Выбрать главу

Kalderaro fiksis sur min signifan rigardon kaj demandis:

Ĉu vi sufiĉe komprenis?

Antaŭ la surprizo de la novaj ideoj, kiuj vipis mian imag- povon, malhelpante al mi la detalan ekzamenon de la afero, la mensklara kamarado ridetis kaj diris plu:

Kiom multe da klopodo ni faru por resumi la prezent- adon de tiu delikata temo, tiu antaŭa parolo pri ĝi ĉiam naskas perpleksecon. Mi volas diri, Andreo, ke la spirita principo, ekde la nekonata momento de sia kreado, iras senhalte antaŭen. Ĝi apartiĝis de la oceana interno, atingis la supraĵon de la protektantaj akvoj, moviĝis direkte al la marbordaj kotoj, baraktis en ŝlimejo, alvenis al la firma tero, spertis en arbaro abundan materialon da reprezentaj formoj, altiĝis de la grundo, vidis la ĉielon kaj, post multe da jarmiloj, dum kiuj ĝi lernis alpropriĝi, nutri sin, elekti, memori kaj senti, akiris inteligenton... Ĝi vojaĝis de la simpla impulso al eks- citeco, de eksciteco al senso, de senso al instinkto, de instinkto al racio. Dum tiu peniga pilgrimado, sennombraj jarmiloj forpasis super ni. Ni en ĉiuj tempoj forlasas malsuperajn sferojn, por ke ni iru en la superajn. Cerbo estas la sankta organo por manifestado de la menso, transirante de la primitiva animaleco al la homa spiriteco.

La orientanto eksilentis, tuŝetis min, kvazaŭ kunulo sperta ĉe studo, stimulanta humilan lernanton, kaj poste aldonis:

Unuvorte, la homo de la lastaj dekoj da jarcentoj reprezentas la venkantan homaron, elirantan el la primara bestostato. Tiun kondiĉon ni partoprenis, ni, elkarniĝintoj, pomilione da Spiritoj ankoraŭ pezaj, ĉar ĝis nun ni ne foiĵetis la enhavon de malsuperaj kvalitoj de nia perispirita organizaĵo; tia cirkonstanco nin pelas vivi, post la fizika morto, en similaj aroj, en efektive progresintaj societoj, sed similaj al la surteraj grupoj. Ni oscilas inter libero kaj reenkarniĝo, nin perfektigante, nin polurante, ĝis atingi per propra rafinado aliron al la sublimaj esprimoj de la Supera Vivo, kies kompreno ankoraŭ ne estas al ni permesata. Sur la du flankoj de la ekzistado, sur kiuj ni moviĝas kaj sur kiuj troviĝas naskiĝo kaj morto de la densa korpo, kiel pordoj por komuniko, la konstrua laboro estas nia beno, preparanta nin por la dia estonteco. La aktiveco en la sfero, kiun ni nun okupas, estas por tiuj, kvitaj al la Leĝo, pli riĉa de beleco kaj feliĉo, ĉar la materio estas pli maldensa kaj pli obeema al niaj postuloj de supera inklino. Sed, kiam ni renaskiĝas, surprizas nin la peza laboro de ripetado por la necesa lernado. Tie ni semos por ĉi tie rikolti, plibonigante, reĝustigante kaj beligante ĝis atingi perfektan rikolton, abundan ejon da nutraj granoj, por ke ni transiru kapablaj kaj venkaj en aliajn "mondojn en la ĉielo". Sed rilate la servojn de pago kaj elaĉeto ni ne devas kredi, ke la karna sfero estas la sola kapabla prezenti la benatan okazon por akra kaj savanta sufero. Ekster ĝi, en mallumaj regionoj, kiajn vi ne povas nescii, estas okazo de elaĉeta traktado por la pli malfeliĉaj ŝuldantoj, kiuj memvole faris pereigajn ŝuldojn antaŭ la Leĝo.

Estiĝis mallonga paŭzo, kiun mi ne interrompis, konsideran- te la nekonvenon de ia ajn demando miaflanke.

Kalderaro tamen afeble daŭrigis:

Vi demandas la motivon, kial enkarniĝinto ne konservas la tuton de siaj rememoroj pri fora pasinteco; kompreneble, pro la tiel granda supereco de la perispirita korpo kompare kun la fiziologia meĥanismo. Se la fizika formo evoluis kaj perfektiĝis, tiel same certe okazis al la perispirita organismo tra la aĝoj. Ni mem, en nia relativa spirita kondiĉo, ankoraŭ ne posedas la proceson de tuta rememoro pri la iritaj vojoj. Ni ne estas ankoraŭ kun sufiĉa lumo por profite malsupreniri al ĉiuj anguloj de la abismo pri la originoj; tian kapablon ni akiras nur poste, kiam nia animo estos senigita je ĉia ajn restaĵo de ombro. Sed komparante nian situacion kun la malpli klarmensa stato de niaj enkarniĝintaj fratoj, ni devas ne forgesi, ke la nerva sistemo, la motora kortekso kaj la fruntalaj loboj, kiujn ni nun ekzamenas, estas nur ordinaraj punktoj de kontakto inter la perispirita organizaĵo kaj la fizika aparato, nepre necesaj unu al alia, al laboro de riĉiĝo kaj kreskado de la eterna estulo. Laŭ pli simpla parolo ili estas spirejoj por la impulsoj, spertoj kaj altaj konoj de la efektiva persono, kiu ne estingiĝas en la tombo, kaj kiu ne eltenus ŝarĝon de duobla vivo. Tial, atentaj al la devoj truditaj al konscio pri viglado je la ĉiutagaj servoj, ili plenumas dampantan funkcion: ili estas lumoŝirmiloj bonefike agantaj, por ke la enkarniĝinta animo laboru kaj evoluu. Krom tio, naskiĝo kaj morto en la karna sfero, por ĉiuj homoj, estas biologiaj okazaĵoj, nepre necesaj al renoviĝo. Vere, sur la Terkrusto ne estas tuta forgeso, nek tuja restarigo de memoro en la regionoj de ekzistado, nature sekvantaj la kampon por fizika aktiveco. Ĉiuj homoj konservas inklinojn kaj kapablojn, kiuj estas preskaŭaj efektivaj rememoroj pri sia pasinteco; trairinte la tombon, ne ĉiuj tuj reakiras la tuton de siaj rememoroj. Kiu tro materiiĝas longe restante en malalta vibra pozicio, sur la kampo de densa materio, tiu ne povas subite relumigi la lampon de sia memoro. Li bezonos multe da tempo por liberiĝi de la pezaj envolvaĵoj, al kiuj li sin neatenteme alligis. Ankaŭ meze en la homa lukto estas nepre necese, ke la neŭronoj fariĝu gantoj, pli-malpli dikaj, ke la flukso da rememoroj ne malpliigu la edifan klopodon de la enkarniĝinta animo, sin doninta al noblaj celoj de evoluo aŭ elaĉeto, pliboniĝo aŭ sublima servado. Sed estas grave rekoni ke nia menso ĉi tie agas sur la perispiritan organismon, kun povoj multe pli grandaj, danke sian nevulgaran naturon kaj la elastecon de la materio, kiu nun nin formas. Tio tamen sur niaj agokampoj ne evitas al ni la krudajn manifestiĝojn, la bedaŭrindajn falojn, la komplikajn malsanojn, ĉar la menso, mastro de korpo, eĉ ĉi tie estas atingebla por malvirto, mal- fortiĝo kaj ruinigaj pasioj.

Ĉe tiu parto de la klarigo mi kuraĝis demandi dum la fariĝinta espontanea paŭzo:

Kiel tute simple kompreni la tri regionojn de la cerba vivo, pri kiuj vi parolis?

Mia kunulo tuj kontentigis min kaj respondis:

Nerva sistemo, motora zono kaj fruntalaj loboj, en la karna korpo, kiuj esprimas impulsiĝon, sperton kaj superajn konojn de la animo, konsistigas la kampojn de fiksiĝo de la en- aŭ elkarniĝinta menso. La troa restado sur unu el tiuj kampoj, kun ties koncernantaj agoj, okazigas la destinon de la individua kosmo. Homo, longe restanta sur la regiono de impulsoj, perdiĝas en labirinto de kaŭzoj kaj efikoj, kaj malŝparas tempon kaj energion; tiu, sin absolute donanta al maŝineca klopodo, sen konsulto al sia pasinteco kaj sen baza organizo por la estonteco, tiu aŭtomatigas sian ekzistadon, ĝin senigante je edifa lumo; kiu ekskluzive staras en la templo de la superaj nocioj, tiu troviĝas en danĝero de kontemplado sen verkoj, de meditado sen laboro, de rezigno sen profito. Por ke nia menso iru antaŭen, direkte al la supro, estas nepre necese, ke ĝi ekvilibru, helpante sin per la pasintaj akiroj, por gvidi la nunajn laborojn, kaj samtempe subtenante sin per la kristalklara kaj bela espero, fluanta el supera fonto de alta idealo; per tiu fonto ĝi povas kapti el la dia mondo la restarigantajn energiojn, kaj tiel konstrui sian sanktigan destinon. Kaj, ĉar ni estas nedisigeble ligitaj al tiu akord- iĝintaj kun ni, danke al fatalaj universaj planoj, kiam ni malekvilibras pro troa mensa fiksiĝo en unu el la cititaj regionoj, tiam ni ekrilatas kun la en- aŭ elkarniĝintaj inteligentoj en kondiĉoj analogaj al la niaj.