Выбрать главу

Pendumite sur la trabo, li petas pri senkulpigo de la popola

nescio.

Profunda kaj senmorta estas lia leciono de spirita memregado. Ĝi montras al ni la neceson, ke ni estu "ni mem" dum la plej malfacilaj bataloj de la vivo, kun trankvila konscienco altigita al la Dia Justeco kaj fidela koro gvidata de la Dia Volo.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 170.)

Kio estas la karno?

"Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaŭ iradu." -- Paŭlo. ( GALATOJ, 5 : 25.)

Preskaŭ ĉiam, kiam oni parolas pri spiriteco, multaj personoj sin prezentas kun plendoj kontraŭ la postuloj de la karno.

Estas vero, ke la apostoloj multfoje parolis pri la voluptoj de la karno, pri ĝiaj krimaj impulsoj kaj malutilaj deziroj. Eĉ ni ofte sentas la bezonon profiti tiun simbolon por igi pli kompreneblaj la instruojn de la Evangelio. La Majstro mem figure instruis, ke la spirito, kiel dia elemento, estas forta, sed la karno, kiel homa esprimo, estas malforta.

Sed kio estas tamen la karno?

Ĉiu spirita individuo havas sian fluidecan korpon, kaj ĉu vi ankoraŭ ne komprenis, ke la karno estas nenio alia ol kunmetaĵo el densiĝintaj fluidaĵoj? Kompreneble tiuj fluidaĵoj, post kombiniĝo, submetiĝas al la postuloj de la surtera ekzistado laŭ tio, kion vi nomas leĝo de heredeco ; sed tiu kunmetaĵo estas pasiva kaj per si mem ne decidas. Ni povas rigardi ĝin, kiel surteran loĝejon direktatan de la spirito kaj alprenantan la bonajn aŭ malbonajn karakterizaĵojn de sia posedanto.

Parolante pri pekoj de la karno, ni do komprenu tiun esprimon, kiel erarojn naskitajn de la morale malsupera stato de la surtera spirita homo.

La malnoblaj deziroj, la brutaj impulsoj, la maldankemo, la trompemo, la perfidemo neniam apartenis al la karno.

Necesas, ke la homo ekkomprenu sian bezonon de memregado, kiu vekus lian kapablon sin mem disciplini kaj renovigi en Jesuo-Kristo.

Unu el la plej grandaj absurdoj de kelkaj disĉiploj estas atribui al tiu kunmetaĵo el pasivaj ĉeloj, servantaj al la homo, la aŭtorecon de la krimoj kaj eraroj farataj sur la Tero, ĉar ni ja scias, ke ĉio fontas el la spirito.

EMMANUEL

( Mesaĝo psikografie ricevita per la mediumo F. C.

Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 13.)

Origino de la tentoj

"Sed ĉiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata." -- ( jakobo, 1 : 14.)

Ĝenerale, kiam ekestas la grandaj malbonoj, la falintoj imputas al Dio la kaŭzon de sia falo. Malfrue memorante, ke la Patro estas Ĉiopova, ili argumentas, ke la tento povis veni nur el Dia Decido.

Jes, Dio estas la Absoluta Amo, kaj tiel vera tio estas, ke la defalintoj restas starantaj, disponante la eternajn valorojn de l' tempo, subtenataj de liaj kompatemaj manoj. Sed la tentoj ne fontas el la Ĉiela Patro.

Ĉu respondecus ŝtatisto pri la malrespektaj agoj de tiuj, kiuj atencas la de li starigitan leĝon?

La instruo de la Apostolo estas profunde tuŝita de ĉiela lumo.

"Ĉiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia volupto."

Ni aparte ekzamenu ambaŭ substantivojn "tento" kaj "volupto". La unua estas eksterigo de la dua, kiu ja konsistigas la malvirtan kaj malican bazon de la primitiveca homa naturo. Esti tentata signifas aŭskulti propran malicemon, flegi proprajn malnoblajn dezirojn, ĉar eĉ se la malbono venas de ekstere, ĝi konkretiĝas kaj persitas nur tiam, se al ĝi ni nin tiras per la koro.

Fine, ni elstarigu la verbon "altiri". Ni taksos la mezuron de nia malsupereco laŭ la naturo de la aferoj kaj situacioj, kiuj nin altiras.

La averto de Jakobo estas ĝusta gvidilo, por ke ni analizu la originon de la tentoj.

Memoru, ke ĉiu tago havas apartajn magnetajn situaciojn. Konsideru la esencon de ĉio, kio vin altiris dum paso de la horoj, kaj vi forigos proprajn malbonojn, farante bonon laŭ la deziro de Jesuo.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" - ĉapitro 129.)

л

Ce la propagando

"Kaj ili diros al vi : Jen tie! Jen ĉi tie! Ne foriru, nek sekvu." -- Jesuo. ( SANKTA LUKO, 17: 23.)

La admonoj de la Majstro al la disĉiploj estas tre precizaj, ke ili veku necertecon aŭ nedecidemon.

Kiam tiom multe da sektoj alvokas la Kriston por siaj intelektaj devojiĝoj, estas konvene, ke la novaj adeptoj, ĉe la lumo de la Konsolanto, primeditu la altan signifon de tiu ĉi paragrafo de Luko.

Ĉe la pure kristana propagando, ne sufiĉas diri, kie estas la Sinjoro. Nepre necesas lin montri per la propra konduto.

Multaj pilgrimas tempojn kaj altarojn, serĉante Jesuon.

Ŝanĝi la religian kredon povas signifi ekiron sur novan vojon, sed ĝi ankaŭ povas esti daŭrado de konfuziteco.

Necesas trovi la Kriston en la interna sanktejo.

Kristanigi la vivon ne estas doni al ĝi novan eksteraĵon, sed ja ĝin interne rebonigi.

Kiuj nur parole asertas, ke la Majstro troviĝas tie aŭ ĉi tie, tiuj prenas sur sin gravegan respondecon. La prozelitisma zorgo estas danĝera por tiuj, kiuj logiĝas de la belsoneco de l' ekzemplomanka parolo.

La sincera disĉiplo scias, ke, se facile estas paroli, tamen malfacile estas evidentigi la celojn de la Sinjoro en sia propra ekzistado. Nepre necesas fari la bonon, antaŭ ol ĝin instrui al alia, ĉar Jesuo rekomendis neniel sekvi tiujn predikistojn, kiuj nur dirus, kie oni trovu la Filon de Dio.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 19.)

Kion vi serĉas?

"Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili : Kion vi serĉas?" -- ( sankta johano, 1: 38.)

La vivo en si estas dia kolekto da spertoj.

Ĉiu nova ekzistado proponas novajn sciojn al la homo. Sed plej gravas la akirado de la religiaj valoroj, kiu ja prezentas la movon de la animo por ties definitiva lumiĝo al Dio.

La homoj tamen etendas al tiu dia sektoro siajn malvirtajn sentojn, en la malsupera ludo de la egoismaj interesoj.

La ŝtonaj temploj restas plenaj de nepravigeblaj promesoj kaj absurdaj votoj.

Multaj piuloj rigardas la Dian Providencon kiel subaĉeteblan forton, eman al privilegioj kaj preferoj. Aliaj serĉas la helpon de la spirita mondo por la solvo de malnoblaj problemoj.

Ĉiuj forgesas, ke la Kristo instruis kaj ekzemplis.

La Kalvaria Kruco estas vivanta simbolo.

Kiu deziras liberecon, tiu bezonas obei la superegajn decidojn. Sen la kompreno pri Jesuo, en la intima kampo, aligita al la ĉiutaga agado, la animo restos ĉiam sklavigita de malsuperaj zorgoj.

Neniu forgesu tiu veraĵon, ke la Kristo troviĝas ĉe la sojlo de ĉiaj temploj en la mondo, demandante, kun intereso, la enirantojn : "Kion vi serĉas?"

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 22.)

Tempo de Fido

"Kaj li diris al ili : Kie estas via vido?" -- (SANKTA luko, 8 : 25.)

La ŝtormo ŝancelis la kuraĝon de la plej fortaj disĉiploj. Konsternitaj pro la furiozo de la elementoj, ili petas helpon de Jesuo per laŭtaj krioj.

La Majstro helpas ilin sed poste demandas

-- Kie estas via fido?

La bildo proponas larĝampleksajn konsiderojn. La demando de Jesuo klare montras la bezonon teni la fidon, kiam ĉio ŝajnas obskura kaj perdita. Ĉe tiaj cirkonstancoj montriĝas la oportuno de l' fido en ties ĝusta tempo.