En tiu momento li almontris la kolegon, kiu, starante ĉe Eŭlalia, tenis sian menson prilumita por disrompi la naturan muregon inter nia sfero kaj la kampo el densa materio.
Rimarku la apartaĵojn de la servo - diris al mi Kalderaro kun signifa voĉtono -; ĉiuj kunuloj en riceva pozicio sorbadas la mensan elsendon de la komunikanto, ĉiu siamaniere. Flegme observu.
Mi ĉirkaŭiris la tablon kaj vidis, ke la radioj de pozitiva forto de la kuriero efektive trafis ok personojn. Mi rekonis, ke la ĉefa temo formulita de nia amiko, rilate la helpon al malsanuloj atingis la cerbon de tiuj, kiuj troviĝis ĉe pasiva sinteno; sur la animita ekrano de koncentriĝo de mensaj energioj, ĉiu frato ricevis la sugestian influon, kiu tuj kaŭzis al ili la liberan asocion de la psikanalizistoj.
Atente mi fikse rigardis la apartaĵojn.
Tuj kiam ili ricevis la elsendon de fortoj de laboranto por la bono, iu sinjoro rememoris kortuŝan scenejon de hospitalo; alia ricevis pensojn de simpatio al forlasitaj malsan- uloj; du sinjorinoj pensis pri la karitema misio de Vincento de Paŭlo; al iu kadukulino venis ideo viziti kelkajn surlitajn personojn de ŝi amataj; unu junulo silente rememoris notindajn paĝojn, kiujn li iam legis, pri frata kompato al ĉiuj similuloj apartiĝintaj de la fizika ekvilibro.
Mi ekzamenis ankaŭ la tri personojn, tenantaj sin indiferent- aj al la bonfara servo en tiu horo. Du el ili malĝojas, ke ili ne ĉeestis kinan prezentadon, kaj la alia, maljuna sinjorino, retenis sian menson ĉe rememoro pri la hejmaj laboroj, kiujn ŝi konsideris nepre necesaj kaj neprokrasteblaj eĉ tie, ĉe rondo de preĝo, kie ŝi devus ricevi la bonon de paco.
Nur Eŭlalia pli klare ricevis la alvokon de la komunikanto. Ŝi sentis lin apude; ŝi envolviĝis en liajn pensojn; ŝi posedis ne nur ricevemon, sed ankaŭ bonvolon por lin servi.
Post kelkaj minutoj da atendo kaj silenta preparo, la mano de la mediumino gvidata de la kuracisto kaj movigata helpe de la psika-fizikaj stimuloj de la perantino, komencis skribi per neregulaj skribkarakteroj, montrantaj la naturan konflikton de "du psikaj kosmoj" malsamaj, sed klopodantaj por nura celo - produkti superan verkon.
Mi interese akompanis la scenon.
Post kelkaj minutoj oni legis la malgrandan manskribitan
tekston.
La komunikaĵo estis redaktita en simpla formo, kia frateca
alvoko.
"Miaj fratoj - skribis la sendito -, Dio vin benu.
Altirite de la konstruo por la bono, ni laboru ĉe la helpado al malsanuloj, bezonantaj nian amon, meze en la suferoj de la surtera provado. La servo apartenas al bonvolo ligita al la vivanta fido. La semado postulas abnegaciajn laborantojn, kiuj ignoras lacecon, malĝojon kaj malkuraĝon.
Ni iru antaŭen.
Ĉiu eta montro de persona klopodo ĉe la realigoj de karitato ricevos de la Sinjoro da Dian Benon.
Ni do lernu helpi niajn amikajn malsanuloj n. Dum densaj noktoj da doloroj ili suferas kaj ploras iafoje en tuta forlasiteco.
Ĉu la rigardado de tia sceno ne ĉagrenas vin? Ni rememoru la Dian Kuraciston, kiu pasigis la tempon en la mondo, praktikante bonon. De Li ni ricevos la necesan forton por progresi. Li estos kun ni ĉe la granda kompata laboro por la suferantoj.
Ni fidas vin, vian sindonon al la afero de la evangelia
boneco.
La vojo eble estos malfacila kaj malglata; sed la Sinjoro restos ĉe ni.
Ni sentime antaŭeniru kaj Li benu nin nun kaj ĉiam."
La komunikanto subskribis per sia nomo kaj post kelke da minutoj finiĝis la spiritaj laboroj de tiu vespero.
La prezidanto de la kunsido kaj liaj kunuloj komencis la studon kaj diskuton de la mesaĝo. Oni konsentis, ke ĝi esence estas edifa, sed ĝi ne prezentas konkludigajn signojn pri persona identeco; ke ĝi eble ne venas de la konata profesiulo, kiu ĝin subskribis; mankis al ĝi la specialaj karakterizaĵoj, ĉar kuracisto uzus ĝustan terminaron, apartigante sin de la ordinara lingvaĵo.
Kaj la animisma tezo ekaperis kvazaŭ sava tabulo por ĉiuj. La konversacio transiris en la kompliktajn aludojn al la eŭropa mondo; oni multe parolis pri Richet kaj pri la tutmonda metapsikio; Pierre Janet, Charcot, De Rochas kaj Aksakof estis ofte citataj.
La komunikanto en nia mondo de agado, konsternita, sin turnis al mia instruanto kaj komentariis:
- Ba! mi neniam deziris veki tian polemikon en la do mo. Ni intencas aliaĵon. Sufiĉas al ni iom da amo al malsanuloj, neniom pli.
Kalderaro ridetis, ne dirante vorton, kaj vidigante zorgon pri pli grava objekto, venis al Eŭlalia malĝoja.
La mediumino aŭdis la altvalorajn difinojn kun intensa
amareco.
Ŝia menso nun konfuziĝis, kovrita per densaj vualoj da dubo. La fluanta argumentado nebuligis ŝian komprenon. Ŝiaj okuloj pleniĝis de larmoj, kiuj tamen ne falis.
Alproksimiĝante al ŝi, la instruanto bonkore parolis al mi:
Niaj enkarniĝintaj amikoj ne ĉiam esploras la situaciojn el vidpunkto de efektiva justeco. Eŭlalia estas valora kaj sincera kunlaborantino. Kvankam ŝi ankoraŭ ne kompletigis siajn kulturajn akirojn, ŝi tamen estas sufiĉe riĉa je amo por kontribui al la semado de lumo. Sed ŝi troviĝas senprotekta inter siaj neviglantaj kunuloj. Ŝi restas tute sola kaj, tiele sieĝita, ŝi povas fali. Ni helpu ŝin, ne perdante tempon.
La dekstra mano de la Asistanto, malfermita sur la kapo de nia respektinda fratino, elsendis brilajn radiojn, kiuj malsupreniris de ŝia encefalo ĝis torako, kiel renoviga fluo.
La mediumino, kiu antaŭe ŝajnis torturita, pene bridante la naturan reagon je la aŭditaj opinioj, revenis al trankvileco. Ŝia malkontenta mieno malaperis, disaeriĝis ŝia detrua malĝojo; ŝiaj perispiritaj centroj ree normaliĝis; la pineala glando disradiis mildan lumon. La nuboj da ĉagreno, kiuj formiĝis en ŝia menso, disfumiĝis, kvazaŭ per ŝorĉo. Unuvorte, subtenate de la rekta agado de mia instruanto, Eŭlalia sciis pri la ĝenoj de la laboro kaj grade enprofundiĝis en la mildan klimaton de kompreno.
Restariginte ŝian trankvilecon, la instruanto tuj poste tenis plu la manojn apogitajn sur ŝiaj fruntalaj loboj kaj agis sur ŝiajn inhibiciajn fibrojn. Mi tiam rimarkis novan ŝanĝon. La menso de la mediumino, kvazaŭ enmemiĝinta, seninteresiĝis pri la ĉirkaŭa konversacio kaj restis pli atentanta nian kampon de agado. La bonfara kontakto de la Asistanto, ne perceptebla al ŝi, rompis ŝian intereson pri la senprofitaj aludoj, kaj alvokis ŝin al pli intima interŝanĝo kun ni.
Kladeraro kun patra amemo, tenante la manojn ĉe la sama pozicio, kliniĝis al ŝiaj oreloj kaj afable parolis:
"Eŭlalia, ne senkuraĝiĝu! La fido estas forto subtenanta la spiriton en la fronta batalo por venko de la dia lumo kaj de la universa amo. Niaj amikoj ne akuzas vin nek vundas: ili sole nur dormas en la iluzio kaj revas apartigitaj de la vero; senkulpigu ilin pro la nuna frivoleco. Poste ili vekiĝos por la klopodo semi bonon... Ili esploras per la okuloj la supraĵon de la aferoj, sed per siaj oreloj ili ankoraŭ ne aŭdas la subliman savantan alvokon. Ni iru antaŭen. Ni estos kun vi ĉe la ĉiutaga tasko. Estas nepre necese, ke ni amu kaj ĉiam pardonu, forgesante la malluman tagon, ke ni atingu la lumajn jarmilojn. Ne senkuraĝiĝu! La Eterna Patro vin benos."
Mi rimarkis, ke Eŭlalia ne registris tiujn parolojn per la karnajn timpanoj. Ŝiaj fruntalaj loboj pleniĝis de intensa lumo. La kortuŝaj frazoj de la instruanto amasiĝis en ŝiaj cerbo kaj koro, kiel sublimaj pensoj al ŝi falantaj el la ĉielo, saturitaj per revivigla kaj benata varmo.
Jes - konsentis el la fundo de la animo la sindediĉa kunlaborantino, kvankam ŝiaj lipoj restis fermitaj en la nekom- prenata silento - ŝi laboros ĝis la fino, konsciante, ke la servo por la vero apartenas al la Sinjoro, ne al la homoj. Ŝi forgesos ĉiujn batojn. Ŝi ricevos la aliulajn malkonsentojn, kaj ŝanĝos ilin en helpojn. Ŝi aliigos la senkuraĝigajn opiniojn en motivojn de nova energio. Ŝi rapidos rekoni siajn proprajn erarojn ĉiam, kiam montritaj de ies sincereco, ĝojante pro la oportuna okazo kiel eble plej multe ilin korekti. Ŝi iros antaŭen. La mediumeco estos al ŝi kampo de laboro, kie ŝi perfektigos la sentojn, kiujn ŝi nutras, ne pensante pri la iloj por ĝin servi: ĉu gravas al ŝi efektive la psikografiaj malfacilaĵoj, kiam pulsadas en ŝi ia koro preta ami? Jes, super ĉio ŝi aŭdos la sugestojn de bono. Ŝi estos fidela al Dio kaj al si mem. Se la homaj kamaradoj ne povus ŝin kompreni, ĉu ne estus al ŝi konsolo esti komprenata de la amikoj el la spirita vivo? Ĉe la fino de ŝia surtera provo estos sufiĉa lumo por ĉiuj. Koncernis ŝin kredi, labori, ami kaj esperi al la Dia Sinjoro.