Выбрать главу

"Dezirante esti instruistoj de la leĝo, kvankam ili ne komprenas tion, kion ili diras, nek tion, pri kio ili faras aserton." -- Paŭlo. ( I TIMOTEO, 1 : 7.)

Ĉie troviĝas la amasoj, kiuj misuzas la parolon.

Vigliĝas detruaj disputoj en la sferoj de la scienco, politiko, filozofio kaj religio, sed ne nur en tiuj kampoj de la intelektaj laboroj manifestiĝas tielaj senprudentaĵoj.

Ĉi-rilate, preskaŭ ĉie en la mondo la socio montriĝas kiel batalkampo, pro la kondamninda influo de tiuj, kiuj per malĝustaj informoj poze sin trudas kiel doktoroj. Kun pretendema aŭtoritateco en siaj senbazaj opinioj, ili estigas ĝeneralan agitadon, malfruigas noblaj farojn, grandparte detruas la ĝermojn de l' bono, venenas fontojn de grandanimeco kaj fido, kaj, precipe, deturnante la fluojn de la progreso, ili transformas la hejmajn sanktejojn en tranĉeojn de la ĝentila malamikeco.

Tio estas nekonsciaj venenistoj, kiuj dissemas malharmonion, ne komprenante tion, pri kio ili asertas.

Sed kiu ion diras, tiu ion semas en la vivogrundo, kaj kiu decidas tion aŭ tion alian, tiu firmigas la semadon.

Multaj noblaj Spiritoj kultivas la arbojn de la vero, de la bono kaj de la lumo ; sed ĉie ankaŭ agadas tiuj, kiuj semas la trudherbojn de la nesciado, la kardojn de la kalumnio, la dornojn de la klaĉado. Per ĉi tiuj estiĝas la konfuzo kaj la stagno. Ili misuzas la parolon sed duoble pagas por sia senprudenteco, ĉar, kvankam ili ambicias fariĝi doktoroj de la leĝo kaj pleje klopodas por konfuzi ties paragrafojn, ili, eĉ longe restante ĉe sia malsaĝa sintenado, ĉiam pli proksimiĝas al la sekvoj de siaj agoj, en kies rondo tiu sama leĝo trudas al ili la realaĵojn de la eterna vivo per seniluziiĝo, sufero kaj morto.

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Vinberejo el Lumo", ĉapitro 15.)

Sur la kampo

"La kampo estas la mondo." -- Jesuo. (SANKTA MATEO, 13 : 38.)

Jesuo havas la tutan mondon kiel sian kampon de servado. Tie, kompreneble, kiel sur ĉiu kampo de terkulturado, estas senfina latento el realigoj, kun bonegaj grundoj kaj regionoj bezonantaj helpon, korektadon kaj protekton.

Iafoje, post fekundaj arbaroj elstariĝas senmezuraj marĉejoj postulantaj drenadon kaj senprokrastan helpon.

Apud lumaŭreolitaj montoj kuŝas valoj envolvitaj en nedifinebla

ombro.

Rektaj trunkoj leviĝas apud torditaj arboj ; mortintaj branĉoj kontrastas kun verdaj, nestoplena frondaroj.

La grandega terposedaĵo de la Kristo bezonas sinoferemajn laboristojn, kiuj ne havu personajn preferojn koncerne lokojn de servado aŭ specojn de tasko.

Multaj laboristoj ĉiutage prezentiĝas antaŭ la Labordonanta Mastro, sed tre malmultaj estas veraj servantoj.

La plimulto el la taskoprenantoj, kiuj kandidatas por laborado kun la Majstro, ne traspasas la kapablon kultivi certajn florojn, retropaŝas ĉe la malŝatataj marĉoj, timas la dezertajn regionojn, aŭ konsterniĝas antaŭ la amplekso de la laboro, retiriĝante en longajn kaj ruinigajn ŝanceliĝojn aŭ fuĝante de la malsanigaj lokoj.

Kelkfoje troviĝas lertaj hortikulturistoj aŭ ĝardenistoj, kiuj tamen preskaŭ ĉiam ripozas sur siaj titoloj kaj ektimas antaŭ la sovaĝaj kaj multformaj terenoj.

Jesuo tamen ne ripozas, plu atendante kunlaborantojn en la eternaj realigoj por starigo de la Ĉiela Regno sur la Tero.

Vi pripensu tiun veraĵon kaj riĉigu viajn kvalifikojn por kunlaborado, ilin perfektigante, ilin intense utiligante en la verkoj de l' senĉese kaj sendistinge praktikata bono . . .

Certe oni ne improvizas kunlaboranton por Jesuo, sed ne forgesu prepariĝadi, tagon post tago, al tiu glora celo . . .

EMMANUEL

( Mediume skribis F. C. Xavier, el la libro "Vinberejo el Lumo", ĉapitro 68.)

Al la disĉiploj

"Sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon.' -- Paŭlo. ( I KORINTANOJ, 1 : 23.)

La moderna vivo, kun siaj brilaj realaĵoj, daŭre instruas al la religiaj komunumoj de Kristanismo, ke prediki estas elmontri la grandecon de la principoj de Jesuo en la propra ĉiutaga konduto.

La homo enirinta la fremdan teritorion de paroladoj, sen agoj konformaj al la nobleco de sia parolo, ĉiam pli kaj pli elmetadas sin al ridindo kaj neado.

Jam de multaj jarcentoj superegas la movadon de la utilismaj filozofioj. Kaj ankoraŭ hodiaŭ ne malmultaj estas la gvidantoj, kiuj pripensas la starigon de egoismaj konstruaĵoj surbaze de persona magneteco, kaj la psikologoj, kiuj malkaŝe instruas la subtilan ekspluatadon de la homamasoj.

Ĝuste en tiu obskura kampo de la surtera intelekta disvolviĝo la lernantoj de la Kristo elstaras kiel pintuloj de ties edifanta filozofio de boneco kaj rezignacio, montrante per siaj individuaj agoj la dian verkon de Tiu, kiu preferis krucumon al ĉia pakto kun malbono.

Pro tio novaj disĉiploj estiĝas ekster la organizita pastraro. Kiel fratoj de suferantoj, de simplanimuloj, de mizeruloj, la kristanaj spiritistoj renkontas terurajn obstaklojn en la toksita kulturo de la nuna jarcento kaj en la utilisma spirito de la egoismaj ideoj.

Antaŭ preskaŭ du mil jaroj, Paŭlo el Tarso aludis la skandaliĝon, kiun la konduto de la adeptoj vekadis ĉe la judoj, kaj la falsan impreson de frenezo, kiun ĝi faris al la animoj de l' grekoj.

La nunaj tempoj estas ĝuste tiuj samaj, kiujn Jesuo proklamis tiam alvenintaj al la Planedo ; kaj judoj kaj grekoj, en la aktuala formo de malhonestaj negocistoj kaj vantaj intelektuloj, daŭre restas en sia origina pozicio. Ĉe ili aperas la sekvanto de la Majstro, transdonante Lian instruadon per parolo sanktigita de atestantaj faroj.

Leviĝas malfacilaĵoj, sarkasmoj kaj konfliktoj . . .

Sed la fidela disĉiplo ne ektimas.

La komercamo de la avareco ĉiam ankoraŭ skandaliĝos, kaj la venenita instuado daŭre restos ĉe sia esence propra malprudento. Sed li pluiros antaŭen, amante, ekzemplodonante kaj edukante kun la senmorta Liberiganto.

EMMANUEL

Espero

"Ĉar ĉio, kio estas antaŭe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon." -- Paŭlo. ( ROMANOJ, 15 : 4.)

La espero estas lumo por la kristano.

Ankoraŭ ne ĉiuj kapablas senti la sublimajn impetojn de la fido, sed la forto de la espero estas komuna trezoro.

Ne ĉiuj povas laŭvole proponi la panon por la korpo kaj la spiritan lecionon, sed neniu sur la Tero estas malpermesita dissemi la bonaĵojn de la espero.

La doloro plejofte skuas tiujn, kiuj restas en la "valo de ombro kaj morto", kie la timo estigas konfliktojn kaj la aflikto perceptas la "grincadon de dentoj" en la "ekstera malumo", sed ekzistas ja la interna lumo, nome la espero.

La homa negativismo deklaras bankrotojn, subskribas atestojn pri neebleco, strekas nemalimplikeblajn labirintojn, sed de supre venas la espero, simile al la Suno, kiu, lumante en la alto, subtenas la novajn semejojn, instigas al aliaj celadoj, faras liberigajn ŝanĝojn kaj malkaŝas pli grandiozajn vidaĵojn.

La nokto atendas la tagon, la floro la frukton, la vermo la tempn venontan . . . La homon, eĉ se li dronas en nekredemo aŭ dubo, en plorado aŭ kordisŝiro, Dio ĉiam helpos, montrante al li la estontecon.

Jesuo, kiel Dia Majstro, scias, ke la lernantoj ne povos ĉiam ĝuste konduti, ke la eraroj estas parto de la evolua programo, kaj ke, ĝuste pro tio, la espero estas unu el la sublimaj kantoj de lia Evangelio de Amo.

Gravegaj estis ĝis nun niaj faloj sed ilin ĉiam superas la konfido de la Kristo. Ni ne perdiĝu en lamentado. Ĉiu momento estas tempo por aŭskulti Tiun, kiu eldiris la "Venu al mi . . ."

Ni ekstaru kaj marŝu, konvinkitaj pri tio, ke la Sinjoro havigis al ni la lumon de la espero, por ke ni briligu en ni mem la lumon de la spirita sanktiĝo.