Li faris longan paŭzon, ŝin ame rigardante, kaj daŭrigis:
Ho, mia benata amikino, kiel vi tiamaniere malfermis vian koron al la monstra malespero? Diru al mi, ne tenu vin silenta... Mi ne estas via juĝanto, mi estas via amiko el eterneco. Ĉu mi do ne havos la konsolon aŭdi vin?
La malsanulino deziris paroli; sed la mildaj lumradioj, disradiataj de Marcio, ŝin tute ĉirkaŭis, sufokante ŝian voĉon, dum la ekstazo en tiuj neforgeseblaj minutoj.
Sed, dezirante evidente doni al ŝi okazon por pli granda faciligo de koro, li ŝin zorge levis, kaj insistis:
Parolu!...
Kuraĝigita, Antonina timeme parolis:
Mi estas lackonsumita...
Vi tamen neniam estis forgesata. Vi ricevis de la Providenco mil diversajn rimedojn nepre necesajn al la valora servo de savo. Ĉu la surtera korpo, la benoj de Suno, la okazoj de laboro, la mirindaĵoj de la Naturo, la amaj ligiloj kaj la doloroj mem en la homa spertado ne estas netakseblaj donoj de la Dia Provizado? Ĉu vi ne konas, kara, la feliĉon de sinofero, vi forrifuzas la eblecon ami?
Tiam mi ja vidis la juna virino kun pli da konfido rigardi lin. Sentante sin forta antaŭ tiu nesofismebla elmontro de kareso, ŝi kun frata sincereco deklaris:
Mi de longe revas pri posedo de hejmo..., mi deziras vivi por viro, kiu siavice helpu min porti la ekzistadon... , mi pensas ricevi de Dio kelke da infanoj, ke mi povu karesi! Ĉu estas peko, ĉiela sendito, aspiri tiajn aferojn? Ĉu estas krimanta la virino, kiu penas sanktigi la naturajn principojn de la vivo? Post multe labori sinsekvajn jarojn por la feliĉo de tiuj, kiujn mi amas, mi rimarkas, ke la destino mokas miajn esperojn. Ĉu estas virto vivi inter ĝojaj kaj feliĉaj homoj, kiam nia koro restas mortinta?
Marcio frate aŭdis ŝin, karesante ŝiajn manojn, kaj vidigan- te siajn altajn akirojn de vera amo, li pli komprenema kaj amema diris plu:
Abnegacia amikino, ne permesu, ke la ombro dum kelke da horoj eklipsu al vi la lumon dum venontaj jarcentoj. Ĉu estas eble, Antonina, ke vi sentu vin tute sola, kiam la Superega Sinjoro donis al vi la subliman hejmon de tuta mondo? La Homaro estas nia familio, la infanoj de doloro apartenas al ni. Mi rekonas, ke pasemaj humiligoj de sento disŝiras vian animon, ke vi deziras apogi vin al karesa brako de inda kaj fidela kunulo. Sed, kara, laŭ la Supera Volo vi devas ricevi ankoraŭ nun la profitojn, eble troviĝantajn en soleco. Se ekzistas periodoj de florado en la homaj valoj, en kiuj ni ebriiĝas meze en printempo de la Naturo, vivoj ja estas laŭŝajne izolitaj kaj malfeliĉaj sur la kulminoj de meditado kaj rezigno, sub kies lumo ni preparas nin por novaj sanktigaj vojiroj.
"Ne supozu, ke la fatala iro tra la tombo malfermas al ni pordojn al la libereco: la Leĝo sekvas nin ĉien, kaj la Superega Sinjoro, se Li praktikas la senfinan kompaton, ne malzorgas la nerompeblan justecon. La Eterna Saĝeco nevarie donas al ni lokon, kie ni povas esti pli utilaj kaj pli feliĉaj.
"Vi deklaras vin forlasita kaj malfeliĉa kaj tamen vi ankoraŭ ne taksis la multegajn eblaĵojn vin ĉirkaŭantaj. Vi diras, ke vi estas nekapabla brakumi la infanojn de Dio, sed kia estas la kaŭzo de tia ekskluziveco pri viaj samsanguloj? ĉu vi ĝis hodiaŭ ne vidis la forlasitajn infanoj n, neniam rigardis la infanetojn de mizero kaj necesbezono? Se vi ne povas esti patrino de floroj de via propra karno, kial do vi ne faras vin spirita zorgantino de la bezonantaj kaj suferantaj etuloj? Ĉu vi kredas, Antonina, ke ni povas esti nepre feliĉaj, aŭdante ĝemojn ĉe nia pordo? Ĉu estos tuta ĝojo en batanta koro flanke de ĥoro da larmantinoj? La mondo ne estas nia. Ni, la infanoj de la Plejalta, ja estas pelitaj kunlabori en la verkoj nin ĉirkaŭantaj. Estas efektiva malfeliĉo iu kredigi al si, ke li estas favorito de la Ĉielo, kvazaŭ la Kompatema kaj Saĝa Patro ne estus alia ol malforta kaj partiema diktatoro! Skuu vian dormantan konsciencon... Memoru, ke la Ĉiopova ne aliĝas al nia malvasta ekskluzivismo de eraremaj homoj, kaj ne forgesu, ke pezas sur ni, antaŭ Lia universeco, netransdoneblaj devoj de laboro, kaj ekzercu la altvalorajn rimedojn, kiujn Li donis al ni, ke ni iun tagon atingu la perfektecon de saĝo kaj amo.
"Vi suferas en via organaro turnita al egocentrismo, ĉar iu homo, kies karaktero afinis kun la via laŭ multaj aspektoj, kaj poste modifis sian vivdirekton, forpuŝis vin en forgeson. Vi ploras, ĉar vi esperis trovi ĉe lia societo ion de la Dia Ĉeesto, kiu portus serenecon al viaj doloraj esperoj de afabla kaj sentema virino... La seksaj malkvietigoj pliiĝis en la interno de via sanktejo, kaj vi spertas daŭran sieĝon de maltrankviloj. Sed... ĉu vi eble kredas, ke la sekso estas ekskluziva fonto de amo? Ĉu ankaŭ vi estas viktimo de tiu fatala trompo? Amo estas dia suno disradianta de ĉiuj noblaĵoj de animo.
"Ni iafoje estas senigitaj je sensacoj, malhelpataj uzi la energiojn, kiuj kreas la fizikajn formojn, por ke ni akiru pli valorajn kapitalojn por nia memo; eĉ tiel tiaj kontraŭaĵoj ne baras eksterigon de la dia sento; bari ĝin estus kvazaŭ estingi la Universon. Kio torturas la homan menson en tiaj okazoj, tio estas la klimato en la karcero organizita de ni mem; en nia sovaĝa egoismo ni ne scias perdi por kelke da tagoj, por ke ni gajnu en la eterneco, nek doni nedaŭrajn valorojn por konkeri la definitivajn donojn de la vivo."
Antaŭ la fraŭlino, kiu ravita lin rigardadis tra dika vualo da larmoj, la sendito diris plu:
- Efektive, se vi ne povas dividi la sperton de la elektita viro, pro la cirkonstancoj pelantaj vin al rezigno, kial vi ne donas al li la puran fratan amon, kiu ĉiam altigas? Ĉu al ni estas malpermesate transformi en fratojn la homojn, kiujn ni estimas? Vi plie ne devas forgesi, ke la perfida fianĉo, nune bela en sia fiziologia figuro, ankaŭ sin vestos poste per la eluzita kostumo de laceco kaj maljuneco, se baldaŭ li ne alĝustigos al la vizaĝo de maskon de malsano aŭ de morto.
Li konos la elreviĝon pri la karno kaj en silento estimos serĉon de la spirito. Se vi vere amas lin, kial vi volas lin torturi per sarkasmo de memmortigo, anstataŭ regajni fortojn por lin atendi ĉe la fino de mallonga korpa ekzistado? Se vi ne povas esti kruĉo de pura akvo por la vojaĝanto kara, kial do vi ne estas oazo, kiu atendos lin sur la dezerto de neeviteblaj seniluziiĝoj? Krom tio, kiel vi fine sentas tian kriantan forlason, se ankaŭ ni vin atendas, ĉi tie avidante viajn amon kaj kareson?
Antonina ridetis en ekstazo, malgraŭ siaj larmoj abunde
fluantaj.
Rimarkante la sanigan efikon de siaj kuraĝigaj paroloj, Marcio karesis ŝiajn harojn kaj murmuris:
Kial vi volas atendi la fruktojn de la karno por praktiki la veran amon? Jesuo ilin ne havis kaj tamen ni ĉiuj sentas nin zorgataj de Lia senfina abnegacio. Ĉu vi, Antonina, promesas modifi de nun viajn mensajn sintenojn? La digna kaj nobla virino, pura kaj kristana, forgesas malbonon kaj ĉiam amas...
Kortuŝite, ni vidis la interparolantinon denove genuiĝi kaj solene ekkrii:
Mi promesas modifi mian sintenon en nomo de Dio.
En tiu momento la sendito etendis malfermitajn manojn super la frunto de la malsanulino, kaj envolvis ŝin per lumaj radioj, kiuj tuŝis ne nur la perispiritan materion, sed ankaŭ iris transen, ĝis la densa korpo, por speciale fiksiĝi sur la regionoj de la encefalo, de la torako kaj de la inaj organoj. Tuj poste Antonina, ravita de la patrino kaj de la kunulo el supera mondo, foriris por agrabla kaj ripoziga ekskurso. Kalderaro prenis sur sin la devon helpi ŝin repreni la pezan portilon en la unuaj horoj de la hela mateno.
Edifite de la noktaj observoj, mi revenis kune kun li en la ĉambron de la fraŭlino preskaŭ sinmortigintino.
Inter la sesa kaj sepa horoj la elkarniĝinta patrino alportis sian filinon, kies fizionomio disradiis nekonatan kaj nekom- preneblan feliĉon.