En tiu momento la knabo respekte adiaŭis siajn gepratrojn kaj foriris en sian privatan ĉambron, kie li enlitiĝis, post kiam li lavis sian menson per pensojn de paco kaj danko ao Dio.
Post nemultaj minutoj li apartiĝis de la densa portilo kaj venis al ni, salutante Kalderaron, kun speciala koreco.
La Asistanto afable prezentis lin al mi.
La junulo montris profundan klarvidecon. Brakumante nin ambaŭ, kun evidentaj elmontroj de ĝojo, li parolis pri siaj esperoj en la estonteco. Li eksterigis sian ardan deziron labori por diskonigo de la evangelia Spiritismo, preta kunlabori en la edifa verko, kiun liaj gepatroj realigas. Kun mia miro li aludis niajn aktivecojn en la spirita kolonio, demandis pri miaj impresoj pri "Nia Hejmo" ( ), ravante min pro la oportuneco de konceptoj kaj pro la beleco de la inteligentaj kaj spontaneaj observoj.
La konversacio fluis, kiam du ombraj figuroj zorge alprok- simiĝis al ni. Kiaj ili estos, krom mizeraj elkarniĝintaj preterpasantoj? Tute distrita mi daŭrigis miajn humilajn komentariojn, sed la estimata interparolanto videble perdis sian flegmon. Kvazaŭ tuŝita de konfuzantaj fortoj en sia interno, Marcelo paliĝis, levis la dekstran manon al la brusto kaj faris senmezure grandajn okuloj n. Mi rimarkis, ke liaj ideoj tiel miksiĝas en la perispirita cerbo, ke li ne sukcesas aŭdi nin facile, kaj tuj malligiĝinte de niaj brakoj, li rapidis por repreni sian korpon.
Kortuŝite mi volis haltigi lin, ĉar li estis tute sintonizita kun ni; io pli forta ol nia kora konatiĝo ligis min al la nova amiko, kion mi komprenis de la unua kontakto; sed mi ne povis tion fari.
Kalderaro vigle retenis min kaj ekkriis:
Ne prenu lin, Andreo. Ni lin akompanu. Ni ne povas forgesi, ke Marcelo ne estas tute resanigita.
Almontrante la provokantajn estulojn, en malgranda distan- co, li klarigis plu:
La nura alproksimiĝo de liaj malamikoj el alia tempo ŝanĝas liajn mensajn kondiĉojn. Timema, afliktita li evitas revenon al la dolora situacio, en kiu li troviĝis antaŭ multaj jaroj, en la malsuperaj sferoj, kaj rapide iras al sia fizika korpo simile al iu, kiu helpas sin per la sola disponata rifuĝejo, antaŭ tuja tempesto.
La erarantaj spiritoj forkuris kaj ni ree venis en domin- ternon, kie ni trovis la junulon ekposeditan de konvulsioj.
Mi brakumis lin, kvazaŭ karan infanon.
La atako malintensiĝis, sed ne tute ĉesante. Mi levis la okulojn al la instruanto, kun muta demando. Kial tia perturbo?
(*-1 Aludo al la libro "Nia Hejmo". - ( Noto de la spirita aŭtoro.)
La ĉambro de Marcelo estis izolita, sen rekta kontakto kun la malsuperaj estuloj. Ni tri daŭrigis edifan konversacion. Kial okazis tium perturbon, se ni nin tenis en sana atmosfero el sanktigaj pensoj?
La instruanto bonkore rigardis min kaj petis:
Observu la organan kampon, kaj aparte ekzemenu la
cerbon.
Mi rimarkis, ke la endokrinaj centroj paliĝis, kaj nur la pineala glando restis plu, elsendante nenormalajn radiojn. En la encefalo la malekvilibro estis kompleta. El la plej altaj zonoj de la cerbo eliris radioj de mensa lumo, kiuj kvazaŭ bombadis la amason da ĉeloj de la kortekso. La pluraj motoraj centroj, inkluzive tiujn de la memoro kaj de la parolo kuŝis malordigitaj, senfunkciaj. Tiuj nenormalaj radioj penetris en la plej profund- ajn tavolojn de la cerebelo, konfuzante la vojojn de ekvilibro kaj malfortigante la muskolan tension; ili kaŭzis strangajn transformojn de la neŭronoj kaj eniĝis en la nervan grizan sistemon, malhelpante la aktivecon de la fibroj. La delikata encefala organo estis tute inhibiciita. La motoraj zonoj, skurĝataj de la mensaj fajreroj, perdis ordon, disciplinon, memregadon, kaj ili fine cedis mankaj de energioj. Dume, Marcelo-spirito tordiĝis de angoro, almetite al Marcelo-formo, enkarcerigite en la senkonscienca organismo, suferanta kon- vulsiojn, kiuj disŝiris mian koron.
Post zorga ekzameno mi demandis Kalderaron:
Kiel ni klarigu tiun okazaĵon? Cetere nia amiko ĉi tie ne troviĝas torturata de siaj persekutantoj, sed en nia eks- kluziva kompanio.
La instruanto, nun en reboniga magnetiza laboro, interhelp- is, restarigante la ekvilibron, kaj petis, ke mi atendu kelkajn minutojn. Post nelonge li superregis la malharmonion. Envolv- inte lian mensan kampon per balzamfluidecaj emanaĵoj, la akcidento ne efektiviĝis. Marcelo kvietiĝis. La cerba aktiveco refariĝis, kvazaŭ tumultanta placo, kiu tuj sereniĝas. La nervaj ĉeloj reprenis sian taskon, la trafiko-vojoj normaliĝis, la endokrina sistemo revenis en sian ordinarecon, la stimulaj retoj restarigis la laŭkutimajn servojn.
Marcelo, desapontita kaj malfortiĝinta, falis en profundan dormon, ĉar Kalderaro trovis konvene, ke li restu en pli longa ripozo, ne permesante al li foriri en lia perispirita korpo, en la unuaj minutoj da paco, sekvantaj la gravan krizon.
Observante la knabon kuŝantan sur la lito, la instruanto bonvole rigardis min kaj demandis:
Ĉu vi memoras pri la kondiĉitaj refleksoj de Pavlov? ()
Kial do ne? jes, mi rememoris la faman eksperimenton ĉe
hundoj aplikitan al aliaj fenomenoj.
Nu - bonkore daŭrigis Kalderaro -, la afero de Marcelo okazas laŭ la samaj principoj. En pasintaj ekzistadoj li multmaniere eraris, kaj la konsciencoriproĉo, potenca forto servanta laŭ la Dia Leĝo, gardis lian konsciencon, kvazaŭ vigla gardostaranto, transdonanta lin al liaj malamikoj sur la malsuperaj planoj kaj kondukanta lin al la rikolto da dornoj, kiujn li semis, tuj kiam li perdis sian fizikan vazon, en unu el siaj plej gravaj periodoj de spirita falo. Rezulte de tiaj devioj li erarvagis malekvilibrigita, kun malsana animo, elmetite al la regado de la malnovaj viktimoj. Li malordigis siajn peri- spiritajn centroj n, longe malsanigante ilin. Protektate de granda instruanto, kiu interhelpis por li, li renaskiĝis pli trankvila, por grava laboro de elaĉeto. Sed la altvalora ricevita kunlaboro ne povis tute transformi lian internan situacion. Li sin tenis preskaŭ libera de la senkompataj kontraŭuloj, kiujn li de nun devas helpi; lia perispirita organismo tamen konservis la tutan rememoron pri spertitaj konfliktoj for de la densa portilo. Tial la motoraj zonoj de Marcelo - emfazis la ĝentila ins- truanto - simbolantaj la loĝejon de la "konsciaj fortoj", en sia aktualeco de laboro, estas ia "resaniĝanta perispirita regiono", kiaj tiuj senteblaj cikatroj de la fizika korpo. Alproksimiĝante al malnovaj malamikoj, la knabo, kiu ankoraŭ ne firmigis sian intelektan ekvilibron, suferas fortajn psikajn ŝokojn, pro kiuj liaj emocioj lin frenezigas kaj apartigas de la necesa harmonio. La menso perturbata forlasas la direktilon de la perispirita organismo kaj de la fiziologia elementoj, prenas ekscentrajn kondiĉojn, malhavas energiojn proprajn al ĝi, en senordaj movoj; tiam tiuj energioj komencas konflikti kaj elsendi radiojn de malalta frekvenco preskaŭ sama, kiel