Выбрать главу

Rekonante la dian povon, per kiu la senditino estis dotita, mi rimarkis, ke la malsanulo, parte liberiĝinta de sia korpo, kaj la senkompata persekutanto komencis vidi nin, kun ne- priskribebla mirego. Ili forte ekkriis, poseditaj de surprizo, kaj, ĉar ĉiu el ni juĝas la aferojn laŭ la akiritaj konoj, ili pensis, ke ili estas vizitataj de la sublima Patrino de Jesuo: ili difinis la medion laŭ la religiaj nocioj, kiujn la mondo instruis al ili.

La malsanulo subite adorkliniĝis, posedita de nebridebla emocio, kaj disfandiĝis en abundajn larmojn. Kvankam per- pleksa kaj konsternita, la alia sin tenis staranta, kvazaŭ la benata favoro en tiu horo estis nur por li mem.

- Ho Patrino de Ĉielo! - ekkriis la enhospitaligita kunulo, konvulsie ploranta - kial vi bonvolis viziti min, kiu estas krimulo? Mi hontas pri mi mem, mi estas nepardoninda pekulo, ruinigita de mia propra mizero... Via lumo montras, en ĝia tuta denseco, la mallumon, en kiu mi vivas! Kompatu min, Sinjorino!...

En tiuj vortoj de ĉagreno kaj pento estis senlima sincereco kune kun akra doloro. Sufokaj singultoj sinsekvis, interromp- ante lian kortuŝan petegon.

Cipriana proksimiĝis al li, kun brilaj kaj malsekaj okuloj. Ŝi provis starigi lin, kaj ŝi ne povis levi lin de lia genua pozicio.

La kompatema misiistino certe informiĝis pri ĉiuj detaloj necesaj al sukceso de sia misio en tiuj minutoj, ĉar, patrinece ĉirkaŭbrakante lin, ŝi vokis lin laŭ la nomo kaj klarigis:

Petro, mia filo, mi ne estas tiu, pri kiu vi pensas en la apogeo de viva konfido, vibriganta vian animon. Mi estas nur via fratino en la eterneco; sed mi ankaŭ estis patrino sur la Tero kaj scias, kiom vi suferas.

La alparolito levis la petegantajn okulojn, fikse rigardan- te ŝin, tra la dika vualo el larmoj. Kvankam videble kuraĝigita per la aŭditaj klarigoj, li tamen sin tenis en respekta kaj humila pozicio.

Mi murdis homon!... - li ekkriis, faciligante sian

koron.

La senditino karesis lian vizaĝon banitan de larmoj kaj

aldonis:

Mi tion scias.

Post kelke da tempo, dum kiu ŝi direktis sian ameman rigardon, jen al la interparolanto jen al la turmentanto, tenita de respekto en malgranda distanco, ŝi intence sin turnis al la malsanulo, tiel ke ŝi fariĝis aŭdata de la venĝanta kunulo:

Kial vi, Petro, detruis la vivon de via frato? kiel vi juĝis vin kun forto kaj rajto por rompi la dian harmonion?

Komprenigante, ke ŝi aŭdis liajn plej internajn pensojn, ŝi daŭrigis:

"Vi opiniis, ke vi faris justaĵon per viaj propraj manoj, kiam vi nur pliigis la detruantan koleron. Kial, mia filo, vi intencis ekvilibrigi la vivon, kaŭzante morton? kiel akordigi justecon kun krimo, kiam ni scias, ke la vera justulo estas tiu, kiu laboras kaj esperas al Dio, la Superega Donanto de Vivo? Antaŭ longe vi faris murdon, pensante likvidi ŝuldon per ŝprucoj de sango... Vi eliminis la korpon de amiko, fariĝinta nekomprenema kaj malhumana; sed ekde tiu tragedia momento, vi aŭdas la dian konsciencon, kiu ripetas la malnovan demand- on: "Kain, kie estas via frato Habel?" ( ) Vi de longe vivas senkonsila kaj malfeliĉa, kun animo katenita al via propra viktimo, lernante, ke malbono neniam konformiĝos al bono kaj ke la leĝo postulas de tiu, kiu kontraŭas ĝiajn saĝajn kaj suverenajn ordonojn, duoblajn tributojn. Vi detruis pacon de kunulo kaj perdis vian propran trankvilecon; vi ruinigis lian fizikan portilon, sed iradas katenita al la via, ĝin sentante, kvazaŭ pezan ŝarĝon... Vi pensis, ke vi instruas juron kaj tordis vian destinon, danĝere kurbigante vian vojon, kiu povus esti rekta kaj prilumita. Timante vin mem, ĉar ĉie vi sentis vin krimulo, vi serĉis rifuĝejon ĉe laboro senorda kaj aŭ- tomatiga; vi akiris monon, kiu neniam pacigis vian animon; vi atingis kulminan socian pozicion inter homoj, ĉe kiu tamen vi vin sentas pli kaj pli malĝoja kaj forlasita... Kial vi, Petro ne pensis pri la sanktiga preĝo? kiel vi ne pentis antaŭ la vivo, humiliĝante ĉe la piedoj de via viktimo, kun sincera kaj efektiva intenco regeneri? vi preferis la frenezan kuron serĉe de eksteraj sensacoj, la fuĝon de la regionon de materia gajno, la paseman altiĝon al pozicio de trompa regado... Terurita, vi provis forkuri de via interna tribunalo, kie la spirita povo riproĉis vian kondamnindan konduton!

Sed neniam estas malfrue por levi la koron kaj flegi la vunditan konsciencon. Multe suferante, vi vin donis al malsano kaj proksimiĝas al frenezo. Kun vundita animo kaj malorda korpo vi turnis vin al la Dia Providenco kaj tial jen ni estas ĉi tie. Sed, mia amiko, ni ne uzas nian voĉon por vipi vian spiriton, jam tiel punitan de vi mem kaj tiel malfeliĉan! Ni venas al via renkonto por kuraĝigi vin je la regeneriĝo. Kiu povos iun kondamni, post kiam li partoprenis en la karnaj sortovicoj? kiu sentas sin sufiĉe pura kaj sanktigita por ĵeti la unuan ŝtonon, eĉ post kiam li trapasis la cindran limon de tombo? kiu el ni eble trapasis senmakule la fluojn de la ŝlimejo? Ho, Petro, la fundamento de la dia verko estas la senmezura amo. Ni troviĝas ĉi tie, ĉar ni amas vin, kaj ni intencas altigi vian konsciencon ĝis la senfinaj kampoj de la eterna vivo. Vi preĝis kaj vokis nin. Vi malfermis vian menson

(*-1 Genezo, 4:9 - La Trad.

al la regenera forto, kaj ni estas viaj fratoj. En alia tempo multaj el ni ankaŭ penetris en la malluman groton de la valoj de hommortigo, de maljusteco kaj morto; sed ni haltis sur la vojo, abomenis krimon, lutis per larmoj la ringojn rompitajn de nia malprudento, kaj, kulturante pardonon kaj humilecon, ni lernis, ke nur amo savas kaj konstruas por ĉiam.

Memoru pri viaj propraj bezonoj, interrompu la marŝon de la aflikto, rekonsideru vian konduton kaj prenu alian kompromison antaŭ la Dia Justeco."

Post longa paŭzo, Cipriana malfermis la patrinajn brakojn kaj aldonis:

Stariĝu kaj venu al mi. Mi estas via spirita patrino en la nomo de Dio.

Kun brilaj kaj larmantaj okuloj la malsanulo stariĝis kvazaŭ infano kaj, nin kortuŝante, ekkriis:

Ĉu mi meritos tiel grandan gracon?

Kiel ne, mia filo? La Patro ne respondas niajn petegojn per kondamnaj paroloj. Ni venas al vi en la nomo de la Patro, nia Superega Sinjoro.

Tion dirinte, ŝi alpremis lin ĉe sia sino; sed estis tia amemo en tiu neatendita brakumo, ke aliaj ĉirkaŭstarantoj, krom mi, dirus, ke ili ĉeestas renkontiĝon de karesa patrino kun ŝia forestinta filo, post longa kaj dolora apartiĝo.

La malfeliĉulo klinis la kapon sur unu el ŝiaj ŝultroj, elmontrante senfinan konfidon kaj infane flustris:

Patrino de la Ĉielo, neniu sur la Tero iam tiel parolis

al mi...

Oni vidis lian ĝojon sur lia feliĉa mieno.

Cipriana bonkore kuraĝigis lin kaj klarigis:

Estas nepre necese, ke vi kvietigu vian ekscititan menson, deponante la malnovajn afliktiĝojn en la manoj de la Sinjoro.

Tiam mi direktis al Kalderaro mian emocian rigardon kaj rimarkis, ke larmoj fontis ne nur el miaj okuloj. Mia kunulo ankaŭ havis larmojn abunde fluantajn sur sia flegma vizaĝo.

Tuŝite de mia silenta demando, li parolis per voĉo apenaŭ perceptebla:

Plaĉu al Dio, Andreo, ke ni ankaŭ lernu ami por akiri la povon transformi korojn.

La senditino, kiu laŭŝajne ne rimarkis nin, aliris la tur- mentanton, subtenante Petro ĉe la brakoj, kvazaŭ li estis ia malsana infano. La persekutanto atendis ŝin, rektestaranta kaj fiera, montrante sin nesentebla por la paroloj, kiuj regis niajn korojn. La misiistino, anstataŭ timi, proksimiĝis al li, preskaŭ lin tuŝante kaj humile parolis:

Kion do vi faras, Kamilo, tute fermita por la kompato?

Montrante nekompreneblan malvarmecon, la turmentanto

kruele respondis:

Kion povas fari mi, la viktimo, krom senkompate

malami?