Выбрать главу

La instruanto faris nelongan paŭzon kaj diris plu:

- Ĉu vi nun komprenas la valoron de la mediumeco, t.e. de la nobleco de niaj ricevaj kapabloj por atingi la necesan sintonizon kun la fontoj de la supera vivo?

Jes, mi respondis, mi komprenis liajn rimarkojn kaj taksis ilian grandecon.

Ĝi ne estas servo, kiun ni povas organizi de ekstere internen - diris plu Kalderaro - sed de interne eksteren. La enkarniĝinta homo preskaŭ ĉiam regata de iluzio povos komenciĝi per fenomeno; sed laŭmezure kiel vekiĝas la pli profundaj energioj de la konscienco, li sentas bezonon reĝustiĝi kaj serĉos la kaŭzon por perfektigi la efikojn. Verko de konstruado, de tempo, de pacienco...

Post tiu parto de la konversacio la instruanto invitis min al laboro de helpo al sindona sinjorino, elvolviĝanta mediumino, kiu ricevadas de li helpon por daŭrigi sian taskon, kun la nepre necesaj kuraĝo kaj trankvileco.

Donante al mi tiun feliĉan oportunon, mia ĝentila instruan- to tiel finis:

Tiu kazo estas oportuna. Vi kune kun mi observos la barojn kreitajn de la animisma tezo.

La horloĝo ĝuste montris la okan vespere, kiam ni penetris en komfortan ĉambron. Pluraj estuloj el nia mondo tie moviĝadis flanke de dek unu kamaradoj kunsidantaj por privata seanco, dediĉata al servado de preĝo kaj al la psika disvolviĝo. Ĉe la enirejo akceptis nin ĝentila kolego, al kiu oni prezentis min kun sincera ĝojo.

Mi komence ricevis de li resumajn informojn, kiujn mi kontente notis. Li ankaŭ estis kuracisto. Li forlasis la fizikan ekzistadon antaŭ ol realigi malnovajn planojn pri frateca helpo al siaj sennombraj malriĉaj malsanuloj. Li ĝojis pri sia trankvila konscienco, li zorgis pri ĉies bono kiel eble plej multe; sed, vidan- te eblecon ion fari en la transmondo, li havis permeson kunhelpi kun tiu malgranda grupo el amikoj, celanta realigi ian planon de helpo al forlasitaj malsanuloj. La interŝanĝo kun la elkarniĝintoj ne povas transformi homojn en anĝelojn en nur unu tago, sed povas helpi ili fariĝi pli bonaj kreitoj. Estas neeble instali paradizon sur la Krusto de la mondo dum kelke da semajnoj; tamen estis juste kunlabori por la plibonigo de la surtera socio, kaj stimuli homojn praktiki bonon kaj vivi fratece. Por tiu celo, li tie restis, interesite kontribui por la protekto al la malpli feliĉaj malsanuloj.

Aŭdante kun miro liajn argumentojn, mi tenis min silenta, sed Kalderaro ĝentile demandis, post kiam li informiĝis pri la okazaĵoj:

Kiel disvolviĝas viaj altaj intencoj?

Malfacile - respondis la alparolito -; la komunikori- medoj, kiujn mi havas, ankoraŭ ne inspiras konfidon al la plimulto de la enkarniĝintaj kamaradoj. Vere mi ne interesiĝas veni ĉi tien kun pompa nomo el la klasika terminologio, nek kuraĝas prezenti novajn temojn, konkurante kun la kuracista rondo. Nun gvidas min nur la sana deziro praktiki bonon. Sed...

Ĉu ili ankoraŭ ne aŭdis viajn petojn pere de Eŭlalia? - demandis mian instruanto.

Ne; ankoraŭ ne. Ĉiam la sama suspekto pri animismo, pri senkonscia mistifiko.

La konversacio atingis la mezon, kiam la spirita direktoro de la seanco invitis sian kolegon fari eksperimenton. Venis la difinita minuto. Li povus proksimiĝi al la mediumino.

Ni iris al la grupo da amikoj sindonintaj al profunda enmemiĝo.

Dum la nova konato apudiĝis al distingiĝa sinjorino, certe provante dikti la mesaĝon, kiun li deziris transdoni al la karna rondo, Kalderaro min atentigis:

Vidu la tuton. Mi jam faris miajn rimarkojn. Eksceptinte tri personojn, la ok aliaj montras favoran sintenon. Ĉiuj troviĝas ĉe la mediuma pozicio pro sia pasiveco. Ekzamenu fratinon Eŭlalia kaj vi rekonos, ke ŝi posedas la plej progresintan ricevokapablon; el la ok probablaj kunhelpantoj ŝi estas tiu, kiu pli proksimiĝas al la necesa tipo. Nia kuracisto-amiko tamen ne trovas en ŝia psiko-fizika organismo kompletajn afinajn elementojn: nia kunlaborantino ne ligiĝas al li per ĉiuj siaj perispiritaj centroj; ŝi ne estas kapabla altiĝi ĝis la sama vibrofrekvenco, en kiu troviĝas la komunikiĝonto; ŝi ne posedas sufiĉan "internan spacon" por akcepti liajn ideojn kaj konojn; ŝi ne ensorbas lian tutan entuziasmon por la scienco, ĉar ŝi ne portas el aliaj ekzistadoj nek konstruis en la nuna la evoluajn klavojn, kiujn nur la dezirata kaj travivita laboro povas doni al ŝi. Sed Eŭlalia montras grandan povon - la kreantan bonan volon -, sen kiu estas neebla la komenco de altiĝo al la plej altaj regionoj de la vivo. Ĝi estas la plej grava pordo, per kiu ŝi interkompreniĝados kun la elkarniĝinta kuracisto. Ĉi tiu, siavice, por realigi la noblan deziron, kiu lin animas, estas devigita, pro la cirkonstancoj, flanken meti la profesian nomaron, la sciencan teknikon, la propraĵon da vortoj, la novajn difinojn, la famajn titolojn, kiuj altigas lian memoron ĉe la rondo de liaj konatoj kaj de liaj klientoj. Li povos identiĝi kun Eŭlalia por la necesa mesaĝo, ankaŭ uzante siavice la bonvolon; kaj, utiligante ĉi tiun rimedon de komunikado, li super ĉio helpos sin per la mensa komuneco, minimume reduktante la influon sur la neŭro-psikajn centrojn; rilate mediumismon, ekzistas egalaj tipoj de kapabloj, sed tre granda malegaleco pri gradoj de riceva kapablo, kiuj senfine varias, same kiel la personoj.

La instruanto silentis dum kelkaj momentoj kaj poste

daŭrigis:

Ni ne forgesu, ke ni nun estas aro da laborantoj eksperimente agantaj. La probabla komunikonto eĉ ne realigis la bazojn de sia projekto nek la mediumino atingis ankoraŭ sufiĉan mensklarecon kaj ricevokapablon por kunlabori kun li. Sur la kampo de difinitaj aktivecoj, en ĉi tiu rilato, ni volonte povus agi; ne ĉi tie: nia konduto devas esti de mensa neŭtraleco, ne de interveno. Komprenante do, ke ĉiuj rimedoj devas esti profitataj por la triumfo de la laŭdinda edifado, neniu el ni intervenos, konfuzante aŭ perdante tempon. Estas al ni permesate interŝanĝi ideojn, ekzameni la okazaĵon, sed kun absoluta senpartieco. La momento apartenas al la komu- nikonto, kiu ne disponas je pli perfekta aparato por la transsendo.