Tiuj, kiuj sin turnas al la junularo, preskaŭ ĉiam atribuas al ili tiel grandan povon, ke la junuloj fine dronas em plena senkonsileco, trompitaj kaj malatentaj. Oni atendas de ili la savon de ĉio.
Ni konsentas pri iliaj vastaj ebloj, sed ni ne povas forgesi, ke ĝuste tiu periodo de la surtera ekzistado prezentas la plej grandan nombron da bezonoj koncerne al orientado.
La junulo povos kaj ja faros multon, se tiuj, maljuniĝintaj en la spertado, ne forlasos lin en liaj laboroj. Nenion novan li starigos, se li ne profitos el la klopodoj de tiuj, kiuj pli frue laboris. En ĉio li dependos de siaj antaŭuloj.
La junecon oni povas kompari al esperplena forveturo de ŝipo por grava vojaĝo. La infaneco estis la preparo, la maljuneco estos la alveno. Ĉiuj etapoj postulas la instruojn de la spertaj maristoj, per kiuj oni lernas aranĝi kaj fini la vojaĝon kun la dezirinda sukceso.
Necesas konvene protekti la junulan intelekton kaj neniel proponi al la junuloj perspektivojn de iluzia superregado.
Ne ĉiam la junulaj deziroj estas signo de estonta sekureco.
La junularo povos fari multon, sed ili en ĉio sekvu "justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro".
EMMANUEL
( Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 151.)
Konvenciaj opinioj
"La homamaso respondis : Vi havas demonon ; kiu celas mortigi vin?" -- (JOHANO, 7 : 20. )
Ne tro alkroĉiĝu al la juĝoj de la homamaso. La konvenciamo kaj la kutimo havas potencan regadon super ĝi.
Se vi ame toleras la ofendojn, ĝi nomas vin malkuraĝulo. Se vi pardonas kun grandanimeco, ĝi opinias vin stultulo. Se vi pacience suferas, ĝi neas al vi ian valoron.
Se vi abnegacie dissemas la bonon, ĝi alnomas vin frenazulo. Se vin karakteruzas la sankta, sublima amo, ĝi opinias vin
malsanulo.
Se vi malŝatas la krudaĉajn ĝuojn, ĝi taksas vin anormala.
Se vi montriĝas piulo, ĝi asertas, ke vi frutempe laciĝis kaj
maljuniĝis.
Se vi elektas simplecon, kiel vivregulon, ĝi kaŝe mokas vin. Se vi respektas la ordon kaj la hierarkion, ĝi kvalifikas vin
flategulo.
Se vi obeas la Leĝon, ĝi almontras vin kiel timulon. Se vi estas prudenta kaj digna, ĝi nomas vin fanatikulo kaj mensmalfortulo.
Sed estas ĝuste tiu homamaso, kiu, per la voĉo de siaj estroj, predikas la amon al la similuloj, la kulton por la leĝeco kaj la adoradon al la devo, kvankam en ties rondo la troa vortmulteco ankoraŭ nun ne permesas la starigon de la interkompreniĝo.
Nepre necesas, ke ni toleru ĝian senprudentecon por la profita plenumado de niaj devoj antaŭ Dio.
Ne koleru nek senkuraĝiĝu.
Eĉ Jesuo, tute senprave, estis objekto de l' mokoj de la popolopinio.
EMMANUEL
( Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 177.)
Gvidantoj de la mondo
"Jesuo respondis kaj diris al li : Vi estas la instruisto de Izrael, kaj ĉu vi ne scias tion?" -- (johano, 3 : 10.)
En la religiaj rondoj, ĉefe en tiuj spiritistaj, estas ofta la apero de gvidantoj de la mondo, postulantaj pruvojn pri la ekzisto de la animo.
Venos tempo, kiam tiajn postulojn oni rigardos infanecaj, ĉar vere tiuj montoroj de la politiko, de la edukado kaj de la scienco esence demandas, ĉu ili ja ekzistas.
La respondo de Jesuo al Nikodemo, kvankam rilata al la problemo de la reenkarniĝo, prefekte koncernas la temon, ĉar la nuntempaj gvidantoj ĉiam ankoraŭ demandas pri la esencaj realaĵoj de la vivo.
Ni preĝu al Dio pri helpo al la homo, ke li ne plu provu trategmente eniri la domon de la progreso.
La senpripensa kuracisto, ĝis la konstatos la spiritan veraĵon, ĉiam renkontos dolorajn spertojn sur la kampo de siaj entreprenoj. La nur teoria instruisto estos multfoje ĵetita en disreviĝon. La nesperta administratoro daŭre sin elmetados al teruraj eraroj, ĝis li agos konforme al la lin koncernanta prirespondeco.
Tial la respondo de Jesuo perfekte aplikiĝas al la demandoj de la nuntempaj instruistoj. Transformiĝintaj en esploristojn, ili plejofte kun ironio sin turnas al ni, postulante la certecon pri la ekzisto de la spirito, kvankam ili gvidas la homojn kaj sin trudas en la vivon de niaj homaj fratoj. Konsidere al tiuj cirkonstancoj kaj al tio, ke temas pri problemo al ili tiel grava, decas, ke ili ne demandu, ĉar ili ja devas scii.
EMMANUEL
(Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 111.)
Kio estas inter ni kaj la Kristo?
"Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? Ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas : la Sanktulo de Dio."
-- ( MARKO, 1: 24.)
Grava eraro estas supozi, ke la Dia Majstro metis finon al sia agado sur la Kalvario.
Jesuo daŭre vojiras ĉien tra la mondo ; lia elaĉeta Evangelio iom post iom konkeras la terenon de la homaj koroj.
Tiu fakto devas esti memorigata, ĉar ankaŭ la malicaj spiritoj ĉiutage klopodas por forpuŝi la Sinjoron.
La evangeliisto raportas pri pervesaj estaĵoj, kiuj posedis la korpon de la personoj. Sed tiuj inferaj intelektoj ĉiam ankoraŭ superregas vastajn organizojn en la mondo.
Ĉe la agado politika, starigita por subteni la principojn de la dia ordo, ili montriĝas sub la nomoj malkonkordo kaj tiraneco ; ĉe la komenco, kreita por estigi fratecon, ili aperas kun la nomoj ambicio kaj egoismo ; ĉe la religioj kaj la sciencoj, sanktaj organizoj por la universala progreso, ili prezentiĝas, portante la nomojn orgojlo, vanteco, dogmemo kaj sekta netoleremo.
Ne nur la homa korpo suferas la obsedon de malicaj spirirtoj. Ĝin multe pli suferas la kolektivoj kaj la institucioj.
Kaj kiam Jesuo alproksimiĝas per la Evangelio, personoj kaj organizaĵoj haste demandas : "kio estas inter ni kaj la Kristo? kiel nin koncernas la spirita vivo?"
Necesas daŭre vigli antaŭ tiaj subtilaĵoj, ĉar la malamiko ankaŭ penetradas la rondojn de la evangelia Spiritismo, portante la brilajn tunikojn de la falsa scienco.
EMMANUEL
( Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 144.)
Spirita Memregado
"Kaj tamen mi ne estas sola, ĉar la Patro estas kun mi." --
Jesuo -- ( JOHANO, 16 : 32.)
Dum la momentoj de aflikto, la homo vidigas kie troviĝas la eksteraj fortoj, regantaj lian animon.
Dum la gravaj horoj de elprovado, ĉe la suferado aŭ la morto, la avaruloj kriegas pro siaj pasemaj havaĵoj, la arbitruloj postulas la obeadon, pri kiu ili sin opinias ŝuldataj, la trosentimentalaj plendsopiras la objekton de sia amo.
Sed Jesuo sur la superega kampo de la ekstremaj surteraj momentoj, sin montras kiel reganto de si mem, al ni instruante, ke la sublima konformiĝo al la decidoj de la Patro estas la plej efika rimedo por memregado.
Nature alligita al plej diversaj fortoj, li tamen en la Kalvaria Tago lasis sin regi de neniu el ili.
Li lojale obeadis la homan registaron, sed Pilato ne timigas lin. Li respektis la leĝon de Moseo, sed Kajafas ne imponas lin. Li plej karese amis la disĉiplojn, sed la korinklinaj motivoj ne cedigas al li la koron.
Li flegadis kun admirinda sindono sian laboron instruan kaj helpan, resanigan kaj konsolan, sed lia animo ne logiĝas de la ebleco resti surtere. La ago de Judaso ne elvokas malbenon ĉe li. La maldankemo de la bonfaritoj ne malesperigas lin. La plorado de la virinoj en Jerusalemo ne malfortigas lian firman
kuraĝon.
La sarkasmo de la homamaso ne sukcesas rompi lian silenton. La kruco ne konfuzas lian serenecon.