La instruantino eksilentis, sed de ŝia koro eliĝis radioj de safirkolora lumo, envolvanta la tutan junulon.
La junulo levis la larmantajn okulojn, ŝin danke rigardan- te kaj diris:
Mi ricevas vian parolon, kvazaŭ ĝi venis el mia Ĉiela Patrino. Faru do el mi tion, kio al vi plaĉos. Mi estas preta...
Cipriana ameme metis Kandidan en la fizikan envolvaĵon kaj sin turnis al la juna paro kaj aldiris:
La Patro benu nin ĉiujn.
Julieta kaj Paŭleno estis rekondukitaj en la ĉambron, el kiu ili venis, kaj ni niaflanke plilongigis nian restadon en la ĉambro de la malsanulino por helpo ĉe la "elkarniĝa proceso".
Je la oka matene Cipriana senigis ŝin je pli granda parto da fortoj. Vokite de la postenanta flegistino, la kuracisto prognozis ŝian proksiman morton.
Ĉar estis petita la ĉeesto de ŝia filino, la junulino alvenis post tagmezo, kaj ŝin sekvis Paŭleno videble emociita.
Kiel ja bele estas observi la nerektan influon de la supera mondo sur la surterajn kunulojn!
Kiel ili kondutis dum la horoj da karna dormado, tiel ili ambaŭ, observante la respektinda sinjorino meze en agonio, surgenuiĝis larmantaj, preskaŭ en sama pozicio de antaŭ kelkaj horoj.
Kandida en peteganta sinteno fiksis la rigardon sur la junulo kaj malfacile parolis al li dum Cipriana tenadis ŝiajn energiojn, kun sia dekstra luma mano super ŝia kapo. La agoniantino emocie komentariis la angoron, kiu turmentis ŝian spiriton. Ŝi timis postlasi sian filinon en la mondo, sub la kaprico de la tentoj. Ŝi petis helpon de la nobleco de Paŭleno, kiu ne lasis al ŝi fini. Kun okuloj plenaj de larmo, li almetis la montran fingron al la lipoj de la respektinda mortantino, kaj li ŝin konsolis:
- Sinjorino Kandida - li ĝentile diris - ne parolu plu pri tio. Mi hodiaŭ vekiĝis kun neformovebla intenco: Julieta kaj mi geedziĝos post nemultaj tagoj. Ni morgaŭ mem komencos proceson fari laŭleĝa nian kompromison, antaŭ ol ia cirkonstanco intervenu por malhelpi niajn dezirojn. Restu do trankvila. De nun mi ankaŭ estas via filo.
La agoniantino, abunde plorante, faris signon.
Julieta alproksimiĝis al ŝi, dum Paŭleno alpremis la vizaĝ- on al ŝiaj haroj antaŭtempe blankiĝintaj. Tiam Kandida, subtenate de Cipriana, kunigis iliajn manojn, per simbola gesto kaj ilin tre kortuŝite kisis.
Tiu estis ŝia lasta movo en la lacega korpo. Post nemultaj minutoj la fizikaj palpebroj fermiĝis por ĉiam, dum ŝiaj spiritaj okuloj malfermiĝis inter ni, por rigardado de la lumantaj vojon en la Eterneco.
SAVA PROCESO
Forirante de la hospitalo en tiu nokto, kiu antaŭis la el- karniĝon de Kandida, la Asistanto diris:
Ni ne perdu tempon.
Efektive, la laboro de helpo al la estiminda malsanulino okupis nin dum kelkaj horoj.
Nia klopodo - diris plu la estiminda amiko - celas ĉefe malhelpi la efektiviĝon de la procesoj de frenezo. La centroj de spirita subteno por tiu afero estas preskaŭ sennombr- aj. La pozitiva elmontro de mensa konfuzo ĉiam estas fino de longa lukto. Vere ni ĉi tie ne citis la pure fiziologiajn kazojn, precipe tiujn de invadoj de sifiliso al la cerba materio; ni parolis pri la intimaj dramoj de introvertitoj katenitaj de malekvilibro, de fenomentoj de malevoluo, de pasiaj tragedioj, kiuj estas okazintaĵoj ĉiusemajne eksplodantaj pomile. En la sferoj, tuj sekvantaj tiun de lukto de la ordinara homo, en kiu ni nun troviĝas, estas sennombraj tiaspecaj helpaj orga- nizaĵoj. Estas nepre necese, ke ni subtenu la homan menson sur la terkrusto, ĉe ĝiaj naturaj delokiĝoj. La vasta surtera lernejo postulas senĉesan kaj kompleksan spiritan kunlaboron. La Dia Saĝo ne malzorgis la anticipan planon de servo en tiu rilato. Se ĝi komisiis la Sciencon gvidi la harmonian disvolviĝon de la fenomenoj rilataj al la fizika sfero, se ĝi ordonis al la Filozofio akompani tiun sciencon, pliriĝigante ĝiajn intelektajn valorojn, ĝi tamen konfidis al la Religio la taskon zorgi pri la progreso de la animo, favorante ĝin per benataj lumoj por la klopodo de altiĝo. La religia kredo tamen en la lastaj jaroj montriĝas nekapabla por tia misio: mankas al ĝi taŭga personaro. Dum la scienca konstruaĵo en la mondo prezentiĝas, kiel giganta arbo tenanta en siaj branĉoj plenaj de teorioj kaj rezonoj la enkarniĝintajn inteligentojn, la Religio dividita en sektojn donas la ni ideon pri mola herbo, velkanta sur grundo. La Dia Amo tamen scias pri la malhelpoj humiligantaj la rondojn de fido. Se al la esplorado de kono sufiĉas la intelekta voloro, la religia problemo postulas altajn kapablojn de sento. La unua postulas observadon kaj persiston, sed la dua neprigas tendencon al rezigno. Pro tio, kunhelpante kun la decidemaj laborantoj, sennombraj legioj nevideblaj por la homaj okuloj ĉie sindone laboregas, helpante la suferantojn, stimulante tiujn, kiuj firme esperas ĉe bono, ĉiam pliboniĝante. Nia klopodo do ĉe la enkarniĝinta menso estas ampleksa kaj kompleksa. Sed oni devas konsenti, ke, se la programo donas motivon por zorgoj, ĝi ankaŭ estas fonto de plezuro. Ni spertas ĝojon de pli aĝaj fratoj kapablaj doni helpon al tiuj pli junaj. Nedis- kuteble, ni, la homaro, formas unu nuran familion.
Post natura paŭzo post la klarigoj de Kalderaro, mi scivole demandis:
Kiel do okazas la apliko de tiaj helpoj? Ĉu hazarde?
Ne - klarigis la demandito -, ordemo kondukas nian aktivecon, en ĉiuj cirkonstancoj. Preskaŭ ĉiam estas ja la intervena forto, kiu kaŭzas la helpoprocesojn. Preĝo reprezent- ata de ne manifestiĝinta deziro, de internaj aspiroj aŭ de deklarataj petoj, venanta de supera regiono aŭ de profunda valo, kie agitiĝas la homaj pasioj, estas ĝustadire la ĉefa motivo de niaj agadoj.
Mi deziris formuli ian demandon ligitan al malnovaj kon- ceptoj pri religia aparteco, kiam Kalderaro, komprenante mian penson tuj esprimotan, trankvile aldonis:
Ni ĉi tie ne aludas la preĝojn aŭ aspirojn de iaj idealist- aj fluoj: nomo ne gravas. Ni kunlaboras kun la eterna spirito, supreniranta al la dia regiono, alportante novajn fortojn al bono, kie ajn ĝi troviĝas, sendepende de formuloj dogmaj aŭ ne, kun kiuj ĝi manifestiĝas en la homaj rondoj. Nia problemo estas ne pri nepotismo, sed pri supera spiriteco, rezulto de la unuiĝo de efektivaj valoroj, favore al pli bona vivo.
Post tiuj instruoj, kiujn mi ricevis en formo de mallonga konversacio, dum ni moviĝis por servado, ni atingis loĝejon kun simpla aspekto, kiun distingis zorge flegata ĝardeno, ĝin ĉirkaŭanta.
Ni vidas ĉi tie - diris la instruanto - nelacigeblan kunulon el aliaj tempoj, reenkarniĝintan en doloraj kondiĉoj. De kelkaj semajnoj mi helpas lian patrinon per revigligaj emanaĵoj. Pro la terura korpa strukturo de la filo, al ŝi ĉenita de multe da jarcentoj, la menso de la kompatindulino endan- ĝeriĝas; ili ligiĝas unu al la dua per katenoj de gravaj kompromisoj. Konsiderante ŝian noblan kutimon preĝi en antaŭdifinita horo, ni profitas tiujn okazojn por ŝin helpi.
Mirante la starigitan ordon por la laboroj en nia mondo, ordon, kiu vidiĝas ĉe la minimumaj aferoj, mi silente iris kun Kalderaro en la internon de la domo.