Выбрать главу

Neniam! neniam! estu malbenata! - mense diradis la malfeliĉulino -; mi preferas morti ol vin akcepti en la brakojn! vi venenas mian vivon, konfuzas mian vojon! mi vin malamas! vi mortu!...

Kaj la malhelaj radioj malsupreniris plu laŭ kontinua

fluo.

Kalderaro levis la respektegindan kapon, rigardis min kaj demandis:

Ĉu vi komprenas la gravecon de la tragedio?

Mi jese respondis kun neesprimebla impreso.

En tiu momento de nia dolora atendo, Cecilia decide sin turnis al la flegistino:

Mi estas laca, Liana, tre laca, sed mi postulas la operacion en ĉi tiu nokto!

Ho! sed tiel, en tia stato?! - diris la alia.

Jes, jes - ree parolis la malsanulino maltrakvila -; mi deziras ne prokrasti tiun intervenon. La kuracistoj rifuzis ĝin fari, sed mi fidas vian komplezemon. Mia patro ne devas informiĝi pri tio, kaj mi malamas tiun situacion, kiun mi tute ne konservos.

Kalderaro surmetis la dekstran manon sur la frunton de la respondeculino pri la flegservoj, evidente celante transdiri ian pacigan instruon, kaj la flegistino konsideris:

Ni penu ripozi, Cecilia. Vi eble ŝanĝos tiun planon.

Ne, ne -, kontraŭstaris la senzorga estonta patrino kun nekaŝebla malbonhumoro -; mia decido estas neskuebla. Mi postulas la intervenon en ĉi tiu nokto.

Malgraŭ la decidita rifuzo, ŝi englutis la kalikon da sedat- ivo, kiun ŝia kunulino proponis al ŝi, kontentigante nian nerektan influon.

Efektiviĝis la projekto, kiun nia instruanto deziris.

Kiam ŝi duone malligiĝis de la fizika korpo pro nerezist- ebla dormemo kaŭzita de la agado de la medikamento, tiam Kalderaro fluigis magnetajn emanaĵojn sur la fotimpreseblan diskon de ŝia vidaparato, kaj Cecilia komencis nin neperfekte vidi, tenante sin mirigita ĉe rigardado al sia patrino.

Sed mi rimarkis, ke, dum la patrineto verŝis abundajn larmojn de emocio, ŝia filino sin tenis flegma, malgraŭ la mirego, kiu montriĝis en ŝia rigardo.

La elkarniĝinta sinjorino antaŭenpaŝis, brakumis ŝin kaj afliktite petis:

Infano kara, mi venas al vi, ke vi ne plenumu la nigran aventuron, kiun vi projektis. Rekonsideru vian mensan sintenon kaj alkonformiĝu al la vivo. Ricevu miajn larmojn, kvazaŭ peton de la koro. Pro kompato, aŭdu min! ne ĵetu vin en mallumon, kiam la dia mano malfermas al vi pordojn al la lumo. Neniam estas malfrue por rekomenco, Cecilia, kaj Dio en sia senlima boneco transformas niajn erarojn en savoretojn.

La freneza menso de la aŭdantino neprecize rememoris la sociajn konvenciojn, kvazaŭ ŝi travivis minuton da nedifinebla inkubo.

Kaj la patrino daŭrigis:

Antaŭ ĉio aŭdu vian konsciencon! La antaŭjuĝo estas respektinda, la socio havas siajn justajn principojn; tamen, filino, iafoje venas momento en niaj destino kaj doloro, kiam ni devas resti ekskluzive kun Dio. Ne malestimu kuraĝon, fidon, bravecon... Patrineco prilumita de amo kaj sinofero ĉie estas feliĉa, eĉ kiam la mondo, nesciante la kaŭzon de niaj faloj, rifuzas al ni rimedojn por renobliĝo, transdonante nin al nova falo kaj senprotekto. Nun vi spertos tempeston da larmoj; uragano da nekomprenemo kaj netoleremo vipos vian vizaĝon... Sed bona vetero revenos. La vojo estas ŝtonoplena kaj seka, la dornoj disvundas, sed vi havos ĉe via brusto ameman infaneton, kiu montros al vi la estontecon! Vere, Cecilia, vi devus starigi vian neston de feliĉo sur la arbo de ekvilibro, pace glorante la ĉiutagan laboron kaj la ĉiunoktan benon; sed vi ne povis atendi... Vi cedis al batoj de senbrida pasio, vi forlasis vian idealon ĉe la unuaj impulsoj de viaj deziroj. Anstataŭ konstrui en trankvileco kaj konfido, sur firma bazo, vi elektis la danĝeran vojon de senprudento. Nun estas nepre necese, ke vi evitu la fatalan krutaĵon, ĉirkaŭiru la perfidan profundegaĵon, alkroĉante vin al savtabulo de la superega devo. Revenu do, infano, al via komenca sereneco, kaj rezignaciu antaŭ la nova ŝajno, kiun vi donis al via vojo, kaj akceptu la doloran patrinan servadon, oferante viajn belajn revojn. En silento kaj sennomeco, for de la socio, ni multfoje ĝuas la feliĉon koni nin mem. Se la publika malŝato ĵetas la pli malfortajn en la forgeson de si mem, ĝi altigas al Dio la pli fortajn, ĉi tiujn subtenante sur la nerimarkata vojo de la humilaj devoj, ĝis la monto de savo. Eble via patro malbenas vin, niaj plej amataj sur la Tero vin malestimas kaj provas vin malnobligi; sed kia martireco ne nobligos homon pretan pagi siajn ŝuldojn per sindediĉo al bono kaj sereneco ĉe doloro? Ĉu ne estas pli bone krono de dornoj sur frunto ol amaso da braĝoj en la konscienco? Malbono povas nin malfeliĉigi kaj deviigi; bono ĉiam korektas. Krom tio, se estas vero, ke honto vipos vian sentemon, la gloro de patrineco brilos sur via vojo... Viaj larmoj estos kvazaŭa roso sur kara kaj superbela floro, kiu estos via infano, karno el via karno, estaĵo el via estaĵo. Kion ne faros en la mondo la virino, kiu scias rezigni? Tempesto bruos, sed ĉiam for de via koro, ĉar tie, en ĝia interno, en la dia sanktejo de amo, vi trovos en vi mem la povon de paco ĝis la venko...

La malsanulino aŭdadis preskaŭ indiferenta, preta ne kapitulaci. Ŝi sen sintenŝanĝo aŭdis la patrinajn konsilojn. Ŝia patrineto tamen, sin helpante per ĉiuj eblaj rimedoj, daŭrigis, post pli longa paŭzo:

- Aŭdu Cecilia! ne restu en tia senfara sinteno. Ne apartigu la koron de la cerbo, ke via rezonado kune kun la sento bonfaru al vi, ke vi venku la krudan provon. Ne retenu vin en la supereco de via fizika formo, nek supozu, ke la spirita kaj eterna beleco starigas sian templon en la karna korpo, transiĝanta en polvon. La morto ja venos, kio estas realaĵo, konfuzanta iluzion. Ne restu plu post la vualo de mensogo. Humiligu vin ĉe la konstrua rezigno, prenu vian krucon kaj ekiru al la plej alta kompreno... Sur la kruco de via interna sufero vi aŭdos la emociajn voĉojn de ia benata filo... Se la mondo vin malestimos, li estos apud vi la dolĉa reprezentanto de Dio... Kio gravos al vi manko de fantaziaĵoj, se du malgrandetaj velurecaj brakoj karese kaj fidele ĉirkaŭprenos vin, kondukante vin al renoviĝo por la supera vivo?

Tiam Cecilia, mirigante min pro sia agresemo, pense kontraŭstaris:

Kial vi ne diris tion antaŭe? Sur la Tero vi ĉiam kontentigis miajn dezirojn. Vi neniam permesis al mi labori, vi subtenis mian senfarecon, vi kredigis al mi, ke mi estas en pozicio pli supera ol tiu de aliaj homoj, vi sugestis al mi la supozon, ke mi rajtas ĉiujn specialajn privilegiojn; vi fine ne preparis min! Mi estas tute sola kun aflikta problemo... Mi nun ne kuraĝas humiliĝi... Almozi pagatan laboron ne estas la idealo, kiun vi al mi donis, kaj alfronti honton kaj mizeron estas al mi pli malbone ol la morto. Ne, ne!... mi ne rezignos, eĉ aŭdante la voĉon de vi, kiun malgraŭ ĉio mi ankoraŭ amas... Estas neeble retropaŝi...

La kortuŝa sceno konsternis. Mi tie vidis la jarmilan konflikton de la patrina amo kun la reala vivo.

La respektinda sinjorino pli amare ploris, pli forte alprem- is sin al sia filino kaj petegis:

Pardonu min pri la malbono, kiun mi faris al vi, tro amante vin... Ho, kara filino, ne ĉiam la homa amo viglas! Iafoje blindeco pelas nin al kriantaj eraroj, kiujn nur mortobato tute forviŝas. Ĉu vi do ne vidas mian doloron? Mi rekonas mian nerektan partoprenon en via nuna malfeliĉo, sed nun komprenante la gravecon kaj delikatecon de la patrinaj devoj, mi ne deziras, ke vi venu rikolti dornojn en la sama loko, kie mi spertas la amarajn rezultatojn de mia neantaŭvidemo. Ĉar mi eraris pro eksceso de amo, ne deviu pro amaso da malamo kaj nekonformiĝo. Post tombo, tago da bono estas pli luma, kaj la nokto da malbono estas treege pli densa kaj aflikta. Akceptu humilecon, kiel benon, kaj doloron, kiel valoran oportunan okazon. Ĉiuj surteraj luktoj venas kaj pasas; kvankam ili daŭras, ili tamen ne eterniĝas. Ne kompliku do vian destinon. Mi submetiĝas al viaj riproĉoj. Ilin meritas tiuj, kiel mi, kiuj forgesis arbaron da realigoj por la eterneco, memvole tenante sin en la ĝardeno de facilaj kapricoj, kie la floroj ornamas ne pli longe ol rapida minuto. Mi forgesis, Cecilia, la bonfaran ŝpaton de la persona klopodo, per kiu mi devus plugi la grundon de mia vivo, dissemante donacojn de edifa laboro, kaj mi ankoraŭ ne sufiĉe ploris por elaĉeti min el tiel bedaŭrinda eraro. Sed mi fidas vin, kaj esperas, ke la samo ne okazu al vi sur la regenera vojo. Preferinde almozi pri pano, suferi la mokojn de la homa malico, tie, sur la Tero ol malatenti la oportunaĵojn de Dio, kaj konsenti, ke krueleco regu nian koron. Sufero de la venkitoj ĉe la homa batalo estas luma provizejo da sperto. La Dia Boneco ŝanĝas niajn vundojn en lumantajn lampojn por nia animo. Feliĉaj tiuj, kiuj alvenas al morto punktitaj de cikatroj, signoj de suferplena batalo. Por tiuj, ĉiama erao de paco brilos sur horizonto, ĉar la realo ne surprizos ilin, kiam la tomba malvarmo blovos ilian koron. La vero fariĝos al ili kuraĝiga amiko; espero kaj kompreno estos al ili fidelaj kunuloj! Reiru, mia filino, al vi mem; restarigu viajn kuraĝon kaj optimismon, spite de la nuboj ŝvebantaj super via deliranta menso... Ankoraŭ estas tempo!