Выбрать главу

Tiuj amikoj kunvenas unufoje ĉiusemajne, por aŭdi senditojn pri aferoj koncernantaj nian servadon al homoj. Mi estimas vian hodiaŭan ĉeeston, ĉar la delegito en la vespero komentarios problemojn pri la sekso. Ĉar vi en la fluantaj tagoj studas la enigmojn de frenezeco, kun nelonga tempo por realigo de rektaj eksperimentoj, lia parolado koincidas kun niaj deziroj.

Pli longa antaŭa konversacio ne estis ebla.

La Asistanto atentigis, ke la laboroj eble jam komenciĝis; tial ni tuj sekvis lin. Ni efektive trovis la kunsidon funkcianta. Pli ol du centoj da kunuloj el nia mondo aŭdis atente prilumitan instruanton de animoj.

Ni niavice respekte sidiĝis por lin aŭdi.

La portanto de saĝeco, envolvita per forta heleco, senafek- te paroladis. Kun parolo bontembre eldirata, penetranta en nian internon, danke sian sinceran voĉtonon, li humile esprimis:

Ekzamenante la kaŭzojn de frenezeco inter individuoj, ĉu enkarniĝintaj, ĉu ekster la karno, nescio rilate la seksan konduton estas unu el la plej gravaj faktoroj.

"La homa nekompreno rilate tiun aferon estas kvazaŭa silenta milito de ekstermado kaj konfuzo, multe superante la ekstermadojn de pesto citatajn en la historio de la Homaro. Vi scias, ke, en la VI jarcento de nia erao, nur la epidemio de bubona pesto, nomata "pesto de Justiniano", eliminis preskaŭ kvindek milionojn da personoj en Eŭropo kaj Azio... Sed tiu granda nombro estas bagatelaĵo se oni ĝin komparas kun la milionoj da animoj, kiujn la seksaj angoroj ĉiutage disŝiras. Tian preman problemon, kiu jam frenezigis multe da distingiĝaj cerboj, ni ne povas tuj solvi per nuraj vortoj de ekstere internen, similante supraĵajn kuracistojn, kiuj preskribas longajn kon- silojn al pacientoj, havante plejofte absolutan nescion pri la malsano.

Nun, kiam ni restas for de la plej fortaj altrudoj de la formo, sed ne liberiĝinte el la fundamentaj principoj de ĝiaj leĝoj, kiuj ankoraŭ subigas niajn manifestaĵojn, ni komprenas, ke la seksaj enigmoj ne reduktiĝas al nuraj fiziologiaj faktoroj. Ili ne rezultas el aŭtomateco sur la kampoj de la ĉela strukturo, kiel tiuj, karakterizantaj la generajn virajn kaj virinajn organojn, vere substance identaj, diferencantajn nur je la esprimo pri signoj. Pri la afero ni havas konceptojn pli modernajn. Se en tiuj organoj troviĝas la superaj kreaj fortoj, kontentigantaj la postulojn de la surtera naturo, reguligantaj la fizikan vivon, ni vidas ĉe la seksa malkvietigo fenomenon propran al nia psikismo, iranta al la superaj regionoj de la evoluado.

Sed estas dolore konstati la malharmonion, en kiun enprofundiĝas la homoj kun nigraj influoj sur la sferojn tuj post la karna lukto. Pluraj liberigaj movadoj ekaperis en la jarcentoj, avidantaj ian pli bonan vivon. Sangaj militoj de popolo kontraŭ popolo, civilaj revolucioj, dissemantaj terurajn suferojn, estas tenataj sur la Tero, en la kuro de la tempo, en nomo de regeneraj principoj, el kiuj venas novaj konkeroj de la monda juro; sed nescio sur la seksa kampo sklavigas plu milionojn da homoj.

Estas senutile pensi, ke la fizika morto prezentas pacan solvon al la spiritoj ĉe ekstrema malekvilibro, donantaj sian korpon al la senbridaj pasioj. La frenezeco en kiu ili baraktas, ne venas de nuraj cerbaj modifoj: ĝi venas de la disasociiĝo de la perispiritaj centroj, kio postulas longajn periodojn da riparado.

Nediskuteble, por la plimulto de la enkarniĝintoj, la juna fazo de la fiziologiaj fortoj estas delikata stadio de sensacoj, pro la kreantaj kaj konservantaj leĝoj, kiuj direktas la homan familion; tio tamen estas akcidento kaj ĝi ne difinas la esencan realon. La sidejo de la sekso ne troviĝas en la kruda korpo, sed en la animo, en ĝia sublima strukturo.

Sur la Terkrusto oni distingas inter viroj kaj virinoj, laŭ iliaj organaj specifaj signoj. Inter ni ankoraŭ superregas la amaso da rememoroj pri la surtera ekzistado, transiĝe, kiel ni estas, al regionoj pli altaj; sur ĉi tiuj ni scias, ke virineco kaj vireco estas kvalitoj de la animoj forte pasivaj aŭ malkaŝe aktivaj.

Tial ni komprenas, ke ĉe niaj variaj ekzistadoj ni grade akiras diajn ecojn, kiaj energio kaj amemo, forto kaj humileco, povo kaj ĝentileco, inteligento kaj sento, iniciativo kaj intuicio, saĝo kaj amo, ĝis ni atingos la superegan ekvilibron kun Dio.

Konvinkiĝintaj pri tiu universa realo, ni ne povas forgesi, ke nenia eksterigo de la seksa instinkto sur la Tero, kia ajn estu ĝia esprimforto, estos detruita, sed aliigita en staton de sublimeco. La manifestoj de la bestoj mem partoprenas en tiu evoluiga impulso. Ĉe la primitivaj popoloj, la seksa manifesto karakteriziĝis per la absoluta posedo. La tute aktiva personeco de la viro potencas la pasivan personecon de la virino.

La pacienca laboro de la jarmiloj tamen transformigis tiujn rilatojn. La virino-patrino kaj la viro-patro faris novajn paŝojn por renovigo de sia spirito. Surbaze de la seksaj spertoj la tribo aliiĝis en familion, la tabo transformiĝis en hejmon, la defendo per armilo cedis al la juro, praarbaro aliiĝis en pacan plantejon, la diverseco de impulsoj sur la grandegaj vastaĵoj de teritorio malfermis kampon al societo de idealistoj en la progresema patrujo, barbareco aliiĝis en civilizacion, la krudaj procedoj de allogo transiĝis en artismajn dezirojn kiuj dignigas la memon, krio altiĝis al kantiko; kaj, stimulita de la kreanta forto de sekso, la homa kolektivo antaŭeniras, kvankam malrapide, al la superega celo de la dia amo. De la spontanea animala manifestado de la malpli noblaj sentoj la animo iras al la glora inicado.

Deziro, posedo, simpatio, kareso, sindonemo, rezigno, sin- ofero estas aspektoj de tiu nobliganta vojo. Iafoje homo haltas jarojn, jarcentojn, diversajn ekzistadojn antaŭ ol pasi de unu al alia stadio. Nemultaj individuoj sukcesas sin teni sur posteno de simpatio, kun la nepre necesa ekvilibro. Tre malmultaj trairas la regionon de posedo sen kruelaj luktoj kontraŭ la monstroj de egoismo kaj de ĵaluzo, al kiuj ili freneze sin donas. Tre malmultaj iras la vojojn de kareso, longe kateniĝante al la gnomoj de ekskluzivismo. Kaj iafoje nur post jarmiloj da doloregaj kaj purigaj provoj, animo sukcesas atingi la luman zeniton de sinofero por la supera liberiĝo, direkte al novaj cikloj de unuiĝo kun Dio.

La ekstazo de sanktulo iam estis nura impulso, same kiel facetita diamanto - ĉiela guto elektita por reflekti la dian helecon - longe restis en aluvio tute ne rimarkita inter la krudaj silikoj. Estas vere, ke, kiel la diamanto sin submetas al la disko de facetisto, tiel ankaŭ la seksa instinkto, por sin kroni per la gloroj de ekstazo, devas cedi al la imperativoj de respondeco, al la postuloj de disciplino, al la ordonoj de rezigno.

Ĉi tiuj konkludoj tamen ne devas instigi nin al programoj de altruda sanktigo en la karna mondo. Neniu homo sukcesus nei la fazon de evoluo, en kiu li troviĝas. Ni ne povas postuli, ke la nescia hotentoto uzu la talaron de profesoro kaj ekinstruu sen lernado Romanan Juron. Estus ridinde do peti de la mezevolua homo konduton de sanktulo. La Naturo, reprezentanto de la Neelĉerpebla Bono, estas indulgema patrino, donanta laboron kaj helpon al ĉiuj filoj el la Kreitaĵaro. Ĝia determino nin subteni ĉiam estas des pli forta, ju pli firma estas nia intenco progresi direkte al la Superega Bono.

Ni tamen ne deziras prediki al la homoj rigorajn normojn de artefarita virto, nek favori ian ajn konduton de senkonsciaj rilatoj. Nia idealo estas, super ĉio, tiu pri la frata interkompreno. Ni laboru, por ke la lumo de kompreno estu inter niaj enkarniĝintaj amikoj, por ke la amaj angoroj ne ĵetu tiom da viktimoj en la abismon de morto, venenitaj per krimaj pasioj.

Pro la seksa blindeco nekalkuleblaj krimoj abundas sur la Tero, ĉie kaŭzante strangajn kaj danĝerajn procesojn de frenezo.

Iam kaj iam unu aŭ alia viktimo iras al hospitaloj por menskonfuzitoj, submetiĝas al flegado, kvazaŭ laboristo alport- anta al riparoficejo sian kaputan instrumenton; sed en la frenezulejoj ni trovas sole nur tiujn, ĉagrenitajn kaj venkitajn, kiuj malsupreniris ĝis la fundo de la abismo. Milionoj da fratoj sin konservas duonfrenezaj en hejmoj aŭ institucioj; ili estas niaj kunuloj nekapablaj por sindono kaj rezigno, iom post iom dronantaj en la nigra ŝlimejo de halucinoj... Kun freneza menso fiksita en la kavaĵo de subkonscio ili perdiĝas sur la kampo de malsupera aŭtomateco, obstinante konservi deprimajn psikajn statojn. Ĵaluzo, nekontentiĝo, malkonsento, malĉasteco kaj frivoleco dissemas terurajn fenomenojn de malekvilibro.