Выбрать главу

La Asistanto retiris la manojn, kaj lasis ŝin libera, kaj, alproksimiĝante al mi, li diris:

Nia fratino estis helpita kaj fartas bone, Dio estu

laŭdata!

Rimarkinte la fruntalajn lobojn de la mediumino, envolvitaj en lumo, mi sentigis al Kalderaro mian miron.

La amika instruanto, ne evitante pliajn klarigojn, informis:

Eŭlalia, en ĉi tiu momento, mense firmiĝas en la kiel eble plej alta regiono. Trankvila, ŝi revenas al sia plej interna sanktejo por kompreni kaj profite senkulpigi.

Montrante la cititan cerban regionon, li finis:

En la fruntalaj loboj, Andreo, fiziologia eksteraĵo de la perispiritaj gravaj centroj, kuŝas milionoj da ĉeloj, atendant- aj, por funkcio, la homan klopodon sur la kampo de spiriteco. Neniu homo, eĉ el tiuj plej kuraĝaj pensantoj, ekde la pasinteco ĝis la nunaj tagoj, iam sukcesis utiligi ilian dekonon. Ili estas fortoj de nekonata kampo, kiun la animo konkeros, ne nur dum evolua kontinuado, sed ankaŭ per penoj de memedukado, de morala pliboniĝo kaj de sublima altiĝo; tian servon, mia amiko, nur la vigla kaj revelacia fido povas komenci, kvazaŭ nepre necesa lampo por la individua progreso.

DOLORAPERDO

Meze en la nokto ni renkontis afliktitan patrinan koron. La Spirito, kiu alparolis nin, vekis kompaton pro la mieno de terura sufero.

Kalderaro! Kalderaro! - ŝi ekkriis konsternita - subtenu mian filinon, mian malfeliĉan filinon!

Ho! ĉu ŝia farto malboniĝis? - demandis la instruanto, montrante koni la situacion.

Multe! multe!... - veis la tremantaj lipoj de la afliktita patrino -; mi kredas, ke ŝi tute freneziĝis...

Ĉu ŝi perdis la gravan okazon?

Ankoraŭ ne - informis la interparolantino -, sed ŝi troviĝas ĉe la rando de profundegaĵo.

La instruanto promesis rapidi al la malsanulino post kelkaj minutoj, kaj ni revenis al nia intima konversacio.

Ĉar mi interesiĝis pri la afero, la ĝentila Asistanto resu- mis la okazintaĵon.

Temas pri bedaŭrinda okazaĵo - li afable diris la mi -, en kiu aperas frivoleco kaj malamo, kiel perversigaj elementoj. Tiu fratino ĵus foririnta postlasis filinon sur la Planedo-krusto antaŭ ok jaroj. Kreskinte dorlotita, la junulino disvolviĝis, ne konante laboron nek respondecon, kvankam apartenante al nobla socia kadro. Solfilino, sindoninta de frua aĝo al pereiga kaprico, apenaŭ troviĝis sen la patrina zorgo en la karna mondo, ŝi potencis guvernantojn, subaĉetis servistinojn, trompis la patran viglecon kaj ĉirkaŭita de materiaj facilaĵoj, sin ĵetis, estante dudekjara, en la monduman vivon. Tiele senprotekta antaŭ la cirkonstancoj, ŝi ne sufiĉe prepariĝis por kuraĝe solvi la problemojn de sia persona savo. Sen la spirita protekto propra al malriĉeco, sen la benataj stimuloj de la materiaj baroj, kaj posedante, kontraŭ siaj intimaj bezonoj, la profundan paseman belecon de sia vizaĝo, la kompatindulino renaskiĝis, sekvata de proksime ne ĝustadire de malamiko, sed de kunfarinto de gravaj eraroj, antaŭlonge elkarniĝinta, al kiu ŝi ligiĝis per terura malamo en proksima pasinteco. Tiel, trouzante sian liberecon en riproĉinda senfareco, ŝi akiris la devojn de patrino sen la protekto de edziniĝo. Nun vidante sin en ĉi tiu situacio, aĝante dudek kvin jarojn, fraŭlina, riĉa kaj prestiĝa pro sia familia nomo, ŝi malfrue bedaŭras novajn kompromisojn kaj malespere luktas por liberiĝi de la nematura infaneto, tiu sama kunkriminto el la pasinteco, kiun mi aludis; tiu malfeliĉulo, pro "aldono de la dia favorkoreco", tiamaniere penas profiti la eraron de sia ekskunulino por realigo de ia savanta servo, sub kontrolo de niaj Plejgrandaj.

Antaŭ la mirego, kiu neatendite min ekposedis, kvankam mi sciis, ke reenkarniĝo ĉiam estas beno efektiviĝanta per supera helpo, la Asistanto asertis, trankviligante min:

- Dio estas la amoplena kaj saĝa Patro, kiu ĉiam aliigas niajn proprajn mankojn en amarajn medikamentojn, kiuj nin kuracas kaj fortikigas. Tiel Cecilia, la mensmalsanulino, kiun ni baldaŭ vizitos, rikoltis pro sia ventanimeco mem la ekstreman rimedon kapablan korekti sian vivon... La malfeliĉulino tamen fortege reagas kontraŭ la dia helpo, per bedaŭrinda kaj perversa konduto. Mi kunlaboras en la laboroj de helpo al ŝi, ekde kelkaj semajnoj, pro la oftaj kaj kortuŝaj patrinaj interhelpoj ĉe niaj superuloj; sed mi nutras malfortan esperon je ia baldaŭa renobliĝo. La ligiloj inter patrino kaj supozata filo estas amaraj kaj malamaj, konsistigante malekvilibrigajn energiojn; tiaj ligiloj montras, ke virino devas ŝirmi sin en la sanktejo de rezigno kaj espero, se ŝi deziras venkon. Por tio, por glatigi savantajn vojojn kaj perfektigi sentojn, la Plejalta Sinjoro kreis la varmetan kaj velurecan neston de patrina amo; sed, kiam la virino ribelas, indiferenta al la sublimaj vibroj de la dia inspiro, estas malfacile, eĉ neeble, plenumi la planitan programon. La malfeliĉulino, kontentigante la kondamnindan deziron, penis helpi sin per kuracistoj, kiuj, subtenate de nia mondo, rifuzis plenumi ŝian kriman intencon; ŝi tiam utiligis venenajn drogojn, kiujn ŝi jam longe intense trouzas. Ŝia mensa situacio estas tiu de bedaŭrinda frenezulino.

Post tiu nelonga antaŭparolo, Kalderaro daŭrigis:

Sed ni ne havas minuton perdotan. Ni vizitu ŝin.

Post kelkaj momentoj ni penetris en komfortan kaj par- fumitan ĉambron.

Etendita sur lito, juna virino baraktis en teruraj konvul- sioj. Apud ŝi troviĝis la patrina estulo, nevidebla al la karnaj okuloj, kaj surtera flegistino, el tiuj, kiuj, multe ĉeestinte biologiajn katastrofojn kaj moralajn dramojn, fariĝis malpli senteblaj al la aliula doloro.

La patrino de la malsanulino antaŭiris kaj informis:

Ŝia situacio estas tre grava! ni helpu ŝin pro kompato! Mi ĉi tie estas por malhelpi eniron de konfuzantaj elementoj, kiuj senkompate daŭrigas sian nigran viziton.

La Asistanto flegme kaj atente kliniĝis super la malsanuli- no kaj rekomendis al mi kunlabori en la ekzameno de la fiziologia kadro.

La organisma kadro estis el tiuj plej kortuŝaj.

La frata kompato sendevigas nin fari la doloran rakonton pri la embrio tuj elpelota.

Ĉirkaŭlimigite al la tezo de kuracado al halucinitaj mensoj, ni nur devas diri, ke la situacio de la junulino estis impresa kaj bedaŭrinda.

Ĉiuj endokrinaj centroj estis senordaj, kaj la memstaraj organoj rapide laboris. Ŝia koro montris strangan aritmion kaj vane la ŝvitnaskaj glandoj klopodis elpeli la toksinojn, kiuj formis efektivan invadantan torenton. Sur la fruntalaj loboj la senlumeco estis kompleta; en la encefala kortekso la perturbo estis evidenta; nur en la bazaj ganglioj estis grand- ega koncentriĝo de mensaj energioj, kio komprenigis, ke la malfeliĉulino envenis sur la plej malsupran kampon de sia memo, regata de la impulsoj detruantaj ŝiajn proprajn sentojn deviintaj kaj krudaj. De la bazaj ganglioj, kie amasiĝis la plej fortaj radioj de la haluciniĝinta menso, malsupreniris malhelaj radioj, kiuj invadis la salpingojn kaj ovariojn, kaj penetris en la generan ĉambron, kvazaŭ maldikegaj lancoj falantaj sur la kvarmonatan embrian organismon.

La sceno estis terura.

Penante sintonizi sin kun la malsanulino, mi aŭdis ŝiajn asertojn sur la pensokampo:

Mi malamas!... mi malamas ĉi tiun trudiĝeman filon, kiun mi ne petis en la vivon!... Mi lin elpelos!... mi lin elpelos!...

La menso de la fileto en reenkarniĝa fazo, kvazaŭ vekita el milda dormo, petegis ploranta:

Savu min! Savu min! mi volas vekiĝi ĉe laboro! mi volas vivi kaj reĝustigi mian destinon... helpu min! mi pagos mian ŝuldon!... mi pagos vin per amo... , ne elpelu min! pro karitato!...