Jesuo komprenigas, ke la sukceso apartenos al tiuj, kiuj tion faros pro lia nomo.
Unuavide la dia propono ŝajnas sensencaĵo.
Kiel forgesi la sanktajn devojn de la ekzistado, se la Kristo venis al ni por ilin sanktigi? La senpripensaj disĉiploj en la plej antikva tempo ne sciis kapti la sencon de la teksto. Multenombraj samidealanoj enfermiĝis en la klostro, forgesante superajn kaj neprokrasteblajn devojn.
Sed estas facile konstati kiel la Kristo rezignis.
Al la lin forlasintaj kunuloj li reaperis, glora, ĉe la releviĝo. Malgraŭ la hezitado de la amikoj, li dividas kun ili en la Sankta Manĝejo la eternajn ĝojojn. Al la sendankuloj, kiuj lin krucumis, li postlasas subliman savprogramon per la Evangelio, kaj neniam, eĉ dum minuto, li malzorgis la homojn.
Ni do atente rimarku, kion signifas rezigni pro amo al la Kristo. Ĝi estas perdi la esperojn surterajn kaj havigi al si tiujn de la Ĉielo.
Se la gepatroj ne estas komprenemaj, se la edzino estas maldankema, se la fratoj ŝajnas kruelaj, tiam estas necese rezigni la ĝojon havi ilin pli bonaj aŭ perfektaj kaj ankoraŭ pli forte unuĝi kun ili ĉiuj, por ke ni partoprenu la perfektiĝan laboron kun Jesuo.
Ĉu vi ne trovas komprenenmon en via hejmo? Ĉu amikoj kaj fratoj estas indiferentaj kaj krudaj? Eĉ tiel daŭre restu apud ili, atendante, ĝis pli malfrua tempo, la ĝojon renkonti tiujn perfekte afinantajn al vi. Nur tiel do vi rezignos viajn karulojn, nome, farante al ili ĉiun bonon pro sindono al la Majstro, kaj nur per tiela rezigno vi atingos la eternan vivon.
Rezigni
aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ aŭ kampojn pro mia nomo, eternan vivon." -- Jesuo.
"Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn patron aŭ patrinon aŭ infanojn ricevos multoble kaj heredos
(MATEO, 19 : 29.)
EMMANUEL
( Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 154.)
Jesuo venis
". . . sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj." -- Paŭlo. (filipianoj, 2:7.)
Multaj disĉiploj aludas ekstremajn malfacilaĵojn por fari la bonan laboron en la servoj de la evangelia interfratigo, tion atribuante al la bedaŭrinda nesciado, ĉe kiu plezuriĝas grandega procento da teridoj.
Sed tiaj plendoj ne estas justaj.
Por plenumi sian dian mision de amo, Jesuo ne ricevis la rektan kunlaboron de komprenemaj kaj perfektiĝintaj Spiritoj, sed li ja "sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj".
Ni ne povus supreniri al la Savinto, ĝis lia sublima pozicio, sed la Majstro venis al ni, kaj kelkatempe li estingis sian aŭreolon, celante bonfari al ni sen elmontroj sensaciaj.
Ĉi-rilate la ekzemplo de Jesuo proponas ege profundan instruon.
Nenia homo veninta sur la Teron atingis la kulminan altecon de la Kristo, sed li sidiĝis ĉe tablo kun pekuloj, frate alparolis malĉastulinojn kaj faris sian lastan ateston inter rabistoj.
Se via proksimulo ne povas leviĝi al via spirita pozicio, vi tamen povas iri al li por la bona servo de frateco kaj lumigo, sen paradaj elmontroj, kiuj ofendus lian malsuperecon.
Rememoru la ekzemplon de la Dia Majstro.
Por veni al ni, li sin malplenigis, eniris la mondon kiel senlulila infano kaj elplenumis sian gloran laboron kiel krucumita sklavo.
EMMANUEL
( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Caminho, Verdade e Vida" ( Vojo, Vero kaj Vivo ) -- ĉapitro 8.)
Edukado en la Hejmo "Kaj vi ankaŭ faras tion, kion vi vidis ĉe via patro." --
Jesuo. (JOHANO, 8 : 38.)
Oni nuntempe rekomendas iun edukadon bazitan sur la plena libereco de la homaj instinktoj, kaj iom post iom estas forgesataj la malnovaj instruoj pri la hejma formado de la karakteroj ; sed frue aŭ malfrue la kolektivo estos devigata reĝustigi siajn decidojn.
La patroj devas esti la unuaj mentoroj de la homo. De ilia ama misio kreiĝas la ĝusta medio. Koruptaj medioj signifas malbonajn patrojn ĉe tiuj, kiuj, meze de la kolektiva senzorgeco kaj sub la pezo de longa sinoferado, sukcesas teni la eblan sekurecon kontraŭ la minacanta malordo.
La servado en la hejmo neniam fariĝu valvo por senfrukta ĝuado, ĉar ĝi estas ja agado kaj kunlaborado kun Dio. La viro aŭ la virino, dezirantaj samtempe esti patroj kaj vivi ĝuplenan vivon, fariĝis blindaj kaj finiĝos kun siaj frenezaj klopodoj, laŭ spirita vidpunkto, en la komuna tombo de la senutileco.
Vane ekstaros sociologoj por anstataŭigi la hejman edukadon per konfuzaj surogatoj, venenaj por la animo. Nur spirito kompreninta, ke super ĉio staras la patreco de Dio, sukcesas eskapi el tiu leĝo, laŭ kiu la filoj ĉiam imitos la patrojn, eĉ se ĉi tiuj estas malicaj.
Ni aŭdu la parolon de la Kristo, kaj vi, havantaj filojn sur la Tero, gardu kiel admonon la Majstran aserton.
EMMANUEL
( Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 12.)
Verkistoj
"Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promedadi en roboj." -- Jesuo. ( MARKO, 12 : 38. )
La monda beletro ĉiam estis plena je "skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj".
Jesuo aludis ne nur la ambiciajn intelektulojn, sed ankaŭ tiujn strangajn verkistojn, kiuj, je preteksto de novaĵoj, venenas la spiritojn per siaj malsanigaj produktoj, devenantaj de la troa deziro je originaleco.
Necesas eviti tiujn detruantojn de la simpla vivo.
La intelekta tokso ordinare ruinigas multe da ekzistadoj.
Ekzistas libroj, havantaj la utilan rolon tenadi la torĉon de la spirita viglado en tiuj animoj, kies karaktero solidiĝis ĉe la plej noblaj idealoj. Ankoraŭ nun, kiam la homo trapasas tumultajn, malfacilajn tempojn, la merkato de la ideoj estas saturita de putraj artikloj, postulante la intervenon de l' institucioj pri "spirita higieno".
Ĉu vi povus nutri la korpon per putraj substancoj?
Ankaŭ via animo ne povos sin nutri per malsuperaj idealoj, surbaze de senreligieco, malrespekto, malordo kaj sendisciplino.
Observu la modelojn de la intelekta dekadenco kaj sincere meditu pri la paco, kiun vi intime deziras. Tio estos ja forta helpo por forigo de l' intelektaj devioj.
EMMANUEL
( Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 28.)
La Ora Regulo
Sendube, multe da jarcentoj antaŭ la veno de la Kristo, la Ora Regulo jam estis instruata sur la mondo, portata de la senditoj de lia saĝeco kaj korfavoro. Sed necesas klarigi, ke tiu principo estis predikata per pli aŭ malpli da ekzemplado de la predikantoj.
Diradis la grekoj : "Ne faru al la proksimulo, kion vi ne deziras, ke li faru al vi".
Asertadis la persoj : "Faru tiel, kiel vi deziras, ke oni faru al vi".
Predikadis la ĉinoj : "Kion vi ne deziras al vi, tion ne faru al
alia".
Rekomendis la efiptoj : "Lasu tiun pasi, kiu faris al aliaj, kion li deziris al si".
Instruadis la hebreoj : "Kion vi ne deziras al vi, tion ne deziru al la proksimulo."
Insistadis la romanoj : "La leĝo enskribita en la homa koro estas, ke oni amu la socianojn kiel sin mem."
En la antikva tempo ĉiuj popoloj ricevis la oran leĝon el la grandanimeco de la Kristo. Sed profetoj, administrantoj, juĝistoj kaj filozofoj agadis kiel instrumentoj pli-malpli agorditaj al la inspirado el la plej altaj regionoj de la spirita vivo. Iliaj figuroj malaperis en la inicejoj aŭ konfuziĝis sur la ekrano de l'tempo, pro la fragmenteco de iliaj atestoj.