Kiam la Asistanto eksilentis, tiam mi kuraĝis demandi:
Ĉu ekzistas espero je baldaŭa ekvilibro?
Tute ne - respondis la aldemandito en signifa maniero -; ĉe lia kazo vane funkcias ĉiuj uzataj terapioj. La krima spirito povas ricevi la plej variajn specojn de kunlaboro, sed li nepre estos la kuracisto de si mem. Kvankam la homoj ne ĝin rimarkas en la meĥanismo de siaj ordinaraj rilatoj, la Dia Justeco tamen nevarie agas. La krimintoj longe povas eviti la punon de la juĝa organizaĵo en la mondo; sed pli aŭ malpli frue ili vagos antaŭ siaj homfratoj, sur malalta spirita kampo, kia estas la kadro de punaj afliktoj. Por familianoj kaj amikoj, Fabricio estas skizofreniulo nekapabla rezisti aplikojn de insulina ŝoko pro lia delikata kaj laca koro; sed por ni li estas kunulo falinta en malsupera ambicio, spertante amarajn rezultatojn de siaj intencoj egoisme regi la vivon.
Kiam la instruanto interrompis sian rakonton, mi formulis memkompreneblajn demandojn sur mia interna kampo.
Se la malsanulo ne prezentis perspektivon de substancaj pliboniĝoj, kia estas la celo de nia helpo? kial resti pli antaŭ nesolvebla problemo, kia estas tiu, pro neebleco de baldaŭa renkontiĝo de kriminto kaj liaj viktimoj?
Kalderaro ne lasis min sen respondo.
Ni ĉi tie estas - li afable informis - por ebligi al li dignan morton. Li ne atingos definitivan freneziĝon. Per nia frata helpo li elkarniĝos antaŭ ol la tuta eklipso de racio.
Kaj ĉar mi estis mirigita, la komplezema amiko aldonis:
Fabricio edziĝis kun virino, per multo da motivoj meritanta la ĉielan subtenon, kaj tiu virino preskaŭ sublima donis al li tri infanojn, al kiuj li noble sin donis, ilin preparante por alta laboro en socio. Nun ili estas du profesoroj kaj kuracisto, sin donintaj al la supera idealo servi al la ĝenerala bono. Fabricio ne rajtas maltrakviligi sian familion organizitan en la ombro de lia materia subteno, sed edukitan sen lia despota personeco. Por la servado al siaj edzino kaj filoj li ricevas de la Supro la nunan helpon ŝanĝi sian loĝejon, pro altrudo de la morto, preparite por la estonta reĝustiĝo. La preĝoj de lia kunulino kaj de liaj filoj certigas al li "bonan morton" proksima, por kiu ni organizas liajn energiojn kaj pari passu alkutimigas lian familion resti en aktiva misio ĉe la bono sen lia fizika ĉeesto.
La Asistanto eksilentis, pretigante sin fluigi magnetajn emanaĵojn sur la cirkulada aparato.
Longajn minutojn li fluigis fortojn ĉirkaŭ la plej gravaj vaskuloj kaj poste emanaĵojn laŭlonge de la korpo por kvietigi liajn nervojn.
Antaŭ mia natura miro, Kladeraro klarigis:
Ni preparas okazigon de trombozo per klaciigo de iaj vejnoj. La elkarniĝo milde venos post kelkaj tagoj, kiel kompata rimedo nepre necesa al la feliĉo de la malsanulo kaj de ĉiuj, kiuj proksime vidas lian suferegon.
La malsanulo nun pli trankvila laŭŝajne englutis miraklecan analgezikon. Li kvietiĝis, apogante sian kapon sur neĝblankaj kusenoj.
En la inter ni reganta silento mi scivoleme demandis:
Sed, konsiderante la morton post nemultaj tagoj, kiel disvolviĝos la proceso de elaĉeto de nia amiko?
Li jam komencis sian elaĉeton - serene respondis la instruanto.
Kiel?
Kalderaro faris espriman geston kaj atentigis:
Atendu.
En tiu sama momento la malsanulo funkciigis la sonorilon ĉe sia litkapo. Lia edzino rapide alvenis. Ŝi trovis lin pli bona kaj ridetis feliĉa.
La maljunulo pli trankvila petegis:
Agnesa, ĉu mi povas vidi Fabriĉjon?
Kial do ne? - ĝentile respondis lia kunulino - mi lin alkondukos.
Post kelkaj minutoj ŝi revenis, kondukante ĉirkaŭ okjaran knabon. La knabo kun ekstrema amemo sin ĵetis en liajn brakojn kaj demandis:
Ĉu vi pli bone fartas, avoĉjo?
La malsanulo kore lin rigardis kaj informis:
Mi pli bone fartas, mia infano... Kial vi ne venis matene?
Avinjo ne permesis.
Jes, vere; mi ne fartis bone...
La sinjorino foriris por rigardi la scenon de malantaŭ la kurteno.
Avo kaj nepo sentis sin pli hejme.
Tute transfiguriĝinta pro la ĉeesto de la knabo, nia preskaŭ freneza amiko petegis:
Frabriĉjo, mi deziras, ke vi preĝu por mi...
La knabo lin tuj kontentigis.
Li tie mem surgenuiĝis kaj respekte recitis la Sinjoran
Preĝon.
Post la preĝo la malsanulo kun malsekaj okuloj petis:
Mia infano, ne forgesu preĝi por mi post kiam mi
mortos.
La knabo nun staranta brakumis lian bruston kaj diris, diskrete plorante:
Vi ne mortos!...
Fabriĉjo, ĉu vi kredas, ke Dio pardonas pekintojn tiajn, kia mi ja estas?
La etulo larmanta kaj konfuza respondis:
Mi pensas, avoĉjo, ke Dio pardonas nin ĉiujn.
Malkaŝante afliktiĝojn, kiuj plenigis lian koron, li ree
demandis:
Eĉ homon, kiu perfidas la konfidon de sia patro kaj ŝtelas de siaj fratoj?
La nepeto hezitis nekapabla kompreni la tutan amplekson de tiu intenca demando; sed, dezirante kontentigi la malsanulo, li kun sia tuta infana simpleco iamaniere balbutis:
Mi opinias, ke Dio ĉiam pardonas...
Ĝi estas tio, kion mi deziris scii - asertis la malsanulo pli konsolita.
La konversacio inter ambaŭ daŭris plu amema kaj dolĉa.
Post skrupula ekzameno Kalderaro almontris la infanon kaj klarigis:
Ĉi tiu knabo estas la ekspatro de Fabricio, kiu rekunvivas kun sia krima filo, danke la benatan reenkarniĝon. Li estas la sola nepo de la malsanulo kaj poste prenos la administradon de la materiaj havaĵoj de la familio, havaĵoj, kiuj al li komence apartenis. La Leĝo ne mankas.
Mirigite pro la informo, mi formulis la demandojn, kiuj spontanee eliĝis:
Kiel la maljuna Fabricio siavice elaĉetos sin? Ĉu ankaŭ li estonte revenos en tiun saman hejmon? Ĉu post la morto de sia densa korpo, li spertos kompletan malekvilibron? Ĉu li longe restos en konsterniteco?
Kalderaro, deklarante finitaj niajn laborojn de helpo al tiu domo, ridetis al mi, pretiĝis por foriro kaj aldonis:
Nia malsana amiko, konservante en sia menso la restaĵojn de sia krima ago, tuj post forlaso de sia fiziologia domo, dum multe da tempo suferos la rezultatojn de sia falo ĝis kiam doloro forĵetos la malignajn elementojn, kiuj venenas lian animon. Kiam tiu elpuriga laboro estos kompleta, tiam...
Ĉu li revenos al siaj familianoj? - mi scivole demandis, antaŭ la interrompita frazo.
- Kiam la nuna samsanga grupo estos altiginta sian spiritan nivelon al lumaj kulminoj, li estos pelita intense klopodi por ĝin atingi. Li tamen neniam estos forlasita. Ni ĉiuj apartenas al la grandega familio, en kiu ni moviĝas ekde nia origino - la Homaro.
En tiu momento ni eliris el la luksa ĉambro.
Post nemultaj sekundoj ni revenis al la Naturo, kaj ĝuis la benon de tre pura ĉielo. Dum mia instruanto rifuĝis en si mem, atentante la respondecojn de la laboro, mi donis kuron al novaj pensoj pri la amplekso kaj grandeco de la reganta justeco.
XIII
AMA PSIKOZO
Sekvante Kalderaron meze en la nokto, ni iris helpi malfe- liĉan fratinon, preskaŭan memmortigintinon.
Ni penetris en la komfortan loĝejon, kvankam modesta, sentante la ĉeeston de pluraj malfeliĉaj estuloj.
La Asistanto ŝajnis al mi rapidema. Li ne haltis por ia ajn komentario.
Miavice mi akompanis lin ĝis humila ĉambro, kie ni trovis junan virinon konvulsie ploranta, regata de terura malespero. Ŝia menso vidigis ekstreman malekvilibron, kiu etendiĝis al ĉiuj vivaj centroj sur la fiziologia kampo.
Kompatinda! - emociite diris la instruanto - al ŝi ne mankos la Dia Boneco. Ŝi preparis ĉion por forkuri per memmortigo, en ĉi tiu nokto; sed la Diaj Fortoj helpos nin interveni...