Kalderaro dum kelke da sekundoj interrompis sian ins- truadon, kvazaŭ profesoro malfermanta vojon por pripensado de sia lernanto kaj serene diris plu:
Ŝi do ne estas minacata de letargia encefalito; ŝi najbar- iĝas al frenezo post stadioj en variaj perturboj, kaŭzitaj de ĉela misfunkcio. Ne nur tio. Julieta, en la cirkonstancoj, ĉe kiuj ni ŝin observas, povos esti atingita ĉe aliaj vivaj centroj. Ŝi estas trafebla por pleŭrito, antaŭĉambro de tuberkulozo. Ŝi facile estos viktimo de sangovenenadoj, kiuj karakteriziĝos per nedifineblaj malsanoj de vaskuloj aŭ de epidermo, ne inkluzivante la fatalajn malharmoniojn de hepato, eblaj port- antoj de ruino kaj morto al la densa korpo.
Post tiuj lastaj klarigoj la instruanto levis la okulojn kaj konsideris:
Sed... la dia justeco neniam malrekonas la kompaton. Nia neatendita falo iafoje estas nura parta akcidento, en kiun la malespero nin trenas. La Eterna Saĝo esploras la celon de niaj agoj kaj ĉiam, kiam eble nin tuj restarigas. Nur kiam ni enprofundiĝas en la tutan eklipson de amo kaj racio, intence evitante la procesojn de dia helpo, nin tenante en la nigraj mallumoj de malamo kaj neado, ni tiam renkontas absolutan malfacilecon ricevi savantajn influojn; ni tiam devas atendi la kruelajn korektojn de la tempo, kune kun la altrudaj fortoj de la universaj leĝoj. Se la junulino ne povas altiĝi al superaj regionoj, kvazaŭ birdo vundita de pafo de senkompata ĉasisto, ŝia patrineto restas plu en potencaj renovigantaj preĝoj. La filino malnobliĝis por helpi la patrinan korpon, sed Kandida altiĝis por savi ŝian animon. Pro tio, la ama povo de Cipriana agos en ĉi tiu nokto.
La interparolanto eksilentis, submetante la larmantan junulinon al la magneta helpo el nia mondo, senigante ŝin de ioma kvanto da malhela materialo sekreciita de ŝia propra menso kaj amasigita laŭlonge de ŝia cerbo, kion li efktivigis sen menciindaj malhelpoj. Sed, ĉar li restigis iom da tia substanco en la cerbujo, mi demandis lin pri la kaŭzo de tiu lia decido.
La amiko faris signifan fizionomian esprimon kaj klarigis:
Mi ricevis instruojn rilatajn al la afero. Julieta ne devas ricevi hodiaŭ nian tutan helpon. Ŝi devas esti plu korpe malsana por forresti for de la noktaj aktivecoj, kiujn ŝi ordinare praktikas. En nemultaj horoj ŝi estos konduktita kune kun Paŭleno, en spirito, al la ĉambro de Kandida, kie fratino Cipriana deziras sin turni al li, profitante liajn rapidajn horojn de nekompleta malligiĝo pro dormo.
Mi ĉion komprenis kaj ankoraŭfoje admiris la imanentan ordon en la sfero de la spirito.
Poste Kalderaro kondukis min al helpa servo al suferanta frato, kies problemo ni ekzamenos en la sekvanta ĉapitro, por ke ni ne apartiĝu de la proceso de helpo al Julieta.
Ĉirkaŭ la dua, meze en la frumateno, la instruanto revenis kun mi en la modestan ĉambron de Kandida; ĉi tiu ekster sia malgrasa materia envolvaĵo, ripozis sur la brakoj de Cipriana, kiu karesadis ŝian frunton, kun patrina amemo.
La malsanulino, en ekstrema klarmenso, for de sia fiziolo- gia kampo, respondis niajn salutojn, trankvila kaj feliĉa. Aliaj amikoj estis apud ŝi, ŝin konsolante por la definitiva transpaso.
Kiam ni plezure interŝanĝadis impresojn, jen du fratoj el nia mondo penetris en la ĉambron, kondukante Julietan kaj sinjoron, kiun mi intuicie identigis.
Kalderaro konfirmis, klarigante:
Tio estas Paŭleno, kiu venis nin aŭdi.
Antaŭ Cipriana tenanta la malsanulinon sur siaj brakoj, ili ambaŭ instinkte surgenuiĝis, kortuŝite plorante. Helpate de la magneta servo de la senditoj, kiuj ilin alportis al ni, ili rigardis nin ĉiujn, kun forta miro, sed rimarkinde estas, ke la lumo de nia bonfarantino-instruistino altiradis ilian pli grandan atenton. Ili sentis sin humiligitaj kaj afliktitaj. Ili tie rekonis ion de la ĉiela povo.
Ili sin tenis konfuzitaj kaj larmantaj, kiam Cipriana sin turnis speciale al la junulo:
Paŭleno, mi parolas al vi en la nomo de la Dia Justeco. La Sinjoro vin benu, ke vi aŭdu min per la aŭdopovoj de la racio! Aŭdu do! Ĉu vi ne opinias Julietan inda je via vigla kaj laborema brako por la surtera vojiro? Kion vi faras el via juneco? ĉu simplan aventuron de viaj sentumoj? ĉu vi ne komprenas la homan sperton, kiel preparan vojon por la eterneco? kian juĝon vi faras pri la vivo kaj ĝiaj sublimaj donoj? Ne partoprenu en la sendanka laboro de niaj malpli klarmensaj fratoj, kiuj intencas aliigi virinon en malfeliĉan kobajon por ĝuo de la sentumoj. Nobligu vian homan ekzist- adon, honorante la sanktan virinan mision. Vi renaskiĝis sur la Tero, protektata de virina sindono, vi kreskis sub la patrinaj zorgoj, kaj vi ankoraŭ trovos la virinon, kiel amatan vazon por viaj revoj de krea patreco. Kial vi persistas en la vantema regado super kompatinda infano pro nura impulso de egoismo kaj sinmontro? Ĉu vin ne kortuŝas rigardi la longan afliktiĝon de Kandida, turmentata de kruela doloro antaŭ la konsterna necerteco pri la estonteco de sia filino? Vekiĝu por viaj devoj de supera karaktero. Vi venis en la mondon ne tute simple por ĝuamo. La tera ekzistado, mia amiko, estas benata kolegio por renoviga prilumiĝo. Kiaj motivoj pelas vin al kondamninda konduto? Vi estas bonkora kaj utila, inteligenta kaj nobla. Kial vi evitas la sanktigan respondecon?
En tiu momento Paŭleno, kiu ploradis sub nebridebla emocio, ne respondis, sed elradiis pensojn fariĝintajn klaraj por ni.
Li ne hezitus koncerne edziĝon - li pripensis, rezonante; sed li trovis Julietan ekster ŝia doma sanktejo. Li konatiĝis kun ŝi en rondo da malpli respondecaj personoj, en klimato de sugesto ne invitantaj al la spirita altiĝo. Ĉu ne estus prudente sin defendi? ĉu ne estus devo organizi la hejmon sur pli firmaj bazoj? Li iris al la junulino en dumnokta klubo. Li trovis ŝin sen hejmo.
Fratino Ciprianan kaptis liajn konsiderojn, ĉar ŝi firme daŭrigis post mallonga paŭzo:
- Antaŭ via kriterio de nobla homo, la afliktiĝoj de Julieta faras ŝin inda je pli granda subteno. La kompatindulino ne iris al diboĉejo por malpli dignaj amuzoj, nutrante flankajn intencojn. Ĉu vi eble ne konas la absorbajn zorgojn de sindona filino? ĉu vi ne scias, ke ŝiaj piedoj serĉas laboron kaj apogon, protekton kaj monrimendon? Dum vi interesiĝis pri nura distro por via senfara menso, Julieta travivis humiligojn, provante perlabori por aĉeti la necesan medikamenton por sia malsana patrineto... Kiel vi povos senkulpigi vin mem kaj kondamni ŝin? kun kia rajto vi mokis la respektindecon de junulino strebanta al tiel sanktaj celoj? Ĉu ekzistas fieco en la Suno, kiam ĝiaj radioj incidas sur ŝlimejon? ĉu lilio kulpas pro tio, ke ĝi ornamas kadavron? Paŭleno, forskuu de via dormanta konscienco la homajn facilaĵojn! vi ankoraŭ ne suferis, kiom vi devas por sanktigi kaj ami la vivon. Ne malprofitu la oportunan okazon, kiu sin prezentas al vi! Kunlaboru por la rebonigo de juna virino, kiu ekaperis sur via vojo ne per nura hazardo. Amo kaj konfido ne estas verkoj de improvizo: ili naskiĝas sub dia beno, ili kreskas kun la lukto kaj firmiĝas en jarcentoj. Simpatio en la plimulto da okazoj estas konstruaĵo efektivigita dum jarmiloj. Vi ne irus al Julieta, kun tia altireco, se ŝi ne partoprenus en via spirita pasinteco. Donu vin al ŝi, savu ŝin de frenezo kaj senutileco. Donu al ŝi vian brakon de edzo, honorante la vivon, antaŭ ol la morto disrompu vian fizikan vazon per siaj nevideblaj manoj. Estas pli noble doni ol ricevi, pli bele ami ol esti amata, pli die sin oferi ol uzurpi aliulajn oferojn. Ne kaŭzu al vi ĉagreniĝon la monda kritiko. La homa socio estas respektinda sur siaj fundamentoj, sed maljusta, kiam ĝi ekstermas la ĝermojn de spirita regenero por la supera vivo, sub preteksto sin antaŭgardi. Venu al ni, Paŭleno! La Sinjoro benos vian indan konduton. Kandida morgaŭ travivos la lastajn horojn de sia nuna ekzistado. Donu al ŝi pacon, restarigante ŝian trankvilecon pro la multa afliktiĝo teni la filinon en respektinda pozicio. Ne permesu, ke la amo malvirtiĝu en via animo. Sanktigu ĝin per via respondeco, fortikigu ĝin per viaj naturaj dotoj, kaj la Provi- denco estos ĉe via flanko dum la tuta tempo.