Выбрать главу

Ni faru en ĉiu tago tion plej bonan, kion ni povas. Se vi administras, estu justa en la distribuado de laboro. Se vi leĝdonas, estu fidela al ĉies bono.

Se vi dissemas la donacojn de la fido, ne malzorgu tiujn plej proksimajn al vi.

Se vi instruas, komprenebligu vian lecionon.

Se vi dediĉas vin al la arto, ne difektu la dian inspiron.

Se vi kuracas, ne malŝatu la malsanulon.

Se vi konstruas, konsideru la sekurecon.

Se vi plugas, plenumu ĝin kun ĝojo.

Se vi kunlaboras por la urbpurigado, rigardu la higienon kiel vian

mision.

Se vi fondis familion, sanktigu ĝin por la benoj de amo kaj lumo, eĉ se tio kostos al vi aflikton kaj sinoferon.

Ne maltrankviliĝu pro neatenditaj ŝanĝoj, nek konsterniĝu pro la ŝajna venko de tiuj, kiuj sin donas al multoblaj interesoj escepte de tiuj ilin mem koncernantaj.

Konsideru la Viglan Rigardon de la Dia Providenco, kiu observas ĉiujn niajn paŝojn.

Memoru, ke, kie ajn vi troviĝas, vi vivas pro decido de la Plej Alta Povo direktanta niajn destinojn, tial ni konservu fidelecon al la devoj nin koncernantaj. Kaj klopodante senĉese por la disvastigado de bono sur tiu batalkampo, kiun al ni konfidis la vivo, ni atendu de la Leĝo novajn decidojn rilatajn al ni, ĉar la Leĝo mem levos nin al pli alta nivelo kaj glorigos al ni la penadojn en la oportuna momento.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 115.)

Ni faru la bonon

( MATEO, 25 : 40.)

Ne nur per la vortoj, kiuj povas simboli brilajn foliojn sur sterila

trunko.

Ne nur per la ago kredi, kiu kelkfoje prezentas nenion alian ol senutilan ekstazon.

Ne nur per la titoloj, kiuj en multaj okazoj kondukas al ekscesoj.

Ne nur per la esprimoj de fido, ĉar multfoje la sonoraj frazoj estas krioj de malplena animo.

Ni ne forgesu la agon "fari".

La ligiĝo kun la Kristo, la komunikiĝo kun la Dia Lumo, ne dependas de la maniero interpreti la ĉielajn revelaciojn.

En ĉiuj cirkonstancoj de sia apostolado de amo, Jesuo klopodis atentigi la homojn ne pri la formo de la religia penso sed ja pri la homa boneco.

La Bona Novaĵo ne promesis la pacon de la supera vivo al tiuj, kiuj kaligus la genuojn en nekompreneblaj pentoferoj, kiuj spekulativus pri la naturo de Dio, kiuj anticipe pridiskutus la ĉielajn aferojn, aŭ kiuj simple predikus la eternajn veraĵojn. La Bona Novaĵo glorigis la subliman pozicion de ĉiuj, kiuj dissemus la amon en la nomo de la Ĉiokompatema.

Jesuo havis nenion kun tiuj, kiuj batalus en lia nomo, kiuj humiligus aliajn pretekstante lin glorigi, aŭ kiuj al li oferus spektaklan kulton en temploj el oro kaj ŝtono. Jesuo kontraŭe asertis, ke la plej malgranda bonfaro, plenumita en lia nomo, estos ĉiam rigardata, en la Supro, kiel amofero farita al li mem.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Viva Fonto", ĉapitro 137.)