Выбрать главу

(*-1 La kondiĉita reflekso estis malkovrita de I. Pavlov en 1904. - La Trad.

tiu, incidinta sur lin el la freneza penso de liaj viktimoj. Tiuj detruantaj elsendoj invadas la delikatan materion de la encefala kortekso, mastras la korteksajn centrojn, perturbas la sidejojn de memoro, de parolo, aŭdo, de sento, de vido, kaj de sennombraj aliaj sidejoj de regado de variaj stimuloj; tial ni vidas tiun grandan malbonon, kun pompa simptomaro, kaŭzant- an la konvulsiojn, en kiuj la malvigliĝinta, venkita fizika korpo prefere similas ŝipon subite hazarde flosantan.

La instruoj de Kalderaro plenigis min per respekto al la moralaj fundamentoj de la vivo. Mi nun komprenis, ke estas neeble ia psikiatrio sen nocioj pri spirito. Mi rememoris la jarcentan lukton inter fiziologoj kaj psikologoj, disputantaj la regulon de helpo al la mensaj malsanuloj. Mesmer kaj Charcot, Pinel kaj Broca pasis unu post alia, en mia imagemo pliriĉigita de novaj konoj.

La interrompo de la temodeflankiĝoj de la Asistanto ne longe daŭris. Vere mi devas diri, ke, de la unua horo de nia konversacio, tiaj interrompoj fariĝis kutimaj, kaj ŝajnis al mi, ke Kalderaro intence donas al mi tempojn por primediti liajn konceptojn.

Respondante miajn internajn demandojn, li daŭrigis:

- Estas neeble kuraci frenezulojn per ekskluzive materiaj procedoj. Estas nepre necese penetri en la animon, esplori la kernon de persono, plibonigi la efikojn per la kaŭzoj; sekve ni ne restarigas malsanajn korpojn sen la rimedoj de la Dia Kuracisto de la animo, nome Jesuo Kristo. La fiziologoj faros multon, provante korekti la misfunkcion de la ĉeloj; sed estas necese interveni en la originojn de la perturboj. La afero de Marcelo estas nur unu el la multaj aspektoj de la "epilepsioforma fenomeno", laŭ la terminaro de la enkarniĝintaj kuracistoj. Tiu perispirita malekvilibro tamen fariĝis grade tro kompleksa. La aserto pri la kondiĉitaj refleksoj ne aplikiĝas al li ekskluzive. Ekzistas milionoj da incitiĝemaj personoj, kiuj, pro kutimo facile koleri, difektas la fundamentajn nervajn centrojn pro la ekscesoj de sia menso sen disciplino, turnante sin en portantojn de la "malgranda malbono", en antaŭtempajn mensmalsanulojn, en neŭrasteniulojn el diversaj tipoj aŭ en malsanuloj n kun epilepsia ŝajno, kiuj tiom submetiĝas al la insulina hipoglu- kozemio aŭ al "metrazolo" ( ); dum tio ilia mensa edukado por korekto de iliaj internaj sintenoj en la rutina vivo estus pli efika kaj adekvata, ĉar ĝi estas regenera kaj substanca kuracado. Citante tiajn veraĵojn, ni ne malestimas la servadon de la abnegaciaj psikiatroj, kiuj pasigas sian ekzistadon, sin dediĉante al la similuloj, nek kuraĝas diri, ke ĉiuj malsanuloj sen escepto povas rifuzi la helpon de la renovigaj ŝokoj, tiel necesaj al multaj homoj, kiel duŝoj al la "surpolvigitaj nervoj". Ni nur deziras emfazi, ke la homo per sia konduto povas vigl- igi sian propran animon aŭ ĝin lezi. Tiu altruisma karaktero, kiu lernis sinoferi pro ĉies bono, pligrandigas sian propran provizejon meze en la eterneco; murdanto, dissemanta morton kaj ombron sur sia ĉirkaŭaĵo, starigas la regadon de sufero kaj mallumo en sia interno mem. Renkontante niajn fratojn kun perispiritaj lezoj, vivaj konsekvencoj de iliaj agoj, registr- itaj de la Universa Justeco, estas nepre necese, por sukcese helpi ilin, ke oni serĉu la originon de la perturboj, kiuj ilin atakas; tio okazas ne per paroloj kaj paroloj de psikanalizo, sed ilin helpante per la forto de frateco kaj amo, ke ili akiru la nepre necesan komprenon por sin modifi, reĝustigante siajn proprajn fortojn...

En tiu momento, rimarkante, ke Marcelo restariĝas, la instruanto interrompis siajn klarigojn kaj invitis lin ree veni al ni. La knabo kortuŝite nin brakumis.

Tiam - li diris, humile rigardante Kalderaron - mi malfortiĝis kaj ekfalis...

Ho ne! - ekkriis la instruanto, lin karesante - ne sentu vin falanta. Vi ankoraŭ estas kuracata, kaj ni ne povas forgesi la realon. Via klopodo estas admirinda; sed vi devas atendi la kontribuon de la tempo.

Li ridetis kaj akcente diris:

En foraj tempoj vi perdis altvaloran okazon laŭiri la progresan vojon, forglitante, defalante... Nun estas nepre necese zorge refari la supreniron. Birdo kun malfortikaj flugiloj ne povas trouzi flugon.

(*) Metrazolo aŭ "cardiazol" (pentametilenotetrazol) uzata de psikiatrio, kiel konvulsioterapio kaj helpilo ĉe la flegado de kelkaj mensaj malsanoj. - La Trad.

La junulo ricevis novajn esperojn kaj, danke rigardante Kalderaron demandis:

Ĉu vi kredas, mia bonfaranto, ke mi devas preferi la uzon de hipnozdrogoj?

Ne. La hipnozdrogoj estas utilaj dum la malglata fazo de absoluta mensa nescio, kiam estas necese neniigi la nervajn ĉelojn antaŭ la eblaj suferoj de la perispirita organismo. Rilate vian aferon, Marcelo, por via konscienco jam vekiĝinta en la supera mondo, la plej efika kuracilo estas la pozitiva fido, la memkonfido, la inda laboro, la nobligaj pensoj. Restante sur la plej alta zono de la personeco, vi venkos la malekvilibrojn en la pli malaltaj apartaĵoj, kaj tial vi devas komenci la renovigan kaj subliman mision, kiun oni konfidis al vi por via propra prilumo kaj por la bono de via proksimulo. La medikamentaj elementoj povas doni despotan protekton al la organa kosmo ĉiam, kiam la menso ne pretiĝas ĝin kontroli kaj sin helpi per edukaj faktoroj.

La knabo ameme kisis liajn manojn, kaj Kalderaro, kaŝante la emocion, bonhumore parolis:

Ni ankoraŭ nenion faris por indi dankon de ia ajn kreito. Ni estas nenio alia ol neperfektaj laborantoj en servado, kaj servado estas la plej granda forto, kiu manifestas niajn proprajn neperfektaĵojn. Ni ĉiuj havas ian dian kreditoron - Jesuon -, kies senfinan bonecon ni ne povas forgesi.

Kaj, karesante liajn harojn, li firmtone diris:

Vi jam aŭdis lian ĉielan parolon, forlasante malbonon, "por ke io pli malbona ne okazu al vi" ( ). Tial vi nun estas feliĉa. Vere ni nun estas feliĉaj, ĉar nia hodiaŭa celo estas la realigo de la Regno de Dio en ni, kun la Kristo. Ni laboru kun Li, pro Li kaj por Li, kuracante niajn malbonojn por ĉiam.

La junulo nin brakumis, kvazaŭ filo, forte ĉe niaj koroj, kaj ni kune foriris por agrabla ekskurso de studoj, dum lia fizika korpo kviete dormadis.

(*-1 Johano, 5:14 - La Trad.

IX

MEDIUMECO

Tre interesiĝinta pri la esprima kazo de Marcelo, mi pre- zentis al Kalderaro, en la sekvanta tago, kelkajn demandojn, kiuj forte priokupis min.

Ĉu la kondiĉitaj refleksoj ne aplikiĝas ankaŭ al la pluraj mediumaj fenomenoj? ĉu ili ne klarigas la senkonsciajn mistifikojn, kiuj multefoje konfuzas la rondojn de enkarniĝintaj eksperimentoj?

Nemultaj studemuloj de Spiritismo, sindediĉaj kaj honestaj, rekonante la rifojn sur la kampo de mediumismo, kreis la hipotezon pri la anima fantomo de la mediumo mem, kiu agus anstataŭ la elkarniĝintaj estuloj. Ĉu tiu teorio estas adekvata al la pritraktata afero? Ĉu pro la rememoro pri iaj bildoj la penso de la mediumo ne submetiĝas al iaj asocioj, aŭtomate intervenantaj en la interŝanĝadon inter la homoj sur la Tero kaj la loĝantoj en la Transmondo? Tiaj intervenoj en multe da okazoj, povus kaŭzi fortajn malekvilibrojn. Pensante pri observ- oj aŭditaj en la lastaj tempoj, en pluraj centroj de spiritualisma kulturo, rilate la aferon, mi demandis min mem ĉu la problemo ne havas rilatojn kun la samaj principoj de Pavlov.