Выбрать главу

Sed kun la Majstro la Ora Regulo estas dia novaĵo, ĉar Jesuo instruis kaj ekzemplis ĝin ne per nekompletaj virtoj, sed en la pleneco de sia laborado, abnegacio kaj amo, en la klara lumo de la publikaj lokoj, montrante sin al la tuta Homaro.

EMMANUEL

( Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 41.)

Negocoj

"Kaj li diris al ili : Kial vi serĉis min? Ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?" (*) -- (luko, 2 : 49.)

La homo de l' mondo estas ĉiam okupita de negocoj rilataj al siaj pasemaj interesoj.

Unuj trapasas la tutan vivon, observante la kurzojn de la borsoj, dum aliaj absorbiĝas en la studado de la merkatoj.

La landoj havas siajn internajn kaj eksternajn negocojn, en kies koncernaj servoj estas uzataj mirindaj kapabloj de la intelekto. Sed malgraŭ sia respektinda trajto, kiam laŭleĝaj, tiuj movadoj estas necertaj kaj pasemaj. La plej fortaj borsoj spertos krizojn ; la monda komerco estas ŝanĝiĝema kaj, iafoje, sendanka.

Tre maloftaj homoj sin dediĉas al siaj eternaj interesoj. La plejmulto ilin memoras tro malfrue, kiam ilia korpo ekmortas, kaj nur tiam ili vekiĝas el la fatala forgeso.

La homa kreito devas tamen rigardi sian propran spiritan lumigon, kiel la plej bonan surteran negocon, ĉar tia operacio signifas la intereson de la Providenco pri ni.

Dio permesis la transakciojn sur la planedo, por ke ni lernu fratecon en la interŝanĝo, kaj Li lasis fariĝi la surterajn negocojn, ke per ili ni instruiĝu pri la plej granda el ĉiuj negocoj. Jen kial la Majstro klare parolas al ni laŭ la notoj de Luko : -- "Ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?" (*)

EMMANUEL

( Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 27.)

(*) La portugala originalo tekstas : -- "Ĉu vi ne sciis, ke mi devas zorgi pri la negocoj de mia Patro?"

Simila demando stariĝis antaŭ la karmemora Prof. Iŝmael Gomes Braga, kiam li tradukis "La Evangelion laŭ Spiritismon", ĉap. XXVIII, 3, VI. Fidele kopiinte la frazon el la esperanta traduko de la Nova Testamento, ni faras nenion alian, ol sekvi liajn spurojn, kaj kun li ni same diras : "La eldono de la Biblio en Esperanto estas tre respektinda kaj la tradukinto ne kuraĝas ŝanĝi konscie ĝian tekston.

La Trad.

Ne kredi

"Sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita." -- Jesuo. (MARKO, 16 : 16. )

La nekredantoj estas tiuj, kiuj restas. Por ili, ĉiuj vivoesprimoj reduktiĝas al finhavaj sensaĵoj, perdiĝontaj en la malluman mortabismon.

Kiuj levas sian koron al la plej alta vivo, tiuj estas savitaj. Iliaj labortagoj estas ŝtupoj de senfina lumŝtuparo. Per energia penado kaj peza lukto, ili preterdistancas siajn similulojn kaj, kvankam konfesante la propran neperfektecon, ili difinas al si la ĉirkaŭan pejzaĝon kaj identigas la evoluirejojn. Plenaj de kuraĝo, ili sentas, ke ili plenumas la malfacilan taskon supreniri la monton de amo kaj saĝo.

Kiuj tamen ne kredas, tiuj malvastigas siajn horizontojn kaj vidas nur per tomboiraj okuloj, inertaj koncerne pripensadon kaj taksadon.

Jesuo asertis, ke tiuj estas kondamnitaj.

Unuavide tia aserto ŝajnas ne akordi kun la grandanimeco de la

Majstro.

Kondamnitaj de kiu kaj al kio?

La justeco de Dio estas kunigita kun la kompato, kaj la eterna infero estas nur dogma imagaĵo.

Tamen nepre necesas rekoni, ke kiuj ne kredas la grandecon de la propra destino, tiuj sin mem kondamnas en la plej malaltajn sferojn de la vivo. Pro la kutimo nur akcepti tion videblan, ili daŭre restos sur la polvo, memvole nekapablaj aliri pli altajn regionojn, dum la aliaj paŝas survoje al la certeco de la senmorta vivo.

La kredo estas amika lampo, kies flamon subtenas la eterna suno de l' fido kaj la blovoj de neado kaj dubo neniam estingas.

Sed la nekredo konas la vivon nur laŭ la ombroj ĵetataj de la propraj movoj, akceptante nenion ekster la nokto kaj la marĉo en kiujn ĝi sin mem kondamnis.

EMMANUEL

(Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" — ĉapitro 163.)

La krono

"Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li." ( marko, 15 : 17. )

Preskaŭ nekredebla estas la nesingardeco de la plimulto de la nunaj disĉiploj de l' Evangelio, avidantaj la kronon de la mondaj triumfoj. Jam de longe la eklezioj de la falsita Kristanismo plezuras ĉe la grandiozaj spektakloj, imponantaj per grandegaj elmontroj de politika potenco. Kaj necesas rekoni, ke multenombraj kristanspiritistaj societoj, ja ankoraŭ tiel novaj sur la mondo, delogiĝas al tiuj samaj inklinoj.

Individue la prozelitoj ambicias bonstaton, senobstaklan vojon, la honoran konsideradon de la mondo, ĉies respekton kaj fidelan rekonon de la noblaj principoj de ili konfesataj. Kiam tiaj facilaĵoj ne favoras ilin en la edifa servado, tiam ili sentas sin persekutataj, ĝenataj, malfeliĉaj.

Sed . . . kaj la Kristo? Ĉu ne sufiĉus la bildo de la dorna krono por moderigi ĉies maltrankvilecon?

Kompreneble la Majstro kunportis la Kronon de la Vivo ; sed li ne volis preterlasi la okazon instrui, ke por tiuj, dezirantaj supreniri sur la monton de la Dia Releviĝo, la krono de la Tero ankoraŭ estas el dornoj, suferado kaj senĉesa laboro. En la tempo, kiam la Sinjoro ekanoncis la Bonan Novaĵon, la Romanoj kronis sin per rozoj ; sed donante sian subliman lecionon, Jesuo volis komprenigi, ke liaj fidelaj disĉiploj devos atendi alispecajn insignojn.

EMMANUEL

( Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 96.)

Larmoj

"Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos." -- Jesuo. ( MATEO, 11 : 28. )

Neniu, kiel la Kristo, dissemis tiom da ĝojo kaj fortanimeco sur la Tero. Tion rekonante, multaj disĉiploj amasigas argumentojn kontraŭ plorado kaj abomenas suferadon.

La Paradizo jam estus starigita sur la Tero, se oni ne havus motivojn de plorado. Pro tio Jesuo, kiu estis la Majstro de konfido kaj optimismo, vokadis al sia koro ĉiujn laciĝintajn kaj ŝarĝitajn sub la pezo de la surteraj elreviĝoj.

Li ne malbenis la malĝojajn : li ilin invitis al konsoliĝo.

Multaj rigardas larmojn kiel signon de spirita malforteco. Tamen Maria plorĝemis sur la Kalvario ; Petro plorbedaŭris post sia neado ; Paŭlo dronis en larmoj antaŭ la enirejo al Damasko ; la unuaj kristanoj ploradis en la cirkoj de martiriĝo . . . sed neniu verŝis malesperajn larmojn. Plorante, ili sekvis la vojon de la Sinjoro ; suferante, ili anoncis la Bonan Novaĵon pri la Elaĉeto ; martiriĝante, ili mortis fidelaj ĉe la superega konfido.

La laceco pro amo al la Kristo turniĝas en forton, la ĉenoj, portataj sub lia grandanima rigardo, aliiĝas en diajn ligilojn de savo.

La larmoj distingiĝas per specifaj devenoj. Se ili fontas el sincera, konstrua doloro, ili estas fluaĵo por elaĉeto kaj vivo ; sed se ili devenas de malespero, ili estas nenio alia ol mortiga veneno.

EMMANUEL

( Mesaĝo psikografie ricevita per la madiumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 172.)

Juneco

"Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro." -- Paŭlo. ( II TIMOTEO, 2 : 22. )