Выбрать главу

Malami? - ree demandis Cipriana, ne ŝanĝiĝante. Ĉu vi scias la signifon de tia konduto? La viktimoj ne inklinaj al pardono kaj kompreno ordinare superas per hardeco kaj malico la kondamnitojn, kaŭzante hororon kaj kompaton. Kiom da homoj uzas tiun titolon por manifesti la monstraĵojn amasiĝintajn en sia animo! kiom da aliaj profitas la momenton de senpripenso de nescianta aŭ malfeliĉa amiko por komenci multjarcentan persekuton en la infero de kolero! Viktima kondiĉo ne donas al vi sanktecon; vi uzas ĝin por semi sur via propra vojo ruinon kaj mizeron, mallumon kaj rubojn. Petro sendube vundis vin en momento da frenezo, perdita en la iluzio de tumultema junuleco; sed, estante familia patro, laŭŝajne pripensa kaj prudenta homo, vi ne trovis en via spirito plej malgrandan fasketon da frata kompato por lin senkulpigi. De dudek jaroj vi altiras ĉirkaŭ vi vipuran venenon, aspektante malsata ŝakalo. Povante akiri gloron de la venkintoj kun la Kristo, vi preferis la venĝan ponardon, egaligante vin al la malmolkoraj malbonfarantoj. Ĝis kie vi iros, mia filo, kun viaj malŝatindaj sentoj? al kia murego da doloro vi estos man- katenita de la Dia Justeco?

El la okuloj de Cipriana fluis dikaj larmoj.

Kamilo ŝanceliĝis inter nefleksebleco kaj kapitulaco. Eks- trema paleco kovris lian vizaĝon kaj, kiam laŭŝajne li estis trafe maltrafe respondonta, jen la misiistino direktiĝis al mia instruanto, humile petante:

Kalderaro, mia amiko, helpu min konduki ilin. Ni iru ĝis la hejmo de Petro, kie Kamilo kontentigos niajn petojn.

Mia kunulo ne hezitis. Turninte sin al mi, li diris:

Nia Fratino transportos Petron per siaj propraj rimedoj, sed la alia, terure sklavigita al siaj malsuperaj pensoj kaj al siaj krimaj intencoj, estas peza por transporto: ni ambaŭ lin konduku.

Donante al li niajn brakojn, Kalderaro dekstre kaj mi maldekstre, mi rimarkis, ke la paciento ne reagis; eble kom- prenante la vanecon de ia ajn ribelo, li konsentis esti forportata senproteste.

Tiel ni donis nin al rapida iro.

Post nemultaj minutoj ni penetris en komfortan loĝejon en kiu ia sinjorino, en la vizitoĉambro ion trikotis apud du malgrandaj infanoj.

La konversacio en la domo estis dolĉa, pura.

Panjo - diris la pli malgranda - kie estas Neneko?

Li revenis al laboro.

Kaj Celita?

En la kolegio.

Kaj Markoĉjo?

Ankaŭ.

Mi deziras, ke ili ĉiuj estu ĉi tie, hejme...

Por kio? - demandis la patrino, ridetante.

Ĉu vi ne scias, Panjo? Por ke ni preĝu por Paĉjo. Ĉu vi rimarkis hieraŭ vespere, kiel li aspektis afliktita kaj malvigliĝinta?

Ia ĉagreno montriĝis en la lumaj okuloj de la juna sinjor­ino, sed ŝi diris per firma voĉo:

Ni fidu Dion, mia infano. La kuracisto rekomendas al ni trankvilecon kaj mi estas konvinkiĝinta, ke la Providenco elaŭdos nin.

Ŝi ĵetis inteligentan rigardon sur la knabon kaj akcente

parolis:

Iru distriĝi, Vilhelmo; iru ludi.

La malgranda Vilhelmo tamen apogis la dekstran brakon sur elementa lernolibro por unuaj literoj, meditante, kvazaŭ li nerekte sentis nian ĉeeston, dum la sinjorino subite forlasis sian trikoton por plori en ĉambro, en la distanco.

Ni kortuŝitaj observis la scenon, kiam Cipriana sin turnis al Kamilo hontigita:

Ni daŭrigu. Nia amiko efektive detruis vian fizikan vivon, en alia tempo, kaj tiel li faris doloran ŝuldon; ĉu la voĉo de tiu knabo sindoninta al preĝo ne emocias vian mal- molkoran spiriton? ĉi tiu estas la hejmo, kiun la kriminta Petro starigis por varto de la renoviĝinta Petro... Li ĉi tie ĝislace laboras por rebonigi sin antaŭ la Leĝo. Kompreninte la teruran respondecon, kiun li prenis per la bato, kiu li senpripense donis al vi, li metis sin en senordan kaj senĉesan aktivecon, detruante siajn fikikajn centrojn. Antaŭ ol siaj kvindek jaroj en la surtera korpo, li jam montras evidentajn signojn de maljuneco. Se li faris gravan eraron, li tamen ĉion eblan faras por sin rebonigi en nobla kaj utila vivo. Li subtenis sindediĉan virinon en la edziĝa institucio, donis rifuĝejon al kvin infanetoj, penante ilin konduki al bono per honesta laboro kaj edifa studo. Petro sendube ricevis estimon de siaj amikoj, atingis riĉan materian pozicion; sed li nun scias el proprasperto, ke mono ne solvas fundamentajn problemojn de la destino kaj ke la alta reputacio, kiun ni povas ĝui ĉe aliaj ne ĉiam respondas al realo. Malgraŭ ĉiuj bonoj akiritaj sur la materia kampo, li jam de longe vivas malsana, malfeliĉa, afliktita... Malgraŭ tio, favoris lin lia laboro bonintence realigita, la danko de la edzino, kiu lin nobligas, kaj la preĝo de kvin dankemaj infanoj.

Kaj vi, kion vi faris? Dum precize dudek jaroj vi ne nutras alian deziron, krom ekstermi. La abomeninda venĝo jam de longe estas la ekskluziva celo de viaj detruantaj intencoj. Via sufero nun naskiĝas el la volupto de venĝo. Ĉu valoras la penon esti viktimo, ricevi la sanktigan palmon de doloro por tiom multe malsupreniri la ŝtuparon de la vivo?

La bonfarantino post mallonga paŭzo lin kompate rigardis kaj daŭrigis:

- Sed, Kamilo, nia energia parolo ne aŭdiĝas en ĉi tiu sanktejo, kvazaŭ definitiva juĝo. Vi super ĉio estas nia frato, meritanta nian amon, nian lojalan estimon. Vizitante, ni celas helpi. Eble vi rifuzos nian fratan helpon, sed ni fidas vian regeneriĝon. Ni ankaŭ en foraj tempoj restadis en la fatala interkrutejo, en kiun vi kondukis vin mem. Ni pasigis longan tempon, kvazaŭ venena serpento ĉirkaŭvolvita, atendanta okazon ekstermi aŭ vundi. Sed la Ĉiofavoranta Sinjoro al ni instruis, ke la vera libereco fontas el la perfekta obeo al Liaj sublimaj leĝoj kaj ke nur la amo havas sufiĉan povon por savi, altigi kaj elaĉeti. Ni ĉiuj estas fratoj, ankaŭ eraremaj, infanoj de la sama Patro... Ni parolas al vi ne kiel anĝeloj, sed kiel regenerintaj homoj, pilgrimantaj al la Pli Grandaj Rondoj!

Estis tiel karesa tono en tiuj mildaj kaj saĝaj konsideroj, ke la persekutanto antaŭe malvarma kaj senkompata, forte ekploris. Malgraŭ tia aliiĝo, li levis la montran fingron al Petro kaj ekkriis:

Mi deziras esti bona kaj tamen mi suferas! Turmentas min akraj suferoj. Se Dio estas bona, kial Li forlasas min?

Tiuj singultoj eksplodantaj el lia torturara animo, profun- de vundis mian koron. Kiel detenus de ploro ankaŭ mi, tie, antaŭ tiu simbola sceno? Ĉu Kamilo kaj Petro, interligitaj de la krimo kaj elaĉeto ne reprezentas nin ĉiujn, homajn erar- emajn estaĵojn? Ĉu Cipriana tolerema kaj patrineca ne estis personiĝo de la Dia Kompato, ĉiam inklina instrui per pardono kaj korekti per amo?

Aŭdinte la parolojn de la turmentanto, la misiistino ri- markigis:

Kiu el ni, mia amiko, povos kompreni la tutan signifon de sufero? Vi demandas la motivon, kial la Sinjoro permesis ke vi travivas tiel krudan provon... Ĉu ne same estus demandi argilaĵiston pri la motivoj, kiuj pelas lin baki delikatan vazon en arda varmo, aŭ demandi artiston pri la celoj devigantaj lin marteladi la krudan ŝtonon por la majstroverko de statuarto? Kamilo, doloro ampleksigas la vivon, sinofero ĝin liberigas. Martireco estas problemo el dia origino. Provante solvi ĝin, la spirito povas altiĝi ĝis brila kulmino aŭ sin ĵeti en malluman abismon; ĉar multaj elprenas el sufero la oleon de pacienco, per kiu ili faras lumon por venki sian propran mallumon, dum aliaj eltiras el ĝi ŝtonojn kaj dornojn de ribelo, kun kiuj ili sin ĵetas en ombron de profundegaĵo.

Rimarkante, ke la malfeliĉulo amare ploris, Cipriana daŭr- igis post mallonga silento:

Ekploru! Faciligu vian koron! Larmoj de pento havas miraklan povon sur la vunditan animon.

La senditino eksilentis dum minutoj. Ŝiaj tre lumaj okuloj nun ŝajnis vagantaj en malproksima pejzaĝo...

Ŝi preskaŭ aŭtomate prenis Kamilon en la brakojn, konservante la disputantojn alpremitaj al la brusto, kvazaŭ ŝi estis ilia komuna patrino.

Post kelka tempo ŝi turnis karesan rigardon al la tur- mentanto de Petro kaj daŭrigis:

Vi diskutas la malbonon, kiu vundis vin, al la Pro- videnco vi turnas vin kun malrespektaj esprimoj... Ho! Mia filo, silentigu la benon paroli, kiam vi ne povos servi bonon. Mi ankaŭ vivis sur la Tero kaj ne suferis, kiom mi devis, se oni konsideras la trezoron de prilumiĝo, kiun mi ricevis de la ĉielo per doloro. Mi perdis miajn revojn, hejmon, edzon, infanojn! La Sinjoro ilin donis al mi, la Sinjoro ilin reprenis. Miaj du knaboj estis murditaj en civila milito, en nomo de laŭleĝaj principoj; miaj du filinoj altiritaj de la allogo de plezuro kaj oro; ili mokis mian esperon kaj restadas en la malluma sfero, embarasate en danĝeraj iluzioj. Mia edzo estis mia sola amiko nun al mi restanta; sed kiam lepro atakis mian karnon, tiam li ankaŭ forlasis min, posedite de videbla teruro. Ĉiuj amatoj forlasis min, malaperis ĉiuj favoroj de la mondo; sed, dum miaj membroj malligiĝis de la putriĝanta korpo, kiam mi troviĝis tute forlasita de tiuj, kiuj estis al mi karaj, altiĝis interne de mi la kantiko de espero. Mia animo gloris la Sinjoron de la Vivo Triumfanta... Li iam donis al mi ĉiujn favorojn de la sano kaj juneco, poste reprenante tiujn bonojn, kiujn mi prunte konservis. Li senigis min je miaj amatoj, malfaris mian organisman ekvilibron, sendis al mi malsaton kaj doloron; sed kiam mia soleco fariĝis amara kaj kompleta, jen mia fido altiĝis pli klara kaj viva... Kion bezonis mi, mizera virino, krom suferi, por sanktigi mian esperon? kion mi ankoraŭ ne bezonos por atingi la superajn fontojn? Kiuj ni estas, krom fieraj vermoj kun malbone aplikita inteligento, al kiuj milmaniere manifestiĝas la Senfina Favorkoreco, sed vane?