Выбрать главу

Tiam siavice Kamilo genuiĝis.

El la torako de Cipriana brilis fasko da lumo, penetranta en lian koron, kvazaŭ lanco el klara lunlumo.

La malfeliĉulo, nun genuiĝinta, kisadis ŝian dekstran manon, en apogeo de emocia danko, malsekigante ĝin per larmoj.

Jes - li diris, ploranta - tiamaniere vi ne parolus al mi, se vi min ne amus! Ne viaj vortoj konvinkigas min..., sed estas ja via sento, kiu min aliigas!

Same kiel okazis al Petro, li ankaŭ ekkriis:

Patrino de Ĉielo, liberigu min el miaj propraj pasioj! Fortiru la mankatenojn, kiujn mi mem forĝis..., mi volas eviti miajn nigrajn rememoraĵojn..., mi volas foriri, forgesi, min doni al la regeneranta lukto, rekomenci laboron!

Cipriana konfidis al ni la malsanulon, kies densa korpo ripozis en proksima hospitalo, kaj ŝi kun triumfanta rideto de patrina amo prenis la ekspersekutanton, murmurante:

Benata estu vi, kiu aŭdis la peton de la savanta pardono. La Patro vin benu por ĉiam! Ni foriru! La Providenco destinas por ni ĉiuj regeneran laboron...

Ŝi brakumis la naŭzan figuron de la ekspersekutanto, alpremis lin al sia koro kaj venis al ni, ĝentile alparolante:

Fratoj, mi dankas vin pro via frata helpo. Nia suferanta amiko iros kune kun mi. Mi esperas loki lin sur kampo de regenera aktiveco.

Kaj antaŭ ol adiaŭi nin, ŝi diris al mia instruanto:

Frato Kalderaro, mi atendos vian kunlaboron hodiaŭ vespere, por helpo al Kandida, kiu devos definitive "apud ni" reveni morgaŭ. Ni devas savi ŝian filinon el tuta frenezo.

La senditino foriris, kondukante la devojiĝinton kvazaŭ li estus altpreza ŝarĝo, dum nova lumo prilumis mian spiriton.

La Asistanto tuŝis al mi la ŝultron kaj parolis:

La amanta koro estas ĉiam plena de renoviga povo. Foje diris Jesuo, ke ekzistas demonoj nur regenereblaj "per fasto kaj preĝo". Iafoje, Andreo, kiel en ĉi tiu okazo, kono ne sufiĉas: la homo devas esti animita de dia forto, kiu fluas de fasto per rezigno, kaj de la lumo de preĝo, kiu fontas de la universa amo.

Ni pretiĝis rekonduki la malsanulon en la malsanulejon, kiam la dommastrino en promenvesto eniris la ĉambron kaj parolis al la infanoj:

Pretiĝu. Ni vizitos vian paĉjon post nelonge.

Ni transportis Petron sur liton, kun plej eblaj zorgoj.

Li baldaŭ vekiĝis ridetante, plibonigita, preskaŭ feliĉa. Li vokis la flegistinon, montrante novan brilon en la okuloj. Li ne plu sentis la persistan doloron ĉe la brusto. Io - li pensis - forviŝis de lia kapo la nigraĵojn, same kiel la bonfara pluvo lavas kaj heligas plumban ĉielon.

Post horo lia edzino kaj la infanoj penetris en la ĉambron, partoprenante lian ĝojon.

Petro rakontis al ili, plorante de ĝojo, ke li havis lumigan sonĝon; li asertis, ke li vidis la Sanktegan Patrinon, kiu etendis al li siajn diajn manojn plenajn de lumo.

Lia edzino, aŭdante lin, verŝis abundajn larmoj n de ĝojo kaj danko. Vilhelmo, la knabo plena de viva fido, prenis la patran desktran manon kaj ĝin kisis kun fila amo kaj danko al Dio.

Mi emocie observis la intiman scenon, en kiu la familio renkontis pacon, kaj mi rememoris Cipriana kun ŝia mirakla savanta influo kaj komprenis, ke virino sanktigita de sinofero kaj sufero aliiĝas en portantino de la Dia Patrina Amo, kiu venas en la mondon por nobligi la senton de la homoj.

FRATECA SUBTENO

Estis malfrua nokto kaj ni troviĝis ĉe la pordo de modesta ĉambro en malriĉa kuracejo.

Ĝentila fratino el nia sfero nin atendis ĉe la enirejo kaj afable nin salutis.

Kalderaro antaŭenpaŝis, demandante:

Kaj Kandida? kiel ŝi fartas?

Tre bone. Ŝi definitive devas esti kun ni morgaŭ nokte. Fratino Cipriana komisiis min zorgi pri ŝi, ke ŝia elkarniĝo serene efektiviĝu. Mi opinias, ke nia sindona amikino jam devus esti veninta; sed laŭŝajne la filino, kiun ŝi postlasos sur la Terkrusto, postulas kelkajn antaŭzorgojn.

Ni eniris la ĉambron.

Sur lito, sinjorino antaŭtempe maljuniĝinta atendis morton. Sur ŝia vizaĝo la fenomenoj de estingiĝo de la vitala tonuso estis videblaj.

Kandida, tiu fratino meritanta de ni tiom multe da kareso, ankoraŭ kateniĝis al sia korpo per tre delikataj ligiloj. Laŭ la dolĉa lumo, aŭreolanta ŝian frunton, disradianta el ŝia propra menso, mi rimarkis la grandecon de ŝia animo, ŝian serenan heroecon.

Apud ŝi junulino kun pala vizaĝo kaj malfortiĝinta korpo karesis ŝian grizan hararon, iam kaj iam forviŝante siajn larmojn kontinue fluantajn.

La Asistanto montris ŝin al mi, informante:

Tio estas la filino, kiu adiaŭas. Ni aŭdu ilin.

Kandida malfacile kuraĝigante ŝin, diris emociite:

Julieta, mia infano, gardu vin. Vi eble scias, ke mi ne plu elitiĝos. Mi timas postlasi vin forlasita al batoj en la mondo, sen amikaj manoj...

La junulino estis gorĝpremita. La abundaj larmoj evident- igis ŝian eksterman doloron.

La patrino, apenaŭ bridante la emocion, ameme daŭrigis:

Miaj filoj forlasis nin. Ni estas solaj kaj devas pensi. Mi vidas vin maltrankvila kaj pli afliktita en ĉi tiuj lastaj tagoj. Mi havas la impreson, ke la mono ne estas sufiĉa por niaj elspezoj. Kio do okazas? Mi de longe estas peza al via juneco! Sed mi plu fidas Jesuon. Mi ĉiutage petas de la Sinjoro, ke Li ne ĉesu subteni nin. Mi timas, ke via destino devojiĝu de la rekta vojo pro mi... Mi timas, infano, ke en aliaj okazoj vi fine freneziĝu...

Kaj post mallonga paŭzo, dum kiu ŝi pli ameme premis la dekstran manon de la junulineto, kiu ŝajne aĝis ne pli ol dudek jarojn, la malsanulino daŭrigis:

Aŭdu, mi petas: Vi scias, ke en la lastaj monatoj la elspezoj estas grandegaj. La operacioj, kiujn mi spertis, estis delikataj kaj longaj. La kontoj estas gigantaj. Kaj la mono? Trankviligu min, kara!

La fraŭlino forviŝis la abundajn larmojn kaj informis:

Ne afliktiĝu, panjo. Ni havas tion necesan. Mi laboras.

Sed per kudrado vi tiel malmulte enspezas! - diris la malsanulino per senespera tono.

Ho! ne tiom ĉagreniĝu! Krom niaj ordinaraj rimedoj, ni ankaŭ havas malgrandan prunton. Post kelkaj monatoj ĉio reprenos sian normalan ritmon.

Dio tion konsentu.

Post pli longa paŭzo, la malsanulino demandis:

Kie estas Paŭleno?

La filino ruĝiĝis kaj honte respondis:

Mi ne scias, panjo.

Ĉu vi longe ne intervidiĝas?

Ne - timeme denove respondis la junulino.

Mi deziras vidi lin. Mi timas morti subite... kaj mi ne vidas personon, de kiu mi petu helpon por via juneco. Kio do estos al vi tute sola, vivanta laŭ plaĉo de la cirkonstancoj? La mondo estas plena de malicaj homoj, atendantaj okazojn krimi...