La instruanto helpis ŝin repreni sian fiziologian envolvaĵon, fluigante anestezajn emanaĵojn ĉirkaŭ ŝia cerbo, ke ne estu permesate al ŝi ĝoje rememori ĉiujn detalojn de la nokta sperto; se ŝi konservus la tutan memoron, diris Kalderaro, ŝi eble mortus de ĝojego. Tial la ĝojoj, kiujn ŝi intense travivis, estos gardataj en ŝia organismo sub formo de novaj energioj, nekonataj stimuloj, kuraĝo kaj kontenteco de nekonata origino.
Efektive, post nemulte da minutoj Antonina vekiĝis, kvazaŭ ŝi estus alia homo; ŝi sentis sin neklarigeble reanimita, preskaŭ feliĉa.
Unu el ŝiaj malgrandaj nevoj penetris en la ĉambron, ŝin vokante. La bonkora onklino rigardis lin, emociite.
Ia mirakleca energio, kies kono ne estis al ŝi permesata, religis ŝin al la intereso pro la vivo. Ŝi sentis neesprimeblan feliĉon en la suno trapasanta la vitraĵon, benis la modestan ĉambron, kie ŝi luktadis por plenumi la planojn de Dio, kaj ŝi hontis pro tio, ke en la antaŭtago ŝi pensis senprave forkuri de la lernado en la mondo. Ĉu ŝi ja ne estis helpata de la Providenco per mirinda kvanto da benoj? Ŝi rigardis la ĉarman infanon malriĉe vestitan, kiu petis ŝian akompanon por malsu- preniri sur la malgrandan ĝardenon, kie novaj floroj ekburĝonis. Kio gravas la sensignifa fiasko de la koro antaŭ la noblaj laboroj, kiujn ŝi povus plenumi en sia pozicio de klera kaj juna fraŭlino? Ĉu la infanetoj de ŝia fratino ankaŭ ne apartenis al ŝi? ĉu ne estas pli noble vivi, ke ŝi estu utila, ĉiam fidante al la Neelĉerpebla Favorkoreco?
Onklino Antonina! Onklino Antonina, ni ekiru! Ni ekiru por vidi la novan rozujon! - kriis la gaja kvinjara knabeto, ĝoje defianta la vivon.
Rimarkante la restariĝon de ŝiaj fortoj, ni sincere ĝojaj vidis ŝin stariĝi kaj respondi ridetante:
Atendu! mi iros tuj, mia infano!
SAVA RIMEDO
Kiam ni finis aktivan kunlaboron ĉe ia nobla rondo sin doninta al preĝo, tiam certa kunulo venis al ni, kaj petis de la Asistanto servon al ia privata afero.
Certe Kalderaro konis la detalojn de la situacio, ĉar inter ambaŭ tuj ekestis kurioza dialogo.
Malfeliĉe - diris la informanto - nia Antidio ne regas la situacion; li restas plu en preskaŭ tuta ruiniĝo. Li ree ligiĝis al danĝeraj elementoj de ombro, kaj revenis al la noktaj eraroj, kun grava malprofito por nia helpa laboro.
Ĉu ne helpis la pliboniĝoj en la pasinta duonmonato? - frate demandis la instruanto.
Li ilin profitis por tuj reveni al sia malsaĝeco - klarigis la interparolanto kun ĉagrena voĉtono.
Estas notinde tamen, ke li troviĝis preskaŭ tute freneza.
Jes, sed li sukcesis refoje ĝui enviindan organan staton, dank' al via lasta interveno; sed tuj kiam li vidis sin forta, tiam li malsobre sindonis al alkoholaĵoj. La arda soifo kaŭzita de lia propra malzorgo kaj de la instigo de vampiroj, kiuj svarmas ĉirkaŭ li, renversis lian nervan sistemon. La perispirita organismo duonlibera de la densa korpo pro la malutilaj procesoj de ebrieco, plenigas lian menson per aliaj inkuboj pligravigitaj de la agado de la malicaj estuloj lin sekvantaj paŝon post paŝo.
Ĉu li nun estas hejme? - demandis Kalderaro kun
intereso.
Ne - respondis la alia malkuraĝigite -, mi lasis lin ankoraŭ nun en malpli digna loko, kie la situacio de nia malsanulo reprenis bedaŭrindajn karakterojn.
La instruanto dum kelke da momentoj esploris la aferon
kaj diris:
Ni helpu lin; sed, se en la lasta okazo la helpo celis lin redoni al la ebla fizika ekvilibro, nun vi devas agi kontraŭe. Estas grave, ke vi apliku al lia korpo provizoran kaj pli fortan malekvilibron. Ĉe ĉi tiu kazo, kiel ĉe aliaj malfacilaj, malsano ĉiam korektas.
Kaj, rigardante la bonfaranto de la distanca malvirtulo, li demandis:
Konsentite?
Jes - li senhezite respondis -; vi, mia amiko, estas sperta pri helpo, kaj mi aprobas viajn determinojn. Kio ja interesas min, tio estas la efektiva sano de la malfeliĉa frato, kiu sendefende sin donis la ebrieco.
Ni direktiĝis al la loko, kie ni devos helpi la devojintan
amikon.
Ni penetris en la domon kun larĝaj fenestroj intense pri-
lumitan.
La aero sufokis. Malagrablaj emanaĵoj fariĝis pli kaj pli densaj, laŭmezure kiel ni antaŭeniris.
En la ĉefa salono de la domo, kie strangaj ornamoj abundis, kelkaj dekoj da paroj dancis kun siaj mensoj absorbitaj de malaltaj vibroj, kiujn la medio vigle inspiris.
Nedifinebla kaj disŝiranta impreso regis mian memon. Ĝi ne venis de la strangeco, kiun la indiferenteco de la viroj kaj frivoleco de la virinoj kaŭzis al mi: kio terurigis min, tio estis la scenon, kiun ili ne vidis. La amaso da estuloj konfuzaj kaj malvirtaj, kiuj tie moviĝis, estis grandega. La gedancantoj ne dancis solaj, sed ili senkonscie imitis ĉe la rapida ritmo de malsupera muziko la ridindajn gestojn de la nerespondecaj kunuloj, kiuj al ili estis nevideblaj. Tiaj sintenoj vidiĝis tie kaj tie, kaj iam kaj iam histeriaj krioj vibris en la aero.
Kalderaro ne detenis sin. Li montriĝis alkutimiĝinta al la sceno; sed ne sukcesante bridi la miregon, kiu min ekposedis, mi petis de li permeson kaj demandi:
Mia amiko, kion ni vidas? ĉu gajajn homojn ĉirkaŭitajn de tiel senkonsciaj kaj perversaj estuloj? ĉu do danci estas krimo? ĉu gajeco estas grava eraro?
La instruanto pacience aŭdis la naivajn demandojn, kiujn miaj lipoj eldiris, diktitaj de la miro, kiu min ekposedis, kaj klarigis:
Kiaj demandoj, Andreo! Dancado povas esti tiel sanktigita, kiel preĝado, ĉar la efektiva ĝojo estas sublima heredo de Dio. Ĉi tie la bildo estas malsama. Dancado kaj plezuro en ĉi tiu domo estas evidenta retroiro al la primitivaj statoj de la estulo, kun nekonfuzeblaj pligravigoj de la difektiĝoj de la sentumoj. Ni vidas en ĉi tiu domo virojn kaj virinojn kun alta rezonado, sed kun sintenoj, pri kiuj eble hontus multaj simioj. Sed for de ni ia ajn riproĉo: ni ilin kompatu. Ili estas transfuĝintoj de la socio, kaj plejparte ribelintoj kontraŭ la disciplino starigita de la Superaj Planoj por iliaj surteraj vojoj. Multaj el ili estas profunde malfeliĉaj, bezonantaj niajn helpojn kaj kompaton. Ili penas dronigi en vinon aŭ plezurojn iajn nociojn pri respondeco, kiujn ili ne sukcesas forgesi. Malfortaj antaŭ la lukto, sed indaj je kompato pro la konsciencoriproĉoj kaj maltrakviligoj ilin konsumantaj, ili meritas esti frate helpataj.
Kaj rapide rigardante la amason da konfuzantaj Spiritoj, kiuj tie sin donis al vampirismo kaj sarkasmo, li modeste daŭrigis:
Koncerne ĉi tiujn malfeliĉulojn, kion ankaŭ ni faru, krom rekomendi ilin al la Dia Povo? Ili same provas la neeblan forkuron de si mem. Haluciniitaj, ili nur prokrastas la teruran minuton de memrekono, kiu ĉiam alvenas, per mil procedoj de doloro, kiam ili tute ne atendas, post elĉerpiĝo de ĉiuj rimedoj de la dia amo, kiun la Supera Patro donas al ni ĉiuj. Ilia menso ankaŭ estas ligita al la primitivaj instinktoj, kaj ili, malfortaj kaj hezitemaj, timas la respondecon pri la renoviga laboro.
Vidante min gapanta kaj soifanta novajn instruojn, la Asistanto konsilis al mi:
Nu! ni lasu ilin amuziĝi. Danco en ĉi domo estas al ili, en lasta okazo, ia bono. Niaj enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj kunuloj, ĉi tie estantaj, atingis tiel abomenindan nivelon, ke, sen ia dubo, se ne estus la dancado, li estus tie ekstere praktikantaj ekstreme kondamnindajn agojn, tia estas la pretemo, en kiu ili troviĝas pro la krimo. La Patro kompatu nin ĉiujn.
Ni rapide iris en la internon.
En sufoka ĉambreto supozeble kvardekjara sinjoro kuŝis tremanta. Li ne sukcesis teni sin staranta.
Kalderaro detale ekzamenis lin kaj demandis la nova amikon, kiu nin akompanis:
Ĉu li ree trinkas alkoholaĵojn de multe da tagoj?
De unu semajno, precize.
Kiel vidate, li rapide mafortiĝis.
La instruanto, dum li komencis fluigon de magnetaj emanaĵoj, konsilis min rimarki la karakterizaĵojn de la danteska sceno antaŭ niaj okuloj.
Antidio, malsana kaj malfeliĉa, malgraŭ sia malfacila situacio, petis glaseton da drinkaĵo, ĉiam plian glaseton, kiun juna servisto obeeme alportadis. Liaj membroj tremis, montrante malviglecon. Malvarma ŝvito fluis sur lia frunto, kaj iam kaj iam, li aŭdigis kriojn de sovaĝa teruro. Ĉirkaŭ li kvar brutiĝintaj estuloj subigis lin al siaj deziroj. Ili alterne regis lian fiziologian organismon, anstataŭante unu alian por absorbi la alkoholajn emanaĵojn, ĉe kiuj ili sentis neordinaran plezuron. Ili speciale ekposedis la "stomakan vojon" enspirante la drinkaĵon vapor- iĝanta de kardjo ĝis piloro.