Выбрать главу

La parolo de la apostolo al la nacianoj rememorigas nin pri la libera eklezio de la Kristo, ne en la mallarĝa homa sfero, sed en la senfino de la dia penso.

La spirito de orgojlo kaj sektismo, de longe reganta la laborojn de la fido, renkontas en la aserto de Paŭlo el Tarso la antidoton al siaj venenaj zorgoj.

En ĉiuj tempoj vivis sur la Tero la noblaj ekskomunikitoj, la bravaj miskomprenitoj kaj la sublimaj kalumniitoj.

Ili pasis inter la homoj, kiel ankoraŭ hodiaŭ, persekutataj kaj malŝatataj, meze en sarkasmo kaj indiferenteco.

Kelkfoje, pro malcedo al la krimaj ekspluatoj de fanatikeco, ili spertas la socian ekzilon ; en aliaj okazoj ili estas rigardataj kiel ateistoj pro siaj miskomprenataj ideoj.

Tiel okazas, ĉar, iam kaj iam, ventegoj de malamoj kaj duboj blovas en la senzorgajn ekleziojn de la Tero, kaj la kredantaro, forgesinte la "ne juĝu", sin ĵetas en turmentajn bataladojn.

Sed tiaj malpacoj ne konfuzas la trankvilan konsciencon de tiuj anatemitoj, kiuj sentas sin sub la protekto de la Dia Povo. Ili instinkte konscias, ke trans la obskura sfero de la fizika mondo brilegas la nevidebla, suverena templo, kie Jesuo akceptas siajn fidelajn servantojn, ilin ne distingante laŭ la koloro nek la formo de iliaj vestoj.

Bonfarantoj kaj servantoj, ekskomunikitaj el la homaj vojoj! Se vi havas senmakulan konsciencon, ne ĉagrenu vin la ŝtonĵetado de l' homoj, kiuj disiĝas pro sia bedaŭrinda malkonsentemo!

En la spirita vivo estas Eklezio respekteginda kaj libera, kiu estas protektema patrino de ni ĉiuj! . . .

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro Vinberejo el Lumo, ĉapitro 55.)

Sublima rekomendo

"Kaj li ne permesis al li, sed diris al li : Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin." -- ( sankta marko, 5 : 19.)

Eminente signifoplena tiu parolo de Jesuo al la demonhavinto, kiu reakiris sian ekvilibron tuŝite de lia dia amo.

Tiu malsanulo, kiu post la resaniĝo sentis sin turmentata de l' nekomprenemo de la aliaj, petegis de la Sinjoro permesi lin resti kun li por ĝui lian subliman kompanion. Sed Jesuo ne permesas kaj rekomendas al li iri al la siaj por rakonti al ili pri la ricevitaj bonfaroj.

Kiom da disĉiploj imitas la konduton de tiu malsanulo, kiu estis akompanata de legio da perversaj demonoj!

Kun la okuloj malfermitaj por la vero kaj la koroj tuŝitaj de nova lumo, ĉe la unua malfacilaĵo de la vojo ili emas forkuri de la mondo, malsategas ripozon apud la Nazaretano, forgesante, ka la Majstro senĉese laboras.

La zorgo de la lernanto de Kristo ne estu havigi al si ĉielajn feriojn, sed ja plenumi la aktivan servadon, al kiu li estas vokita en ĉiu loko, situacio, aĝo kaj tempo.

Se vi ricevis, amiko mia, la lumon de la Sinjoro, iru servi al la Majstro ĉe la viaj, ĉe tiuj, kiuj marŝas kun vi. Se vi ne havas la rektlinian familion, vi tamen ja posedas tiun nerektan. Se vi ne havas parencojn, vi tamen ja havas najbarojn kaj kunulojn. Rakontu la bonfarojn de la Savinto, montrante vian propran resaniĝon. Kiu elmontras sian renoviĝon en Kristo, tiu kapabliĝas kunlabori por la spirita renoviĝo de aliaj. Koncerne vian propran bonstaton, al ĝi vi estos kondukita en la oportuna momento.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Vinberejo el Lumo", ĉapitro 111.)

La parolo estas kreiva

"Sed tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon." -- Jesuo. ( SANKTA MATEO, 15 : 18.)

Tiu instruo de la Majstro, sub la vualo de l' litero, enhavas profundan averton.

Estas necese prizorgi la koron, kiel elsendilon de la parolo, por ke oni ne perdu la harmonion bezonan al sia propra feliĉo.

Kio elvenas el la koro kaj el la menso tra la buŝo, tio estas viva pulsanta forto, kiu tiras la homon al la bono aŭ al la malbono laŭ la naturo de la elsendo.

El la interno de l' tiranoj, per tiu proceso, devenas la komenca movo de la militoj, detrua movo, kiu revenas al sia fonto, semante ruinon kaj ekstermadon.

El la animo de l' kalumniantoj elfluas la venenoj, kiuj turmentas la noblakorajn spiritojn, sed kiuj al ili refluas por nigrigi la horizontojn de iliaj mensoj.

El la koro de l' maliculoj, perversuloj kaj malhumanuloj naskiĝas, per la potenco de la parolo, la faloj, la krimoj kaj la maljustaĵoj ; sed ne senpune ili agigos tiajn perturbajn elemntojn, ĉar tago venos, kiam ili rikoltos la amarajn fruktojn de la malfeliĉa movado, kiun ili impulsis.

Sammaniere la ĝojo semita per edifa, bonefika parolo, kreskas kaj donas siajn fruktojn.

La frata helpo disĵetas senlimajn bonfarojn, kaj la parfumo de l' bono, eĉ se verŝita sur la sendankajn, revenas per nevideblaj ondoj por refreŝigi la ĝin elsendantan frunton.

La bona ago estas bonefika forto en konstanta aktiveco ĉirkaŭ ties plenumanto.

Estas nemezureblaj, edifaj energioj ĉirkaŭ tiuj, kiuj tenas vigla la flamon de la bonaj pensoj por lumigi la aliulajn vojojn per stimule nobla konversacio.

La psikaj elementoj, kiujn ni eksterigas tra la buŝo, estas potencoj agantaj en nia nomo, aktivaj faktoroj influantaj, sub nia respondeco, proksime aŭ diste, konforme al niaj plej sekretaj intencoj.

Estas nepre necese vigli super la buŝo, ĉar la parolo kreas, sugestas, inklinigas, ŝanĝas, renovigas aŭ detruas, kiel vivanta disradiado de nia personeco.

Ĉiutage, en ĉiuj okazaĵoj de la vivo, ni rememoru kun la Dia Majstro, ke la parolo elvenas el la koro kaj ja tial profanas la homon.

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Vinberejo el Lumo", ĉapitro 97.)

Zorgu, kiel vi vivas

"Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min' ojn, kaj diris al ili : Negocadu ĝis mi revenos." --

Jesuo. ( Sankta luko, 19 "13.)

Kun la bezona pensmatureco, la homo ekkomprenos, ke lia tuta ekzistado prezentas vastan reton da spiritaj negocoj, kaj ke la vivo en si estas nenio alia ol konstanta religia ago koncernanta la diajn devojn, kiuj nin ligas al Dio.

Ĝis nun la mondo postulas fidateston nur de tiuj personoj, al kiuj estas difinita esence religia mandato.

La romkatolikoj, ŝarĝante per postuloj siajn pastrojn, ilin deklinas de ilia apostola laboro. La plimulto de la protestantoj komisias al la pastoroj la pli kompletajn devojn de la kulto. La spiritistoj postulas de doktrininstruantoj kaj mediumoj la superegajn elmontrojn de karito kaj pureco, kvazaŭ la lumo kaj la vero de la Nova Revelacio estus ekskluziva propraĵo de iuj eraremaj kapoj.

Nepre necesas tamen konsideri, ke la kristana atesto, sur la kampo de la pasema surtera batalado, estas devo de ĉiuj homoj, sen ia escepto.

Ĉiu kreito estas vokita de la Providenco al difinita fako de la spiritaj laboroj sur la Tero.

La komercisto plenumas negocojn pri provizado kaj frateco.

La administratoro negocas pri orientado, distribuo kaj respondeco.

La servisto estas kondukita al negocoj pri obeo kaj edifo.

La patroj kaj patrinoj surteraj estas vokitaj al negocoj pri abnegacio, ekzemplado kaj sindono.

La ĉarpentisto ĉarpentas kolonojn por tiu viva templo, la hejmo.

La sciencisto proponadas ekvaciojn de progreso por plibonigi la bonstaton de la mondo.

La kuiristo laboras por nutri la laboriston kaj la scienculon.

Ĉiuj homoj vivas en la Verko de Dio kaj ĝin utiligas por iam atingi la dian grandecon. Kiel fruktuzantoj de la havaĵoj apartenantaj al la Patro, ili troviĝas sur la kampo de la nuntempaj oportunoj, negocante la valoraĵojn de la Sinjoro.

Pro tiu veraĵo, amiko, vidu, kion vi faras, kaj ne forgesu subordigi viajn dezirojn al Dio en la negocoj, kiuj dum kelka tempo estas al vi konfiditaj en la mondo.

EMMANUEL

Ili ne komprenas