Выбрать главу

Post rapidaj minutoj ni troviĝis en malgranda ĉambro, kie maldika eta malsanulo kuŝis plorante. Ĉe li estis du estuloj tiel malfeliĉaj, kiel li mem, laŭ la aspekto, kiun ili prezentis. La malsana knabo kaŭzis kompaton.

Li estas denaska paralizulo, unuenaskito de laŭŝajne feliĉa paro, kaj havas la aĝon de ok jaroj, en sia nova ekzistado - informis Kalderaro, montrante lin -; li ne parolas, ne paŝas, eĉ ne sidiĝas, tre malbone vidas, preskaŭ ne aŭdas en la homa sfero; li psike havas vivon de sentema kondamnito, plenumanta rigoran punon, vere aplikatan de li mem. Antaŭ preskaŭ du jar- centoj li dekretis morton por multe da sampatrujanoj pro civila ribelo. Li profitis politika-administran malordon por venĝi al personaj malamikoj, dissemante malamon kaj ruinon. Apartig- ite de la karno, li travivis abomenindajn turmentegojn. Nombraj viktimoj jam pardonis al li la krimojn; sed multaj obstine lin sekvis jarojn post jaroj... La hordo, iam densa, iom post iom maldensiĝis ĝis kiam ĝi reduktiĝis al tiuj du malamikoj, hodiaŭ en fina proceso de transformiĝo. Pro la luktoj krude travivitaj de li en mallumaj kaj danteskaj kavernoj de sufero, la malfeliĉulo pretiĝis por ĉi tiu fina fazo de kulpelpago; tiel prosperis al li kompletigi sian efektivan resaniĝon, en kies proceso li troviĝas jam de multe da jaroj.

La scenejo estis malgaja kaj kortuŝa. La malsanulo kun maldikaj ostoj kaj preskaŭ travideblaj karnoj devus esti, laŭ sia aĝo, bela kaj feliĉa knabo; li tamen tie estis senmova, eligante kriojn kaj guturalajn sonojn proprajn al la subhoma sfero.

Kun la necesa respekto al la doloro kaj kun la observo donita de la scienco, mi rimarkis, ke la malgranda paralizulo prefere similis ian devenanton de pliperfektigitaj simioj.

Efektive, la spirito neniel malprogresas - klarigis Kalderaro -; sed la formoj de manifestiĝo povas sperti degenerojn, por faciligi la regenerajn procesojn. Ĉiu malbono kaj ĉiu bono praktikitaj en la vivo altrudas modifojn al nia organaro. Nia malfeliĉa amiko longe venenis la aktivajn centrojn de sia perispirita envolvaĵo. Ĉirkaŭite de turmentantoj kaj malamikoj, fruktoj de la krima agado, al kiu li memvole sin dediĉis, li restas plu preskaŭ senkonsciigita de la ombroj rezultantaj de liaj teruraj eraroj. Sur sia konscienca kampo, li ploras kaj baraktas sub la pikilo de torturantaj rememoroj, kiuj al li ŝajnas senfinaj; sed liaj sentumoj, eĉ tiuj de fizika naturo, sin tenas malekvilibrigitaj, sen direkto... La pensoj de ribelo kaj venĝo elsenditaj de ĉiuj, al kiuj li decide ofendis skurĝis lian perispiritan korpon dum pli ol cent sinsekvaj jaroj, kvazaŭ batoj por diserigi lian personecon, kaj la mal- feliĉulo malproksima de la enirejo al la plej alta regiono de sia propra memo, kie ni lokas "la kastelon de la superaj konoj", vane baraktis sur "la kampo de la nuna klopodo", t.e. ĉe la alto de la regiono, kie situas la motoraj energioj; liaj senkom- pataj malamikoj, alkroĉiĝante al li per rekta influo, devigis lin fiksi sian menson ĉe la aŭtomataj impulsoj en la regado de la instinktoj; la Leĝo tion permesis, memkompreneble ĉar la konduto de nia malfeliĉa frato estis egala al tiu de jaguaro, kiu uzas sian forton por regi kaj vundi. La misuzoj de racio kaj de aŭtoritato estas gravaj eraroj antaŭ la Eterna Reganto de niaj destinoj.

La estimata Asistanto rigardis min per siaj lumaj okuloj kaj demandis:

Ĉu vi komprenis?

Ĉar li deziris vidi min sufiĉe informitan, li aldone diris:

Ĉi tiu kompatinda malsanulo ne malprogresis spirite. Sed la evolua proceso, kiu estas servado de la dia spirito, dum jarmiloj, farata por lia glora destino, estis de li mem (la malsanulo) piedpremita, ridindigita kaj malfruigita. Li semis malbonon, kaj nun ĝin rikoltas. Li faris kuraĝan planon de ekstermado, helpante sin per aŭtoritato, kiun la Patro al li konsentis, li realigis la bedaŭrindan planon kaj li suferas ĝiajn naturajn konsekvencojn, por sin korekti. La pli malbona fazo jam forpasis. Li nune apartiĝis de la pli granda nombro da malamikoj, irinte al amema patrina koro, kiu helpas lin refariĝi ĉe la fino de lia longa regenera proceso.

Vidinte la strangan sintenon de la malfeliĉaj elkarniĝintoj lin sekvantaj, mi deziris demandi ion pri ili, kaj jen Kalderaro kontentigis miajn dezirojn, dirante plu:

- Tiuj mizeraj persekutantoj estas koboldoj de malamo kaj venĝo, kiel nia malsanulo estas restanto el krimuloj. Ili estas ŝiprompiĝuloj en sia lasta savofazo, post grandega hekatombo sur la maro de la vivo, kie ili dum multe da jaroj restis perditaj, nekapablaj uzi la kompason de pardono kaj bono. Sed ili proksimiĝas al la helpa haveno. Ili revenos en la sunon de la surtera ekzistado, pere de virina koro, kiu lernis el Jesuo la valoron de la sinofero. Andreo, laŭ la jam planita programo, ili baldaŭ naskiĝos en ĉi tiu hejmo, kiel fratoj de la malnova kontraŭulo. Kaj kiam ili interplektos siajn manojn sur li, konsumante energiojn por lin helpi, subtenate de la bonkoreco de la abnegacia patrino, amema kaj justa, tiam ili kisos kun grandega amo sian malnovan malamikon. La nigraj katenoj de malamo aliiĝos en brankbrilajn ligilojn de lumo, kiuj reflektos la eternan amon. Venonte tiu tempo, la forto de pardono redonos nian malsanulon el la libereco; kvazaŭ feliĉa birdo, li forlasos tiun fizikan kriplan korpon, sufokantan karceron por krimo kaj ĝiaj sekvoj, kie li baraktis dum pli ol du jarcentoj. Ĝis tiam gravas klopode zorgi pri la brava virino, kia ŝi ja estas, en ĉi tiu hejmo, nobla dommastrino, kies inklinon al martireco respektas la Diaj Fortoj pro tio, ke ŝi prilumas la vivon kaj riĉigas la verkon de Dio.

Apenaŭ Kalderaro finis siajn instruojn, jen unu el la turmentantoj ektuŝis per la dekstra mano la cerbon de la malsanuleto, kaj la Asistanto petis, ke mi ekzamenu la efikon de tiu kontakto.

Ekstrema paleco kaj grandega angoro travidiĝis sur la vizaĝo de la paralizulo. Mi rimarkis, ke la malfeliĉa estulo elsendis el siaj manoj nigrajn striojn el substanco simila al peĉo, kiuj atingis la encefalon de la etulo, pliigante liajn impresojn de timego.

Mi direktis al la Asistanto demandan rigardon kaj Kal- deraro informis:

Se amo elĵetas lumradiojn, malamo elĵetas stiletojn de mallumo. Per la fruntalaj loboj ni ricevas "stimulojn por la estonteco", en la kortekso ni konservas "sugestojn de la estanteco", kaj en la ĝustadire nerva sistemo ni gardas la "memorojn el nia pasinteco". Nia kompatinda amiko estas "bombardita" per detruaj energioj de malamo sur la regionon de la "estantaj servoj", t.e. sur siajn kapablojn de kresko, de realigo kaj de laboro, en la fluantaj tagoj. Tia situacio, rezultanta de la kulpo, pelas lin mense malsupreniri en la zonon de "rememoroj el lia pasinteco", kie lia konduto estas malsupera, ĝislimanta la duonsenkonscion de la primitivaj evoluaj statoj. Frakasanta plimulto da fenomenoj de psika malsano venas de malekvilibrigita menso. Bonvolu vidi lian organaron.

La malsanuleto pasis de la afliktiĝo, en kiu li dronis, al tordiĝoj, evidentigante ĉiujn karakterizaĵojn de la klasika idioteco. La organoj nun montris strangan delokiĝojn. La endokrina sistemo montris nedifineblajn perturbojn.

Kortuŝite, la instruanto kliniĝis super la malsanulo kaj

klarigis:

La detruantaj radioj atingas lian motoran zonon, kaŭzante paralizon de la centroj de parolo, de movoj, de aŭdado, de vidado, kaj de ĉiuj glandaj organoj. Vere, tia dolora situacio kronikiĝis pro ripetiĝo de tiu okazaĵo milojn da fojoj, en preskaŭ du centoj da jaroj.

Li faris signifan paŭzon kaj daŭrigis:

Ekzamenu la sintenon de la malsanulo. Post kiam li fiksis sian menson en la ekstrema "regiono de la aŭtomataj impulsoj", lia konduto fariĝis efektive subhoma. Li ree vivas primarajn stadiojn, el kiuj la personeco eliĝis antaŭ multe da jarcentoj. Ĉe aliaj malpli gravaj kazoj la medicino jam uzas ŝokon, same kiel eksperimentanto, kiu studas en mallumo, ekzamenante efikojn kaj ne konante la kaŭzojn. Ni devas tamen rekoni, ke la bela klopodo de la moderna psikiatrio indas la plej grandan atenton de niaj spiritaj aŭtoritatoj, kiuj helpas diligentajn kaj sindonajn kuracistojn, kaj gvidas ilin por la bono de ĉiuj, samtempe en pluraj kulturaj centroj; nun ili ne povas akcepti la veron, kiel dezirinde pro la neceso, ke la surtera medicino estu gardata sur konservativa kampo malpli malfermita al la aventuristoj; sed poste tiuj noblaj profesiuloj por la homa sano komprenos, ke la elektra ŝoko, aŭ la hipoglukozemio, kaŭzita de invado de insulino estas vivantaj alvokoj al la centroj de la perispirita organismo, invitante ilin al reĝustiĝo, pelante la neŭronojn al readaptiĝo por la servo de menso, en ties regenera proceso. Cetere estas notinde, ke tiu rimedo sin helpi per la profundaj provizoj de la psika kosmo tute ne estas nova. Iam la frenezuloj estis kondukitaj en putojn kun serpentoj, por ke la terura komocio faru la subitan transformiĝon de la malekvilibrigita menso; tiel estas, ĉar la homo ekde fora antikveco intuicie komprenas, ke la plimulto da kazoj de mensmalsano venas de la vola aŭ nevola foresto de animo for de la realo. Kaj, sur nia kampo de pli klara observado, ni povas aldone aserti, ke ĉiu malek- vilibro okazas pro disiĝo de la Leĝo.