Выбрать главу

Li surmetis la dekstran manon sur la frunton de la fratino larmanta kaj klarigis:

Tio estas Antonina, abnegacia kunulino de lukto. Senpatra orfino de tre frua aĝo, ŝi komencis perlabori la vivon en siaj ok jaroj por subteni siajn patrinon kaj fratineton. Ŝi pasigis siajn infanecon kaj adoleskon en grandegaj sinoferoj, ne konante la ĝojojn de la ridetantaj knabeco kaj juneco. Kiam ŝi aĝis dudek jarojn, ŝi perdis sian patrinon, tiam forportitan de la morto, kaj, malgraŭ siaj belaj virinaj idealoj, ŝi estis devigita oferi sin al sia fratino baldaŭ edziniĝonta. Post ŝia edziniĝo, Antonina penis foriri por prizorgi sian sanon; sed tre frue ŝi rimarkis, ke la edzo de ŝia fratino estas karakterizata de abomena malvirteco. Perdiĝinte en malsuperaj plezuroj, li ĉiutage sin donis al kutima ebriiĝo, revenante hejmen malfrue en la nokto, distribuante batojn, vomante insultojn. Emociita antaŭ la destino de sia kunulino, nia sindona amikino restis plu hejme, en silenta rezigno, mildigante ŝiajn ĉagrenojn kaj helpante ŝin bredi la nevojn kaj ilin prizorgi. Malgaje kaj malrapide kuris la jaroj, kiam Antonina konatiĝis kun junulo bezonanta subtenon, faranta pezan klopodon por teni sin ĉe la studoj. Ili afinis pri aĝo kaj komuneco de ideoj kaj sentoj. Sindonema kaj nobla, ŝi respondis al lia simpatio, fariĝante abnegacia fratino de la junulo. Lia societo iel ĵetis lumon en ŝian nokton de seninterrompaj soleco kaj sinofero. Dividante la tempon kaj siajn eblojn inter la fratino, kvar malgrandaj nevoj kaj la kunpartoprenanto de brilaj revoj, ŝi kuraĝa kaj feliĉa, ĉiutage sin donis al la sanktiga laboro, atendante la estonteco. Ŝi ankaŭ pensis ekhavi iun tagon la kronon de patrineco, en modesta kaj malriĉa domo, sed sufiĉa por enhavi la feliĉon de du koroj por ĉiam kunigitaj antaŭ Dio. Sed Gustavo, la junulo, kiu helpis sin per ŝia ama kunlaborado dum sep sinsekvaj jaroj, post la universitata kurso sentis sin tro altranga por ligi sian destinon al tiu de la modesta fraŭlino. Nun, sendependa kaj titolita, li komencis rimarki, ke Antonina fizike ne estis la kunulino, kiun liaj intencoj tiel deziris. Portante diplomon de kuracisto kaj sentante urĝan bezonon starigi hejmon kun grandioza programo en la socia vivo, li edziĝis kun junulino posedanta grandan riĉaĵon, malestimante la lojalan koron, kiu lin helpis en la malfacilaj momentoj. Profunde humiligita, la malfeliĉa fratino iris al li, sed ŝi estis malvarme akceptita. Gustavo kun abomena aroganteco krude informis al ŝi la novaĵojn: li bezonis meti en ordon la materiajn negocojn, kiuj lin koncernis, kaj tial li elektis la pli bonan partion. Krom tio, li deklaris, lia pozicio postulas edzinon, kiu ne devenu el medio kun humila aktiveco; li deziras iun, kiu ne estu laboristino ĉe laboratorio, kiu ne havu kalajn manojn, nek arĝentajn harojn sur la kapo. La fraŭlino ĉion aŭdis banata en larmoj, sen reago, kaj ŝi hieraŭ revenis en sian loĝejon, turmentante de la deziro morti, kiel ajn estus la sekvoj de tiu paŝo. Ŝi sentas, ke la esperoj forvelkas, frakasitaj de neatendita bato, ke ŝia ekzistado reduktiĝas al cindro kaj plovo, ke rezigno malfermas pordojn al ruino kaj morto. Ŝi sukcesis akiri ian dozon da veneno, kiun ŝi intencas engluti ankoraŭ hodiaŭ.

Post malgranda interrompo de la klarigoj, li petis:

Ekzamenu ŝin, dum mi donas al ŝi la unuajn helpojn.

Dum longaj minutoj mi faris detalan esploron.

El la okuloj de Antonina falis pezaj larmoj; el la kranio tamen eliris purpuraj radioj, kiuj invadis ŝian torakon kaj speciale ŝian koron. Torturaj pensoj konfuzis ŝian menson. Mi rimarkis ŝiajn kaŝitajn petojn, kaj tre kortuŝis min aŭdi ŝiajn kriojn de malespero kaj ŝiajn ardajn preĝojn.

Ĉu estas krimo - ŝi pensis - ami iun tiel ekscese? kie estas la Ĉiela Justeco, kiu ne premiis ŝin pro la sinoferoj de virino, sin dediĉanta al la doma paco? ŝi aspiras esti gaja kaj feliĉa, kiel la ĝojaj kunulinoj de ŝia infaneco; ŝi tre deziras indan edziniĝon, atendante akcepti kelke da infanoj donotaj de la Senfina Boneco de Dio! Ĉu estas kondamninda aspiro revi pri konstruo de modesta hejmo per protekto de simpla kaj bona kunulo, kiam la birdoj mem posedas siajn nestojn? Ĉu ŝi ne laboris ĉiam por feliĉo de aliaj? por kiaj nekonataj motivoj Gustavo forpelis ŝin al forlasiteco? Ĉu la kaloj de la manoj kaj la signoj sur la vizaĝo ne konfirmas ŝian sindediĉon al la honesta laboro? ĉu valoris la penon suferi tiom da jaroj por realigo, kiu nun ŝajnas al ŝi neebla? Ne! Ŝi ne volas resti plu en mondo, kie malvirto tiel facile triumfas, tretante sur virton! Malgraŭ la fido konsolanta ŝian koron, ŝi preferas morti, alfronti la nekonataĵon... Ŝi sentis sin nealĝustiĝinta, sen direkto, preskaŭ freneza. Ĉu ne estus pli racie - ŝi demandis sin mem - iri en la mallumon de tombo ol putriĝi sur litaĉo en frenezulejo?

Etendita sur lito la malfeliĉulino kaŝis sian vizaĝon en la manoj, singultante tute sola, vekante en ni kompaton.

Kalderaro interrompis la helpolaboron, rigardis min per signifa esprimo kaj informis:

Mi havas ordonojn trudi al ŝi pli profundan dormon, tuj post la noktomezo.

Kaj, rimarkante, ke la horloĝo montras, ke ne malfruas la antaŭdifinita momento, la Asistanto komencis fluigi eman- aĵojn laŭlonge de la simpata nerva sistemo.

La vasta reto de neŭronoj spertis anestezan influon. Antoni­na provis ellitiĝi, sed ŝi ne sukcesis fari tion. La interveno estis tro vigla, ke la malsanulino povu reagi.

La instruanto atente daŭrigis, flegme envolvante ŝin en trankviligajn fluidaĵojn. Post nelonge la fraulino venkite apogis sian dorson al la kusenoj, en stato, kiun ordinara magnetizanto nomus "profunda hipnoto".

Kalderaro konservis ŝin en kompleta ripozo dum pli ol duonhoro. Post tiu tempo du estuloj aŭreolitaj de intensa lumo eniris en la ĉambron. Ili brakumis mian instruanton, kiu kore prezentis min.

Estis nun ĉe ni Mariana, kiu estis sindona patrino de Antonina, kaj Marcio, prilumita spirito ligita al ŝi de foraj jarcentoj.

Emociitaj, ili dankis la helpadon de mia instruanto, kiu transdonis la malsanulinon al la patrina prizorgo.

La simpatia elkarniĝinta sinjorino klinis sin super sia filino kaj dolĉe vokis ŝin, kiel ŝi ĝin faris, kiam ŝi estis sur la Tero. Parte malligita el la kruda envolvaĵo, Antonina stariĝis en sia perispirita organismo, ravita, feliĉa...

Panjo! panjo! - ŝi ekkriis, faciligante sian koron, kaj ŝi rifuĝis inter la patrinaj brakoj.

Mariana akceptis ŝin ameme, premis ŝin kontraŭ sia brusto, eldirante karesajn vortojn.

Panjo, helpu min! mi ne volas vivi plu sur la Tero! Ne lasu min reveni en la pezan korpon... La destino forpelas min. Mi estas malfeliĉa! Ĉio estas kontraŭ mi... Fortiru min de ĉi tie... por ĉiam!

La nobla sinjorino malgaje rigardadis ŝin, kiam Marcio alproksimiĝis, kaj fariĝis vidata de la estimata malsanulino.

La fraŭlino larĝe malfermis la okuloj n kaj instinkte genuiĝis, subtenate de sia patrino. Ŝi laŭŝajne klopodis rememori iun, kiu restis en tre fora pasinteco... Oni rimarkis ŝian ekstreman malfacilecon precize rememori. Ŝi rigardadis la senditon, banate en ne ordinaraj larmoj: ŝi ne verŝis funebrajn larmojn, kiajn en antaŭaj minutoj; nun ŝi estis tuŝita de sublima konsolo, de mistika ĝojego, kiu neklarigeble fontis el la profundaĵoj de ŝia koro.

Marcio pli intime venis al ŝi, per sia dekstra luma mano tuŝis ŝian frunton kaj ameme parolis:

Antonina, kial vi malkuraĝas, kiam la savanta lukto apenaŭ komenciĝas? ĉu vi forgesis, ke ni ne estas orfoj? La

Senfina Boneco ŝvebas super ĉiuj malfacilaĵoj. Ĉu vi evitas la mallarĝan pordon, kiu al ni donos la feliĉan eblon al la renkontiĝo?

Eble pro tio, ke la interparolantino postuladis de si mem troan laboron, por rememori scenojn perditajn en la tempo, la sendito frate avertis:

Ne pligravigu vian situacion! trankviligu vin! ĉu ne sufiĉas al ni la estanteco plena de benata laboro kaj renoviga lumo? Iun tagon vi reakiros la benon de via tuta memoro; nun kontentigu vin per la limigitaj donoj. Profitu la minutojn por restarigi vian destinon, utiligu la horojn por rekonduki viajn aspirojn al superaj sferoj. Kiaj motivoj sugestas al vi tian krimon, kia ja estas kaŭzi morton? kiaj kialoj kondukas viajn paŝojn direkte al la malluma abismo? Via patrino kaj mi de malproksime vidis tiun danĝeron, kaj ĉi tie ni estas por vin helpi...