Ĉe tiu parto de la rakonto, Kalderaro eksilentis.
Li tuŝis la korteksan regionon kaj daŭrigis:
La krima menso sieĝita de la konstanta ĉeesto de sia viktimo, perturbanta ĝian memoron, fiksiĝis en la meza regiono de la cerbo, ĉar la doloro de la konsciencoriproĉo ne permesis al ĝi eniron en la superan sferon de la perispirita organismo, kie la plej noblaj principoj de estulo starigas la sanktejon de manifestado de la Dia Konscio. Vipas lin, terurita de siaj re- memoroj, neesprimebla timego antaŭ la konsciencaj juĝoj. Aliflanke, pli kaj pli interesiĝinta garantii la feliĉon de sia familio, sola oazo en la varmega dezerto de diaj doloraj rememoroj, la malfeliĉulo, tiam respektata pro la socia pozicio, kiun mono konstruis por li, sin donis al febra kaj seninterrompa aktiveco. Mense vivante en la meza regiono de la cerbo, preskaŭ ekskluzive, li nur ĝuis ian trankvilon, agante kaj laborante iel ajn, eĉ iele trapele. Li provis forkuri de si mem, per ĉiuj rimedoj, laŭ sia povo. Li enlitiĝadis malvigliĝinta, pro laciĝo de la korpo, kaj ellitiĝadis, en la sekvanta tago, malforta kaj laca dueli senutile kun sia nevidebla persekutanto dum la dormhoroj. Sekve, li naskis la malekvilibron de sia perispirita organismo kaj tio malordigis lian motorzonon, kaŭzante la organaran ĥaoson.
Li faris karakterizan movon kun la montrofingro kaj akcente diris:
Rimarku la korteksajn centrojn.
Mirante, mi rigardadis tiun admirindan mikroskopan mondon. La piramidoformaj ĉeloj, distingiĝantaj pro la grando, esprimis la gravecon de la funkcioj, kiujn ili devis plenumi en la laborejo de la nervaj energioj. Atente rimarkante la vidaĵon, ne ŝajnis, ke mi ekzamenadas la vivan histon de blanka-griza substanco: mi havis la impreson, ke la kortekso estas fortika funkcianta dinamo. Ĉu ni ne estus antaŭ ia aparato kun kompleksa strukturo? Malgraŭ tiuj impresoj, mi rimarkis, ke la cerba substanco kvazaŭ moliĝas.
Mi restis plu perpleksa, nesciante, kiel esprimi la konform- ajn komentariojn, kiam la Asistanto venis helpe al mi, klarigante:
- Ni estas antaŭ la perispirita organo de la homa estaĵo, alteniĝinta al sia fizika duoblaĵo tiel same, kiel ia parto de karna korpo havas intiman kontakton kun vestaĵo. La tuta perispirita kampo de la kreito estas reprezentaĵo de la fikikaj potencoj, malrapide konkeritaj de la estaĵo, jarmilojn post jarmiloj. Renaskiĝante inter la pereemaj formoj, nia subtila korpo, en nia malpli densa sfero, pro sia ekstrema malpezeco kaj eksterordinara plasteco, submetas sin sur la Terkrusto, al la leĝoj de relernado, heredo kaj fiziologia disvolviĝo, laŭ la merito aŭ senmerito, kiujn ni kunportas, kaj la necesaj misio aŭ lernado. La efektiva cerbo estas aparato el la plej kom- pleksaj, per kiu nia memo respegulas la vivon. Per ĝi ni sentas la eksterajn fenomenojn, laŭ nia komprenokapablo, kiun la sperto disvolvas; tial ĝi varias de kreito al kreito, pro la plureco de pozicioj en la evolua skalo. Eĉ la simioj aŭ la antropoidoj sur la vojo al simileco kun la homa genro ne prezentas cerbojn tute egalajn inter si. Ĉiu individuo montras ĝin laŭ la efektiva farita progreso. Sovaĝulo prezentas perispiritan cerbon kun vibroj tre diversaj ol tiuj de la pensorgano de la civilizita homo. Laŭ tiu vidpunkto la encefalo de sanktulo elĵetas ondojn distingiĝantajn de tiuj, kiujn elĵetas la mensa fonto de sciencisto. La akademia skolo sur la Terkrusto ligiĝas al la koncepto pri tuŝebla formo transiĝe al transformoj pro malsano, kadukeco aŭ morto. Sed ĉi tie ni ekzamenas la organismon, kiu modlas la manifestojn sur la fizika kampo, kaj ni rekonas, ke la tuta nerva aparato estas el superega kategorio. La nerva ĉelo estas ilo kun elektra naturo ĉiutage sin nutranta per adekvata brula materialo. Ekzistas sensaj, motoraj, peraj kaj refleksaj neŭronoj. Estas tiuj, kiuj ricevas la eksterajn sensojn kaj tiuj, kiuj ricevas impresojn de la konscienco. En la tuta ĉela kosmo funkcias malŝaltiloj kaj konduktiloj, elementoj por elsendo kaj ricevo. La menso estas orientanto de tiu mikroskopa universo, en kiu miliardoj da korpuskloj kaj plurformaj energioj sin donas al ĝia servado. El ĝi venas fluoj de volo, determinantaj vastan reton da stimuloj, reagantaj antaŭ la postuloj de la ekstera mondo aŭ kontentigantaj la sugestojn de la internaj zonoj. Lokita inter la objektiva kaj subjektiva mondoj, ĝi estas devigata de la Dia Leĝo lerni, observi, elekti, malakcepti, akcepti, ricevi, konservi, riĉiĝi, prilumiĝi, ĉiam progresi. El la objektiva ĝi spertas la batojn kaj influojn de la rekta lukto;
el la subjektiva sfero ĝi absorbas la pli aŭ malpli intensan inspiron de la elkarniĝintaj aŭ enkarniĝintaj inteligentoj al ĝi similaj, kaj la rezultatojn de la mensaj kreoj, kiuj estas pro- praj al ili. Kvankam ĝi ŝajnas senprogresa, la menso tamen iras sian vojon, sen retroiroj, sub la nepra influo de la videblaj aŭ nevideblaj fortoj.
Dum ordinara paŭzo de la klarigoj, okupis min nombraj kaj seninterrompaj asociadoj de ideoj.
Kiel mi komprenu ĉiujn instruojn de Kalderaro? Ĉu la ĉeloj el la fiziologia amaso ne havas proprajn karakterizaĵojn? Ĉu ili ne estas infinitezimaj personoj kunigitaj sub disciplino, en la organaj apartaĵoj, sed preskaŭ liberaj en siaj manifestadoj? ĉu ili eble estas duoblaĵoj de la spiritaj ĉeloj? kiel akordigi tian teorion kun liberigo de la mikroorganismoj tuj post la morto de la korpo? Se tiel estus, ĉu la memoro de enkarniĝinto ne devus liberiĝi de la provizora forgeso pri la pasinteco?
La instruanto kaptis miajn internajn demandojn, ĉar li trankvile daŭrigis, kvazaŭ al mi respondante:
- Mi konas viajn demandojn kaj iam ankaŭ mi ilin faris, kiam la novaĵon kaptis mia observo. Sed hodiaŭ mi povas diri al vi, ke, se ekzistas la fiziologia kemio, ankaŭ estas la spirita kemio, kiel ni posedas la organikan kaj neorganikan, kaj estas ekstreme malfacile difini iliajn punktojn de sendependa ago. Preskaŭ neeble difini iliajn limojn, ĉar plej saĝa spirito ne kuraĝus lokalizi per dogmaj asertoj la punkton, kie finiĝas materio kaj komenciĝas spirito. En la fizika korpo, la ĉeloj mirinde diferencas. Ili montras ian personecon ĉe hepato, alian ĉe renoj kaj ankoraŭ alian ĉe la sango. Ili sin modifas senfine, aperas kaj malaperas pomile, sur ĉiuj kampoj de la ĝustadire organika kemio. Sed en la cerbo komenciĝas la imperio de la spirita kemio. La ĉelaj elementoj tie estas malfacile ansta- taŭeblaj. La delikata kaj supera scenejo ĉiam estas sama, ĉar la animolaboro postulas fiksiĝon, profiton kaj kontinuecon. Stomako povas esti alambiko, en kiu la infinitezima mondo sin montras per tumulta animaleco, alproksimiĝante al la mal- supraj vivaj estaĵoj, ĉar stomako ne devige bezonas rememori, kian nutran substancon oni donis al ĝi por digesto en la antaŭtago. Sed la organo por mensa esprimo postulas kemiajn personecojn de superega tipo por nutri sin per spertoj, kiuj devas esti registrataj, gardataj kaj rememorataj ĉiam, kiam oportune kaj necese. Tiam la supera kemio intervenas, kaj dotas la cerbon per neanstataŭebla materialo en multaj apartaĵoj de ĝia interna laboratorio.
La Asistanto eksilentis kelkajn sekundojn, kvazaŭ donante al mi tempon por pripensi.
Poste li ĝentile daŭrigis:
Vere, ĉe tio ekzistas nenia mistero. Ni ree prenu la temon pri la evoluantaj spiritaj fortoj. La spirita principo venis en la varmetan sinon de la akvoj per la ĉelaj organismoj, kiuj sin tenis kaj multiĝis per simpla dupartiĝo. Dum miloj da jaroj ĝi longe vojaĝis en la spongo, ekregante memstarajn ĉelojn, al ties trudante obeemon kaj kolektivemon ĉe la primitiva muskola organizaĵo. Antaŭ ol provi la bazojn de la nerva aparato, ĝi pasigis longan tempon en meduzo, en vermo, en batrako, sin trenante por eliri el la malluma kaj kota fundo de la akvoj por komenci siajn unuajn spertojn en la tagmeza suno. Kiom da jarcentoj ĝi travivis, prenante monstrajn formojn, pliperfektiĝante ĉi tie kaj tie, helpate de la nerekta influo de la superaj inteligentoj? Neeble nuntempe respondi. Ĝi suĉis la abundan sinon de la Tero, senĉese progresante, tra miljaroj, ĝis konkero de pli alta regiono, kie ĝi sukcesis ellabori sian propran nutraĵon.