Выбрать главу

Logiko kaj komuna saĝo ne ĉiam akordiĝas kun la nesanĝeblaj teologiaj argumentoj. La vivo neniam interrompas siajn naturajn aktivecojn pro altrudo de dogmoj starigitaj de artifiko. Kaj, se ordinara verko de la homa arto, kies destino estas la ŝima kvieteco de la muzeoj, postulas jarojn da pacienco por esti entreprenata kaj efektivigata, kion diri pri la superbela faro por la perfektiĝado de animo, kiu estas destinita al nevelkemaj gloroj?

Pluraj samreligianoj miras pri la kunlaboro de Andreo Ludoviko, kiu teksas al ni informojn pri kelkaj aktivecoj en la sferoj plej proksimaj al la ordinaraj mortemuloj.

Iluziitaj antaŭ la teorio pri la malgranda klopodo, ne ekzistanta en la superaj rondoj, ili atendis personan superecon sen ia montro de servado kaj for de inda laboro en ĉielo de kontemplaj ĝuoj, troabunda je dolĉa komforto. Ili en beata stato preferus senzorgecon en galerioj, kie la dia grandeco limiĝus al mirindaj spektakloj, kies surprizajn programerojn ludus superaj Spiritoj aliigitaj en amuzistojn kun brila vesto.

Sed la misio de Andreo Ludoviko estas diskonigi la trezorojn, de kiuj ni estas feliĉaj heredantoj en la Eterneco, la nepereemajn riĉaĵojn, kies posedon ni atingos nur post akiro de Saĝo kaj Amo.

Por tio ni ne funkcias en miraklecaj laborejoj por improvizi- ta feliĉo, kie oni akiras dotojn por malaltaj prezoj kaj ordinarajn flugilojn el vakso. Ni estas progresantaj infanoj de Dio. Ĉu sur la kampo de la densigitaj fortoj, kiaj tiuj de la fizika lukto, ĉu en sferoj el subtilaj energioj, kiaj tiuj de la supera mondo, la influoj prezidantaj en niaj destinoj estas de evolua kategorio, pura kaj simpla, kun fatala justeco, proksime sekvanta nin, en la glora kaj kompatema heleco de la Dia Amo.

La morto donas al neniu senpagan pasporton por la ĉiela feliĉo. Ĉiu kreito transpasos tiun doganejon de la eterneco, kun la ekskluziva pakaĵo el tio, kion li estos seminta kaj li lernos, ke ordo kaj hierarkio, paco el edifa laboro estas neŝanĝeblaj karakterizaĵoj de la Leĝo en ĉiu loko.

Neniu post la tombo ĝuos ripozon, kiun li ne rajtas, ĉar "la Regno de la Sinjoro ne venas kun eksteraj aspektoj"(>).

En la homa provado la kunuloj komprenantaj la subliman ŝtuparon, kies ŝtupojn ili devas supreniri koste de ŝvito, kun profito de la ĉielaj benoj, ĉe la senĉesa praktikado de bono, ne surpriziĝos antaŭ la rakontoj de la sendito interesata servi pro amo. Ili scias, ke ili ricevis la donon je vivo ne por pasigi tempon, la donacon de fido ne por konfuzigi siajn similulojn, absorbite ja en la plenumado de la Diaj Planoj. Sed al kredantoj al protektismo, implikitaj en la reto de malnovaj iluzioj, eĉ kiam ili sin prezentas kun plej respektindaj titoloj, la asertoj de la frateca sendito kaŭzos malkontentecon kaj miregon.

Tamen estas memkompreneble: ĉiu terkulturisto spiras aeron de la kampo, kiun li elektis.

Sed por ĉiuj ni petegas la benon de la Eternulo: por ili kaj por ni.

EMMANUEL

Pedro Leopoldo, la 25-an de Marto 1947.

n Luko, 17:20. - La Trad.

I

INTER DU MONDOJ

La lunlumo brilas, kovrante la angulojn de la pejzaĝo per intensa lumo. Mirindaj kumulusoj ueste dissemitaj sur la horizonto similas kastelojn el lakteca ŝaŭmo, perdiĝintajn en la senmezura bluo; limigante sin kun tiu vastaĵo, la surtera scenejo kontrastas kun la dolĉa beleco de la supro, vidigante la vastan ebenaĵon ornamitan per tre mallume verda arbaro. Sude fantaziaj cirusoj pendas sur la Ĉielo super la Tero, sim- boligante ornamojn el flirtanta gazo; en tiu momento mi rememoris la junularon el la enkarniĝinta Homaro, demandante min mem, ĉu tiuj blankaj lokoj de la firmamento ne estas ĉielaj regionoj, protektantaj la ripozon de la surtera edukejo.

La impona soleco de la plenluno inspiradis al mi kvazaŭan teruron pro la melankolio de sia majesta kaj neesprimebla beleco.

La ideo pri Dio okupis mian penson, inspirante al mi notojn de respekto kaj danko, kiujn mi eĉ ne eldiris. Meze en la nokta domo, mi esprimis kulton de amo al la Eternulo, kiu kreis al ĝi la sublimajn fundamentojn de silento kaj paco por konsolo de la enkarniĝintaj animoj sur la Terkrusto.

La luma lundisko tiamaniere disradiis mirindaj n sugestojn. Sub ĝiaj rebriloj komenciĝis la surtera evoluo, kaj multnombr- aj civilizacioj modifis la marŝon de la homaj spertoj. Tiu sama pendanta lampo heligis la vojon de la primitivaj estuloj, kondukis la paŝojn de la konkerintoj, gvidis iradon de la sanktuloj. Muta atestanto, ĝi observis fondon de luksaj urboj, akompanante iliajn prosperon kaj dekadencon; rigardis la senĉesajn renovigojn de la politika geografio de la mondo; brilis super la kronita frunto de princoj kaj super la bastono de mizeregaj paŝtistoj; ĉiutage ĉeestis de multe da jarmiloj naskiĝon kaj morton de milionoj da estuloj. Ĝia majesta sereneco respegulis la dian pacon. Ĉi tie malsupre ni, elkarnuloj kaj enkarnuloj, povis fari eksperimentojn, ripari ŝoseojn, enŝuldiĝi aŭ konstrui virtojn, inter espero kaj zorgo, lernante kaj ĉiam relernante; sed la Luno, soleca kaj senmakule blanka, donis al ni ideon pri la neprenebla trankvileco de la Dia Leĝo.

- La regiono de la renkontiĝo estas proksima.

La parolo de la Asistanto Kalderaro interrompis mian meditadon. Tiu sciigo igis min senti mian laboron, mian res- pondecon; sed ĝi super ĉio atentigis min, ke mi ne estas sola.

Ni ambaŭ ne vojaĝadis sen celo.

Baldaŭ ni partoprenos en la laboroj de la Instruanto Eŭzebio, abnegacia predikanto de la kristana amo, servanta kunulojn, kiuj bezonas helpon.

De longe Eŭzebio sin donis al laboro de spirita helpo, kun multe da merito en nia mondo. Li rezignis elstarajn poziciojn kaj prokrastis noblajn realigojn, tute sin donante al bezonantaj lumon. Li administradis prestiĝohavan helpan organizaĵon sur intera regiono, elaŭdante studantojn relative spiritigitajn, ĉar ili ankoraŭ estis jungitaj al la karna rondo, kaj la disĉiplojn ĵus liberiĝintajn de la fizika kampo.

La grandega institucio, ĉe kiu lia direktado estis tre brila, superpleniĝis de animoj, rangantaj inter la malsuperaj kaj superaj sferoj, animoj kun multego da problemoj kaj da ĉiaj demandoj, kaj dezirantaj ricevi de li paciencon kaj saĝon; la senlaca misiulo tamen, malgraŭ la amaso da kompleksaj laboroj, ankoraŭ havis tempon por ĉiusemajne malsupreniri sur la Terkruston, kontentigante tujajn interesojn de lernantoj, kiuj kandidatis al disĉipleco, sen rimedoj por altiĝo renkonte de lia luma parolo, en la supera sidejo.

Mi lin ne konis persone. Sed Kalderaro ricevadis de li ins- truon laŭ la hierarkia kadro kaj aludis lin kun la entuziasmo de malsuperulo, ligita al sia estro, tenante amon super obeemo.

La Asistanto siavice realigis aktivan laboron sur la Terkrus- to mem, rekte helpante enkarniĝintajn fratojn. Li specialigis sin pri la scienco de spirita helpo, pri tiu, kiun inter la studemuloj en la mondo, oni povus nomi "prilumita psikiatrio", sektoro de laboroj, kiu de longe min altiris.

Disponante unu semajnon sen difinitaj devoj, el inter la komisioj min koncernantaj, mi petis eniron en la grupon de trejnado, de kiu Kalderaro fariĝis eminenta instruanto, kaj min akceptis li mem kun la ĝentileco karakterizanta la efektivajn misiistojn de la bono, volontante min ameme konduki. Mi troviĝis en okazo favora por miaj decidoj lerni, ĉar la trejngrupo, kiu ricevadis liajn instruojn, ekskursadis sur alia regiono, ĉe edifaj taskoj; tial li povis doni al mi tutan atenton, helpante min pri miaj deziroj.