La aferoj lin koncernantaj - li min ĝentile informis - ne prezentis substancan kontinuecon: ili disvolviĝis; ili estis improvizita verko, ili obeis la neatenditecon de la servodonoj aŭ de la situacioj. Sur aliaj kampoj de agado ia plano kun antaŭvido de kondiĉoj kaj cirkonstancoj fariĝas nepre necesaj. Sed en la kadro de respondecoj, kiuj koncernas lin, la normoj diferencas; estis grave akompani la problemojn, kiel neaten- ditajn manifestiĝojn de la vivo mem. Pro tiaj neatenditaĵoj li ne faris ĝustadire programojn pri apartaĵoj. Li plenumis siajn devojn, kie, kiel kaj kiam determinis la superaj ordonoj. La fundamenta celo de lia tasko limiĝis al tuja helpo al la malfeliĉuloj, kaj li evitigis al ili kiel eble frenezecon, memmort- igon kaj ekstremajn moralajn ruiniĝojn. Pro tio la aktiva misiulo estis devigita profunde koni la ludon de la psikaj fortoj, kun sia pura dediĉo al la bono de la proksimulo. En tiu rilato Kalderaro ne vidigis ian ajn dubon. Lia spontanea bonkoreco estis signo de virto, kaj lia nerompebla sereneco montris lian saĝecon.
Mi ne ĝuis lian ĉeeston de multe da tagoj. En la hieraŭo mi lin brakumis la unuan fojon; sufiĉis minuto da identeco de sentoj, por ke inter ni okazis sana kamaradeco. Kvankam mi rekonis lian sobran parolon, ni tamen de la momento de nia renkontiĝo, interŝanĝis impresojn, kvazaŭ malnovaj amikoj.
Ameme sekvante liajn paŝojn, kun animo edifita en frateco kaj konfido, mi vidis min en malgranda distanco de vasta parko, meze en la surtera naturo.
Ĉirkaŭe fortikaj arboj kun murmuranta foliaro enviciĝis, simile al gardostarantoj intence postenantaj por prizorgi nin pro la servoj.
La vento pasadis mallaŭte kantanta; en la medio prilumita de helaĵoj nevideblaj por la vidkapablo de la homa okulo amasiĝadis kelkaj centoj da estuloj nedaŭre apartigitaj for de la fizika korpo, de la liberiga forto de dormado.
Amikoj el nia sfero sindone akceptis nin, montrante ameman intereson, plezuron servi kaj sanktan paciencon. Mi rimarkis, ke multaj sin tenis starantaj; aliaj tamen komfortiĝis sur teraltaĵoj tapiŝitaj per mola herbo, gravaspekte kaj respekte konversaciantaj.
Preparante min por tiu horo de ekstrema spirita beleco, Kalderaro diris:
En la hodiaŭa kunveno la instruanto Eŭzebio akceptos el diversaj skoloj lernantojn pri spiritualismo, kiuj kandidatis por la servoj ĉe la fronto.
Ho! - mi scivole ekkriis - Ĉu ĝi ne estas kunveno el individuoj sendistinge aliĝintaj al la skoloj de fido?
La Asistanto tuj klarigis:
Tia kunveno ne estas konsilinda, konsidere la specialecon de nia rondo. La Instruanto sin donas al la helpado al la enkarniĝintaj kreitoj kaj aparte al la ĵus liberiĝintaj el la fizika mondo, bezonante plenigi la tempon per horoj da prediko, por la maksimuma profito. La diverseco de principoj en centoj da individuoj, ĉiu kun sia vidpunkto, devigus lin fari longajn temodekliniĝojn, kaŭzante malaprobindajn disperdojn de opor- tunaĵoj.
Li longe fiksis la rigardon sur la amason kaj daŭrigis:
Ĉi tie troviĝas ĉirkaŭ mil ducent personoj. Okdek procent- oj de tiu nombro konsistas el lernantoj en la templo de diversaj branĉoj de spiritualismo, ankoraŭ nekapablaj por la grandaj flugoj en la scio, kvankam ili sin nutras per fervoraj deziroj kunlabori por la Dia Plano. Ili estas kunuloj kun granda poten- cialo de virto. Ili donas ekzemplon de bonvolo, ekzercas sian internan lumon per laŭdinda klopodo; sed ili ankoraŭ ne kreis kernon de konfido por sia propra uzo. Ili tremas antaŭ la naturaj tempestoj sur la vojo kaj hezitas ĉe la provoj necesaj al riĉigo de sia animo, postulante de ni apartan zorgon, ĉar, per siaj atestoj de diligenteco en la spiritiga verko, ili estos la estontaj iloj por la servoj en la fronto. Malgraŭ la heleco de ilia programo, ili ankoraŭ spertas malharmoniojn kaj angorojn, kiuj minacas ilian komencantan ekvilibron. Sed al ili ne mankas la necesa helpo. Institucioj por restarigado de fortoj malfermas al ili invitemajn pordojn sur niaj kampoj de agado. Ilia liberiĝo per dormado estas la tuja rimedo por niaj manifestoj de frata subteno. Komence ili senkonscie ricevas nian influon; sed poste ili malrapide fortikigas sian menson, registrante nian helpon en sia memoro, prezentante ideojn, proponojn, sugestojn, opiniojn kaj bonfarajn kaj savantajn inspirojn per malklaraj rememoroj.
Li faris mallongan paŭzon kaj konkludis:
La ceteraj estas kunlaborantoj de nia mondo, en tasko de helpo.
La organizado de la laboroj estis inda je sincera admiro. Ni efektive estis sur surtera kampo. La atmosfero, sorbigita de aromoj, kiujn la vento disportis ĉirkaŭen, memorigis min pri mia hejmo sur la Tero, ĉirkaŭitan de ĝardeno, en varma nokto.
Kion mi estus farinta en la fizika mondo, se mi estus ricevinta en antaŭa tempo tiun benatan okazon de prilumo? Tiu amaso da mortintoj sub la radioj de la Luno ŝajnis al mi kunveno de privilegiitoj favorataj de ĉielaj genioj. Milionoj da viroj kaj virinoj, dormantaj en proksimaj urboj, katenitaj al siaj nunaj interesoj kaj avidantaj interŝanĝojn de plej malnoblaj sentoj, tute neniel suspektos la ekziston de tiu neordinara kolektiĝo da kandidatoj al la interna lumo, vokitaj al intensa preparo por pli longaj kaj efikaj penetroj en pli superan mondon. Ĉu ili havis konscion pri la sublima okazo, ilin plezuriganta? ĉu ili profitos tiun donon, kun sufiĉa kompreno de la eternaj valoroj? ĉu ili iros kuraĝe antaŭen aŭ haltos antaŭ la unuaj malhelpaĵoj, en sia propra priluma klopodo?
Kalderaro rimarkis miajn silentajn demandojn kaj diris
plu:
Nia kolektivo de laboro sin donas precipe al subtenado de ekvilibro. Vi scias, ke la modifon de la mensa sfero de la kreitoj neniam iu altrudas: ĝi estas frukto de tempo, de klopodo, de evoluo; kaj la konstruaĵo de la homa socio, en la nuna tempo de la mondo, jam estas skuata en siaj propraj bazoj, devigante grandegan nombron da personoj al neantaŭviditaj renoviĝoj. Certe vi ne surpriziĝos, se mi diros, ke, antaŭ la disvolviĝo de la moderna inteligento, kiu kaŭzas paralizon de sento, la racio pereas. La materia progreso konfuzas la animon de la sentema homo. De jarcentoj grandaj amasoj restas dis- tancaj de la spirita lumo. La civilizacio tute scienca estas kvazaŭ formanĝanta Saturno, kaj la nuna homaro estas antaŭ senkompataj postuloj de la rapida mensa kreskado. El tio venas la pligravigo de niaj devoj ĉe la helpa tasko. La bezonoj de preparo de la spirito pliiĝas laŭ miriga ritmo.
En tiu momento ni atingis la pacan amason.
Mia interparolanto ridetis kaj emfazis:
Hazardo ne kaŭzas miraklojn. Ĉian realigon ni devas plani, komenci, forfini. Ke la fizika homo ŝanĝiĝu en spiritan homon, estas miraklo postulanta fortan kunlaboron de nia flanko.
Li ĵetis sur min signifoplenan rigardon kaj konkludis:
La sublimaj flugiloj de la eterna animo ne disetendiĝas en la malvasta spaco de kovaparato. Ĝi devas labori, poluri, suferi.
Tiam iu alproksimiĝas, alparolante nin: tio estis ĝentila kamarado, kiu nin informis, ke Eŭzebio penetras la ejon. Efektive sur proksima altaĵo sin montris la misiulo akompanata de ses asistantoj, ĉiuj ĉirkaŭitaj de haloo el intensa lumo.
La abnegacia instruanto ne montris trajtojn de respektinda maljuneco, kiajn ni ĉiuj supozas esti karakterizaĵo de la diaj apostoloj; li sin prezentis al ni, kun la aspekto de la viglaj homoj, en sia plena spirita matureco; liaj nigraj kaj trankvilaj okuloj ŝajnis fontoj de grandega magneta forto. Li rigardadis nin, ridetante, kia ordinara kolego.
Lia ĉeesto tamen trudis al ni respektan silenton. Ĉesis ĉiuj konversacioj, kiuj ĉi tie kaj tie aŭdiĝis, kaj antaŭ la lumaj fadenoj, kiujn la laborantoj ĉirkaŭe teksis, izolante nin de la eventuala sieĝo de la malsuperaj fortoj, nur la milda vento aŭdiĝis sian voĉon, murmurante ion bela kaj mistera ĉe la foliaro.
Ni ĉiuj sidiĝis por aŭdi, dum la Instruanto sin tenis staranta; rigardante lin preskaŭ vidalvide, mi nun povis taksi lian majestan figuron, kiu inspiris sekurecon kaj belecon. Ĉe lia nekonsternebla vizaĝo bonkoreco kaj kompreno, toleremo kaj dolĉeco disradiis nesupereblan simpation. Lia malstrikta hel- verda tuniko elĵetadis smeraldkolorajn brilojn. Tiu vigla persono inspiradis respektegon kaj kareson, konfidon kaj pacon.