En la konsiderado de tiu problemo, la sinceraj disĉiploj komprenas la bezonon centri sian konduton en Jesuo Kristo, kaj la forgeso de tiu imperativo povas estigi la plej grandajn konfuzojn.
La disĉiploj malpli fidelaj al la instruoj de la Majstro kredas, ke ili povas servi al du sinjoro, kaj kelkfoje ili eĉ konsentas la eblecon kontentigi ĉiujn frenezajn impulsojn de la sensoj sen perdo de la anima paco. Sian pravigon ili serĉas en novaj doktrinoj naskitaj de la sciencaj novaĵoj de la jarcento kaj ĉe certaj pseudofilozofoj, trovalorigantaj la instinktojn ; sed veninte al tiu punkto, ili nepre atendu plej grandajn falojn, ĉar la bezono de spirita edifado daŭre restas viva kaj pli kaj pli urĝega. Ili ja povos serĉi apogon ĉe la asertoj de la pretendemaj scienculoj de la mondo, sed ne tiel instruis Jesuo.
EMMANUEL
( Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" , ĉapitro 159.)
En la rilatoj kun la nevidebla mondo
"Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole : Kiel povas Satano elpeli Satanon?" -- ( Marko, 3 : 23. )
Tiu loko de la Evangelio estas ege klariga por la nuntempaj frat- kunuloj, kiuj en la taskoj de la kristana Spiritismo klopodas helpi malfeliĉajn elkarniĝintojn trovi la ekvilibron sur la elaĉeta vojo.
Neniu atendu tujan sukceson, penante subteni tiujn kiuj devojiĝis senkonsilaj.
Estas neeble malbezoni la kunlaboron de l' tempo, por ke la personoj de la homa tragedio klarigu al si la situacion, kaj kiom ni scias eĉ la apostoloj mem ne sukcesis tuj konvinki la konfuzitajn estulojn pri la reala danĝereco de ilia situacio. Tamen multon povas fari la disĉiplo sur la kampo de tiu priluma agado, se li ne alprenos sterilan sintenadon. Nuntempe kunuloj sindonaj al la servado ankoraŭ estas persekutataj de la malamikoj de la lumo, kiuj imputas al ili malluman kontrakton kun malicaj potencoj. La religia sektemo alnomas ilin partianoj de Satano, trudante al ili torturojn kaj humiligojn.
Sed tiujn samajn akuzojn kaj riproĉojnĵetis sur la Dian Majstron la tiama organizita pastraro. Kuracante malsanulojn kaj obseditojn regatajn de pereigaj fortoj de la mallumo, Jesuo ricevis la titolon de sorĉisto, filo de Belzebuto. Tio ja estas signifoplena rememorigo, kiu kompreneble tre konsolos la novajn disĉiplojn.
EMMANUEL
( Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" , ĉapitro 146.)
Filoj kaj Servantoj
"Kaj la sklavo ne ĉiam restas en la domo, sed la filo ĉiam restas." -- Jesuo. ( JOHANO, 8 : 35.)
Jesuo, en sia ekzemplado, instruis al ni kiel akiri la titolon de filoj de Dio.
La aktiva kaj senĉesa laborado, la seninteresiĝo pri la malsuperaj interesoj de la mondo, la plena submetiĝo al la diaj decidoj ja estis fundamentaj trajtoj de liaj lecionoj sur la Tero.
Multaj homoj, elstaraj pro siaj boneco kaj nobla karaktero, dignaj pastroj kaj kredantoj sinceraj povos esti sindonaj servantoj de la Plej Alta Estulo. Sed la Kristo instigis nin al io pli. Li invitis nin esti filoj, klarigante ke la filoj restas "por ĉiam en la domo".
Kaj la servantoj? Tiuj multfoje spertas ŝanĝojn. Ne ĉiam ili restos ĉe la Patro.
Sed ĉu la Tero ankaŭ ne estas ĉambreto, kvankam modesta, de la domo de Dio? Ĝuste en ĉi tio pulsas la kerno de la leciono.
La Majstro aludis la servantojn kiel personojn kun diversaj propraj interesoj. La filoj tamen havas interesojn komunajn kun la Patro. La unuaj, servante al Dio kaj al si mem, ĉar kiel servantoj ili atendas salajron, povas suferi korpremojn, afliktojn, delirojn kaj turmentajn dolorojn. Sed la filoj estos ĉiam "en la domo", tio estas, ili restos en paco, superaj al la plej akraj cirkonstancoj, ĉar ili rekonas, ke super ĉio ili apartenas al Dio.
EMMANUEL
(Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo", ĉapitro 125.)
Intuicio
"Ĉar neniam profetaĵo estas alportita per homa volo ; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laŭ Dio." - ( II
PETRO, 1 : 21. )
Ĉiuj homoj, ĉe la dia tabernaklo de la konscienco, partoprenas en la povo de la intuicio, kaj tiiusence ĉiuj povas, sur la kampo de la spirita plialtiĝo, disvolvi sian kapablecon. Ne estas esence bezonaj la impresaj mediumaj fenomenoj, por ka stariĝu la interŝanĝa movado inter la sferoj videbla kaj nevidebla.
Ĉiu sciado, nobliganta la homan vivon, devenis el la superaj regionoj. Kaj tiuj nobligaj ideoj estiĝis per la volo de nenia homo, ĉar la esence surtera rezonado ĉiam inklinas al la materialeco laŭ sia enradikiĝinta egoismo.
La dia revelacio, signifanta tion plej bonan, kion la Homaro posedas, estas la kunhelpo de la sublima spirita sfero, portata de la kunlaborantoj de Jesuo al la homoj per la ekzemplado, la agoj kaj la paroloj de la justuloj, kiuj per propra penado krevigas la ilin ĉirkaŭantan rondon de vulgaraĵoj kaj tiel fariĝas instrumentoj por necesa renovigo.
La intuicia kapablo estas universalaĵo. Per ĝi la surtera homo ricevas la vibrojn de la plej alta vivo en la formo de kontribuaĵoj religiaj, filozofiaj, artismaj kaj sciencaj, plivastigante siajn kulturajn kaj sentajn atingojn, kaj tiu kunlaborado ĉiam fariĝas ne per la homa volo, sed per dono de Dio.
EMMANUEL
( Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo", ĉapitro 156.)
Reenkarniĝo
"Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forjetu ĝin de vi : estas bone por vi eniri en vivon kripla aŭ lama prefere ol, havante du manojn aŭ du piedojn, esti enjetita en la eternan fajron." -- Jesuo. (mateo, 18 : 8 .)
Nur la reenkarniĝo solvas la demandojn pri la esto, la doloro kaj la destino, kaj en multaj okazoj Jesuo parolis al ni pri ĝiaj belaj kaj saĝaj principoj.
Tiu ĉi loko el Mateo estas ege signifoplena.
Nepre necesas konsideri, ke la Majstro sin turnis al stagnanta, preskaŭ morta socio.
En harmonia kolekto de la diaj instruoj, la kristano efektive konas nur unu specon de morto : tiun, kiu trafas la konsciencon pekintan kontraŭ la Leĝo ; kaj la plimulto de la samtempuloj de la Kristo estis personoj sen edifa spirita agado, kun ŝtoniĝinta animo kaj paralizita koro. La esprimo "estas bone por vi eniri en vivon" prezentas fundamentan solvon. Ĉu la tiamaj aŭdantoj ne estis homoj? La Sinjoro tamen aludis la kontinuan ekzistadon, la ĉiaman vivon, dum kiu ĉiu spirito vekiĝos por sia glora destino en la eterneco.
Per la alta simboleco de siaj vortoj, Jesuo prezentas al ni la kaŭzon de la doloraj rezaskiĝoj, kie ni rigardu kriplulojn, blindulojn kaj denaskajn paralizulojn, kiel animojn, kiuj petis tiajn provojn por la refortiĝo kaj la revirtiĝo nepre necesaj al la estonta feliĉo.
La bildo pri la "eterna fajro", enmetita en la evangeliajn tekstojn, estas rimedo tre konforma al la instruo, ĉar tiel longe, ĝis la homo ne decidiĝos vivi kun la Kristo, li al tio estos instigata per milo da malsamaj rimedoj ; se la ribelemo longe daŭros tra sennombraj jarcentoj, la purigaj procedoj same daŭros kiel la materia fajro, kiu ekzistos sur la Tero dum ĝia helpo estos bezona, kiel utilaĵo nepre necesa al la fizika vivo.
EMMANUEL
( Mesaĝo psikografie per la mediumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo", ĉapitro 108.)
En tiu ĉi paragrafo de la Evangelio laŭ Mateo, la Dia Majstro admonas nin al la devo rezigni la mondajn havaĵojn por atingi la eternan vivon. Estas necese, proklamas la Mesio, forlasi patron kaj patrinon, edzinon kaj fratojn de la mondo. Tamen necesas ankaŭ klarigi kiel rezigni.