VIII
EN LA SANKTEJO DE LA ANIMO
Nigra nokto. Kalderaro kaj mi penetris en komfortan kaj nobelecan domon, kie la instruanto laŭ sia promeso, donos al mi novajn klarigojn pri la malekvilibroj de la animo.
- Ĝi ne estas kazo tiel grava, kiel tiu de la paralizulo, kiun ni vizitis - diris la servema informanto; ĝi estas ĝustadire afero preskaŭ solvita. De longe mi helpas Marcelon per revigligaj fluidaĵoj kaj li nun ĝuas la situacion de tuta triumfo. Obeema al nia influo, li akiris per preĝo kaj per la spirita aktiveco provizon da energioj, kiun li bezonis. Hieraŭ ni vidis kazon de tuta malordiĝo de la perispiritaj elementoj kaj la sekvan perturbon de la nerva sistemo, en dolora sceno, kiun nur la tempo forviŝos. Sed ĉi tie la scenejo estas alia. La problemo de ĉefa perturbo jam estas solvita, la reĝustiĝo de la vivo fariĝis plena de novaj esperoj, la paco revenis en la organan korpon; sed ankoraŭ daŭras la rememoroj, la bildoj pri la travivitaj dramoj en la pasinteco, reaperantaj sub formo de epilepsiaj fenomenoj, la refleksaj agoj de la animo origin- antaj el la vasta komplikita tunelo de mallumo, kaj definitive revenantaj en la lumon. Se malbono postulas longan tempon por fiksiĝi, estas evidente, ke restarigo de bono ne povas esti subita. Same okazas al malsano kaj sano, al la devio kaj al la restarigo de ekvilibro.
Trairinte la portikon, ni kun plena permeso direktis nin al la dominterno, kie agrable surprizis min ĉarma sceno de hejma religiemo: sinjoro, sinjorino kaj knabo troviĝis dronintaj en la diaj vibroj de preĝo, ĉirkaŭitaj de granda nombro da amikoj el nia mondo.
Ni estis ame akceptitaj.
La gvidanto invitis min kunhelpi ĉe la fariĝantaj aktivecoj, ĉar per la valora kunlaboro de tiuj tri enkarniĝintaj kunuloj oni donis al ĵusliberiĝintoj de la Krusto efektivajn helpojn de variaj specoj.
Notinda estis la respektoplena beleco de tiu malgranda kunveno dediĉita al bono kaj al spirita prilumado.
Admirante la harmonion de tiuj tri koroj kunigitaj per la samaj noblaj pensoj kaj deziroj, kiujn mirindaj fadenoj de lumo interligis, la amika Asistanto oportune komentariis:
La familio estas spirita kuniĝo en la tempo, kaj tial la hejmo estas sanktejo. Plurfoje, precipe sur la Tero, pluraj el ĝiaj membroj apartiĝas de la sintonizo kun la plej altaj vivoceloj; sed, kiam du aŭ tri el ĝiaj membroj komprenas la grandecon de siaj eblecoj de altiĝo, intime kuniĝante por la realiĝoj de la eterna spirito, tiam oni atendas mirindajn edifojn.
Mi komprenis, ke la instruanto deziras doni al mi aliajn klarigojn kaj riĉigi la sanktigan koncepton pri familio; sed la urĝa laboro ne plu permesis pli longan konversacion.
La helpa laboro al suferantaj fratoj daŭris aktiva en "nia
flanko".
Post la kunveno de la familia trio, finiĝinta per esprima kaj kortuŝa preĝo, la kunuloj el nia sfero komencis foriri, dum la enkarniĝintaj amikoj tenis koran interparoladon.
Tiu sinjoro kun rideto de laboranto bone plenuminta sian devon, laŭte turnis sin al la ĉeestantoj:
Dank'al Dio, ĉio estas en ordo.
Rigardante la knabon, li kun grandega patra amo demandis:
Kaj vi, Marcelo, ĉu vi fartas bone plu?
Ho! sendube - ĝoje respondis la aldemandito; mi estas feliĉa pro la bonegaj rezultatoj, kiujn mi ricevas de niaj ĉiuĵaŭdaj kunsidoj.
Ĉu la noktaj atakoj ripetiĝas?
Ne. Laŭmezure kiel mi klopodas ĉe la diaj veraĵoj, kunhelpante per mia propra volo sur la kampo de la praktikaj aplikoj de la ricevitaj lecionoj, mi sentas, ke mi pli kaj pli bonfartas, ke mi interne plifortiĝas, rehavigante al mi la perditan sanon. Mi ankaŭ rekonas, ke, kiam mi seninteresiĝas pri mia spirita edifado, senatenta pri mia bezono altiĝi, tiam intense revenas la perturboj. En tiuj malutilaj tempoj mi vekiĝas tre malfrue en la nokto, kun lacaj kaj doloraj membroj, kaj alsaltas al mi evidentaj signoj de la konvulsioj, kaj faras min senkonscia dum longaj minutoj...
La knabo ridetis post ĉi tiu simpla fila konfeso kaj
daŭrigis:
Sed feliĉe nun, kiam mi zorge kaj akurate min donas al la sanktiga tasko, tiam mi rekonas, ke la emanaĵoj de mia patrino estas pli efikaj. Mi estas pli komprenema kaj rimarkas, ke bonvolo estas klara faktoro de mia trankvilo.
La aŭdantoj interrigardis kontentaj, kaj la intima konversa- cio daŭris plu edifa, plena de belaj sugestoj.
Preparante mian rezonon, la Asistanto informis:
Certe mi ne bezonas klarigi, ke Marcelo distras sin kun la gepatroj. Li posedas aliajn fratojn, kiuj ne alkonformiĝas al la sankta misio de la paro. Sed li estas portanto de altaj kaj noblaj sentoj. Kiel preskaŭ ni ĉiuj, li havas pasintecon plenan de pasioj kaj aŭtoritataj ekscesoj, intense travivitan. Iam li tenis grandegan povon, kiun li ne noble uzis. Posedante viglan inteligenton, li restadis sur altaj intelektaj niveloj, de kie li ne ĉiam malsupreniris por konsoli aŭ helpi. Havante variajn honorajn titolojn, li multfoje ilin forgesis, sin donante al la kapricoj komunaj al krimuloj. Li trudis sin pro sia absoluteco, kaj li pligrandigis sian semejon de dornoj, kiuj poste lin pikis. Veninte la rikolto de la abomenindaj fruktoj, li spertis akrajn suferojn. Sennombraj viktimoj lin atendis trans la tombo, kaj ili rapidis kontraŭ li. Se Marcelo faris kriantajn erarojn, li tamen en multaj okazoj deziris esti bona kaj kreis valorajn amikojn ĉirkaŭ sia nomo; sed tiaj sindonoj devis atendi okazon por lin helpi. Liaj malamikoj formis densan amason kaj furioze kriis, petante helpon de la vulgara justico; ili longe retenis lin en la malsuperaj regionoj, kontentigis malnovajn dezirojn de venĝo, turmentante lian perispiritan korpon. Mar- celo meze en la ombro de sia konscienco petegis, ploris kaj pentis plurajn jarojn. Kiom ajn li petegis kaj kiom ajn la interhelpaj elementoj insistis, la sopirata liberiĝo ankoraŭ tre longe malfruis, ĉar konsciencoriproĉo ĉiam estas la punkto de sintonizo inter kriminto kaj viktimo, kaj nia amiko portis konsciencon skurĝatan de kruelaj rimorsoj. La malekvilibroj de perispirito skurĝis lin, tuj kiam li transpasis la sojlon de tombo, kaj ili daŭris longajn jarojn...
Post nelonga paŭzo dum tiuj klarigoj mi scivoleme aldone
diris:
Tio signifas, ke la epilepsioforma fenomeno...
-... tre malofte okazas pro nuraj encefalaj ŝanĝoj, kiaj tiuj rezultantaj de frapoj sur kapon - klarigis la Asistanto, interrompante mian apenaŭ faritan rimarkon -, kaj ordinare estas animomalsano, sendependa de la fizika korpo, kiu en tiu okazo nur registras la refleksajn agojn. Fore estas la tempo, kiam racio akceptis paradizon aŭ purgatorion, kiel eksterajn regionojn: ĉielo kaj infero esence estas konsciencaj statoj; kaj, se iu malobeis la Leĝon, li estigos en si mem rebonigan proceson, kiu daŭros tiel longe, kiel necese. Sed antaŭ la realo ni estas pelitaj konstati, ke se ekzistas nombraj malsanoj por la malekvilibroj de la korpo, sennombraj aliaj ekzistas por la devioj de la animo.
La instruanto faris mallongan paŭzon, almontris la knabon kaj daŭrigis:
Sed reprenante la informojn pri Marcelo, mi devas diri al vi, ke iom post iom li elverŝis la plej pezajn substancojn el la fundo de sia kaliko da provoj. Longaj jaroj da malekvilibro, en kiu la viktimoj, fariĝintaj kvazaŭ ekzekutistoj, lin skuis per teruraj konvulsioj, neesprimeblaj ŝokoj kaj torturoj, heligis al li la internajn horizontojn, kaj nia frato fine interkonsentis kun servema kaj saĝa spirita instruanto, al kiu li estas ligita de fora pasinteco. Li estis helpata kaj subtenata. Li sopire demandis pri animoj al li karaj, kaj oni sciigis lin, ke liaj plej bonaj amatoj jam ree troviĝas en la karno, por dignigaj atestoj kaj laboroj. Li petegis pri reenkarniĝon, promesis akcepti devojn de spirita helpo sur la Krusto, por pagi grandegajn ŝuldojn, kunlaborante por la bono kaj evoluo de siaj iamaj malamikoj, kaj li ricevis tiun donacon, favorate de abnegacia mentoro, kiu lin estimas de multe da jarcentoj. Li revenis en la karnan sferon kaj rekomencis sian lernadon. Li lastatempe renaskiĝis protektata de karesemaj brakoj, al kiuj li estas ligita en la daŭro de pluraj ekzistadoj komune travivitaj. Nun sincere profitante la ricevitajn benojn, li de siaj fruaj jaroj zorgas pri reĝustiĝo de siaj altvaloraj moralaj kvalitoj: li karakteriziĝas de sia knabeco, per koreco kaj obeemo, naturaj mildeco kaj amemo. Li trankvile pasigis sian infanecon, kvankam spionata de siaj malnovaj nevideblaj persekutantoj. Li jam ne estis altirita de ili pro la regenera laboro, al kiu li submetiĝis; sed renkontante iun el siaj kontraŭuloj, en la minutoj de parta liberiĝo kaŭzata de la fizika dormo, li amare suferis pro la rememoroj. Ĉio pasis sen menciindaj novaĵoj. Sub la viglado de siaj gepatroj kaj kun subtenado de la nevideblaj bonfarantoj, la knabo sin preparadis por la estontaj laboroj. Sed apenaŭ plifirmiĝis lia fizika propraĵo, post siaj dek kvar jaroj, Marcelo kun sia perispirita organismo plene ligita al sia fiziologia envolvaĵo komencis rememori la travivitajn fenomenojn kaj al li aperis la tiel nomataj epilepsiaj konvulsioj kun iom da intenseco. Sed la knabo tuj trovis la necesajn antidotojn, rifuĝante en la "loĝejon de la noblaj principoj", t.e. en la plej altan regionon de persono, per la kutimo preĝi, per la frata kompreno, per la praktiko de bono kaj per la supera spiritaro. Tial li limigis la neŭro-psikan malharmonion kaj reduktis la ĉefan misfunkcion, reakirante tagon post tago sian ekvilibron, mobilizante la armilojn de volo. En tiu klopodo, en kiu li fariĝis ekstreme simpatia, li ricevis grandan kunlaboron de nia sfero, ĝin plene profitante ĉe la kriteria aliĝo al la konstrua klopodo de bono. Serene kaj pacience ricevante la lukton, li instalis en si mem altvalorajn ricevokvalitojn, kiuj favoris nian helpon kaj ĝuste tial malakceptis la terapeŭtikon de narkotaĵoj aŭ de ŝokoj, kiu, kaŭzante nenormalajn statojn de la perispirita organismo, preskaŭ ĉiam nenion sukcesas efektivigi, krom deloki la malsanojn, ne kontraŭbatalante ilin ĉe la originoj. Tial la afero pri Marcelo liveras altvalorajn karakterizaĵojn. Akceptante sugestojn de tiuj, kiuj lin helpas, alkonformiĝante al la realo, li de longe fariĝis sia propra kuracisto, sola recepto, per kiu malsanulo trovos sian propran resaniĝo.