Выбрать главу

Francisco Candido Xavier

La Vivo en la Spirit a Mondo

Francisco Candido Xavier

(Mediumo)

En pli Granda Mondo

DIKTITA DE LA SPIRITO

ANDRE LUIZ

(ANDREO LUDOVIKO) *

Sd

Eldonfako de Brazila Spiritisma Federacio DEPARTAMENTO EDITORIAL E GRAFICO Rua Souza Valente, 17 - CEP 20941 - 040 Rio de Janeiro, RJ - BRAZILO

1a eldono en Esperanto

5000 ekzempleroj Kovrilo de CECCONI

El la portugala lingvo tradukis Esperanten:

Carlos de Almeida Wutke Laŭ la 5a eldono

53-AA; 001.5 - O; 10/1977

Copyrght 1976 by FEDERAQAO ESPIRITA Brasileira (Brazila Spiritisma Federacio) SGAN 603 - Conjunto f- Av. L2 Norte Brasilia - DF - Brasil - CEP 70.830-030

Kompostado, fotolitografio kaj ofset-preso de

Presejo de la Eldona Fako de FEB

Rua Souza Valente, 17 - CEP 20941 - 040

Rio de Janeiro - RJ - BRAZILO

C.G.C. n°33.644.857/0002 I.E. n°097.031.01

Presita en Brazilo Impresso no Brasil

TABELO DE LA ENHAVO

Antaŭparolo 11

Sur la evolua vojo 13

I. Inter du mondoj 17

La lekcio de Eŭzebio 27

La domo de la menso 37

Studado de la cerbo 47

Povo de la amo 59

Frateca subteno 71

Sava proceso 83

En la sanktejo de la animo 93

Mediumeco 105

Dolora Perdo 119

Sekso 131

Stranga malsano 143

Ama psikozo 153

Sava rimedo 163

XV. Kristana admono 169

Mensmalsanuloj 177

Ĉe la sojlo de la kavernoj 185

Malnova karulo 193

XIX. Realproksimiĝo 201

XX. En la Hejmo de Cipriana 209

Antaŭparolo

Atentu kinon, radiofonon, televizion kaj aliajn artojn, penante kleriĝi.

Legu tamen spiritisman libron, kiu instruas pridistingi.

Andreo Ludoviko

EN PLI GRANDA MONDO estas plia libro de la Spirito Andreo Ludoviko, mediume ricevita per Francisco Candido Xavier, kaj nun en Esperanta traduko.

En ĝi la leganto trovos mirindajn raportojn pri la laboro, kiun en la eksterteraj helpsferoj bonfaraj, saĝaj kaj amaj Spiritoj plenumas tute abnegacie, en la nomo de la Universa Frateco.

Per rakontoj teksitaj en lingvaĵo simpla, sed kun alta morala-filozofia karaktero, tiu libro ankaŭ malkaŝas al ni la sciencan flankon de la konceptoj rilate la cerbon, la nervan sistemon kaj la menson, rigardataj laŭ la vidpunkto de la Spiritoj specialigitaj pri tiu temo, kiuj donas al la leganto mirindajn instruojn, helpante lin pli facile kompreni la meĥanismon de kelkaj mensmalsanoj ankoraŭ troviĝantaj en la sfero de la hipotezoj formulitaj de la nuntempa materialisma psikiatrio.

El la ĉiutagaj mensaj konfliktoj plurfoje fontas gravaj kaj daŭraj obsedivaj procesoj strikte rezultantaj ne nur el la modifo de la elementoj, kiuj konsistigas nian somatan korpon, sed ankaŭ el ekstermateriaj faktoroj, kion Spiritismo penas klarigi kaj analizi, faciligante pli bonan komprenon pri la surtera ekzistado kaj ĝia intima rilato kun la realaĵo de la spirita ekzistado, sen kio la ŝanĝiĝo de la homa konduto neniel povas esti komprenata en sia tuta pleneco.

Libro renovigas la menson, plilarĝigante aŭ mallarĝigante la horizontojn de la penso.

Estas ja pro tio, ke ia nova libro, kvazaŭ ia gvidanto inter ideoj, venas transdoni al la nuna generacio novajn respondojn al malnovaj demandoj, proponante adekvatajn solvojn al la antikva problemo pri la homa feliĉo.

La krepusko de la civilizacio cedas lokon al la tagiĝo de nova jarmilo, kaj la surtera vojaĝanto bezonas, multe pli ol antaŭe, viglan klopodon por la vojo irota.

Simile al lumturo en ombra nokto, la spiritisma libro estas espero kaj konsolo, morala averto kaj beletra romano, interesa klarigo pri vivmaniero, karesa admono kaj frata renkontiĝo kun la realo, ĉar ĝi subtenas la noblan homan konduton kaj solvas ĉian moralan problemon.

Dum la nuntempa literaturo ordinare malhumaniĝas kaj vulgariĝas, fariĝante ilo de malnoblaj interesoj, la spiritisma libro, disdonante Amon kaj vastigante Bonecon, donas al la Universala Penso oportunan planiron je libereco por la Eterna Vivo plena de gloro, espero kaj senmorteco, ĉar, transdonante

elstaran kulturon, ĝi samtempe kaj trafe instruas pridistingi.

*

Mi ĝojas, ke la Brazila Spiritisma Federacio de preskaŭ unu jarcento disvastigas, pere de la libro, la plej sublimajn instruojn, celante la homan mensan ekvilibron, kaj en tiu periodo ĝi jam publikigis proksimume tricent verkojn, multaj el ili jam plurfoje reeldonitaj en la portugala lingvo kaj en Esperanto.

Same mi sincere dankas la laŭdindan helpon de la kompe- tentaj samideanoj Prof. Allan Kardec Afonso Costa kaj D-ro Benedicto Silva, kiuj per erudicia revizio kaj nepre necesaj sugestoj ebligis la definitivan pretigon de la traduko de ĉi tiu eminenta verko.

La Tradukinto

Uberlandia, la 14-an de Julio 1976.

Sur la evolua vojo

El la kvar anguloj de la Tero ĉiutage milope foriras homaj vojaĝantoj direkte la landon de la Morto. Ili ekiras el kleraj centroj de eŭropa kulturo, el tumultaj usonaj urbegoj, el malnovaj aziaj rondoj, el krudaj afrikaj klimatoj. Ili devenas de la metropoloj, vilaĝoj, kamparoj...

Malmultaj vivadis sur la montoj de sublimeco, ligitaj al la nobligaj devoj. La plimulto konsistas el senspertaj Spiritoj luktantaj por la konkero de titoloj, kiuj altigu ilian personon. Ili ne sukcesis esti kompletaj homoj. Trapasis la "mare magnum" de la homaro ĉe konstanta spertado. Multfoje ili alkonformiĝis al la ĉiaspecaj malvirtoj, restante memvole sur la vojoj de malsaĝo. Sed malgraŭ tio ili preskaŭ ĉiam arogis al si la nemerititan kondiĉon de "elektitoj de la Providen- co"; kaj kristaliĝintaj en tia supozo, ili aplikadis la justicon al la proksimulo, ne sciante siajn proprajn mankojn, atendante ian paradizon de graco por si mem kaj ian inferon de senfina turmento por la aliaj. Kiam perdiĝintaj sur la konfuzaj vojoj de la blinda materialismo, ili senprave kredis, ke en la tombo estingiĝus ilia memoro; kaj, kiam aliĝintaj al religiaj skoloj, krom malmulte da esceptoj, ili ventkapaj kaj senpripensaj fidis privilegion, por kies merito ili neniam ion faris.

Kie do gastigi tian strangan kaj senfinan karavanon? Kiel asigni la saman finan stacion al vojaĝantoj kun tiel diversaj kulturoj, situacioj kaj pakaĵo?

Antaŭ la Superega Justeco, madagaskarano kaj anglo ĝuas samajn rajtojn. Sed ili probable diferencas unu de la dua, laŭ individua konduto, ĉe la Dia Leĝo, kiu senerare distingas inter virto kaj malvirto, laboremo kaj mallaboremo, vero kaj hipo- kriteco, bonvolo kaj indiferenteco. Sed en la kontinua pilgrimado al la tombo partoprenas sanktuloj kaj maliculoj, diligentaj homoj kaj maldiligentaj homoj.

Ĉu estas prave taksi heterogenajn vazojn, kiel samvalorajn? Sed konsiderante nian komunan originon, ĉu ni ne estas infanoj de la sama Patro? Kial likvidi per nenuligebla kondamno la krimintojn, kiam la dia vortaro registras per fajroliteroj la vortojn "regeneriĝo", "amo" kaj "favorkoreco"? Ĉu la Sinjoro ordonus al la kreitoj la nepran kulturon de espero, se Li mem senesperus? Ĉu Li glorigus la bonvolon de la homoj kaj Li mem restus en la malluma karcero de neado? Ĉu sovaĝulo, kiu eliminis siajn similulojn per sagoj, ricevis en la mondo la samajn oportunajn okazojn lerni, kiuj feliĉigas la super- civilitan eŭropanon, kiu ekstermas sian similulojn per mitralo? Ĉu ambaŭ estis preparitaj por la definitiva eniro en la paradizon de senfina feliĉo sole nur pro la simbola bapto aŭ danke al la malfrua pento en sia lito de morto?