Выбрать главу

Tiam, el la lumaj okuloj de Kandida ekfluis kelkajn larmoj, kiuj dolorigis mian koron.

Se mi mortos, mia infano - ŝi daŭrigis per kortuŝa tono -, ne lasu vin esti trenata de tentoj. Serĉu vivrimedojn per nobla laboro, ne impresu vin la promesoj de la facila vivo. Vi scias, ke mia vidvineco estigis al ni terurajn malfacilaĵojn, via patro tamen postlasis al ni honestan malriĉecon plenan de benoj. Vere viaj fratoj, altiritaj de la materiala gajno, pelis nin al forlaso, al forgeso, sed mi neniam pentis pri miaj humileco kaj laboro... Frue mi perdis mian sanon kaj baldaŭ elreviĝoj dolorigis mian koron; sed sur ĉi tiu silenta kaj dolora litaĉo, paco estas beno de mia animo kaj mi rekonas, ke ne ekzistas pli granda bono, ol trankvila konscienco... La Sinjoro konas la motivojn de niaj suferoj kaj senhavaĵoj, kaj koncernas nin nur laŭdi Lin... El ĉio, kio suferigis min, mi kunportas trezoron, vian sindonemon, mia infano. Via amo riĉigas min. Mi mortos feliĉa, sciante, ke la filina koro memoros min sur la Tero per preĝoj de amo, kiu neniam mortas... Sed, Julieta, mi deziras, ke vi estu bona kaj dolĉa ne nur al mi; ankaŭ obeu Dion, dediĉu al Li amon kaj konfidon. Li estas nia Patro de Senfina Boneco kaj de ni Li petas nur simplan koron kaj puran vivon. Alkonformiĝu, infano, al la diaj planoj, en la kirlo da homaj provoj, kaj ne malkuraĝiĝu!

Ho panjo! ne daŭrigu! Ni ĉiam estos kune. Vi ne mor­tos. Ni vivos unu ĉe alia, ni neniam apartiĝos... Trankviliĝu! mi volas vidi vin ne afliktita... Ĉio forpasos. La doktoro promesis al mi komenci pli energian kuracadon. Ni fidu!

Kandida faris malgajan rideton, karesis la manojn de la junulino kaj diris:

Dankon, mia infano! mi estas trankvila kaj feliĉa...

Poste ŝi rigardis la montrilojn de la proksima horloĝo kaj diris plu:

Foriru trankvile! la horaro de nia interparolo finiĝis.

Emociite ili sin kisis. Kaj Julieta, post amema adiaŭo,

foriris.

Ni sekvu ŝin - atente diris Kalderaro; ni devas helpi ŝin per magnetismaj rimedoj. Pri tio mi ricevis instruojn de Cipriana.

Sur la vojo la instruanto rakontis al mi la historion de la agoniantino:

"Kandida vidviniĝis tre juna, kun tri infanoj: du knaboj kaj Julieta, kies edukado trudis al ŝi amaran rezignon pri la bonoj de la vivo. Ŝi rezignacie kaj kuraĝe luktis, laboris kaj suferis. La filoj, kiujn ribeligis la malriĉeco de la patrina hejmo, forlasis ŝin, irante al malproksimaj centroj por kon- tentigi la malpli edifajn impulsojn de sia juneco. En sia simpla ekzistado persistis la vidvino, sindoninta al la preparado de la estonteco de sia filino. Kandida lernigis al ŝi la kudrilajn laborojn, kaj la filino tuj fariĝis bonega kudristino, sed post nemultaj jaroj da pli krudaj provoj la kompatinda patrino falis malvigla sur liton. Enhospitaligita, ŝi spertis diversajn operaciojn sur sia organa kampo, sed sen kontentigaj rezul- tatoj. Tiel afliktanta fariĝis la situacio, ke ŝia internigo en hospitalo jam daŭris dek longajn monatojn. Komence Julieta per si mem sukcesis pagi la elspezojn. Sed kun la paso de la tempo la kompatindulino travivis teruran duelon inter neces- bezono kaj malvigliĝo. Elĉerpitaj la eblaĵoj, kiujn ŝi disponis, ŝi penis helpi sin per parencoj, kiuj singardaj ŝin evitis; ŝi petis pri helpoj amikojn, kiuj sin montris indiferentaj.

"La elspezoj tamen ĉiam kreskis senĉese. La kudrado ne donis al ŝi la necesan kompenson. Ŝi ĉiutage, en la krepusko vizitadis sian patrineton, informiĝante pri la situacio fariĝanta pli kaj pli grava. Pelita de doloro ŝi frapis ĉe ĉiuj pordoj kaj ĉiuj pordoj restis fermitaj. Nekapabla esplori tiun situacion, en ĝia tuta profundeco, kun sia patrino, kiu memkompreneble ne deziris ŝian sinoferon, Julieta cedis al insida invito. Ŝi ekuzis la vesperon por labori en amuzdomo ekskluzive celante ricevi pli da mono; ŝi kantos kaj dancos por pliigi la enspezon.

"De tiam ŝi ludis la rolon de ŝafino sieĝita de rabobestoj, kaj kvankam kiel eble plej multe ŝi rezistadis al voluptoj, ŝi tamen en ia cirkonstanco ne sukcesis eviti la altrudojn de la plezuroj de la sensoj. Allogite de proponoj de iu viro, tiu sama Paŭleno, kiun aludis ŝia patrino, ŝi ne havis forton por malcedi: akceptis lian antaŭtempan protekton. Ŝi forlasis sian kudro- maŝinon kaj transloĝiĝis de la modesta ĉambro, en kiu ŝi mizere vivis. Ŝi tiam ekloĝis en la centro de la noktaj amuzoj, kaj, kiam ŝi iris en aliajn lokojn, tiam ŝi tion faris, akompanate de li, interesata profiti el ŝiaj juneco kaj beleco, kiel vantema sinjoro, montranta juvelon.

"Julieta tamen kaŝis la realon for de la patrinaj okuloj. Ŝi modeste sin vestis por la ĉiutaga vizito, kaj kiam ŝi la unuan fojon estis akompanata de Paŭleno, en la hospitalo, ŝi prezentis lin al Kandida, kiel simplan amikon.

"Sed la sinsekvaj afliktiĝoj de la junulino difektis ŝian sanon. Ŝi estis malvigla, malsana. Rememorante la patrinajn ekzemplojn, ŝi spertis dolorajn konsciencajn maltrankvilojn. La malnoblaj plezuroj ne faciligis ŝian senteman kaj ameman koron. La abunda mono tute ne malpliigis ŝian ĉagreniĝon. Laŭmezure kiel ŝi konkeris la aliulan admiron al siaj fizikaj dotoj, ŝi ŝajne perdis la pacon de si mem. Katenite de neforigebla malvigliĝo, ŝi pasigis tagojn kaj noktojn sub energiaj riproĉoj de sia propra konscienco. Kial ŝi ne restis plu en sia modesta vivo ĝis la fino? kial ŝi ne konfesis ĉion al sia kara patrino por ricevi la necesan konsilon? Ŝi siaflanke sentis sin senkulpa: ŝi bezonis financan helpon de Paŭleno por subteni tiun, kiu donis al ŝi la vivon; ŝi iris al ĉiuj homoj, ŝajnintaj al ŝi honestaj kaj komprenemaj, sed ĉiuj manoj restis fermitaj antaŭ ŝiaj petoj... Ĉu ŝi ĝuste kondutis? Ŝi ne kuraĝis sin doni al preĝado, kiel en antaŭaj tempoj. Ŝia menso barak- tadis ĉagrenita inter la postuloj de la materia mondo kaj la superaj interesoj de la spirito.

Sed - ĝentile finis Kalderaro - la patrinaj preĝoj akompanis ŝin sur ŝia glata vojo. Kaj Kandida ne vane suferas. Fidela kunlaborantino ĉe multe da servoj, ŝi indas multe da benoj..."

Informiĝinte pri tiu dramo komuna al pluraj junulinoj en la nunaj tagoj, mi sekvis la instruanton ĝis la ĉambro, en kiu Julieta ricevos lian helpon al sia psika organismo en kon- fuziteco.

Rememorante la vortojn eldiritaj de la patrinaj lipoj, la junulino sidiĝis sur divano, en konvulsia ploro. Torturantaj pensoj kunpuŝiĝis en ŝia malsana cerbo. Pezaj vibroj, kiuj karakteriziĝis per malhela koloro, malsupreniris de la frunto kaj fiksiĝis en la spiraparato. Ili amasiĝis en la pleŭro, invadis la alveolojn kaj de tie iris en la koron, influante sur la sangajn ŝanĝojn, kiam la fluideca substanco de la mensaj emanaĵoj forviŝiĝis absorbita de la arterioj. Mi rimarkis, ke tiu materialo, devenenta de la konfuzita menso, penetrante en la fiziologian meĥanismon, estis asimilita de la sango, kiu siavice ĝin redonis al la fizika cerbo, amasiĝante sur ĉiuj ĝiaj regionoj plej proksimaj al la griza substanco.

Tial mi observadis la junulinon, ne nur ŝiajn ruĝajn kaj ŝvelintajn okulojn, sed ankaŭ la prodromojn de la plej gravaj organaj perturboj.

Konstatinte la manifestiĝantaj perturboj en la cerbo kaj en la rakia bulbo, mi ekrigardis mian instruanton kaj demandis:

Ĉu ni ne estas ĉi tie antaŭ la origino de la letargia encefalito?

Antaŭ multe pli ol tio - respondis Kalderaro, ridetante -; la konfuzita menso elĵetas detruantajn fortojn, kiuj povantaj atingi aliajn homojn, unue trafas la organismon de la elĵetanto. Elektinte specon de vivo, kaŭzanta fortojn kaj kontinuajn konfliktojn en sia menso, Julieta komencis elĵeti fatalajn energiojn kontraŭ si mem. Dotite de distingiĝa edukiteco, ĉerpita el kontakto kun sia patrino, kiu plibonigis ŝiajn konceptojn kaj nobligis ŝiajn sentojn, ŝi venis en konflikton kun ekzistado de pli malalta nivelo sur la Terkrusto: la preparado de spirito nevarie prilumas. Tial, posedante subliman internan lumon por la homa irado, ŝi memkompreneble ricevus pacon, ĝojon kaj edifon el la praktikado de siaj virinaj kapabloj, se nur oni donus al ŝi kampon de lukto, sur kiu ŝi sentus la sanan manifestiĝon de la povoj de sia animo. La digna edziniĝo estas la rekomendinda kampo por ŝia ekzemplo de virino nobligita de kono kaj virto. Cedante al la tentoj, de kiuj ŝi estas viktimo, ŝi sin intime sentas falinta sur ŝtuparon malsupren. Ŝi ĉiutage, en silento, estas devigita rememori la ekzempladon de sia patrino, rekonsideri sian propran konduton antaŭ la vivo kaj rekoni, ke ŝi estas for de la ĝusta vojo. En tiu senĉesa konflikto pligravigita de la malbonegaj fluidecaj elradioj el la medio, de kiu ŝi fariĝis ordinara vizitintino, ŝia menso malsupreniras en la regionon de la instinktaj impulsoj, sentante plej grandan malfacilon supreniri en la kastelon de superaj konoj, kie la lumo de konscienco faras al ŝi insistajn petojn, ke ŝi revenu al simpleco kaj harmonio. Tia situacio malebligas al ŝi fervoran, sanktigan kaj regeneran preĝon kaj el tio venas la ĥaoso, en kiu la kompatinda ŝanceliras. Ŝi estas sufiĉe edukita por rikolti ian ajn profiton el la medio, en kiun ŝi ventkape ĵetis sin, kaj regata de la konstanta ĉagreniĝo, ŝi faras troan premon al la griza materio, kaŭzante bedaŭr- indajn organajn malekvilibrojn.