Kun frateca mieno la instruanto demandis:
Ĉu vi komprenis?
Mi jese respondis, posedita de sincera ĝojo, ĉar mi fine asimilis la lecionon.
Kalderaro fluis magnetajn emanaĵojn sur la kranion de la malsanulo, envolvante ĝin en bonefikajn fluidaĵojn, kaj diris al mi post longa paŭzo:
Jen ĉi tie du amikoj kun mensoj fiksitaj sur la regiono de primaraj instinktoj. Post ripetataj vibroj sur la pensokampo, tiu enkarniĝinta, kiu evitas rememoron kaj konsciencoriproĉon, ruinigis siajn motorocentrojn, ankaŭ malordigante la endokrinan sistemon kaj perturbante la vivajn organojn. Tiu elkarniĝinto aliigis ĉiujn energiojn en substancon por nutri venĝideon, enloĝinte en malamo, en kiu li troviĝas, ekster racio kaj karitato. La situacio de ambaŭ estus alia, se ili estus forgesintaj la falon, por restarigi sin per la konstrua laboro kaj per la frata kompreno, en la sanktejo de la efektiva pardono.
La Asistanto vidigis novan brilon en siaj penetrorigardaj okuloj kaj aldonis:
- Kiel ni konstatis, Jesuo Kristo estis tute prava, kiam li rekomendis al ni amon al niaj malamikoj kaj preĝon al tiuj, kiuj nin persekutas kaj kalumnias. Tio ne estas simpla virto, sed scienca principo de liberiĝo de la estulo, de progreso de la animo, de spirita vasteco: en la penso loĝas la kaŭzoj. Venos tempo, kiam amo, frateco kaj kompreno, signifantaj spirito- statoj, estos tiel gravaj por la enkarniĝinta menso, kiel pano, akvo kaj medikamento; tio dependas nur de tempo. Estas prave, ke oni ĉiam atendu bonon, kun dia optimismo. La homa menso ĝenerale supreniras al la supera kono, malgraŭ tio, ke iafoje okazas la malo.
Poste Kalderaro restis longajn minutojn en viglaj magnetaj disradiadoj, kiuj, envolvante la kapon kaj spinon de la mal- sanulo, ŝajnis al mi forte reanimantaj, ĉar baldaŭ la malsanulo, antaŭe torturata, sin donis al trankvila dormo, kvazaŭ li estus sorbinta tre mildan dormigilon. Post nelonge li troviĝis en nia rondo nedaŭre apartigita de sia densa korpo, posedita de teruro antaŭ la nefleksebla turmentanto, kiu sin tenis sidanta, nekortuŝebla, en unu el la anguloj de la lito.
Mi rimarkis, ke la malsanulo ne sentis nian ĉeeston, kaj ankaŭ tio okazis al la turmentanto en silenta atendo.
Mi estis konvinkita, ke la Asistanto faros al ili longajn predikojn; sed Kalderaro sin tenis en absoluta silento.
Mi ne detenis min: mi lin pridemandis. Kial oni ilin ne helpas per klarigaj vortoj? La malsanulo ŝajnis afliktita, dum nun la persekutanto fariĝas pli agresiva. Kial oni ne senmovigas la kruelan brakon, kiu minacas malfeliĉulon? Ĉu ne estus juste malhelpi tiun kolizion, kiu kuntrenus neatenditajn konsek- vencojn al la enhospitaligita kamarado?
La instruanto serene aŭdis min kaj respondis:
Ni vane parolus, Andreo, ĉar ni ankoraŭ ne scias ilin ami, kvazaŭ ili estus niaj fratoj aŭ niaj infanoj. Por ni ambaŭ, spiritoj kun iom pli evoluinta rezono, sed kun sentoj malpli superaj, ili estas du malfeliĉuloj, kaj nenio pli. Ni nun donas al ili, el tio, kion ni disponas, t.e. bonefikan helpon sur la kampo de ilia eksteraj suferoj, laŭ niaj akiroj de kono.
Li rigardis al granda proksima pordo kaj akcente diris:
Tiu helpo tamen ne estas forgesita. Fratino Cipriana, gvidantino de la helpaj servoj de la grupo, ĉe kiu mi kunlaboras, eble ne malfruiĝos.
Post kelkaj minutoj, dum kiuj persekutanto kaj vi- ktimo interŝanĝadis amarajn vortojn, la komplezema mentoro daŭrigis:
Ĉu vi memoras pri De Puysegur?
Jes, mi neprecize memoris pri li. En mia cerbo okazis libera asociiĝo de ideoj kaj mi rememoris studojn, kiujn mi faris pri iaj realigoj de Charcot. Sed mi ne povis mencii detalaĵojn, ĉar psikiatrio ne estis mia efektiva laborkampo en la medicino.
Kalderaro ĝentile daŭrigis:
De Puysegur estis unu el la unuaj magnetizistoj, kiu trovis la revelaciantan dormon, dum kiu estas eble konversacii kun paciento en konscienca stato alia ol la ordinara. De tiam tiu malkaŝo impresas la psikologojn; el ĝi venis nova tera- peŭtiko por kuracado de nervaj kaj mensaj malsanoj. Sed por ni, "en ĉi tiu flanko" de la vivo, la fenomeno estas tre ordinara: milionoj da personoj ĉiutage ekdormas sub la magneta influo de spiritoj-amikoj, por ke ili estu helpataj per neprokrasteblaj decidoj.
Kial ni nun ne provu doni parolan klarigon al tiuj niaj amikoj? - mi senpacience insistis, observante la suferantajn estulojn, kiuj interŝanĝis insultojn kaj akuzojn.
Ĉar, se kono ekstere helpas, nur amo interne helpas - trankvile daŭrigis la instruanto. Per nia kulturo ni kiel eble korektas efikojn, sed tiuj amantaj sukcesas atingi la profundajn kaŭzojn. Nu, niaj malfeliĉaj amikoj bezonas helpon en ilia interno, ke ili definitive ŝanĝu siajn mensajn sintenojn... Kaj ni ambaŭ nun konas, nesciante ami...
En tiu momento, iu ekaperis ĉe la enirpordo. Ho! Tio estis ĉarma plenaĝa virino; ŝiaj okuloj disradiis mildan kaj ameman brilon. Mi kliniĝis kortuŝita kaj respektema. Kalderaro tuŝetis mian ŝultron kaj murmuris en mian orelon:
- Tio estas fratino Cipriana, portanta la dian fratan amon, kiun ni ankoraŭ ne akiris.
POVO DE LA AMO
La senditino alproksimiĝis al ni kaj nin salutis. Kalderaro ĝentile prezentis min.
Ŝi fikse rigardis la bedaŭrindan scenon kaj parolis al la Asistanto:
Mi gratulas vin por la helpo, kiun vi ekde la lastaj tagoj donadas al la malfeliĉaj fratoj. Nun ni realigos la finan parton de la laboro, certaj pri la sukceso.
Mia klopodo - humile aldiris la interparolanto - estis preskaŭ nula, kaj konsistis el nuraj antaŭpreparoj.
Fratino Cipriana afable ridetis kaj demandis:
Kiel ni atingu la finon, ne irante de la komenco?
Ho fratino! kono iomete povas, se oni ĝin komparas kun multo, kiun amo ĉiam povas.
Stranga esprimo montriĝis sur la fizionomio de la senditi- no, kvazaŭ tiuj diroj profunde vundis ŝian naturan modestecon. Kaŝante siajn proprajn meritojn, ŝi parolis:
La Dia Sinjoro scias, ke mi ankoraŭ estas ne kapabla realigi tion, kion vi atribuas al mi. Mi estas malforta kaj neperfekta, kaj mi devas paŝi plu senfine por akiri la amon, kiu fortikigas kaj perfektigas.
Longe rigardante mian kunulon, ŝi diris plu:
Ni frate kunlaboras ĉe la verko, kiu apartenas al la Plejalta. Mi esperas, ke la amikoj restu laborantaj, efektivigante la pli grandan servoparton, ĉar miaflanke mi nur plenumos la simplajn devojn, kiujn patrina koro povas realigi.
Tiel dirinte, ŝi venis al ambaŭ malfeliĉuloj kaj restis en teniĝo de preĝanto.
Kion tiu virino kun eksterordinara esprimo estus petanta de la Superaj Fortoj? Ravite mi sentis ŝian profundan sin- cerecon, ŝian fidelan humilecon. Tiu preĝo, en kiu ŝi koncentriĝis dum kelkaj minutoj, saturiĝis per sublima povo, ĉar baldaŭ milda lumo venis de supro sur ŝian respektegindan frunton. Cipriana grade fariĝis pli bela. La diaj radioj fluantaj de la nevideblaj fontoj, envolvante ŝin, tute transfiguris ŝin. Mi havis la impreson, ke ŝia perispirita organaro sorbas la mirindan helecon, kiu akumuliĝis en ŝia interno.
Post kelke da sekundoj, brilega haloo ĉirkaŭis ŝin, kies sanktecon mi devis respekti. El ŝiaj okuloj, torako, manoj elfluis neintensa kaj milda lumo, kiu ne kaŭzis timon al mia surprizita retino. Ŝi estis bela, disradianta, kvazaŭ ŝi estis la materiiĝo de la madono de Murilo, danke al mirakla aperaĵo.
Antaŭ ŝia transfigurita persono, mi preskaŭ adorkliniĝis, ĉar forta estis mia emocio dum tiu neforgesebla minuto.
Ŝi direktis al ni nenian rigardon, eble pro humileco, dezir- ante kaŝi la altan pozicion, kiun ŝi ĝuis.
Ŝi etendis la manojn al la du malfeliĉuloj, ilin helpante per sia amema magnetismo, kaj mi ravite rimarkis, ke la povo de tiu supera virino modifis ilian vibran kampon. Ambaŭ sentis sin premitaj de la forto, ilin pelanta al kvietiĝo. Ili rigardis unu la alian kun neesprimebla miro, sentante respekton kaj timon, katenite de nedirebla kaj nekonata emocio... Iliaj okuloj respegulis en silento angoran demandon, kiam la senditino, alproksimiĝante, ilin delikate tuŝis sur la okulan regionon; mi miaflanke rimarkis, ke ili ambaŭ sentis pli fortan kaj videblan skuon.