Tuj poste la Asistanto rekomendis al mi ekzameni la mensan sferon de la vizitato.
Mi ekzamenis lian internon kaj perpleksiĝis pro la afliktoj, kiuj plenigis lian eston. Lia cerbo prezentis strangajn anomaliojn. Ĝia tuta malsupera flanko montris nigrajn ma- kulojn. La malordiĝoj de la sangocirkulado, de la movoj kaj de la sentumoj estis videblaj. Kalderaro prezentis al mi Fabricion, kaj deklaris lin skizofreniulo; sed ĉu ni ne estus tie antaŭ kazo de cerbokardia neŭrastenio?
La instruanto pacience aŭdis kaj atentigis min:
Trafa diagnozo, laŭ la aspekto, kiun nia amiko prezentas hodiaŭ. Sed la skizofrenio, originanta el subtilaj perturboj de la perispirita organismo, manifestiĝas en la fizika vazo per miriga grupo da variaj kaj nedifineblaj malsanoj. Nun ni estas antaŭ la malsano de Krishaber kun ĉiuj ĝiaj specialaj karakteroj.
Montrante gravan esprimon sur la mieno, li diris plu:
Sed rimarku trans la ŝanĝeblaj efikoj. Ekzamenu la menson kaj la regionojn de la sentoj.
Mi pli profunden ĵetis mian observosondilon sur la internajn bildojn de la malsanulo kaj mi rimarkis torturajn scenojn sur la ekrano de lia memoro.
Enmemiĝinta, Fabricio ne rimarkis tion, kio okazis ekster li. Kun senmovaj brakoj, fiksaj okuloj, li sin tenis for de la ĉirkaŭaj sugestoj; sed interne, lia mensa zono similis ardantan fornegon.
Lia superekscitita imagopovo sin tenis aŭdanta la pasint- econ... Li rememoris la figuron de agonianta profundaĝa maljunulo. Li aŭdis, en liaj lastaj horoj en la korpo, la parolojn de li, kiu rekomendis al lia zorgo tri junulojn ĉeestantajn tie, en la scenejo de liaj rememoroj. La mortanto eble estis la patro, kaj la junuloj fratoj. Ili konversaciis inter si larmantaj. Subite ŝanĝiĝis liaj rememoroj. La maljunulo kaj la junuloj ŝajnis ribelintaj kontraŭ li, lin akuzante. Ili nomis lin per senkaritataj vortoj.
La malsanulo aŭdis la internajn voĉojn, afliktite, ĉagrenite. Li deziris liberiĝi de la pasinteco, li pagus ian ajn prezon por la forgeso, li avidis forkuri de si mem, sed vane: ĉiam la samaj kruelaj rememoroj skurĝantaj lian konsciencon.
Mi rimarkis liajn organajn difektojn, rezultantajn de ofta uzo de analgeziko. Tiu homo eble de longe dueladis kun si mem.
Mi esploris la situacion, kiam grandaĝa sinjorino venis en la ĉambron, provante voki lin en la realon.
Nu, Fabricio! ĉu vi hodiaŭ ne nutras vin?
La aldemandito etendis sian rigardon tra la ĉambro, skuis la kapon por nea respondo sen paroloj kaj restis plu en sia sama pozicio.
La sinjorino afable insistis sed ne sukcesis ŝanĝi lian sintenon. Ĉar ŝi bonkore provis plu doni al li supon, la malsanulo subite ekstaris, kvazaŭ li tuj freneziĝis. Li kolere eldiris nekonvenajn kaj maldankajn esprimojn; li rifuzis ŝian proponon, ruĝa de kolero, mirigante min pro sia krizo de perturbitaj nervoj.
Lia edzino revenis en la dominternon, forviŝante larmojn, dum Kalderaro fortuŝite klarigis al mi:
Li estas tuj freneziĝonta kaj li ankoraŭ ne iris sur la kampon de mensmalsano, danke la sindediĉon de malnova parencino elkarniĝinta, kiu vigle lin helpas.
Tuj poste la Asistanto submetis lin al revivigaj magnetaj emanaĵoj, renovigante lian forton.
Antaŭ la neŭrasteniulo, nun pli trankvila, li serene ra-
kontis:
Nia frato-malsanulo havis la malfeliĉon maljuste al- proprigi al si grandan heredaĵon, post kiam li promesis al sia mortanta patro zorgi pri siaj pli junaj fratoj, en ĉeesto mem de ĉi tiuj; sed regante la situacion, li ĉesis subteni siajn fratojn kaj ilin forpelis en sia hejmo, helpante sin de bone pagitaj fiadvokatoj, el tiuj, kiuj senskrupule vivas malpurigant- aj la leĝajn tekstojn. Ju pli energiaj kaj konvinkigaj estis la pravaj plendoj, ju pli kortuŝaj estis la vokoj al frata amikeco, de pli firme li tenis sin en sia krianta surdeco, kiu ĵetis liajn fratojn en mizeron kaj ĉiaspecajn malfacilaĵojn. Du el ili mortis en sanatorio, sur mizeraj litaĉoj, trafitaj de ftizo, atinginta ilin en troaj noktaj taskoj; kaj la alia elkarniĝis en mizeraj kondiĉoj de malfeliĉego, en forlasiteco, antaŭ ol siaj tridek jaroj, pro profunda senvitaminozo, kaŭze de subnutrado, al kiu li estis pelita. Ĉi ĉion nia malfeliĉa amiko sukcesis realigi, evitante la surteran justicon; li tamen ne povis forĵeti el la anguloj de sia konscienco la rememoroj n pri la farita malbono; la rememoroj pri la krimo estas konservataj de lia mensa organo, kiel karboj fariĝas vivaj braĝoj ĉiam, kiam ekscitita de rememorblovoj. Tiu malbona filo kaj perversa frato, dum li mastris siajn rezistajn fortojn, kiujn la korpa vireco donis al li, sukcesis forkuri de si mem, sen grandaj malfacilaĵoj. Facila mono, forta sano, distroj kaj plezuroj, funkciis al li, kiel peza kurteno inter la aroganta egocentrismo kaj la viva realo. Sed la tempo lacigis lian fiziologian aparaton kaj forigis la plimulton de liaj iluzioj; iom post iom li renkontis sin mem; sed dum la revena vojaĝo al si mem li vidis sin sola kun la memoraĵoj, de kiuj li ne sukcesis liberiĝi. Li vane provis trovi bonhumoron kaj komforton: ĉi tiuj kuŝis kaŝitaj antaŭ li. Li ne povis koncentri sin sur sian eston mem, ne aŭdante siajn patron kaj fratojn, kiuj lin akuzis kaj riproĉis lian fiecon... Lia turmentata menso ne trovis konsolantan rifuĝejon. Se li rememoris la pasintecon, ĉi tiu postulis de li repagon; se li venis en la estantecon, li ne trovis trankvilecon por teni sin en nobla laboro, kaj kiam li provis leviĝi al supera plano, dezirante preĝi al la Plejalta eĉ tiam li estis surprizita per doloraj avertoj, ke li korektu la faritan eraron. En tiu spirita stato li malfrue interesiĝis pri la sorto de siaj fratoj. Laŭ informoj ricevitaj ne estis eble al li tuj repagi: ili ĉiuj estis foririntaj, antaŭirinte lin sur la granda vojo al la tombo. De tiam, rimarkante la neeblecon rapide rektigi sian kurboplenan destinon, la malfeliĉulo fiksiĝis en la plej malaltaj zonoj de sia memo. Li perdis siajn noblajn ambiciojn kaj siajn altajn ideal- ojn kaj komencis ignori la rimedojn de espero. La materiaj profitoj anstataŭ lin konsoli, nun kaŭzis al li teruran abomenon kaj neesprimeblan ĉagrenon. Kunkroĉite al la maŝino de financaj respondecoj, kreita de li mem sen emo posedi por doni en nomo de la Universa Bono, ne estis al li eble eviti la altrudojn de la socia vivo, al li, estanta alta komercisto ĝis tiam, kiam li ekfalis pro superega torporo. Vidante sin kriminto en la tribunalo de sia propra konscienco, li komencis vidi perse- kutantoj ĉie. Tiel li ekspertis bedaŭrindajn fobiojn. Laŭ li ĉiuj teleroj estas venenaj. Li suspektas preskaŭ ĉiujn familianojn kaj ne toleras siajn malnovajn amikojn. La eksceso de materiaj rimedoj faris lin malkredi je sincera amikeco, donis al li nocion pri privilegio, kiun li neniam meritis, pliigis lian de- truan sendependecon, estingis en lia koro la benatan lumon de la verbo "servi". Kiel ni vidas, lia situacio estas tute nefavora al la necesa restariĝo. La kondiĉo, kiun li trudis al si pro la malpli noblaj deziroj, kiujn li ĉiam nutris, estas apatia kaj sterileca...
Veninte al tiu parto de la rakonto, Kalderaro precipe montris al la malsana cerbo kaj klarigis:
La nerva sistemo, ligita al la encefalujo per procedoj nepriskribeblaj por la tekniko de la homa scienco, estas nenio alia, ol la reprezentado de grava sektoro de la perispirita organismo, kiun ni ĵus studis. La falinta menso de Fabricio, spertinte insistajn konsciencoriproĉojn, venenis tiujn vivo- centrojn per senĉesa produktado de koruptaj energioj. Logike okazis tio, kion en bona psikiatrio ni povus nomi "ĝeneraligita lezo de la nerva sistemo". Tia lezo unue atingis la sidejojn de la plej ĵusaj akiroj de la personeco, t.e. la ĉelojn kaj pli novajn stimulojn, kiuj sin lokas en fruntalaj loboj kaj en la motora kortekso, nedaŭre senutiligante nian amikon por alta meditado kaj nobla laboro, kaj lin devigante retiriĝi, sur la spirita kampo, internen de si mem. Kun menso nun haltigita meze en la instinkta regiono de la individueco, nia malsanulo ankoraŭ ne estas pozitive malekvilibrigita, danke la kontinuan helpon de nia mondo.