Выбрать главу

Sed la malsanulino faris plej grandan klopodon por reveni en sian karnan envolvaĵon, eldirante krudajn vortojn de rifuzo, neatenditajn kaj sendankajn.

Forigante sin de la paciga influo de Kalderaro, ŝi grade reiris sur sian sensorian kampon, eligante raŭkajn kriojn.

La instruanto iris al la ploranta patrino kaj informis:

Bedaŭrinde, nia amikino, la proceso de frenezo pri ribelo plenumiĝis. Nun ni konfidu ŝin al la povo de la Superega Dia Protekto.

Dum la patrina estulo abunde ploris, la malsanulino kon- fuzita de la mensaj radioj, en kiuj ŝi plezuris, sin turnis al la flegistino, plendante:

Mi ne povas! mi ne plu povas! mi ne eltenas!... Mi nun volas la intervenon! mi ne deziras perdi minuton!

Fikse rigardante sian kunulinon dum kelkaj momentoj, ŝi kun teruriga esprimo diris plu:

Mi havis teruran inkubon... Mi sonĝis pri mia patrino revenanta de la morto kaj ŝi petis de mi paciencon kaj karitaton! Ne, ne!... Mi iros ĝis la fino! Mi decide preferos memmortigon!

Inspirite de mia instruanto, la flegistino ankoraŭ faris respektindajn konsiderojn.

Ĉu ne estus konsilinde atendi pli da tempo? Ĉu la sonĝo ne estus providenca averto? La malvigleco de Cecilia estis grandega. Ĉu ŝi ne sentis sin subtenata de spirita helpo? Ŝi tiel juĝis oportune prokrasti la decidon.

La malsanulino tamen restis plu malcedema. Kaj, antaŭ nia miro, antaŭ sia ploranta elkarniĝinta patrino, la operacio komenciĝis kun la nigraj prognozoj de ni, kiuj observis la scenon tre kortuŝitaj.

Mi neniam pensis, ke konfuzita menso povus tiel multe malbonfari al si mem.

La malordo de la fiziologia kosmo kreskis momenton post momento.

Dolore surprizite, mi daŭrigis la ekzamenon de la situacio, kun miro observante, ke la embrio reagis antaŭ la perforto, kvazaŭ senespere alkroĉiĝante al la placentaj membranoj.

La menso de la infano vekiĝis, laŭmezure kiel kreskis la klopodo por la embria ablacio. La malhelaj radioj nun ne fontis nur de la patrina encefalo, sed ankaŭ de la embria strukturo, estigante pli grandan malordon.

Post longa kaj pena laboro oni fine eltiris la estuleton...

Sed, mirigite, mi rimarkis, ke la improvizita ginekologino fortiris el la ina ujo nur malgrandan porcion da senviva karno, ĉar la reenkarniĝanta estulo, kvazaŭ al la patrina korpo daŭre altirite de viglaj kaj nedifineblaj fortoj, prezentis tre specialajn kondiĉojn, alligite al la ĉela kampo, ĝin elpelanta. Duon- vekiĝinta, en ia nigra sufera inkubo, ŝi montris ekstreman malesperon; ŝi lamentis per afliktaj krioj; ŝi ekspedis mort- igajn vibrojn; ŝi balbutis sensencajn frazojn.

Ĉu ni ne estus antaŭ du rabobestoj katenitaj unu al la dua? La infano, kiu ne povis naskiĝi, aliiĝis en turmentanton de la patrina spirito. Premante per nevolaj impulsoj la neston da vaskuloj en la utero, ĝuste en la regiono, kie okazas la interŝanĝo de patrina kaj feta sangoj, ĝi kaŭzis fortan kaj abundan hemoragion.

Mi rimarkis ion pli.

Maljuste delokite kaj tie tenite de nerezisteblaj fortoj, la perispirita organismo de la estulo, kiu eĉ ne renaskiĝis, atingis per memvolaj movoj la koran regionon. Envolvinte la nodojn de la dekstra aŭriklo, ĝi perturbis la vojojn de stimulo, okazigante terurajn ŝokojn ĉe la centra nerva sistemo.

Tia situacio pligravigis la hemoragian fluon, kiu neantaŭ- vidite intensiĝis, devigante la flegistinon peti tujan helpon, post kiam ŝi forviŝis kiel eble plej multe la signojn de sia eraro.

Mi lin malamas! mi lin malamas - ekkriis la freneza patrina menso, ankoraŭ sentante la ĉeeston de la filo en sia organismo. - Mi neniam lulus entrudulon, kiu kaŭzus al mi honton!

Ambaŭ, patrino kaj filo, nun ŝajnis ĝustadire sintonizitaj en la ondo de malamo, ĉar lia menso kun stranga formo antaŭ miaj okuloj respondis en la apogeo de kolero:

Mi venĝos min! Vi pagos centavon post centavo! mi ne pardonos vin... Vi malhelpis min repreni la surteran lukton, kie la doloro, kiu estus komuna al ni, instruus min senkulpigi vian kriman pasintecon kaj forgesi miajn akrajn ĉagreniĝojn... Vi rifuzis la provon, kiu kondukus nin sur la altaron de repaciĝo. Vi fermis al mi la pordoj n de la savanta oportuno; sed, la malica povo reganta vin, ankaŭ regas mian animon... Vi levis ĝis la supraĵo de mia racio la ŝlimon, kiu kuŝis en mi. Vi rifuzas al mi la rimedon de purigo, sed ni nun ree estas kune kaj mi trenos vin en la abismon... Vi kondamnis min al morto kaj tial mia verdikto estas sama. Vi ne donis al mi ripozon, vi baris mian revenon al la paco de konscienco, sed vi ne restos plu pli da tempo sur la Tero... Vi ne volis min por la servado de amo... Vi do denove apartenos al mi por la kontentigo de malamo. Mi venĝos min! Vi iros kun mi!

La mensaj detruantaj radioj interkruciĝis de spirito al spirito en terura sceno.

Dum mi observis la intensiĝon de la toksinoj laŭlonge de la tuta ĉela reto, Kalderaro en silento preĝadis, ŝajne elvokante la eksteran helpon. Efektive, post momento malgranda grupo da spiritaj laborantoj penetris en la ĉambron. La instruanto donis ordonojn. Ili devus helpi la malfeliĉan patrinon, kiu restos ĉe la malfeliĉa filino ĝis la fino de ŝia spertado.

Poste la Asistanto invitis min foriri, kaj aldonis:

Ŝia elkarniĝo okazos post kelkaj horoj. Malamo, Andreo, ĉiutage ekstermas homojn en la mondo, kun intenseco kaj efikeco pli detruantaj ol ĉiuj kanonoj kune pafantaj. Ĝi estas pli potenca inter la homoj, por kompliki problemojn kaj detrui pacon, ol ĉiuj militoj konataj de la Homaro en la pasado de la jarcentoj. Vi ne aŭdas de mi nuran teorion. Vi travivis kun ni, dum tiuj momentoj, hororan fakton, kiu ĉiutage okazas en la karna sfero. Post la regado de fortoj tiel malŝatindaj super tiuj du malekvilibraj animoj, kiujn la Providenco penis kunigi per la institucio de reenkarniĝo, estas necese ilin konfidi de nun al la tempo, por ke la doloro faru la nepre necesajn korektojn.

Ho! - mi afliktite ekkriis, rigardante la duelon de ambaŭ torturataj mensoj - kiel ili restos? ĉu ili restos plu interligitaj? kaj dum kiom da tempo?

Kalderaro fikse rigardis min kun la doloro de brava solda- to, provizore perdinta batalon, kaj informis:

Nun nenion valoras rekta interveno. Nun mi nur povas kunlabori per preĝo de frata amo kun la renoviga agado de ĉiutaga lukto. Al ambaŭ efektiviĝis dolora proceso de reciproka obsedo kun amaraj sekvoj en la spaco kaj tempo, kaj kies gravecon neniu el ni povas antaŭvidi.

SEKSO

Ankoraŭ sub la malagrabla impreso de la dramo de Cecilia, mi akompanis Kalderaron al kurioza centro de studoj, kie superaj mentoroj transdonis konojn al kunuloj sin dediĉintaj al helplaboro sur la Terkrusto.

Ĝi ne estas templo por profundaj revelacioj - informis la instruanto -, sed institucio de efika helpo al ideoj kaj entreprenoj de agantaj kunlaborantoj en la organizaĵoj por spirita subteno; katedro de amikeco kreita de disĉiploj, kiujn nobligas la konstanta klopodo.

Pro mia demando de lernanto li bonkore daŭriĝis: