Kalderaro eksilentis kelkajn momentojn kaj poste montris al la malgrandulo kaj akcente diris:
Sed en ĉi tiu kazo la ŝoko aplikata de homa scienco rezultigus nenian avantaĝon. Ni troviĝas antaŭ la tuta eklipso de la menso pro tuta foriĝo de la Leĝo, je kiu kondutis la interesato pri la helpo. La reĝustigo ĉi tie postulas tempon. La ŝlimaj akvoj de malbono longe retenataj en la koro ne facile elfluas. La mensa ujo de ĉiu el ni ne estas vazo de imaga enhavo: ĝi estas provizujo da vivaj fortoj, kia estas la fizika portilo de manifestado, kiu estas propra al ni, dum ni pilgrimas sur la Planeda Krusto.
Ĉu ni ne estas, science parolante - mi demandis -, antaŭ tipa kazo de mongolismo?
La Asistanto senĝene respondis:
Ni observas fenomenon de absoluta spirita malekvilibro. En maloftaj situacioj ni vidos tiaspecajn perturbojn kun esence fiziologiaj kaŭzoj. Estas neeble ne rekoni en la karna sfero tiun psika-fizikan paralelon. Kiu vivas sur la Terkrusto, tiu unue renkontas la pereeman formon. Tial ni ne povas ne konsideri la densan envolvaĵon en la patologio de la animo, nek malestimi la kunlaboron de la abnegaciaj fiziologoj, kiuj atente sin donas al la esplorado de la mikroskopa faŭno, de la reĝustigo de formoj, de la kadro de efikoj. Ni ne forgesu do, ke ni nun esploras la kampon de kaŭzoj...
La sincera amiko ŝajne estis preta daŭrigi, pliigante mi- ajn konojn pri la afero, kiam ni aŭdis paŝojn de iu alprok- simiĝanta. Sendube la dommastrino venis en la ĉambron de la knabo por helpi lin per preĝo.
Kalderaro rapide finis:
Niaj kunuloj de la homa medicino laŭplaĉe nomas la mensajn malsanojn, tenante sin ĉe supraĵaj aferoj, senatentaj je la fundamentaj problemoj de la spirito. Rilate la sciencajn aferojn, ni interparolos morgaŭ, kiam ni portos helpon al juna amiko.
En tiu momento, lia patrineto, kiu ankoraŭ ne estis tri- dekjara, venis al la malsanulo, tute ne sentante nian spiritan ĉeeston. Ŝi malgaja ekhaltis apud la infanolito kaj karesis lian frunton kovritan per ŝvito, ĉe la fino de liaj finaj konvulsioj. Ŝi forigis la puntan kovrilon, zorge lin levis kaj brakumis, envolvante lin en sia plej sankta amo.
La knabo kvietiĝis.
Tuj poste la patrino komencis preĝi, banata de larmoj, simile al cigno el la spirita regiono, aŭdinganta mirindan kanton.
Dum Kalderaro servadis, riparante ŝiajn nervajn fortojn per efektiva transigo de sanaj fluidaĵoj, kiuj la sindona kunlaboranto transdonis de si mem, mi miaflanke akompanis kun viva intereso la patrinan preĝadon.
La juna sinjorino intermetadis humanajn konsiderojn en sian koran petegon.
Kial la Sinjoro en la Altaj Ĉieloj ne aŭdis ŝin, permesante ian miraklon, kiu redonu la fileton al la tiel necesa ekvilibro? Ŝi edziniĝis antaŭ naŭ jaroj, revante hejmon plenan de feliĉaj infanoj; sed la unua el siaj aspiroj tie ironie estis kun horora vizaĝo de monstro kaj sufero... Kial - ŝi demandis petegante - naskiĝas infanoj sur la Tero, kun destino de tiel granda angoro? Kial martirlibro de etaj estaĵoj? Ŝi vane iris en kuracistajn kabinetojn kaj aŭdis specialistojn. Ĉiam la samaj elreviĝoj, la samaj seniluziiĝoj. Ŝia fileto ŝajnis neatingebla por ia ajn kuracilo. Ŝi sentis sin malforta kaj lackonsumita... kaj ŝi ploris, petegante la dian benon, ke energioj ne manku al ŝi dum la lukto.
Fininte sian taskon, Kalderaro venis al mi kaj demandis:
Ĉu vi deziras respondi tiun petegon en nomo de la Supera
Inspiro?
Ho ne! Mi dekliniĝis de tiu invito, pretekstante, ke tio estas al mi tute nepraktikebla post kiam mi aŭdis Fratino Cipriana renoviganta korojn per sia parolo flamanta de amo.
Kun ĝentila gesto la instruanto diris:
Ni ĉi tie ne parolos al malamantaj koroj, sed al turmen- tata patrina spirito, bezonanta fratan stimulon. Kono kaj bon- volo povas fari multon.
Li bonvoleme ridetis kaj aldonis:
Cetere estas necese ankaŭ diplomiĝi pri la scienco de amo. Por tio ni komencu esti fratoj unuj de aliaj kun sincereco kaj fidela preteco servi.
Mi dankis lian konsideron, sed mi ekskuzis min. Kalderaro mem instruu. Mia kondiĉo estis tiu de lernanto. Mi tie troviĝis por aŭdi la superbelajn lecionojn.
La abnegacia amiko metis la manojn sur ŝiajn fruntalajn lobojn, kvazaŭ altirante la patrinan menson al la plej alta regiono de la memo kaj disradiis kortuŝajn petojn, kvazaŭ sindona patro parolanta al ŝia koro. Treege emociita mi aŭdis liajn parolojn de kuraĝigo kaj konsolo, kiujn la amema patrino ricevis, kiel superajn ideojn kaj sugestojn.
Mi rimarkis, ke ŝia animo iom post iom gajnis novan forton. Mi ankaŭ rimarkis, ke sur ŝia pineala glando brilis milda fokuso de disradianta lumo kaj ke el ŝiaj okuloj ekŝprucis neordinaraj larmoj. La milda heleco sur ŝia cerbo malsupreniris ĝis ŝia torako, el kie tiam eliĝis delikataj fadenoj el lumo, kiuj ŝin ligis al la malfeliĉa fileto. Ŝi rigardadis la malgrandulon, nun trankvila, tra dika vualo da larmoj kaj mi aŭdis ŝiajn altajn pensojn.
Jes. Dio ne forlasos ŝin - ŝi pensis; Li donos al ŝi fortojn por realigi ĝis la fino la taskon, kiun ŝi prenis sur siajn ŝultrojn, en la heleco de sia unua revo kaj en la feliĉo de la unua horo. Ŝi subtenos la filon de sia karno, kvazaŭ li estus ia ĉiela trezoro. Ŝia amo kreskos kun la suferoj de sia tre amata fileto; ŝiaj sinoferoj estos pli dolĉaj ĉiufoje, kiam la doloro pli intense tuŝos lin. Ĉu li ne estas pli inda je ŝia sindediĉo kaj rezigno pro la aflikta kondiĉo, en kiu li naskiĝis? La infanoj de ŝiaj malnovaj kamaradinoj estis ĉarmaj kaj inteligentaj, kvazaŭ parfumitaj rozburĝonoj de la vivo, pro- mesantaj senfinajn ĝojojn en la ĝardeno de la estonteco; ankaŭ ŝia eta paralizulo estis bela, bezonante pli da kareso kaj subteno. Dio scias, kial li venis en la mondon, sen la kapablo de parolo kaj sen inteligentomanifestoj. Ĉu ne sufiĉas konfidi la Superegan Patron? Ŝi servos la Sinjoron, ne demandante; ŝi amos sian filon dum la tuta eterneco; se estus necese ŝi mortus, por ke li vivu.
En la apogeo de nedifinebla korinklino, la juna patrino kliniĝis kaj kisis la lipojn de la malsanuleto, kun ĝojego de tiu, kiu kisus ĉielan anĝelon. Surprizita mi vidis nombrajn lumajn fajrerojn depreniĝantajn pro la ama kontakto de ili ambaŭ kaj falantajn sur la malsuperajn estulojn; ĉi tiuj siaflanke ankaŭ kliniĝis, ŝajne malpli malfeliĉaj antaŭ tiu nobla virino, kiu poste servos al ili, kiel patrino.
Kalderaro tuŝetis mian ŝultron kaj informis:
Nia helpa laboro finiĝis. Ni foriru.
Kaj montrante al la patrino kaj filo kune, li fine diris:
Ekzamenante ĉi tiun suferantan knabon, kiel enigmon sen solvo, kelkaj malprudentaj kuracistoj sur la Tero eble pensos pri la "milda morto"; ili ne scias, ke inter la muroj de ĉi tiu modesta hejmo, la Dia Kuracisto, uzante ian nekurac- eblan korpon kaj la ĝisoferan amon de patrina koro, redonas la ekvilibron al eternaj spiritoj, por ke ili super la ruinoj de la pasinteco povu kunfratiĝi por gloraj destinoj.