Выбрать главу

Se estas tempo por laboro kaj ripozo, semado kaj rikolto, same montriĝos la fido en la oportuna horo.

Neniu ekzercos sin al optimismo, kiam la cirkonstancoj kune favoras la bonstaton. Estas malfacile montri amikecon en la feliĉaj horoj.

La disĉiploj kompreneble atendu okazojn de pli granda lukto, kiam ili bezonos pli vaste kaj intense praktiki la instruadon de la Sinjoro. Estus neeble, sen tio, taksi la valorojn.

En nia dolorplena nuneco, sennombraj kunfratoj alvokas la senperan helpon de la Kristo. Kaj lia helpo ĉiam nepre venas, ĉar senlima estas la ĉiela korfavoro, sed post venko de la malfacilaĵoj ili atendu la demandon :

-- Kie estas via fido?

Kaj novaj obstakloj leviĝos, ĝis la disĉiplo kapablos sin regi, edukiĝi kaj serene venki per la ricevitaj instruoj.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo -- ĉapitro 40.)

Puraj Manoj

"Kaj Dio faris per la manoj de Paŭlo eksterordinarajn miraklojn." -- ( LA AGOJ DE LA APOSTOLOJ, 19 : 11.)

La Evangelio ne sciigas al ni, ke Paŭlo el Tarso faris mirindaĵojn, sed ja ke Dio faris eksterordinarajn mirindaĵojn pere de liaj manoj.

La Patro ĉiam same agos, utiligante ĉiujn filojn, kiuj sin prezentos al Li kun puraj manoj.

Multaj spiritoj, pli konvenciamaj ol propre religiaj, rigardis tiun sciigon de La Agoj kiel informon pri certaj privilegioj donitaj al la Apostolo.

Sed necesas scii, antaŭ ĉio, ke tia dono ne estas ekskluziva. La plimulto el la kredantoj preferas fiksi la bildon de la sanktigita Paŭlo sen konsideri la aktivan laboriston.

Kiom kostis al la Apostolo la pureco de liaj manoj?

Tre malmultaj demandas pri tio.

Ni rememoru, ke la amiko al la nacianoj estis fama rabeno en Jerusalemo, okupis altrangajn publikajn postenojn, akiris situaciojn de superregado ; sed por ke Dio utiligu liajn manojn, li suferis ĉiajn humiligojn kaj pretis al ĉiuj sinoferoj por la bono de la proksimulo. Li instruis pri la Evangelio sub mokoj kaj skurĝado, afliktoj kaj ŝtonfrapoj. Kvankam li skribis lumajn epistolojn, li tamen neniam forlasis sian modestan teksilon ĝis la korpa kadukiĝo.

Konsideru do la apartaĵojn de la afero kaj atentu pri tio, ke Dio ĉiam restas la sama Patro, ke la dia korfavoro ne ŝanĝiĝis sed ja postulas purajn manojn por la edifa servado al la homaro. Tia postulo estas logika kaj necesa, ĉar la verko de la Plejalta devas brilegi sur la homaj vojoj.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 74.)

Ni ĉiam trovos

"Ĉar ĉiu petanto ricevas ; kaj la serĉanto trovas." -- Jesuo. ( SANKTA LUKO, 11: 10.)

Sentante ian bezonon, la kredanto maŝine rememoras la promeson de la Majstro, kiu certigis konforman respondon al ĉiu petanto.

Gravas tamen pripensi, kion oni serĉas. Kompreneble oni ĉiam ricevos, sed necesas konscii la objekton de sia peto.

Jesuo asertis : "Ĉiu serĉanto trovas."

Kiu celas malbonon, certe renkontos malbonon.

Estas perfekta respondeco inter nia animo kaj la animo de la

aferoj.

Kiuj serĉas rabistojn, aŭskultante la trompajn sugestojn de sia interna mondo, tiuj rigardas ĉiujn homojn malhonestaj. Tiel same okazas al tiuj, kiuj, nutrante aspiron al kredo, alproksimiĝas kun suspektemo al la religiaj rondoj. Ili neniam trovas la fidon, ĉar ĉion ili ekzamenas per la ilin reganta malkonfido. Ili tiom eksperimentas kaj insistas, manovrante siajn malsuperajn celojn, ke ili efektive trovas nenion alian krom la atendataj elreviĝoj.

Por trovi la bonon, necesas serĉadi ĝin ĉiutage.

Sendube, sur tia kampo de ŝokaj bataloj kiel la Tero, sukceso tuj kronas la serĉadon de malbono pro ties regado super la homoj, sed la ĉerpado de bono ne estas tiel facila. La bonon tamen oni atingos kiel dian, eternan valoron.

Necesas do forte vigli super la decido ion serĉadi, ĉar la Majstro ja asertis : "ĉiu serĉanto trovas" ; kaj kion ni serĉas, tion ni certe trovos.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 109.)

Spiritaj donacoj

"Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili dirante: Rakontu al neniu la vizion, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj." -- ( sankta mateo, 17: 9.)

Se la homo bezonas grandan prudenton ĉe la agoj de la ordinara vivo, pli zorga li nepre devas esti en la rilatoj kun la spirita sfero.

Kaj pri tio la Majstro mem donas al ni ekzemplon.

Kondukinte Jakobon, Petron kaj Johanon al la mirindaj revelacioj sur la monto Tabor, kie li transfiguriĝis antaŭ la okuloj de siaj kunuloj apud gloraj senditoj de la altaj spiritaj regionoj, Jesuo plenzorge rekomendas : "rakontu al neniu la vizion, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj."

La Majstro ne preskribis la mensogon, sed ja konsilis retenadi la veron ĝis oportuna okazo.

Ĉiu situacio postulas certan kvanton da sciado.

Jesuo sciis, ke la antaŭtempa rakonto de la sublima vizio povus veki miskonprenon kaj serkasmon ĉe la trivialaj kaj senutilaj interparoladoj.

Ni ne forgesu, ke, kvankam ĉiuj ja marŝas al Dio, tamen ne samaj estas la vojoj.

Se vi konservas altvaloran spiritan sperton, vi sendube povos utiligi ĝin ĉiutage, per konvenaj dozoj, por helpo al viaj rondanoj en ties apartaj situacioj ; sed ne malŝatu, kion al vi donacis la plej alta spirita sfero, ĝin elmetante al krimaj miskomprenoj, ĉar ĉio akirita el la Ĉielo estas netranscedebla realigo.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 128.)

Vi sekvu min

"Jesuo diris al li : Se mi volas, ke li restu, gix mi venos, kio estas al vi? Vi sekvu min." -- ( sankta johano, 21 : 22.)

En la kristanaj komunumoj ni ofte vidas kamaradojn forte zorgantajn pri la taskoj difinitaj al aliaj fratoj.

Indas tamen konsideri, kiom multe progresus la mondo, se ĉiu homo zorgus sian parton en la komunaj devoj kompetente kaj sincere.

Ĉu iu el niaj amikoj estis vokita al aliaj devoj?

Ni lin kuraĝigu per nia sincera komprenemo.

Kelkfoje unu el ili montriĝas al ni aliiĝinta, kunuloj lin akuzas kaj multaj lin rigardas portanto de danĝeraj tentoj. Moviĝas haste faritaj kritikoj kaj juĝoj. Kiu tamen povos penetri la kampon de la kaŭzoj? Ĉu ni okupas la altan pozicion de tiu, kiu kapablas ekzameni la okazaĵojn el ĉiuj vidpunktoj? Tio, kio ŝajnas falo aŭ apostatiĝo, eble prezentas novajn decidojn de Jesuo rilate al la elaĉeto de tiu amiko, kiu nun ŝajne staras malproksime.

La Bona Paŝtisto daŭre viglas. Li pormesis, ke el la ŝafoj, kiujn al li konfidis la Patro, neniu pereos.

Tial estas grave, ke ni perfekte plenumu la taskojn al ni komisiitajn. Ĉiu bezonas koni siajn proprajn devojn.

Ĉe tia nivelo de scio kaj sinteno, ĉiam sin proponas multe da nobla plenumenda laboro.

Se al viaj mortemaj okuloj iu frato ŝajnas devojiĝinta penu kiel eble aŭskulti la admonon de Jesuo al la fiŝisto el Kapernaum : "Kio estas al vi? Vi sekvu min."

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Vojo, Vero kaj Vivo" -- ĉapitro 2.)

Libera Eklezio

"Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia."

-- Paŭlo. ( GALATOJ, 4 : 26.)

La aparta ekzameno de tiu paragrafo inspiras temon de senfina grandeco al la rondoj de la kristanaro.