Выбрать главу

La instruanto pacience aŭdis min, ĝis la fino de miaj konsideroj kaj bonvole respondis:

- Via konsulto postulas pli grandan meditadon. La anim- isma tezo estas respektinda. Konsciaj kaj sinceraj esplorintoj ĝin kreis, kaj ĝi naskiĝis por malhelpi la eblajn trouzojn de imagpovo; ĝi tamen estas kruele defendata de la plimulto de niaj enkarniĝintaj kunlaborantoj, kiuj faras el ĝi ian altrudan ilon, anstataŭ ĝin profiti, kiel edukan elementon ĉe la frateca ago. Miloj da kamaradoj forlasas laboron timigite, malkuraĝiĝas antaŭ la malhelpoj ĉe la mediuma inicado, ĉar animismo fariĝis Cerbero. Seriozaj kaj edifaj asertoj, ŝanĝitaj en preman sistemon, baras pasadon de kandidatoj en la laboron pro la natura gradiĝo de lernado kaj praktikado. Oni postulas de ili absolutan precizecon, forgesante elementajn lecionojn de la naturo. En sia teoria kastelo, niaj sennombraj amikoj, kuniĝante por la nobla servo de interŝanĝo kun nia sfero, ordinare evitas la servantojn, kiuj devas kreski kaj perfektiĝi kun la tempo kaj kun la klopodo. Ili postulas aparatojn, kvazaŭ la spirita lumo brilus same kiel elektra lumo per ordinara lampo. Nenia arbo naskiĝas produktante, kaj ĉiu nobla kapablo petas poluron. Mediumeco do havas sian evoluon, sian kampon, sian vojon. Ne estas eble aprobi iun lernanton en supera kurso, se li ne havas sufiĉan konon pri preparaj kursoj, dum kelkaj jaroj da lukto, da klopodo, da disciplino. El tio, Andreo, venas nia prava zorgo antaŭ la animisma tezo, kiu intencas doni la tutan respondecon de la mediuma laboro al unu sola kapo, t.e. al tiu de la mediuma instrumento. Ni bezonas pli altajn instruojn, kiuj kuraĝigu la komencantajn kunlaborantojn, donante al ili pli grandajn konojn sur la vojo de ili mem irata, ke la sanktiga spiriteco penentru en la fenomenojn kaj studojn rilatajn al la Spirito.

Li faris malgrandan paŭzon, kiun mi ne kuraĝis interrompi, ravite de la alteco de la aŭditaj konceptoj, kaj li daŭrigis:

- Ni diskutu vian sugeston. La kondiĉitaj refleksoj efektive rilatas al la temo; sed ni devas esplori kampon por pli gravaj konsideroj. La bestoj de Pavlov montris memor- kapablon; ili memoris faktojn per mensaj spontaneaj asocioj. Ĉi tio esprimas, ke ili mobilizis subtilan materion sendependan de sia densa korpo; ke ili uzis mensajn fortojn en sia aparataro pro primitivaj impulsoj. Se la "fragmentaj konsciencoj" de la eksperimento estis kapablaj uzi tiun energion, kaŭzante ripet- iĝon de iaj fenomenoj en la ĉela kosmo, kiajn mirindaĵojn eble realigos la homa menso, obeante, ne al nuraj kondiĉitaj refleksoj, sed al elsendoj de alia menso en sintonizo kun tiu de li? Laŭ tiuj principoj estas necese, ke la peranto kreskigu sian propran valoron. Eksterordinaraj kaj nekonataj okazaĵoj plenigas la vivon en ĉiuj lokoj, sed evoluo kondiĉas, ke oni ĝin fervore serĉu. Neniu ricevos la benojn de rikolto sen la ŝvito de semado. Sed bedaŭrinde la plimulto de niaj amikoj laŭŝajne ne konas tiajn altrudojn de laboro kaj kunhelpo: ili postulas kompletajn kapablojn. La mediuma peranto aŭtomate estas elklasigita, en la okazo, ke li ne havas la feliĉon elmontri absolutan harmonion kun la elkarniĝintoj, sur la triopa kampo de la mensaj, perispiritaj kaj fiziologiaj fortoj. Ĉu vi komprenas la malfacilaĵojn?

Jes, mi komencis kompreni. La instruoj tamen estis tro altiraj, ke mi kuraĝus fari ian ajn rimarkon; tial mi aŭdis la daŭrigon de la difinoj, kiel humila lernanto.

La Asistanto rimarkis mian internan sintenon kaj diris

plu:

- Prenante pli simplan simbolon, ni prezentu al ni medium- on, kvazaŭ ponton inter du sferoj, inter kiuj okazis ŝajna rompo de la kontinueco, pro diferenco de materio sur la vibra kampo. Por esti relative ĝusta instrumento, estas nepre necese, ke li lernis obei, kaj ne ĉiuj metiistoj en la mediuma metiejo realigas en mallonga tempo tian akiron, kiu postulas sindediĉon al la feliĉo de la proksimulo, altan komprenon pri la ĝenerala bono, fortan emon al la frata helpo kaj serenan superecon ĉe la konfliktoj kun aliula opinio. Ke la mediumo atingu tian edifon, estas necese, ke li ofte rifuĝu en la "loĝejon de la superaj principoj". La menso de la servanto devas firmiĝi sur la plej altaj zonoj de la memo, kie li komprenos la valoron de sublimaj konceptoj, renoviĝante kaj perfektiĝante por fariĝi modela elemento al tiuj sekvantaj liajn paŝojn. La homo por helpi la estantecon estas devigata vivi en la estonteco de sia raso. Tiu antaŭeco trudas al li solecon kaj nekomprenon iafoje dolorajn; tiu situacio tamen estas artikolo de la Leĝo ordonanta akiri, ke ni povu doni. Neniu povas lernigi vojojn, kiujn li ankoraŭ ne iris. El tio venas, rilate la edifan mediumecon, la bezono fiksi la instrumentajn energiojn en la pli alta sanktejo de la persono. Fenomenoj - ne gravas ilia naturo -, estas necese rekoni, ĉie sieĝas la homon. La efektiva scienco estas la grada akiro de la fortoj kaj laboroj de la Naturo, kie ili kuŝis kaŝitaj for de nia malforta komprenpovo. Kaj ĉar ni estas idoj de la Revelacianta Dio, senfina je grandeco, ni esperas, ke ni ĉiam havu antaŭ ni senlimajn kampojn de observo, kies pordoj malfermiĝos laŭmezure kiel gradiĝos niaj meritaj titoloj. Tial, Andreo, ni pensas, ke la mediumeco pli stabila kaj bela komenciĝas, ĉe la homoj, sur la kampo de intuicio pura. Moseo plenumis sian taskon, pelite de fenomenaj esprimoj, kiuj lin ĉirkaŭis; li ricevis sub nebridebla emocio la sublimajn principojn de la Dekalogo, sentante sin alfronti materiiĝintajn figurojn kaj voĉojn el la spirita mondo; sed samtempe kiel li transdiras la ordonon "ne mortigu", li laŭŝajne ne estas inklina al la nerompebla respekto por la aliula vivo; lia doktrino, kvankam respekteginda, baziĝas sur ekskluzivismo kaj timo. Kun Jesuo la aspekto de la mediumeco estas alia. La Majstro sin tenas en konstanta rilato kun la Patro, per sia propra konscienco, per sia propra koro; li ne postulas justecon nek petas tujan komprenon, li amas la homojn kaj ilin servas, tenante sin unuiĝinta al Dio. Pro tio la Bona Novaĵo estas mesaĝo de konfido kaj de universa amo. Ekzistas do du tipoj de perantoj de la Ĉielo mem, treege diversaj, montrantaj la modelon preferindan. Sed en la ordinara mediumismo la kunlaboranto servos per la mensa materio propra al li, suferante ĝiajn malprecizaĵojn antaŭ la surteraj esploroj; kaj, adaptiĝinte al la plej noblaj imperativoj de la persona rezigno, li, ne improvize, sed koste de senĉesa laboro, konstruos la internan templon por servado, en kiu li rekonos la superecon de la dia programo rilate la homajn kapricojn. Efektiviginte tiun realigaĵon, li estos preta sintonizi sin kun pli granda nombro da elkarniĝintoj kaj enkarniĝintoj, donante al ili, kiel bonfara ponto, la opor- tunan okazon renkonti unu aliajn, en la evolua pozicio, en kiu ili troviĝas, por konstruaj interkonsentoj. Mi devas al vi diri, ke ĉi tie ni ne zorgas pri akcidentaj kapabloj aperantaj kaj malaperantaj inter la kandidatoj al servado, sen orda kaj disciplina inklino, efektivaj provbalonoj por flugoj en la estont- co; ni aludas la mediumecon akceptita de la servanto kaj uzebla en ĉia situacio por ĉies bono. Komentariante aktivecojn kaj taskojn, ni devas elstarigi la modelojn al ili rilatantaj, kaj tia estas la karakterizaĵo de la spirita instrumentaro en la superaj sferoj. Laŭ la logiko estas neeble tion atingi per unu fojo: ĉia verko havas komencon.

Ĉar mi montris per la okuloj la nebrideblan emocion, kiu ekposedis min antaŭ la aŭditaj instruoj, la Asistanto ŝanĝis sian voĉtonon kaj trankviligis min:

- Parolante ankoraŭ pri la Kristo, estas grave rekoni, ke la Majstro vivis izolita sur "la dia monto de la konscienco", malfermante vojon al la homaj valoj. Vere neniu el ni pretendas imiti Jesuon; sed liaj lecionoj devas inspiri nin. Ekzistas milionoj da homoj, enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj, kun menso fiksita en la malpli altaj regionoj de la malsuperaj impulsoj, absorbite de la instinktaj pasioj, de la malvirtoj de la malnobla pasinteco, katenite de la kondiĉitaj refleksoj rilataj al per- turbantaj emocioj, al kiuj tiuj homoj sin donis; multe da aliaj sin tenas ligitaj al la karno kaj ekster ĝi en senorda aktiveco, en amaj manifestoj sen celo, freneze alkroĉitaj al la pasinta formo aŭ situacio ne plu pravigebla; aliaj plie haltas ĉe la beata pozicio de la ekskluziva religia mistikismo, sen personaj realigaĵoj sur la kampo de sperto kaj merito, kiuj ilin rajtigu eniri en la kadron de vera altiĝo. Sen la fizika korpo la situacio restas plu senŝanĝa por la perispirita organismo, frukto de pacienca laboro kaj de longa evoluo. Tiu organismo, kvankam konsistigita per pli plastecaj kaj subtilaj elementoj, tamen ankoraŭ estas materiala konstruaĵo por reteno de la konscienco. Multe da homoj sur la Planedokrusto pensas, ke la Ĉielo vestas nin per anĝela tuniko, tuj kiam la korpo malleviĝas en tombon. Tio estas grava eraro. Memkompreneble ni ne aludas, en ĉi tiuj konsideroj, la Spiritoj n samkategoriajn kiel Francisko el Asizo, nek la kreitojn ekstreme malicaj, unuj kaj aliaj ne apartenantaj al nia kadro: zenito kaj nadiro de la surtera evoluado ne estas en niaj studoj; ni parolas pri vulgaraj homoj, kiaj ni mem, pli-malpli normale irantaj sur la progresa vojo, por konkludi, ke, kiel estas nia nutrata mensa stato, tiel la elkarniĝintaj aŭ enkarniĝintaj inteligentoj, kiujn ni altiras, kaj de kiuj ni nerekte fariĝas naturaj instrumentoj. Estas realaĵo, mia amiko, ke ni ĉiujn, nombrantaj centojn da milionoj, ne povas malhavi prilumitajn perantojn kapablajn komunikigi nin kun la fontoj de Supera Donado. Ni bezonas pli noblan helpon, kaj ankaŭ apogon de la bonfarantoj loĝantaj super niaj regionoj. Por tio oni devas organizi rimedojn por ricevado. Nia menso avidas lumon, same kiel la surtera organismo bezonas panon. Amo kaj scio estas diaj substancoj subtenantaj nian viglecon.