn toksaĵojn.

Kiam vi do devojiĝos en la glitigan terenon de plendoj kaj akuzoj, preskaŭ ĉiam senpravaj, rekonsideru viajn spiritajn paŝojn kaj rememoru, ke nian gorĝon ni devas dediĉi al la bono, ĉar nur tiel per ĝi esprimiĝos la sublima parolo de la Sinjoro.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 51.)

Renaskiĝu nun

"Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio." -- Jesuo. ( SANKTA JOHANO, 3 : 3.)

En ĉi tiu rilato la Naturo mem prezentas altvalorajn lecionojn. La jaroj intersekvas sin laŭ matematika precizeco, sed ĉiam novaj estas la tagoj. Kaj disponante en ĉiu jaro tricent sesdek kvin okazojn por lernado kaj rekomenco, kiom da oportunoj por morala renoviĝo la homo trovos dum la benata tempo de unu ekzistado?

El la pasinteco vi konservu tion bonan kaj justan, belan kaj noblan, sed ne retenu ties rubojn kaj ombrojn, eĉ se maskitaj per ĉarma kovro.

Faru vi mem, sur la kampo de via iniciativo por praktikado de la vera frateco, tiun laboron, kiun pro neglektemo vi nepre ĵetus sur la ŝultrojn de viaj bonfarantoj kaj spiritaj amikoj.

Ĉiu nova horo povas esti portanto de reĝustigo.

Se al vi eble, ne prokrastu teksi la ligilojn de amo kaj paco, kiujn vi povas en la nuno, kiel anstataŭon por la pezaj katenoj de malamo.

Ne estas facile rompi kun malnovaj reguloj de la mondo, nek malstreĉi la koron favore al tiuj, kiuj vundas nin. Sed la plej bona antidoto kontraŭ la toksaĵoj de la malsimpatio ja estas nia bonvolemo por tiuj, kiuj nin malamas aŭ nin ankoraŭ ne komprenas.

Dum ni restas en la defenda fortikaĵo, la kontraŭulo zorgas pri la plimultigo de la municio, sed se ni venas en la arenon, sentimaj kaj serenaj, elmontrante novajn inklinojn en la batalo, tiam la ideo pri interkonsento anstataŭas, en ni kaj ĉirkaŭ ni, la malluman fermentadon de milito

Ĉu iu vin ofendas? Rekomencu la klopodon por la bonaj

interrilatoj.

Ĉu iu ne komprenas vin? Persistu en la elmontro de viaj plej noblaj intencoj.

Lasu vin renaskiĝi, ĉiun tagon, en la senĉesa, kristalpura fluo de

bono.

Ne forgesu la aserton de la Majstro : -- "Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio".

Renaskiĝu nun en viaj intencoj, decidoj kaj agoj, laborante por transpasi la obstaklojn kaj antaŭcertigante, en la tempo, la venkon super vi mem . . .

Pli bone helpi hodiaŭ, ol esti morgaŭ helpata.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 56.)

Ni serĉu la ekvilibron

"Kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus iradi, kiel li iradis." -- Johano. ( I JOHANO, 2 : 6.)

Kvankam vi devas iradi sentime, tamen ne kuniĝu kun la senprudenteco, pretekste ke vi amas la kuraĝon.

Se ni nin dediĉas al la Evangelio, ni do penu agi laŭ la ekzemploj de la Dia Majstro, kiuj neniel instigas al trobraveco.

Jesuo reliefigas la devon konstrui la Regnon de Dio, sed ne oferas la aliulajn interesojn al trofruaj verkoj.

Li rekomendas la sincerecon de la "jes, jes -- ne, ne", sed ne lasas sin konduki de l' ofenda krudeco.

Li atentigas pri la moralaj ruinoj de la dogmema fariseismo, sed respektas la Leĝon de Moseo.

Li relevas Lazaron el la tombo, sed ne intencas lin definitive liberigi de la karna morto.

Li konscias sian de supre ricevitan povon, sed ne malŝatas la politikan aŭtoritaton, kiu devas administri la bezonojn de la popolo, kaj li instruas, ke oni devas redoni "al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio".

Arestite kaj kondamnite al torturo, li ne perdiĝas en parolminacado, kvankam li scias la sindonon, kun kiu lin sekvas la anĝelaj estuloj.

Ni sekvu la Dian Modelon kaj Lin ja ne forgesu, plenumante lojale kaj kuraĝe nian taskon, sed ni evitu la nenecesan tromaltimon, kiu egalas danĝeran facilanimecon.

Timema koro glaciigas la laboron. Temerara koro forbruligas ĉian servon.

Ni do serĉu la ekvilibron kun Jesuo, kaj ni tiel nature evitos la ekstremismon, kiu ĉiam estas la malluma signo de malkonkordo aŭ de perforto, de malordo aŭ de morto.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 134.)

En la kulto al preĝado

"Kaj post ilia preĝado skuiĝis la loko, en kiu ili kolektiĝis, kaj ili ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito." ( la agoj, 4 : 31.)

Ĉiu el ni disĵetas ĉirkaŭen fortojn kreivajn aŭ detruajn, agrablajn aŭ malagrablajn por la privata rondo, en kiu li moviĝas.

La arbo efikas sur nin per la subtila substanco de siaj emanaĵoj. La araneo vivas en sia propra reto.

La abelo povas konstante flugadi, sed ĝi ripozas ne aliloke ol en la fakoj de sia abelujo.

Tiel same ankaŭ la homo vivas en la mezo de siaj propraj mensaj

kreaĵoj.

Niaj pensoj estas muroj, interne de kiuj ni enfermiĝas, aŭ flugiloj, per kiuj ni progrese ascendas.

Kiel vi pensas, tiel vi vivos. Nia intima vivo -- nia loko.

Por ke ni ne perturbu la leĝojn de la Universo, la Naturo donas al ni la benojn de la vivo nur konforme al niaj konceptoj.

Enfermiĝu, kaj vi rigardos la limon de ĉio, kio ĉirkaŭas vin. Eksteriĝu el vi mem, kaj vi konscios la nemezureblon de ĉio, kio

ekzistas.

Por ke ni altiĝu kun ĉiuj elementoj de nia rondo, ni ne konas alian rimedon krom la preĝo petanta pri lumo, amo kaj vero.

La preĝo, esprimanta ardan aspiron al spirita altiĝo pere de scio kaj virto, estas la forto, kiu prilumas la idealon kaj sanktigas la laboron.

La Agoj rakontas, ke, post la preĝado de la apostoloj, skuiĝis la loko, en kiu ili kolektiĝis, kaj ili pleniĝis de la Sankta Spirito : lumiĝis ilia strebo al frateco, altiĝis iliaj mensoj unuiĝintaj por superaj celoj, kaj sanktiga energio feliĉigis al ili la animon.

Ne forgesu do, ke la kulto al la preĝado estas decida progresrimedo. La preĝo kun ĉiu tago renovigos vin por la laboro de la Sinjoro, eĉ se vi tion ne konscias mem.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 149.)

Ni konservu fidelecon

"Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela." -- Paŭlo. ( I KORINTANOJ, 4 : 2.)